以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- REVIZIO DE DU KURSOJ EL LA RETEJO lernu.net (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=713) |
-- 作者:sero -- 发布时间:2006/10/4 12:37:57 -- REVIZIO DE DU KURSOJ EL LA RETEJO lernu.net Oficialaj informoj de Akademio de Esperanto Numero 2 – 2006.09.26. REVIZIO DE DU KURSOJ EL LA RETEJO lernu.net ------------------------------------------- La prezidanto de la Akademio de Esperanto ricevis peton de la respondeculoj de la retejo lernu.net, ke la Akademio reviziu la tie trovigxantajn kursojn. Cxar lauxstatute la Akademio havas inter siaj taskoj la taskon „revizii aperintajn verkojn kaj kritiki ilin el lingva vidpunkto”, kaj cxar la temo ne klare kongruis kun la cxeftemoj de la ekzistantaj Sekcioj, la prezidanto starigis specialan sekcion por revizii la enhavon de la koncernaj kursoj. La Sekcio konsistas el Renato Corsetti (sekretario), Sergio Pokrovskij, Bertilo Wennergren (direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro) kaj Marc Bavant (direktoro de la Sekcio pri teknika vortaro). Cxi-lasta estis elektita direktoro de la Sekcio. La reviziado estas nur lingva: i.a. la Sekcio ne prezentas opinion pri la tauxgeco de la koncerna materialo por instruado. Krome gxi starigis al si kelkajn principojn, kiujn gxi sekvis en dubaj okazoj: - Oni prefere uzu oficialajn vortojn. - Kurso prefere uzu bonstilan, klasikan lingvajxon (krom pro specialaj instrucelaj be-zonoj), sed estis akceptita la postulato, ke la auxtoroj celas prezenti parolan lingvajxon de junuloj. - Kurso ne provu direkti la lingvan evoluon en okazoj, kiam ne regas unueco de sento inter la Esperanto-parolantoj. Post kontentiga laboro la Sekcio prezentis al la respondeculoj de la retejo lernu.net siajn detalajn komentojn pri du el la kursoj, nome Ana Pana kaj Ana renkontas. Krome, la Sekcio konsilis uzi pli klasikan stilon de interpunkcio, sed ne korektis la tekston cxi-direkten. La respondeculoj de la retejo prenis en konsideron la komentojn de la Sekcio, kaj rajtas informi la publikon, ke la koncerna kurso "estis lingve reviziita de speciala sekcio de la Akademio de Esperanto". La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri lerniloj, Marc Bavant, 21, rue Clavel, 75019 PARIS, Francujo, <mjb0 @ wanadoo.fr> |