ÒÔÎı¾·½Ê½²é¿´Ö÷Ìâ - ÊÀ½çÓïѧϰÂÛ̳ (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- ¾«»ªÎÄÕÂÔĶÁ Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- FAJRON SENTAS MI INTERNE (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=7467) |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:48:39 -- FAJRON SENTAS MI INTERNE FAJRON SENTAS MI INTERNE Originala romano Anta^uparolo al la reta versio Estante 23-jarulo, mi verkis en septembro 1989 malgrandan Esperanto-romanon. Mi dissendis ^gin al kelkaj konataj esperantistoj kaj Esperanto-eldonejoj kaj ricevis abundon da afablaj reagoj. Herbert Mayer, la estro de la tiutempe ankora^u sufi^ce nova eldonejo "Pro Esperanto", deklaris sin preta eldoni la verkon, tamen preferante ^san^gi ^gian originan titolon "Inter aliuloj" al "Fajron sentas mi interne". La libro aperis en a^ugusto 1990 kaj tuj trovis sufi^ce grandan resonon inter la esperantistaro, pri kio atestas anka^u recenzoj en ^cirka^u 10 Esperanto-gazetoj (i.a. Esperanto, La Gazeto, Bulgara Esperantisto, Koncize, La eta gazeto, Hungara Vivo, Esperanto in Baden-Wuerttemberg). Eltira^joj aperis en Kontakto kaj la legolibro "Ek al leg\'". La a^utoron atingis pluraj centoj da opiniesprimoj de legantoj el pli ol 20 landoj. Tamen intertempe la romaneto certagrade forgesi^gis kaj malbone vendi^gas. Kun la permeso de la eldonisto Herbert Mayer mi nun aperigas ^gin en la reto kaj esperas, ke tiamaniere ^gi trovos kelkajn pliajn legantojn. La 97-pa^ga romano da^ure haveblas por ATS 111,- ^ce Pro Esperanto, Postfach 28, A-1014 Wien a^u por NLG 18,- ^ce la libroservo de UEA. Wiesbaden, la 20an de marto 1996 Ulrich Matthias (Ulrich Matthias, Kraehenweg 7, D-65199 Wiesbaden, retadresoj <umatthia@ix.urz.uni-heidelberg.de>, <matthias@math-inst.hu> - amba^u malofte legataj) ********************************************************************* Anta^uparolo Ne tiom ofte oni a^udacas malferme paroli pri la internaj problemoj de la propra komplika personeco, sincere esprimi sin, malkovri en si la homon - tiun, kiu bezonas amon kaj kiu kapablas ami. Tradicie, la indeco de la malferma eldiro estas pridubata pli ofte (ver^sajne pro la edukado) inter pli a^gaj homoj a^u, pli ^guste - inter laa^gaj mense. En la verkaro de William Auld ni trovas la koncernan respondon al la similaj skeptikuloj: La^u mi, en ^ciuj teranguloj nin junaj homoj regi devas; se l\' kriterion ni mallevas, ni vendas nin al homaj puloj. € Nenio estas pli bela ol esti juna... kaj... paroli Esperanton, asertas Manfred, la ^cefa heroo de la romano. Mi esperas, ke tiu altnivela internacia interkompreni^go... iam fari^gos memkomprenebla afero por la tuta homaro... Definitive, tiam aperos la ebleco pli profunde ekkoni la problemaron de homo el ie ajn malproksime situanta lando, same kiel mi, dank\' al hazarda bon^sanco dum Esperanta voja^go tra FRG, havis la eblecon legi la manuskripton de tiu ^ci libro, kies enhavo senprokraste ekde la komenco ^gis la fino firme absorbis mian atenton per la kolora gamo de ri^caj traviva^joj, el kiuj multaj respegulas biografiajn spertojn de la a^utoro. Evidente anka^u pro tio la romano sonas nature kaj konvinkige, la esprimplenaj bildoj, intensigitaj per la specifeco de akri^ginta junula mondpercepto figure prezentas la aspiron al reciproka tenera korinklino kontraste kun nesentemo kaj indiferenteco. Mi pensas, ke anka^u multaj aliaj homoj ne ^ciam estas feli^caj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo, kiu neniam konis iun, kiu lin komprenis..., skribas la ^cefa heroo en sia artikolo, kiu aperas en la lernejana gazeto sub la titolo "Inter aliuloj". Granda mistero estas aliuloj ... Mi vagas inter ili kvaza^u certa pri mi, pri ili, pri la universo - ekstere vigla kaj la^u^sajne lerta, dum efektive temas pri l\' inverso. ... ^Cu ili spertas, kiel mi, scivolon ^cu ili sin komprenas reciproke? En gloron ili trafas a^u izolon? ... ^Guste tiu ^ci suferiga sento de izoleco kaj la strebo tamen kompreni ^ci misterajn aliulojn (W.A.) inspiris la rakontiston delikate observi la scenojn el ^ciutaga vivo kaj instigis lin vidigi siajn ka^sitajn tendencojn almena^u pere de la supre menciita gazeto. "Mi ne plu estos sola, sed inter amikoj", pensas li, esperante je profundaj ^san^goj en sia vivo post la apero de la artikolo. Kun psikologia analizemo la a^utoro prikonsideras ekzistantajn malfacila^jojn en la interhomaj rilatoj kaj trovas, ke unuaj ofte konsekvencas el la dama^goj, rezultintaj de edukado. "Iom post iom mi abomenis ^cian psikan kaj fizikan perforton", definitive pritaksas li la edukmanieron "helpe de knuto kaj kuko": "Necesas prilumigi suferitajn kruela^jojn, kiujn hodia^u multaj homoj rigardas same senkritike kiel iame la fa^sismon". Ja subteno de tiraneco en vasta senco estas siavice ligita kun la konduto kaj edukaj metodoj en la esence pli mallar^ga medio: Apogantoj de naziismo ne kapablas respekti homajn rajtojn anka^u en sia familio, strebante subpremi la aliecojn de aliaj, kvankam tio, kiel ni povas konkludi el la libro, ne gvidas al la familia bonfarto, sed male, elvokas nur la frustran malkontenton pro la maleblo realigi siajn ideojn, senefektan reziston kontra^u la severa rigora realeco. "Vidu, pa^cjo, jen la viro, kiun vi deziris...", legas ni frazon plenan de seniluzii^go, kiel kulminon de la malbon^sanca sorto. "...Mi sentas la fre^sigan efikon de larmoj dis^smiritaj en la viza^go..." - "...Ja tiel mistera estas la lando de larmoj...", skribis Saint-Exup\'ery en sia libro "La Eta Princo". Kiam soleco aperos en gor^g\' kiel bulo, la mondo ne ^sajnas esti "plena de ^gojo... mi ne vidas la ^gojon. ^Cirka^u mi nur malhelo, malpleno kaj silento..." - Sed kie estas la homoj? - rememoras mi la demandon de la Eta Princo. - Oni estas iom soleca en la dezerto. - Oni estas soleca anka^u inter la homoj, - sekvis respondo. La rakontisto, certe, klare konscias, ke krom tiuj ^ci subjektivaj ekzistas anka^u pli ^generalaj psikaj ka^uzoj de interhomaj barieroj. Moraro, tradiciaj reguloj kaj kutimaj limoj en la konduto, fleksemo a^u rigideco, mentaleco kaj multo alia anka^u ludas en tio sian rolon: "Iom post iom mi komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas tiom malvarmaj... Ver^sajne en multaj landoj la homoj ^generale pli emas tu^si, karesi kaj kisi unu la alian ol en FRG..." Ne ^ciam estas tiom sensencaj la similaj "simplaj gestoj de afableco". "...kiam ni adia^uas... per bela amba^uflanka rideto, mi denove estas ege feli^ca..." - konstatas la rakontisto. Li rimarkigas: "Iu magia, malica forto devigas min denove ser^ci viza^gojn por rigardi, rideti al ili". ^Cio ^ci igas nin enpensi^gi pri tio, ke kompatemo kaj kunsentemo estas pli humanaj ol senanima senrespondeca ignorado, pli preferinda estas paco ol militoj kaj agresemo. En tiu rilato pri la pliboni^go de la mondo kaj pri sia la^uebla kontribuo al tio pensas la ^cefa heroo en sia filozofiumado pri la viva senco: "...Sed, se la mondo estus malbona, mi devus ^sangi ^gin. Mi do estus bezonata, mia vivo havus sencon, mi do devos pluvivi..." Kaj, kvankam la vivo ne ofertas momente multe da ^gojo por li, la romano pu^sas nin al la penso, ke anka^u tiuj homoj, tamen, povas esti ege feli^caj, ^car (eble e^c iom nekonscie) ili posedas en sia destino pli da ^sancoj por vivsperti^gi kaj pli ri^ci^gi spirite: Ilia, ^sajne, neevitebla malgajo, alkutimi^go al la soleco pli valorigas por ili la internan mondon de homo, la altajn ecojn kompare kun materiaj, fizikaj valora^joj, pli ebligas riveli siajn talentojn kaj kapablecojn, ja la^u la resumoj de psikologoj kaj multaj vivaj ekzemploj la kondi^coj pasigi la tempon sola tre favorigas la evoluon de la kreaj kapabloj. Ili akiras tiun specialan staton de la animo, kiu ebligas elekstere enrigardi en la ^cirka^uan mondon, pli signife eksenti la fluktuadon kaj neripeteblon de ^ciu viva momento, fulmrapidan kuron de la nuntempo en la senlima senefemera eterneco. Kaj, kvankam tiuj homoj kelkfoje kun beda^uro konstatas, ke nokte ofte anstata^u dormi ili multe pensadas, tamen ja estas konate, ke "la strigo de la sa^geco elflugas nokte" kaj nobla alta melankolio - unu el la integraj konsistantoj de viva ekvilibro - impulsas al la klari^go de pensoj, al la revelacio. Tio ^germigas ^ce ni la esperon, ke la abismo disiganta ilin de aliaj ne etendi^gas fatale, la angorajn nubojn eblas forblovi spite al la sorto per la fervoro kaj forta volo, kaj ke en vivaj krepuskoj ili sendube havas ^sancon por admiri magian ^gojigan supreniron. Kun fajrero de espero al la prospero en la vivoflamo ekludu la melodio de harmonio en iliaj animoj, kie neniam estingi^gu "interna fajro"! La titolo de la libro tuj alproksimigas nin al ^gia esenca kerno, kiu transcende revoki^gas en niaj koroj dank\' al kredindaj faktoj kaj belaj fantazioj, libere fluantaj helpe de la klara kaj a^udaca lingva^jo. Impresas anka^u la amplekso de la temaro, kiu komence povas ^sajni specife modera, sed dank\' al metaforo oni rimarkas, ke transe de la legeblaj limoj estas €starigitaj multegaj pliaj gravaj kaj eterne pridiskutataj demandoj. Dank\' al Esperanto la rakontisto havas multajn kontaktojn, kaj kun admirinda kompreno, vekante eksterordinaran intereson ^ce la leganto, a^utentike priskribas anka^u la etosojn de diversaj internaciaj junularaj renkonti^goj, siajn spertojn pri eksterlandaj voja^goj. Homojn, kiuj ^satus pli subtile ekkoni ne nur landojn, forajn kaj ekzotikajn, sed anka^u la proksimajn, ^ciam e^c preska^u apude situantajn misterajn "insulojn" de enigma kaj unika homa animo, atendas vere kortu^sa kaj pensinstiga "voja^go" en la mirinda plureco de homaj individuoj. Elena Zaja |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:49:20 -- I Ree unu el tiuj senfinaj noktoj. Mi ne povas ekdormi, eble e^c ne volas. Mia animo estas kaptita de malgajo, de iu senka^uza, malplena malgajo. Melankolie mi filozofiumas, ne sciante, ^cu mi nur pensadas, ^car mi ne povas ekdormi, a^u ^cu mi eble anka^u ne povas ekd pro mia pensado. Ver^sajne estas jam la kvara. Je la sepa mi jam devos elliti^gi kaj iri al la lernejo. Tie mi ne volas denove esti laca, sed veka kaj fre^sa, por kontribui pli al la lecionoj. Miaj bu^saj notoj devos pliboni^gi. "Manfred", diris sinjoro Hausmann, mia instruisto pri historio, "via ^gisnuna bu^sa noto estas \'mankohava\'." Ver^sajne estas bone, ke li diris tion, ^car tio povas instigi min ^san^gi min mem. Mi ne plu volas esti iu trankvila, pensema knabo, sed vigla kaj sprita, ^satata de la aliaj... Mi devas ekdormi nun, mi nepre devas. ^Cu eble helpas fantazii? Anta^u miaj okuloj aperas la viza^go de Martina. Mi vidas ^siajn belajn blondajn harojn; mi imagas ^sin apud mi, sur mi, sub mi. Miaj brakoj premas ^sin al mi, mia brusto sentas ^siajn mamojn, ^sian molecon, ^sian varmon... Sed mi ne trovi^gas en la ^gusta animstato; mia ekscito ne adekvatas al ^sia beleco. Tamen, mi laci^gas... * * * La vekhorlo^go sonoras. Estas jam la sepa. Kelkajn minutojn ankora^u, kaj mi devos elliti^gi. "Bonan matenon, panjo... Jes, mi tuj levi^gos...". La matenman^go rapide enstomaki^gas. Mi iras en la kelon, suprenportas mian biciklon kaj ekveturas. La klara, matena, somerfina aero fre^sigas mian spiriton. Mi veturas la^u la herbejoj apud la rivero Diemel al Warburg. Kelkajn minutojn anta^u la oka mi atingas la lernejon, eniras en la klas^cambron. Tuj mi ekvidas Martina. "Bonan matenon!", mi diras al ^si. - "Bonan matenon!", ^si reciprokas. "Iomete time ^si €diris tion", mi pensas, ankora^u dum momento fiksante mian rigardon sur ^siaj okuloj. ^Guste pro tiu timemo ^si tiom ravas min; ^guste pro tiu simileco inter ni du mi trovas ^sin tiom simpatia. Mallonge mi salutas kelkajn aliajn samklasanojn, kaj fine la leciono komenci^gas. Sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana, eniras, kaj ^ciu metas sian libreton "La elektaj afinecoj" sur la tablon. Dum la venontaj du horoj ni denove parolos pri tiu romano de Goethe. Mi ja legis ^gin, sed nur supra^je, ^car mi ne aparte interesi^gas pri la problemoj de homoj anta^u 200 jaroj. Mi havas miajn proprajn zorgojn, kaj mi estas ankora^u laca pro la mallonga dormo. Tamen, mi devas kontribui, kunparoli... * * * Je la fino de la du horoj mi konstatas, ke mi ne multon perceptis de la lecionoj. Miaj pensoj ja de tempo al tempo okupi^gis pri la romano, sed pli ofte pri Martina kaj aliaj temoj, kiuj min tu^sas pli. Kaj mi beda^urinde denove silentadis. ^Ce sinjorino Keller tio ne gravas; ^si iel ^satas min - eble, ^car mi neniam ^genas ^sin dum la instruado. Se anka^u miaj venontaj stilekzercoj estos bonaj, mi certe ricevos anka^u denove la noton "bone" en la atesto. Tamen, se mi ne sukcesas pli vigle kontribui en ^siaj lecionoj, mi ver^sajne anka^u ne sukcesos kontribui pli en la lecionoj de sinjoro Hausmann. Kaj li ne donas bonajn notojn al silentemaj lernantoj, ^car ja la bu^saj notoj gravas plej... Pensante pri tiu ^ci problemo, mi iras en la pa^uzejon, halon konsistantan el du lar^gaj koridoroj, kie la lernantoj pasigu la pa^uzojn precipe - sed ne nur - dum ekstere pluvas. Tra la vitraj vandoj de la pa^uzejo mi vidas la lernejan korton, sur kiu kelkaj lernantoj amuzi^gas per kaptoludoj kaj futbalo. Iam, anta^u tri a^u kvin jaroj, mi anka^u pasigis miajn pa^uzojn tiel. Mi ^satis ludi futbalon per tenisa pilko, kvankam la ^svito estis iomete malagrabla en la komenco de la venonta leciono. Sed iam tio ^cesis - eble ^car nun, en la 11a klaso, ni estas jam preska^u plenkreskaj. Miaj samklasanoj ne plu ^satas tion; ili pasigas la pa^uzojn alimaniere. Mi vidas grupeton da ili stari kelkajn metrojn for de mi kaj iras al ili por iomete kuna^uskulti. Neniu min rimarkas, neniu cedas lokon al mi, tiel ke mi povu ali^gi al la grupeto anstata^u stari ekster la rondo. Dum kelkaj minutoj mi a^uskultas. Ili parolas pri motorcikloj kaj pri homoj, kiujn mi ne konas. Kelkfoje ili ridas. Mi iomete kunridas, kvankam mi ne vere komprenas, pri kio ili parolas. Mi ne vidas eblon enmiksi^gi, mi sentas min ignorata. Mi decidas forlasi la grupeton kaj vagas sencele tra la pa^uzejo. Mi mal^satas pa^uzojn, precipe tiujn longajn, 20-minutajn, kiel nun. Abundas lernantoj el aliaj klasoj, kies viza^gojn mi parte jam konas, parte ne. Kaj fine mi ekvidas mian samklasanon Peter kun lia belaspekta amikino. Mi observas ilin dum momento, vidas, kiel li ^cirka^ubrakas kaj kisas ^sin. "Li rajtas tu^si ^sin!", mi pensas, sed tuj konscii^gas pri tio, ke tiu penso estas malbela. "Mi ja ^goju €pri la feli^co de la aliaj homoj!", mi diras al mi. Sed kun beda^uro mi konstatas, ke momente mi tute ne inklinas al ^gojo. Peter estas malbona lernanto; li ja e^c venis al nia klaso lastjare pro tio, ke li devis ripeti ^gin. Kaj li e^c ne aspektas pli bele ol mi. Nur ^car li estas pli parolema... Mi pluiras, pluvagas, rigardante ^cirka^uen. Ie sidas Martina kaj interparolas kun sia amikino Veronika. "Kial ne kun mi?", mi demandas min, sciante ke la respondo al tiu ^ci demando gvidos min al la radikoj de la malfeli^co, kiun mi sentas. Mi pripensas. Interparoloj komenci^gas, se iu alparolas alian personon. Se iu ne alparolas aliajn personojn, li tamen povas havi interparolojn. Ekzemple homo, kiu tute ne alparolas aliajn, devus havi precize la duonon de la interparoloj ol li havus, se li havus normalan alparolemon. Kaj tio povus sufi^ci por tamen senti sin bone. Sed ial tio ne ^gustas. Mi devas esplori, kial. Se iu havas ion por diri, kiel li elektas la personon, al kiu li diras tion? Certe gravas la pripenso, ^cu la alia persono ^satas esti alparolata. Oni prefere alparolas homojn, ^ce kiuj oni supozas, ke ili ^gojas pri tio. Kaj ver^sajne multaj supozas, ke homo, kiu ne ofte mem alparolas aliajn homojn, ne ^gojas pri interparoloj, do anka^u ne ^satas esti alparolata. Sed mi tamen ^satas esti alparolata! Necesas do diri tion al ili, por ke ili ^san^gu tiun bildon pri mi... Interparoloj povas esti supra^jaj a^u profundaj. ^Ce ^ci-lastaj certe gravas anka^u la konfido. Konfido esti^gas per malfermeco. Necesas do malfermi min... Dum tiuj pensoj ankora^u okupas mian cerbon, gongofrapo anoncas la finon de la pa^uzo. Mi reiras en la klas^cambron, kie komenci^gas la leciono de sinjoro Hausmann pri historio. Rimarkante, ke mi sentas min ankora^u laca kaj nun krome maltrankvila pro la pensoj ek^germintaj en mi, mi decidas prokrasti mian planon, jam ekde hodia^u pli vigle kontribui al la lecionoj. Post la fino de la leciono, en kiu mi do silentis, komenci^gas 5-minuta pa^uzo, kiun tiuj, kiuj ne eliras por fumi cigaredon, pasigas en la klas^cambro. Mi iomete observas Martina kaj vidas, ke ^si eligas el sia tornistro sian matematikan kajeron. Mi memoras, ke niaj hejmtaskoj ^ci-foje estis relative malfacilaj. Temas pri pruvoj de matematikaj teoremoj pere de indukto, kaj solvante tiujn taskojn hiera^u posttagmeze, mi supozis a^u e^c certis, ke neniu el miaj samklasanoj sukcesos solvi ilin. Hodia^u ni ne havas lecionojn pri matematiko, sed morga^u, kaj mi scias, ke Martina, kiu neniam forgesas fari siajn hejmtaskojn, nepre volas fari anka^u la nunajn. Al aliaj homoj mi nur malvolonte malka^sas la solvojn - sed al ^si... Kia plezuro estus, senti ^sian proksimecon, sperti, ke ^si a^uskultas min, e^c se temas nur pri matematiko! Kia ^gojo, finfine iam inter^san^gi kun ^si pli da vortoj ol nur "Bonan matenon!", "Saluton!" kaj "^Gis!"... €Kaj fakte, ^si demandas Veronika, ^cu ^si scias, kiel solvi tiujn matematikajn problemojn. "Ne", respondas Veronika, kaj aldonas: "Demandu Manfred!" Mi agrable surprizi^gas, i^gas iomete nervoza kaj nun e^c pli atente observas ^sin. Mi rimarkas (a^u kredas rimarki), ke ^si iomete ru^gi^gas, kaj konstatas, ke ^si e^c ne riskas rigardi al mi. Se ^si rigardus, ^si vidus, ke mi staras sola, do havas tempon, kaj momente povus imagi nenion pli belan ol montri al ^si mian helpemon, mian bonan volon... Mallonge poste Martina remetas sian kajeron en la tornistron kaj elprenas siajn aferojn por la sekvanta leciono de la latina. Mi iel ^satas tiujn lecionojn, kvankam ili estas tedaj. Sed mi ^ciam ^gojas, kiam doktoro Kramer, kiu instruas nin, diras: "Tio estas frazo por vi, Manfred!" Tio signifas, ke la frazo estas aparte malfacila, kaj ke nur min li opinias kapabla traduki ^gin. Post la fino de la leciono, en kiu mi nur iomete malpli bone ol kutime tradukis miajn frazojn, denove estas pli longa, 10-minuta pa^uzo. Mi iras en la pa^uzejon, kaj denove enuas vagante inter la konataj kaj nekonataj lernantoj. Denove mi vidas Peter kun lia amikino, sed ^ci-foje iom pli forte ol anta^ue altrudi^gas la malnova frazo: "Li rajtas tu^si ^sin!"... Ili karesas kaj kisas unu la alian. "Kion signifas \'ami\'?", mi demandas min. \'Ami\' signifas preferi unu personon al la aliaj, do malpreferi aliajn personojn favore al unu! ^Cu amo, a^u pli ^generale, ^cu amikeco ne ^ciam signifas havi anta^uju^gojn kontra^u aliaj, la ne-amatoj, la ne-amikoj? La anta^uju^gon, ke la aliaj ne estus tiom bonaj amikoj kiel la favorata persono? Ne, mi ne ^satas tiujn pensojn. Sed mi ne povas eviti ilin... Mi pluiras, vidas homojn, viza^gojn, kiuj ne rimarkas min. Io mute krias en mi: "Rigardu!... Rigardu min, kiun vi ignoras, min, la senkulpan malamaton...!" Sed neniu rigardas. Iel ekscitita, nervoza mi estas. Feli^ce tiu ^ci pa^uzo ne da^uras tiom longe. Tuj komenci^gos la leciono pri fiziko. Estas unu el miaj plej bonaj fakoj... |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:49:57 -- * * * Je la 12a horo kaj duono la instruado fini^gas. Mi veturas hejmen, biciklante tra la apudriveraj herbejoj. Sola. Mi pripensas, kial mi veturas sola. Anka^u por la aliaj el mia urbo la lecionoj ^jus fini^gis. Anka^u ili devos bicikli tra la herbejoj. Certe anka^u hodia^u kelkaj veturas kune, ver^sajne nur kelkajn minutojn post mi. Kial mi ne atendas ilin? Mi memoras, ke hiera^u mi veturis kune kun Karsten al la lernejo, ^car ni hazarde renkonti^gis tie, kie niaj vojoj kunfandi^gas. Li estas tre parolema, sed tamen li ne sukcesis eligi multajn vortojn el mi. Nur de tempo al tempo frazeton, sed plej ofte nur la vorton "jes". ^Cu li rimarkis, ke mi tamen ^gojis pri la interparolo? A^u ^cu li simple opinias min teda, malinteresa konversacianto? ^Cu li estonte evitos min, ^car li preferas paroli kun pli interesaj homoj, tiel, ke mi neniam lernos vigle interparoli? Mi devas eskapi el tiu ^ci diabla €cirklo. Mi alvenas hejme kaj tagman^gas kun la familio. Malmultaj interparoloj, kiel kutime. Pa^cjo kritikas, ke panjo kuiris la ru^gan brasikon tro mola, tro ka^ca. Dirk, mia plej juna frato, konsentas kaj aldonas, ke anka^u la viando ne estas bona. Post la tagman^go mi iras en mian ^cambron kaj tuj prenas la lastan numeron de nia lernejana gazeto. Mi relegas la anta^uparolon, en kiu Ralf, la plej aktiva inter la redakcianoj, plendas pri la malgranda kontribuemo de la lernantoj. Jam anta^u preska^u duona jaro tiu numero aperis, kaj jam tiam mi pensis, ke eble anka^u mi ion verkos pri tio, kio tu^sas min. Sed nur nun miaj planoj iom konkreti^gis. ^Gi povus esti efika helpilo por sciigi al miaj samklasanoj, kion mi volas, devas diri al ili... Sur la dua pa^go mi trovas indikon pri la eldonkvanto: 500 ekzempleroj. Nia gimnazio havas 900 lernantojn, do almena^u ^ciu dua ^gin legas. Mi plu trafoliumas ^gin, ser^cante respondon al grava demando: ^Cu tio akordi^gus kun la resto de la gazeto? Mi vidas stultajn ^sercojn, malseriozajn desegna^jojn. Sed feli^ce mi trovas anka^u seriozajn, emociajn artikolojn de Ralf pri atomenergio kaj malarmado. Tamen, neniu parolas pri sia interna^jo, krom eble Irene en sia poemo pri meditoj ^ce la bordo de rivereto. Sed mi ne volas verki versojn, mi volas plejeble rekte diri ion... Finfine mi venas al la konkludo, ke malgra^u ^cio eblas aperigi ion en ^gi. Mi remetas la gazeton sur la bretaron kaj komencas fari miajn hejmtaskojn. Poste mi iras en la lo^go^cambron, por iomete legi en gazetoj kaj revuoj. Subite mia patro eniras. "^Cu vi ankora^u bezonas vian biciklon?", li demandas en malafabla tono. "Ne, hodia^u ne plu." "Do enmetu ^gin en la kelon!" "Ne necesas. La biciklo estas ^slosita." "Enmetu vian biciklon!", li ordonas koleri^gante. "Kial mi enmetu ^gin? E^c ne pluvas." "Mi diris, ke vi enmetu vian biciklon." "Jes, sed kial?" "^Cu vi enmetos vian biciklon?", li demandas minace. "Ne necesas." Sed tio estis tro por li. Li eksplodas de kolero, batas per la plata mano kontra^u mia postkranio, per la tuta forto, unufoje, dufoje. "Ne tiom forte, Karl!", krias mia patrino, sed mi jam ekkrias, ekploregas, tremas per la tuta korpo, sentas perturbon en mia cerbo, rimarkas tamen post momento, ke ankora^u ^cio funkcias. Mi povas ekstari, retiri^gi al mia ^cambro por pluploregi en kvieto. Kun iuspeca kontento mi rimarkas, ke mi ploregas senhonte, kvankam pa^cjo ^ciam mal^sategis la "plora^cadon" de siaj filoj. Ili ja ne estas knabinoj, ne, viroj ili fari^gu, viroj! Mi rimarkas la bonfartigan efikon de la plorado kaj €^cirka^urigardas per la ankora^u malsekaj okuloj en mia ^cambro. ^Cio aspektas iomete malklare, sed... nenio ^san^gi^gis, ^cio restis same kiel anta^ue. Sur mia apudlita ^sranketo staras ankora^u mia plej ^satata plu^sbesto, la blanka ursido, kiun mi prenas kaj karesas. Mi palpas ^gian felon, premas ^gin al mia vango. ^Gi estis mia kristnaska donaco, kiam mi havis kvin jarojn... Mi sentas min laca kaj decidas enliti^gi. Post iom da tempo venas panjo. "Ho, ^cu jam enlite?", ^si demandas, kaj aldonas per milda, kompatema vo^co: "Vi ja ne ^ciam devas spiti vian patron!" Sed mi ^sajnigas, ke mi ne rimarkas ^sin. Mi ja ne plu estas infano. Rapide mi endormi^gas. * * * La tagon poste min okupas iomete aliaj pensoj ol la anta^uan. Mi sentas min bone, sed rimarkas, ke mi tamen ne kapablas ^san^gi min tiel, ke mi fari^gas pli vigla ekstere, pli parolema. Jam anta^ue mi pensis pri tio, ke ver^sajne mia edukado faris min timema - sed nun mi certas pri tio. La fakto, ke eldiroj de mi povis ka^uzi koleron de mia patro, igis min silentema. E^c mian patron mi iel timas, kaj des pli la malpli konatajn homojn, do la instruistojn kaj anka^u la samklasanojn... En tiu tago mi enliti^gas frue, sed ^ci-foje mi denove ne povas ekdormi. Tro viglaj estas la pensoj, tro forta la deziro, esplori kaj klarigi mian sorton. Mi pensas pri mia patro. Jam de la komenco mi timis lin, ^car li insultis, minacis... kaj, ne tre ofte, tamen, eble unu- a^u dufoje jare, li plene perdas la memregadon, fari^gas ebria de kolero. Mi memoras, ke jam anta^u kelkaj jaroj okazis situacio kiel hiera^u, kaj min teruris la kruela maljusta^jo, kiun mi spertis. Mi ne plu volis vivi en tia mondo, volis mortigi min. Sed mi konsideris, ke tiam mi neniam plu povus diri al la mondo, kion mi suferis, dum, se mi pluvivas, mi povos rakonti, skribi pri tio, helpi ^san^gi la mondon, kiun mi sentis tiom senkora, maljusta, kruela. La mondo, kiel, eble, Dio ^gin kreis, a^u, pli bone, kiel ni ^gin trovas, donus al la homoj ^cion por fari^gi feli^ca, se ili traktas unu la alian bone. Sed pa^cjo ne kapablas fari tion, ^car li mem spertis kruelan edukadon! Mi memoras, ke li ofte diris, kiam liaj infanoj ne obeas: "Se mi estus dirinta tion al mia patro, mi estus ricevinta batojn, bategojn!", kaj li ripro^cis sin mem: "Sed mi, mi estas tro indulga, tro indulga mi estas!" Mi memoras la viza^gon de mia avo. Li estis nazio, konvinkita nazio ^gis sia morto anta^u tri jaroj. ^Ciudiman^ce nia familio vizitis lin. Ofte ni, la infanoj, enuis tie. Iam mi prenis malnovan libron de sur lia bretaro, ^car sur ^gia dorso mi legis la vortojn "Mia batalo". Tio memorigis min pri Adolf Hitler, pri kiu mi jam multon a^udis, kaj fakte temis pri tiu fama libro. Malferminte ^gin, mi legis la dedi^con: "Al la loka kamparana gvidanto Ferdinand Brinkmann agnoskante liajn meritojn pri la germana popolo" a^u simile, mi ne plu bone memoras. €Sekvis la vortoj "Heil Hitler!" kaj la subskriboj de iuj distriktaj gvidantoj. Mia avo - jen adepto de ideologio, kiu predikis severecon, rigorecon, kruelon! Kaj iam, kiam la televido raportis pri iuj bataloj en Palestino, mi e^c a^udis lin diri, ke "Adolf estus devinta gasmortigi e^c multe pli da judoj"! Tiom malaltan respekton pri la homa vivo li havis! Ne mirinde, ke anka^u pa^cjo estas iel kruela! Kaj panjo? ^Cu anka^u ^si estas malhumana? Mi memoras, ke hiera^u ^si kriis: "Ne tiom forte, Karl!" - do ne "Ne tu^su lin, Karl!", ne, bati li rajtas, nur ne tro forte! ^Si ja e^c mem batis min kelkfoje, ne tro forte, sed tamen! Kaj ^si ofte koleri^gis pro bagateloj. Kiam mi havis kvin jarojn, mi pasigis semajnon ^ce onklino Inge. Mi neniam forgesis, kiel mi tie renversis plenan glason da lakto. Mi hontis, timis, atendis punon kaj ekploris. Sed kion faris onklino Inge? ^Si diris: "Ne gravas!", forvi^sis la lakton kaj konsolis min: "Vi ja ne devas plori, Manfred..." Mi miris, kredis, ke mi ne plu komprenas la mondon! ^Si ne batis min, e^c ne insultis! "^Si estas maljusta!", mi pensis, "^Si ja devas puni min!" Sed poste mi komprenis, ke ne ^ciuj virinoj estas kiel panjo. ^Cu panjo mem travivis kruelan edukadon? Eble ne tiom. Sed ^si rakontis, ke avinjo ofte vespere pelis ^sin kaj ^siajn gefratojn per bastono en la liton, kaj ke tiam ili ektimis... E^c mi neniam ^satis avinjon. Tiam, kiam naski^gis Dirk, mia plej juna frato, panjo devis iri en hospitalon. Ni, la tri pli a^gaj fratetoj, do devis iri al avinjo, por ke ^si zorgu pri ni. Beda^urinde ^si havis nur unu malgrandan liton, kaj tiu estis por Martin, la plej juna el ni tri. Mi do devis dormi en granda lito - sed ne volis. Mi neniam anta^ue dormis en granda lito. Mi rifuzis, kriis! Kaj tiam avinjo koleri^gis. ^Si prenis bastonon kaj ekbatis, rapide kvin- a^u dekfoje sur la pugon. Mi kriis, ploregis... kaj fine laci^gis, ekdormis. En la granda lito. Mi povas ekzakte kalkuli, ke tiam mi havis tri jarojn kaj du monatojn. Ver^sajne tio estas mia unua memoro. Tiel komenci^gas miaj memoroj, mia vivo! Dum la tuta vivo mi ne plu amis avinjon. ^Ciuj kredis, ke ^si e^c ne kapablis mortigi mu^son. Ne multe mankis, kaj anka^u mi estus kredinta tion. Kaj mi estus plorinta apud ^sia tombo, kiel faris Stefan, mia tiam 12-jara kuzo. Malgajo kaj samtempe iuspeca ^gojo aperas en mi kaj miksi^gas. Mi pripensas, kiom ampleksa estas la problemo ^jus malkovrita de mi. Mi memoras, ke pa^cjo ofte envias siajn kolegojn citante ilin: "Hoffmann diras: \'Se miaj gefiloj ne obeas, ili tuj ricevas bategojn!\'" Kaj li provas elvoki per tio la impreson, kiom milda, indulga li estas kompare kun aliaj patroj. Sed e^c, se ^ceestas iu el liaj kolegoj, dum li insultas siajn infanojn, tiu neniam enmiksi^gas por mildigi lin, por montri al la infanoj, ke li estas maljusta, malhumana... Povas esti, ke mankas al tiuj kolegoj nur la kapablo kunsenti, kiel sensiva infano suferas pro la insultoj. Sed ver^sajne anka^u ili estas rigoraj, kruelaj... ^Sajnas, ke la problemo vere estas ege ampleksa. ^Cu eble €anka^u Martina suferis? ^Cu ^si estas timema pro la sama kialo kiel mi? Mi devas kontakti ^sin. Mi povas transdoni leteron al ^si... a^u, pli bone, mi povus, se mi kura^gus. Ver^sajne ^ciam iu vidus tion. Mi do prefere sendu ^gin po^ste. Sed tio aspektus strange, ^car mi ja ^ciutage vidas ^sin persone. Sed... jen pli bona ideo: Post kelkaj tagoj ja komenci^gos la a^utunaj ferioj. Tiam mi ne vidos ^sin dum tuta semajno. Do, tiam sendi leteron al ^si po^ste aspektus malpli strange. Eble tio fari^gos sukceso... Kaj mi imagas ^sin apud mi, ni brakumas unu la alian... |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:50:33 -- * * * La postan matenon mi vidas sur la afi^stabulo de la lernejo la anoncon, ke nia lernejana gazeto balda^u reaperos. Du semajnojn post la a^utunaj ferioj estos la redaktofino, kaj oni invitas ^ciujn al la redakciaj kunsidoj. Mi enkapigas la datojn. Mi devas verki ion. Akumuli^gis tro da nediritaj vortoj, tro da neesprimitaj sentoj. Sed unue mi skribu al Martina. Poste mi verkos la artikolon. Eble mi tiam jam estos feli^ca kaj vidos ^cion pli racie anstata^u el la perspektivo de malfeli^culo. Hejme mi komencas skribi manuskripton por la letero al Martina. Ne mankas ideoj, sed malfacilas elekti la bonajn el ili kaj ordigi ilin... Kelkajn tagojn poste la manuskripto estas preta. Mi do povas skribi la definitivan leteron. Komencinte ^gin, mi rimarkas, ke mia skribo ne estas tiel bela kiel mi deziras. Mi do rekomencu... Du horojn poste ku^sas anta^u mi la definitiva letero: Kara Martina! Unue mi volas sciigi al vi, ke mi skribas tiun ^ci leteron por sciigi al vi, kiel mi pensas pri vi, por forigi mal^gustajn imagojn de vi pri mi kaj por instigi vin al pripensado, se vi havas la necesan malfermecon por kritike analizadi vian propran situacion. Multaj pensas, ke mi estas nur iu ambiciulo, kiu la tutan tagon lernas por ekhavi la plej bonajn notojn kaj kiu estas silentema kaj do nek volas nek bezonas multe interparoli kun aliaj homoj. Sed ili tute pretervidas, ke mia strebado por bonaj notoj originas nur el la deziro esti ^satata kaj agnoskata, dum multaj diablaj cirkloj igis min, kiu fakte estas komunikema homo, preska^u ne plu diri ion. Mi estas sensiva, impresi^gema homo, kaj sekve mi forte sentas kritikojn, ofendojn kaj insultojn, dum la aliaj homoj pro manko da delikatsenta komprenemo ne scias, kian aflikton ili ka^uzas. Tio rilatas precipe - sed ne nur - al miaj gepatroj, kiuj ne rimarkis, kiel ili dama^gis min per sia psika kaj fizika perforto. Rimarkante la fakton, ke ^ciu senpripensa eldiro de mi, e^c se ^gi ne estis malbonintenca, povis elvoki la ^cagrenon kaj la koleron de mia patro, mi perdis la konfidon al aliaj homoj kaj preferis silenti. Mi muti^gis. € Spertinte tion kaj tamen estante nekomprenata, mi nun rigardas miajn kunhomojn kiel terure supra^jajn; mi devas konstati, ke ili ne povas ne direkti sian atenton nur al supra^jaj interesoj, ke ili ne kapablas vere libere kaj malferme pensi, paroli kaj skribi pri si, ^car mankas al ili la aliro al tiaj problemoj, ekzemple ^car ili ne scias, kiom turmenta povas esti la sento de izoleco. Aldoni^gas la sento esti tute indiferenta por ili; por multaj la ^gojo estas la sola celo de ilia agado, dum apena^u iu ekhavas la ideon, ke por sperti sencon en la vivo necesas senti abomenon kontra^u ^cia pasiva drivado kaj racie alstrebi klaran kaj ampleksan komprenon de tiu ^ci mondo. Mia emo kompreni tiun ^ci mondon direkti^gas unuavice al mi mem - ne, ^car mi estas egoisto, sed ^car mi pensas, ke la kompreno de mi mem estas grava bazo por la kompreno de la aliuloj. Sed mi tamen anka^u multe pensas pri aliaj homoj, kaj precipe pri vi. Mi rimarkis, ke anka^u vi iam perdis la konfidon al aliaj homoj, ke anka^u vin regas sentoj de timo kaj hontemo. Same kiel mi diligente strebas por bonaj notoj, anka^u vi faras tion, kiel plej imprese montris via sep-pa^ga protokolo pri la lasta kemia leciono, pri kiu ja e^c ridis sinjoro Majer, kiam li kontrolis tiun hejmtaskon - ver^sajne anka^u por esti ^satata kaj agnoskata, celoj, kiujn vi certe klopodas atingi anka^u per via aparte alloga ekstera^jo, kiu ravis min jam tiam, kiam mi unuafoje vidis vin, tiutempe en la kvina klaso. Nun, ^ce la fino de tiu ^ci letero, mi volas diri al vi, ke vi tute ne devas timi min, sed ke ni povas kune venki problemojn kaj kontribui al la feli^co de ni kaj de la mondo. Amikajn salutojn via Manfred P.S.: Mi ege ^gojus, se vi respondus al tiu ^ci letero, sed vi tute ne devas senti vin devigata fari tion. Mi ^ciukaze plene akceptos kaj toleros vian reagon (a^u ne-reagon). Mi enkovertigas la leteron kaj iras al la po^stkesto. Estas la dua tago de la ferioj, do bona tempo. Eble ^si komprenos min. Esti^gos konfido. Ni povos libere interparoli. Ekzistos nenio plu ^ce mi, kio malpla^cas al ^si... Mi en^jetas la leteron. Nun nenio plu estas ^san^gebla. Miksi^gas en mi ^goja atendado kun la timo, ke la letero estas verkita iel mallerte... En la venontaj tagoj mi ^ciumatene scivole malfermas la leterkeston de nia familio. Denove nenio por mi... Mi decidas tamen jam ekverki la artikolon por la lernejana gazeto. Mi ja havas sufi^ce da tempo nun. Iam, ^gis anta^u malmultaj jaroj, mi estis dum la a^utunaj ferioj ^ciam okupita. Unue, ^car mi multe ludis futbalon kun miaj fratoj kaj la najbaraj knaboj. Sed poste la najbaraj knaboj fari^gis €pli a^gaj kaj komencis interesi^gi nur pri motorcikloj, rokmuziko kaj knabinoj. Krome, sur la herbejo, kie ni ^ciam ludis, oni ekkonstruis domon... La dua okupo estis malpli agrabla. Jam ekde la oka jaro de mia vivo mi devis multe helpi en la rikoltado de la terpomoj kaj fura^gbetoj sur la bieno de mia onklo, kiu transprenis ^gin de mia avo. ^Ciua^utune dum dekoj da posttagmezoj, kaj en la ferioj anka^u matene. La salajro alti^gis de 50 pfenigoj tra unu marko kaj du markoj iom post iom al kvin markoj por unu posttagmezo - ^gis fine mia onklo decidis rikolti tiujn fruktojn per ma^sino. Tio ne ^gojigis mian patron, kiu ^ciam ^satis vidi siajn filojn fari "virajn" laborojn kiel la helpadon en la rikoltado. Sed mi ja ^gojis pri tio, ^car tiu devigo subite ne plu ekzistis. Kaj mi nun havas tempon - tempon, kiun mi povas, devas utiligi. Mia korpo estas nur kombina^jo de organoj, kiuj mem estas kombina^joj de ^celoj konsistantaj el molekuloj. ^Cio ^ci estas malstabila, difekti^gema. Kaptu do la okazon, eluzu la tempon, ^gis ^cio detrui^gos! Mi ekverkas la artikolon. Denove montri^gas la problemo, ke multaj ideoj, kiuj unue entuziasmigis min, subite ne plu pla^cas al mi. Longe mi sidas anta^u blankaj folioj... Iun vesperon kelkaj familianoj sidas en la lo^g^cambro, kiam pa^cjo eniras kaj malbonhumore plendas: "Dum la tuta tago ili sida^cas hejme! Kvar viroj! Se oni tion rakontus al iu!" Kaj li demandas min en malafabla tono: "^Cu vi ne povas pasigi la vesperon kun viaj amikoj? Ha, vi ne havas amikojn? Nek amikon, nek amikinon? Mi diras al vi, kial: ^Car vi ne povas submeti^gi al aliaj homoj!" "Tio ne ^gustas!", mi krias ^cagrene, profunde vundita de aserto, kiu tiom kontra^uas miajn anta^uajn esplorojn. "Kial do vi ne havas amikojn?" Mi kolektas kura^gon, sukcesas venki fortan reziston en mi kaj diras: "^Car vi tiom min subpremas!" "Li devas esti kompreninta tion!", mi pensas. Mi sentas min sen^sar^gita, iel ^goja. Sed pa^cjon tio ne multe tu^sas: "Mi kaj subpremi! Ha, rigardu aliajn patrojn, tiam vi scias, ^cu mi vin subpremas!" Mal^goje mi enliti^gas. Mi estas senpotenca, malsupera... * * * Je la fino de la ferioj ku^sas anta^u mi manuskripto, kiu sufi^ce kontentigas min. La plej gravaj ideoj ja estas ene, detaloj ne tiom gravas! La matenon post la fino de la ferioj mi veturas al la lernejo kun miksitaj sentoj. Martina ja ne respondis, sed post kelkaj minutoj mi revidos ^sin. Mi timas iomete... Mi eniras en la klas^cambron kaj ekvidas Martina, sidantan ^ce sia tablo. Nur iomete malfrue ^si €rimarkas min. ^Si rigardas supren, ekvidas mian viza^gon kaj - ektimas. Eta ^soko trafas ^sin kaj transi^gas al mi. Iom pli hezite kaj nervoze ol anta^ue mi eldiras la kutiman "Bonan matenon!", kiun ^si reciprokas. Dum la venontaj horoj ^si rilatas al mi kiel anta^ue, kvaza^u ^si tute ne estus ricevinta mian leteron. ^Cu povus esti tiel? Subite mi komencas dubi, ^cu vere ^si ektimis pli ol kutime. Povus esti, ke tiu ^soko, kiun mi sentis, ne esti^gis en ^si, sed en mi, ^car mi timis revidi ^sin! Tamen, gepatroj ja kutime pludonas leterojn al siaj gefiloj; ^si do ver^sajne ricevis ^gin. Eble mi neniam ekscios, kiu supozo ^gustas... * * * Du semajnojn poste mi veturas al la redakcia kunsido de nia lerneja gazeto. Mi scias: Hodia^u estas la redaktofino. Mi do nepre devas partopreni en ^gi. Kiu scias, kiam la postvenonta numero aperos? Jam anta^u unu semajno mi volis iri al tiu kunsido. Mi ekbiciklis, e^c kunportis la artikolon, sur sep manskribitaj folioj. Sed survoje aperis duboj, kiuj maltrankviligis min pli kaj pli. Nepre mi devas ^san^gi ankora^u unu a^u du alineojn, ver^sajne e^c pli. ^Cu e^c povas esti, ke ^cio, kion mi skribis, estas nur freneza^jo, el^jeta^jo de malsana cerbo? Kiel reagos la redakcianoj? Krome ja estus pli bone, se mi unue tajpus ^cion. ^Cu ne eblas sendi la artikolon po^ste al la redakcio a^u al iu redakciano - eble e^c anonime? Anka^u tiukaze mi povus pripensigi la aliulojn. Sed mi ja volas pli! Kaj eble ili e^c ne aperigus anoniman artikolon! Atinginte la lernejon, mi unufoje ^cirka^uveturis ^gin kaj reveturis hejmen. Poste mi ^san^gis kelkajn frazojn kaj tajpis la artikolon. Kaj nun ^cio estas preta por aperigo. Estas precize kvar pa^goj. Tio estas bona, ^car se la gazeto jam estas pli-malpli preta, ili povas simple aldoni unu folion, do kvar pa^gojn. Se ili ne volas, mi povus oferti pagi al ili la kromajn preskostojn... Tremante mi eniras en la lernejon. Mi vidas, ke la pordo de la ^cambro estas malfermita. Mia koro batas forte kaj rapide. Mi eniras - kaj ekvidas tri konatajn viza^gojn. Ralf, Irene kaj Klaus salutas min. "^Cu vi volas iomete kunhelpi?", demandas min Ralf. "Mi skribis ion", mi respondas. "Ho, bone!", diras Ralf, kaj mi elprenas la foliojn el mia sako. Mi donas ilin al Ralf, kiu tuj scivole eklegas ilin. Mi fari^gas iomete pli trankvila. La artikolo devas pla^ci al li, ^car anka^u Ralf estas eta revoluciulo, kvankam alispeca ol mi. Li aspektas neflegite, sova^ge, kaj ^ciu en nia lernejo scias pri lia enga^gi^go kontra^u atomenergio, kontra^u armado, kontra^u nia lerneja sistemo, kontra^u ^cio. Ralf legas la artikolon: |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:51:07 -- INTER ALIULOJ € Kelkfoje mi trovi^gas, regata de sento de absoluta soleco kaj profunda maltrankvilo, ie en la klas^cambro kaj pensas pri mia propra situacio - situacio, kiun karakterizas suferiga sento de izoleco, ebligata de manko de delikatsenta komprenemo ^ce la aliuloj. Ties mensojn ne okupas la demando, ^cu iu estas komunikema a^u ne - a^u se jes, ili simple eliras de la supozo, ke nur tiuj ^satas interparolojn, kiuj multe parolas, sed apena^u iu pensas pri tio, ke malanta^u ies timo alparoli aliajn homojn povas ka^si^gi la deziro povi komuniki^gi kaj amiki^gi kun ^ciu. Dum la lastaj jaroj - kaj ne nur dum tiuj - mi pasigis, parte malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi parolis esence malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun homoj, kiuj interesi^gas pri motorcikloj, la rezultoj de futbalaj ma^coj kaj similaj bagateloj. Miaj spertoj dum la lastaj jaroj montras, ke eblas kontra^uvole eni^gi en situacion, kiun karakterizas: - la fakto havi - e^c en la pli vasta senco de tiu vorto - neniujn geamikojn, - izoleco ekzemple en la lernejaj pa^uzoj, ligita kun suferado pro la sento, esti ignorata, kaj la frustra sperto, ke "maleblas" tie ali^gi al iuj grupetoj kaj kunparoli anstata^u maksimume stari ^ce la rando de la grupo nur kuna^uskultante, nerimarkite de la aliuloj, - la fakto esti invitata al neniaj festoj (escepte de klasfestoj), - iu "devigo" pasigi semajnfinojn kaj feriojn sen iu ajn kontakto kun la samklasanoj. Sed pli grava ol ^cio ^ci estas por mi la sento de la malproksimeco de mia unua amrilato al knabino. La ka^uzojn de ^ciuj ^ci problemoj mi ser^cas precipe en la edukado, kiun mi spertis. Mia manko da kura^go por alparoli aliajn homojn rezultas el la fakto, ke mi venas el familio, kie eldiroj de mi estis ne nur miskomprenataj, sed anka^u misuzataj por seni^gi de akumuli^ginta kolero, kaj kie mi ankora^u hodia^u estas senpotenca kontra^u certaj malveroj kaj malpravaj ripro^coj. Min regas fortaj timoj, kiujn ka^uzis a^utoritata edukado, kiun mi pro mia sensiveco ofte sentis kruela. Mi pensas ekzemple pri - eventoj en mia frua infana^go, kie la rifuzo man^gi a^jojn, kiuj malbongustis al mi, elvokis da^urajn, terurajn minacojn, inkluzive de (kaj ^ci tie miaj gepatroj esceptokaze samopiniis) la minaco "enkonduki pli severan re^gimon", kiu povis signifi nur pli fruan ekuzon de fizika perforto, kvankam mi trovis jam la nuntempon kruela, - kvereloj inter la infanoj, pro kio mia patro koleri^gis tiom, ke li komencis batadi ^ciujn, - situacioj, kiam ni kolekti^gis por vesperman^gi kaj mia patro, €la sola sen larmoj en la viza^go, provis komprenigi al la ceteraj familianoj, kiom mallaboremaj, stultaj, maldankemaj kaj malbonintencaj ili estas kaj kiom malice ili traktas lin, kaj predikis tion al ili, da^ure ripetante ^cion, en na^uza tono, dum al mi ^sajnis, ke tiuj ripro^coj ne celis pozitivajn ^san^gojn, sed originis nur el la emo ankora^u pli detrui sian familion. Dum mia patrino batis min nur relative malofte kaj pro komprenebla kialo kaj ^siaj batoj ka^uzis ne multe da fizika, sed preska^u nur psikan doloron (elrevigo!), mia patro kutimis puni min jam en okazoj, kiuj ^sajnis al mi tute bagatelaj, precipe ^ce provoj protesti, batante min per la plata mano tiom forte kontra^u la postkranio, ke mi, sentante nepriskribeblajn dolorojn, deziris restantajn dama^gojn kiel "pruvon", kaj fine, kiam mi ne povis trovi tiajn, detenis min, tremanta per la tuta korpo, sed ankora^u ne vere konscia pri kulpo, de memmortigo nur la penso pri la eblo poste skribi pri tiuj okaza^joj. Al tiu suferado profamiliaj konfliktoj aldoni^gis suferado pro manko da interhomaj kontaktoj. Mi pensas, ke anka^u multaj aliaj homoj ne ^ciam estas feli^caj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo, kiu neniam konis iun, kiu lin komprenis. Necesas prilumi suferitajn kruela^jojn, kiujn hodia^u multaj homoj rigardas same senkritike kiel iame la fa^sismon. Necesas malferme paroli pri ili, ^car tiel longe, kiel mankas al ni la kapablo a^u la preteco paroli pri dama^goj rezultintaj el la edukado, ni ne povas kontra^ubatali iliajn ka^uzojn. Tiu ^ci teksto estas nematura, ^car la pensinstigoj fare de instruostoj kaj sama^guloj malabundis. ^Gi ofertas enrigardon en pensojn, kiuj parte jam de multaj jaroj okupas min, sen ke mi povis paroli pri ili, kaj kiuj nun anka^u en momentoj de bonfarto ne plu ^sajnas strangaj al mi. Manfred Brinkmann "Bone!", diras Ralf post legado de la artikolo. Tio ne estas multe, sed li ja estas tute alispeca homo ol mi, kun tute aliaj pensoj kaj problemoj. Poste anka^u Irene, la "poetino", kaj Klaus, kiu okupi^gas pri la varbanoncoj kaj la enpa^gigo, tralegas ^gin, kaj esprimas sin same kiel Ralf: "Bone!" Mia nervozeco preska^u tute malaperis, mi sentas min certagrade feli^ca. Ralf proponas, ke ni nun traser^cu iujn kajerojn kaj librojn por trovi ta^ugajn ^sercojn kaj desegna^jojn por la gazeto. Mi volonte konsentas, kvankam mi konscias pri tio, ke tiu okupo estas supra^ja. Sed ial mi ^gojas, ke ni ne pli detale parolas nun pri mia artikolo. Dum tuta horo mi trovas preska^u neniun ta^ugan desegna^jon, sed tio nun ne tiom gravas por mi. Anta^u ol adia^ui la aliajn, mi demandas Ralf, kiam aperos la gazeto. "Post tri semajnoj", li respondas. * * * €La venontan tagon mi rigardas miajn samklasanojn iomete alie ol anta^ue. Mi rimarkas, ke anka^u iliaj okuloj ne aspektas tiom gaje... Ankora^u tri semajnoj, kaj ili ekscios, ke tiu ^ci mondo, en kiu oni ka^sas sian suferadon, ne estas la vera mondo. Ili ekscios, ke mi volas esti ilia kamarado, ilia amiko, kaj ke mi interne estas parolema, ^satus vere konati^gi kun ili. La maskoj falos; ili ekscios, ke la gajeco estas nur ^sajno, kaj ke ni ^ciuj ^gis nun prisilentis ion gravan... Sed... ^cu ne ekzistas anka^u malavanta^goj? Mi ne plu estos sola, sed inter amikoj. Mankos al mi la trankvilo kaj la tempo por pripensi. Mi staros sen^sirme. Iel mi ^satis la solecon... Kaj kiel pa^cjo pensos pri la artikolo? Eble li tute ne a^udos pri ^gi. Kaj se jes? Mi skribis nur la veron; tamen li povus koleri^gi. Sed tio pravigus min... * * * Tri semajnojn poste mi iras en la longa pa^uzo en la pa^uzejon - kaj vidas plurajn lernantojn tenantajn flavajn kajerojn en la mano. Mi nervozi^gas... kaj ekvidas tablon, malanta^u kiu staras Ralf kaj Klaus, diligente vendante tiujn kajerojn. Mi a^cetas du ekzemplerojn, pagante unu markon. Mi iras al kvieta loko kaj riskas malfermi la gazeton. Mi ektimas, kiam mi subite legas ie en ^gi la titolon "INTER ALIULOJ". Jes, ^gi aperis. Nun ^cio ^san^gi^gos... Mi tuj refermas la gazeton. Mi ne kura^gas legi la artikolon. Kaj mi anka^u ne kura^gas, rigardi la aliulojn, kies viza^gojn mi anta^ue ^ciam tiom volonte observis. Mi sentas min sen^sirma, kvaza^u mi fordonis min al ilia dispono. Mi timas tion, kion mi anta^ue tiom arde aspiris; mi plej ^satus fu^gi, por ke ili unue okupi^gu solaj pri la pensinstigoj liveritaj de mi... ^Cio aspektas malklare, nebule. Mi ne scias, kion fari nun. Mi remalfermas la gazeton, sed zorge atentas pri tio, ke mi ne vidu la mal^gustajn, do "miajn" pa^gojn. Mi iomete legas en la resto de la gazeto, sen povi vere koncentri^gi sur tiuj tekstoj kaj ilustra^joj. Feli^ce la pa^uzo jam fini^gas. Mi iras en la klas^cambron, kie tuj komenci^gos la leciono pri la latina. Time mi ^cirka^urigardas, evitante rigardi la viza^gojn de miaj samklasanoj. Sur la tablo de Karsten mi vidas la gazeton, kaj Johannes e^c legas en ^gi! Feli^ce doktoro Kramer jam eniras. Ni tradukas el la libro "La Ga^ula Milito" de Cezaro, sed mi estas tro nervoza por koncentri^gi sur la tradukataj frazoj. ^Guste en tiuj ^ci horoj ja okazas profundaj ^san^goj en mia vivo... Post la leciono denove estas pa^uzeto, kaj mi vidas, ke Johannes remalfermas la gazeton kaj - li e^c legas mian artikolon! Subite li turnas sin al mi kaj alparolas min. Scivole kaj samtempe tremante mi a^uskultas: "Kion signifas \'instruostoj?\'", li demandas, montrante per la fingro sur vorton ^ce la fino de mia artikolo, kaj ridetas iomete. "Instruistoj", mi respondas, sentante min samtempe sen^sar^gita kaj elrevigita. ^Cu tio estas ^cio, kion li havas por diri pri mia artikolo? Li estas supra^julo, jes, mi fakte ne kalkulis je li en miaj planoj plibonigi la mondon... € * * * |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:51:35 -- Mi biciklas hejmen tra la a^utuna pejza^go, konstatante kun beda^uro, ke en la postaj lecionoj neniu plu alparolis min pri mia artikolo. Ver^sajne ili bezonas iom pli da tempo, por tralegi kaj digesti la artikolon. ^Gi ja estas parte iomete komplika, skribita en eble tro peza stilo, kaj ne ^ciu trovis jam en la pa^uzoj la necesan tempon kaj trankvilon por okupi^gi pri ^gi. Sed nun, ^ci-posttagmeze, ili eklegos... Alvenante hejmen, mi revidas pa^cjon, kaj pensas: "Nun ^ciuj scias, ke vi malpravas. Eble vi kredus, ke mi volis ofendi vin. Sed ver^sajne vi e^c ne ekscios, kion mi faris. A^u se jes, tiukaze jam centoj a^u miloj da homoj estos legintaj tion kaj estos sur mia flanko. Sed mi ja ne volis vin ofendi, mi ne deziras malbonon al vi..." * * * La venontan matenon mi veturas iomete malpli rapide ol kutime al la lernejo. Mi volas alveni precize je la oka. Ne anta^ue. Mi volas eviti ilin; ili unue okupi^gu mem pri tio. Mi timas iliajn reagojn a^u... mi ne scias kion. Sed kun beda^uro mi konstatas, ke ^cio estas same kiel anta^ue. Neniu min alparolas, nek por diri ion pri la artikolo, nek pro la nove akirita scio, ke mi ^satus tion. Eble ili bezonas pli da tempo... Du tagojn poste ankora^u neniu alparolis min, krom Johannes. Mi rimarkas, ke e^c la izoleco en la pa^uzoj restas. Ili ne reagis. Ili rilatas al mi same kiel anta^ue. Ili estas blindaj, blindegaj. Jes, se mi surgenui^gus anta^u ili kaj plorus kaj krius, ili eble sentus kompaton, ili a^uskultus - a^u e^c tiam ne. Ili simple nomus min freneza. Iam mi pensis, ke mi certe neniam memmortigos min. ^Car, se mi ^satus mortigi min, la mondo estus ege malbona. Sed, se la mondo estus malbona, mi devus ^san^gi ^gin. Mi do estus bezonata, mia vivo havus sencon, mi do devos pluvivi... Mi tiam rimarkis, ke tiu konkludo ne estis tute ^gusta. La memmortigo mem povus esti la plej efika metodo por ^san^gi la mondon: Mi povus pripensigi ilin per tia faro, skribante adia^uajn leterojn... Nun ^ciuj ^ci konsideroj montri^gis ridindaj. Ne eblas ^san^gi la mondon. Mi estus mortiginta min vane, a^u vane estus pluvivinta... Mi devas nove formuli miajn pensojn pri memmortigo a^u pluvivado: Oni pluvivu, se oni estas sufi^ce feli^ca en la nuntempo, a^u se oni povas supozi, ke oni havos feli^can estontecon. A^u se oni estas bezonata, por ke aliaj homoj restu a^u fari^gu feli^caj... La dua el tiuj kialoj, do la pluvivado pro espero pri feli^ca estonto, ^sajnas esti interesa. Mi rimarkas, ke mi estas sana, almena^u fizike. Mi certe finos la lernejon bone, trovos bonan laborlokon. Mi disi^gos de miaj gepatroj, havos edzinon kaj infanojn. Kaj, kvankam la vivo momente ne ofertas multe da ^gojo al mi, mi pensas, ke mi tamen kapablas senti feli^con, amon... Mi do pluvivu. Almena^u provizore. € * * * Post iu leciono mi malsupreniras la ^stuparon hazarde apud sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana. Estas jam la tria tago post apero de mia artikolo. Subite ^si rigardas min ripro^ce kaj ekparolas: "Diru, Manfred, kian strangan artikolon vi skribis en la lernejana gazeto?" Dum momento ni silentas, ^gis ^si, sciante, ke al tiu demando mi ne scias respondon, da^urigas: "Sciu, anka^u mi estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj scias, ke anka^u li celis nur vian bonfarton!" - "Mi malkonsentas!", mi diras, kaj ni disi^gas. ^Guste kontra^u tiaj dan^geraj opinioj mi volis batali... ^Si ne komprenis, ne volas kompreni, ne povas kompreni... Feli^ce ^si kritikis nur tion, pri kio mi estas plej firme konvinkita! La posta tago estas senleciona sabato, en kiu mi restas hejme. Mi pasigas la matenon en mia ^cambro, legas kaj lernas iomete. Subite panjo eniras: "Jen letero por vi", ^si diras, kaj mi surprizi^gas legante sur la koverto mian adreson skribitan en manskribo, kiun mi jam delonge konas: "Martina!", mi pensas fulmrapide, kaj fakte: Sur la dorsflanko trovi^gas ^sia nomo. Torento da varmo trakuras mian korpon; mi sentas ^gojon, feli^con! Ankora^u dum kelkaj minutoj mi rigardas la koverton, vidas, ke la letero estas maldika, sed ^sajnas, ke tiu unu folio, kiun ^gi entenas, estas plenskribita de ^si... Finfine mi a^udacas malfermi ^gin kaj eklegas. Subite miaj ^gojo kaj feli^co malaperas, restas scivolemo, timo kaj miro. Saluton Manfred! Kiam en la a^utunaj ferioj mi ricevis vian leteron, mi sufi^ce seniluzii^gis, ^car mi neniam estus kredinta, ke tiel aspektas via interna^jo. Ju pli ofte mi legis vian leteron, des pli mi ^cagreni^gis, pro du kialoj: unue, ^car mi sentis min observita de vi, kaj due, ^car vi multrilate mal^guste (!) priju^gis min. Kaj nun, kiam aperis via artikolo en la lernejana gazeto, mi decidis skribi leteron al vi, ^car mi rimarkis diversajn aferojn, kiujn mi miaopinie sciigu al vi: Same kiel en via letero al mi, tiel anka^u en tiu artikolo vi kondamnas viajn kunhomojn, kiuj estas tiom supra^jaj, interesi^gas nur pri bagateloj, ka^si^gas malanta^u hipokritaj maskoj kaj ne perceptas vin kaj viajn problemojn. Sed mi pensas, ke interesi^go pri motorcikloj, rezultoj de futbalaj ma^coj ktp. ne devas ekskludi la kapablon helpi aliajn homojn ^ce iliaj problemoj. Mi ekzemple ^satas okupi^gi pri muziko kaj tamen opinias min kapabla paroli kun aliaj homoj pri ties problemoj. Kaj krome vi ne povas postuli, ke aliaj homoj helpu vin venki viajn problemojn, se vi ne kontaktas aliajn homojn por helpi ilin ^ce iliaj problemoj. Sed plej malpla^cas al mi la fakto, ke vi ser^cas la kulpon pri €viaj problemoj ^ciam nur ^ce la aliaj homoj kaj neniam ^ce vi mem. Mi petas vin, bonvolu pensi pri tio, kion mi skribis al vi. ^Gis, Martina Elrevi^ginte mi relegas la leteron; mi rigardas ^sian maldekstren klinitan manskribon, kiun mi nun trovas malbela kaj infaneca. Kompreneble mi devos respondi al ^si, ke ^si nur miskomprenis min; ni ja fakte havas la samajn celojn - nome la forigon de problemoj, ne nur de miaj propraj... Legante la unuajn frazojn denove, mi subite havas ideon por la komenco de mia respondletero: Kara Martina, vi ne povas imagi, kiom mi ^gojis pri via letero - anta^u ol malfermi ^gin... Sed tiu sprita^jo ne povis for^sovi la malgajon, kiun mi sentas. Vundis min precipe la aserto, ke mi ser^cas la kulpon ^ciam nur ^ce aliaj homoj. ^Guste tion mi ^ciam ripro^cas al pa^cjo... ^Cu panjo pravis dirante, ke mi "fari^gos tute sama al mia patro"? ^Si diris tion iam, kiam mi senpripense ripro^cis ion al ^si. Mi tuj pentis tion, tamen... Tiam mi pensis: Se panjo pravus, mi devus mortigi min, ^car mi ^ciurimede devus eviti tian samecon... Sed feli^ce mi estis sufi^ce konvinkita pri tio, ke mi estas profunde en mia interna^jo tute alia homo kaj neniam povos fari^gi sama al mia patro. Mi estas konscia pri mi mem, kapablas ekkoni ^ciujn miajn malbonajn emojn kaj kondutojn kaj sukcese kontra^ubatali ilin... Sed nun anka^u Martina diris tion, eble e^c ne tute malprave. ^Cu povas esti, ke oni en la infana^go a^utomate transprenas malbonajn ecojn de siaj gepatroj kaj poste ne plu povas liberi^gi de ili, sendepende de tio, kiom forte oni baraktas? Mi jam rimarkis rilate mian parolemon, ke ne eblas ^san^gi sin mem. ^Cu mi estas nura ^sar^go por la homaro, pro la malbonaj emoj kaj ecoj, kiujn mi senvole, a^utomate akiris, kiam mi estis eta infano? ^Cu mi lasu tiun ^ci mondon al tiuj, kiuj estas vere bonvolemaj kaj gajaj, por ke la homaro fari^gu pli feli^ca? Jam ofte okupis min pensoj pri memmortigo, sed nun aperis nova motivo, kiun mi anta^ue neniam traktis serioze. Mi pripensas, ^cu mi vere ne povas liberi^gi de la malbonaj ecoj, kiujn mi transprenis de mia patro. Kaj subite aperas radieto de espero: Mi memoras, ke iam, anta^u multaj jaroj, Dirk rifuzis man^gi sian krispan brasikon dum la tagman^go. "Li devas esti batata!", mi diris al panjo. "Venontfoje!", diris panjo, kaj, ^car pa^cjo ne ^ceestis, ^si simple remetis lian brasikon en la poton. "^Ciam nur venontfoje", mi plendis ^cagrene, "^ciam nur venontfoje!" € Sed nun estas tute klare por mi, ke gepatroj ne batu siajn infanojn. Io do ^san^gi^gis en mi. Mi do klopodu seni^gi anka^u de ^ciuj aliaj malbonaj konvinkoj, emoj kaj kondutoj, kiujn mi transprenis de mia patro. Fizikan perforton mi ^ciukaze jam abomenis; nun mi ^cesu anka^u insulti. Mi abomenu ^ciuspecajn ripro^cojn. Estis malbone, skribi en mia letero al Martina, ke miaj kunhomoj estas supra^jaj, kaj kritiki en mia artikolo homojn, kiuj interesi^gas pri "bagateloj". Fakte mi nur enviis ilin, kaj tiu kritiko ne estis bona rimedo por akiri ilian simpation. Per afableco oni ofte atingas pli... Kaj mi denove sentas min iel feli^ca. Mi decidas skribi ege afablan leteron al Martina, sciigante al ^si, ke ^sia letero fakte pripensigis min. En la venonta nokto mi tamen ne plu sukcesas revi pri enami^go al ^si. * * * Komenci^gas la decembro. La tagoj fari^gis mallongaj; tra mallumo kaj malvarmo mi biciklas matene al la lernejo. Mi frostas survoje. En la klas^cambro trafas min varmo, kiu sufi^cas por degeligi miajn manojn kaj piedojn, sed lasas mian koron netu^sita. En iu pa^uzo mi, kiel kutime, staras sola, kiam subite alparolas min Kerstin - knabino, kiu ^satas festojn kaj diskotekojn, mi do ne havas aparte altan imagon pri ^si. "En via artikolo mi komprenis neniun vorton", ^si diras. "Vi estas homo kaj mi estas homo kaj vi do povas alparoli min kaj aliajn homojn..." - "Jes", mi respondas, kvankam mi ne vere konsentas. Sed mi ne scias, kion diri... Ni silentas, kaj post momento ^si pluiras. En mia kapo esti^gas anekdoto: Iras paciento al psikiatro: "Mi havas problemojn kontakti aliajn homojn." Diras la psikiatro: "Ne gravas, simple alparolu ilin!" Kaj ekde tiam la paciento estas feli^ca kaj kontenta... Ial tiu pensado devas esti mal^gusta. Mi provis klarigi tion en mia artikolo, sed ^sajnas, ke neniu komprenis. ^Ce la komenco de la kristnaskaj ferioj mi memoras, ke mi ja skribis en mia artikolo, ke mi mal^satas pasigi miajn feriojn sen iu kontakto kun miaj samklasanoj. ^Cu ili legis tion? Kial ili ne agis por ^san^gi tion? Iam Kristnasko estis interesa festo, kie renkonti^gis la tuta parencaro. Kun la tuta familio miaj onkloj kaj onklinoj venis al nia urbeto por viziti miajn geavojn - kaj tiujn de la patra flanko, kaj tiujn de la patrina. Kelkaj el ili restis por tuta semajno, kaj inter la multegaj novaj ludoj kaj ludiloj, kiujn ricevis mi, miaj fratoj kaj miaj gekuzoj, ^ciam estis pluraj, per kiuj ni amuzi^gis ^gis la fino de la ferioj. Sed intertempe ^ciuj miaj geavoj mortis, krom unu avo - sed li ne volas havi tiom da "tumulto" en sia domo. Miaj gekuzoj plia^gi^gis kaj €havas siajn proprajn interesojn. Kaj panjo ne plu ^satas donaci ludilojn, sed "praktike utiligeblajn" a^jojn. Mia anticipa ^gojo pri Kristnasko estas malgranda... * * * La tagon anta^u Kristnasko panjo denove donas leteron al mi. "Jen - por vi!", ^si diras. Denove rigardo sur la adreson sufi^cas por ekscii, kiu sendis ^gin: Tiuj belaj, grandaj, rondetaj literoj memorigas min pri Veronika. Mi tre ^gojas pri tiu letero, sed - kontraste kun dum ricevo de tiu de Martina - mi ne sentas min feli^ca pro ^gi. Mi ja ^ciam admiris la maturecon kaj humanecon de Veronika, sed beda^urinde ^si estas iom alta kaj ne aspektas tute bela la^u mia gusto. Mi nur malfacile povas imagi ^sin kiel amatinon... Sciante, ke tiu letero sendube estas afabla (alikaze ^si ja certe ne estus skribinta ^gin ^jus anta^u Kristnasko!), mi kun agrabla sento malfermas ^gin kaj eklegas: |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:52:05 -- Kara Manfred, vane mi klopodis respondi al via artikolo en la lernejana gazeto. Provante tion, mi rimarkis, kiom malfacile estas ordigi proprajn pensojn kaj vortigi ilin tiel, ke oni ne estu miskomprenata. Tio certe estus okazinta, ^car min kaptis la tento koncentri^gi tro sur detaloj. Pro tio mi preferis rezigni pri tiu plano. Tamen mi volas simple diri al vi, ke mi legis vian artikolon kaj ke ^gi estis por mi instigo por pripensado. Iom skuis min la konstato, ke mi fakte nenion sciis pri vi, kvankam ni jam tre longe konas unu la alian. Mi ne volas fari multajn frazojn, sed preferas nun elkore deziri al vi, ke vi fari^gu kontenta en via vivo. ^Gis - kaj ^gojan Kristnaskon via Veronika "Ne estas multo, kion ^si diras", mi pensas. Tamen la letero estas ^gojiga; mi rimarkas, ke en tiu de Martina tute mankas bondeziroj... * * * Duonan jaron poste mi resumas la reagojn al mia artikolo. Estis entute sep. Tiuj de Johannes, de sinjorino Keller, de Kerstin, la leteroj de Martina kaj Veronika... Beda^urinde Martina ne respondis al mia dua letero, sed aldoni^gis du pliaj reagoj: Mia patro a^udis pri la artikolo pere de sinjorino Keller kaj anka^u de unu a^u du pliaj personoj. Li ne volis legi ^gin, sed li rakontis, ke ili ^ciuj estas sur lia flanko; li nur devas honti pri tio, ke li havas tiom maldankeman filon. €Kaj aldoni^gis informo de Ralf, kiu sciigis al mi ion interesan: Sinjoro Lindner, instruisto pri evangelia religio, traktis en iu na^ua klaso mian artikolon dum du horoj. Mi ^gojis; kaj mi tiam demandis Ralf pri la reapero de la lernejana gazeto. "Ver^sajne ^gi tute ne plu aperos", diris Ralf, "vi ja eble jam eksciis, ke Klaus forlasis la lernejojn..." Estis do unika provo en mia vivo, esti komprenata. Kaj tiu provo fiaskis... "Eble mi neniam trovos iun kompreneman homon", mi pensis, ^gis iun someran posttagmezon mi konati^gas kun Erik. Ankora^u 16-jara, mi promenas tra la piedira zono de Warburg. Preterpasante la vitrinojn de kinejo, mi mallonge rigardas la afi^sojn... ^gis alparolas min iu meza^ga viro: "Saluton - ^cu io interesa?" "Mi ne scias", mi respondas, "mi nur rigardas." "Tiu filmo \'La mevo Jonatan\' estas tre bela kaj interesa - mi jam vidis ^gin kaj tamen tre ^satus rigardi ^gin denove... ^Cu ni eniru?" "Ne..." "Kial ne?" Mi silentas. "Vi ^sajnas esti tre trankvila homo", li da^urigas la konversacion, "tiom silentema... kial?" "Mi ne scias..." "Mi estas Erik", li diras, "kaj vi?" "Mi estas Manfred." "^Cu vi lo^gas ^ci tie en Warburg?" "Ne, en Ossendorf, la najbara urbo. Sed ^ci tie mi iras al la lernejo." "^Cu al la gimnazio?" "Jes. Kaj vi, kiun profesion vi havas, sinjoro?" "Ne diru \'sinjoro\', diru \'Erik\'", li petas min kaj ridetas. Mi estas surprizita pro tio, ke li petis min alparoli lin per lia anta^unomo, kvankam li estas jam ^cirka^u 50-jara, bone vestita, kaj liaj mallongaj, orde kombitaj haroj jam grizi^gis. Sed rapide li akiras mian konfidon... "Mi estas a^cetisto ^ce granda firmao", li respondas al mia demando. Ni ankora^u staras anta^u la kinejo, kiam li fine demandas min: "^Cu ni eniru - mi pagos!" Mi konsentas kaj kuniras. ^Ce la kineja kaso li montras al mi sian monujon kun aro da centmarkaj biletoj, kaj pagas per unu el ili. Post eniro de la kineja salono li petas min sidi^gi apud li en la lasta vico. "De tie oni vidas plej bone", li diras. La kineja salono tiuposttagmeze estas preska^u malplena kaj restas tia, kiam mallonge poste la filmo komenci^gas. Ni, la fremda, sed evidente tre komprenema viro kaj mi, do povas sen^gene da^urigi nian interparolon. Li demandas min pri miaj plej ^satataj lernejaj fakoj, miaj hobioj, miaj rilatoj al miaj gepatroj, miaj problemoj - kaj anka^u pri mia €financa situacio. "Mi ne multon ricevas", mi respondas, "sed anka^u ne bezonas multon..." "Mi havas multege da mono, mia firmao donas al mi tro", li diras, evidente ne por fanfaroni, sed sentigante al mi, ke li trovas tion maljusta. Poste li direktas al mi demandon, kiu ^sajnas esti grava por li: "^Cu ni eble havas komunajn interesojn?" "Mi ne scias... kiuj estas viaj interesoj, sinjoro?" Li ridetas, kaj mi komprenas: "Pardonu - Erik!" "^Sajnas, ke ni ankora^u ne tute komprenis unu la alian", li fine respondas al mia demando. Dum momento ni silentas. Mi tamen ne povas ^gui la filmon, ^car miaj pensoj okupi^gas nur pri li. Subite mi sentas lian manon sur mia femuro. Mi ekkomprenas... Nu, neniam iu plenkreskulo parolis kun mi pri seksaj aferoj, sed feli^ce mi legis en mia biologia lernolibro la interesegajn ^capitrojn, kiujn mia instruistino preterlasis en la lecionoj, tiom funde, ke mi scias: Li estas samseksama. Kaj mi e^c konas la fakan terminon: homoseksuala. Iam, kiam mi havis ses a^u sep jarojn, mia patrino avertis min pri tiel nomataj "karaj onkloj", kiuj surstrate alparolas infanojn promesante al ili bombonojn a^u pecon da ^cokolado. "Ne eniru en iliajn a^utojn, nepre ne!", diris panjo. Sed ^si ne klarigis al mi kial. ^Cu eble tiuj "karaj onkloj" estas homoj kiel Erik, kaj ^cu nun mi, 16-jara, fari^gis viktimo de unu el ili? Mi ^cagrene rigardas la viza^gon de Erik, postulante de li klarigon, konfeson... "Jes, mi estas bia", diras Erik. Mi estas kaj-kaj, mi havas edzinon kaj tri filinojn. Sed nun mi enami^gis al vi." Mi silentas. "^Cu ^gis nun neniam iu viro enami^gis al vi?", li demandas, ^sajnigante miron. "Neniam." "Ankora^u ofte okazos, ke viro enami^gos al vi." "^Cu vi nun komprenas, kial mi parolis pri \'komunaj interesoj\'?" "Jes." "Kaj - ^cu ni do havas?" "Ne, ni ne havas. Mi estas normala..." "Espereble li nun forprenas sian manon de mia femuro", mi pensas. Sed ne - li da^urigas: "Tio ne gravas... mi ofte veturas al Parizo, kaj tie mi konas kelkajn simpatiajn knabinojn, kiuj tre ^satus fari kun vi ion..." Li sin klinas al mi kaj parolas preska^u flustrante, kaj mi sentas, €ke nun ni parolas pri io sekreta, konfidenca... "^Cu vi jam iam faris tion kun knabino?" "Ne..." "Sed ^cu vi ^satus fari...?" Ni iomete ridetas, sed kompreneble mi trovas lian oferton iom stranga... "Mi multe voja^gas pro profesiaj kialoj", li da^urigas. "Vi povas kunveturi kun mi al Munkeno, al Vieno, al Londono a^u... al Parizo. ^Cu ne ekzistas urbo, kiun vi jam delonge ^satus viziti?" "Ne." "Tamen, jen bona okazo. Vi e^c ne bezonas monon, male, mi povas doni iom al vi, vi ja scias, mi havas tro..." "Mi ne povas simple foriri de miaj gepatroj - kaj anka^u ne volas." "Tamen, mi pensas, mi povus poste, ^ce nia adia^uo, doni al vi iom, iun bileton centmarkan... vi certe povas utiligi ^gin, ^cu ne?" "Mi ne scias..." Dume li karesas mian femuron, ^gue ^sovante sian manon de ties supra parto ^gis la genuo kaj reen. "Mi ne ^satas akcepti monon de fremdulo", mi pensas. "Tamen, se oni tiamaniere povas gajni iom da mono - ne, estas malbela penso..." Dum la procesoj en mia cerbo ankora^u ne ka^uzis klaran decidon kaj reagon, li metas sian manon inter miajn gambojn. Mi movi^gas for de li ^gis la dekstra parto de mia se^go kaj metas mian maldekstran gambon sur la dekstran. "Ne, lasu min, mi petas vin, kunludu!", diras Erik, sed mi jam sentas iom da na^uzo kaj denove rigardas lin ^cagrene. "Mi devas iri al la necesejo", diras Erik, kaj foriras. Mi sentas min mal^sar^gigita, ^car mi tiamaniere ja gajnis iom da tempo por pripensado. Mi ankora^u ne rigardas la filmon, sed pensas pri Erik kaj atendas lian revenon. Mi atendas 5, 10, 15, 20 minutojn - sed vane. Fine mi komprenas: Ver^sajne li timis, ke mi memorigus lin pri la cent markoj... Mi sentas min trompita, kvankam mi ver^sajne e^c ne estus akceptinta tiun monon. Kvankam la filmo ankora^u ne fini^gis, mi decidas forlasi la kinejon. Spirante la fre^san aeron kaj perceptante la varmajn somerajn sunradiojn surstrate, mi sentas min iom pli sperta, iom pli plenkreska. En mia kapo restas la komplimento "Ankora^u ofte viro enami^gos al vi", sed mi ne scias, ^cu mi ^goju a^u mal^gojupri ^gi... * * * ^Cio do restas kiel anta^ue. Ankora^u du jarojn, kaj mi estos abituriento kaj povos ekstudi; mi ne plu lo^gos ^ce miaj gepatroj... |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:52:50 -- II Mi ekstudas. Nova parto de mia vivo komenci^gis. Mi elektis matematikon. Nek filozofion, nek psikologion, nek sociologion. Kun la celo fari^gi ne instruisto, sed diplomita matematikisto. Por havi plej bonan ^sancon trovi laborlokon, ver^sajne ie en la ekonomio. Sed aperis duboj: ^Cu tio signifas, ke mi fari^gos nur radeto en la mekanismo de la ekonomio? Mia interna vigleco, mia ribelemo, mia ser^cado pri senco, pri amo - ^cu ^cio ^ci ne plu disvolvi^gos, sed pereos? Mi elektis iom foran urbon: Stuttgart. Sola mi staras en la nova ^cirka^ua^jo. Anta^ue mi ^ciam neis, kiam iu diris, ke matematikistoj estas silentemaj kaj malvarmkoraj. ^Car mi ne volis, ke oni atribuu tiujn ecojn al mi. Sed nun mi mem estas inter studentoj pri matematiko. Kune kun 300 aliaj homoj mi sidas en granda a^uditorio, a^udante lekcion pri algebro. Preska^u nur knaboj. Mi alparolas studenton apud mi: "^Cu vi jam faris la hejmtaskojn?" - "Jes", li respondas, "ili estas facilaj!" Kaj ni silentas. Mi ne scias, kion diri plu, sed pensas pri lia respondo: "Ver^sajne vi nun esperas, ke mi trovas la taskojn malfacilaj kaj konkludas, ke vi estas inteligenta homo, ^car por vi ili ja estas facilaj. Sed mi ne demandis vin por ekscii, kiom inteligenta vi estas, sed por eble kunlabori kun vi. Vi ja a^udis, ke nia profesoro rekomendis al ni solvi tiujn taskojn kune. Krome mi mal^satas tiun anonimecon, ser^cas amikojn en mia nova ^cirka^ua^jo..." Mi plusilentas, mal^goja pri la ^jus fiaskinta provo konati^gi kun iu. Iun diman^can vesperon mi iras al la katolika studenta komunumo por partopreni kune kun ^cirka^u 50 pliaj studentoj diservon kaj la postan komunan vesperman^gon. Dum tiu vesperman^go mi kura^gas alparoli studenton sidantan apud mi: "Kion vi studas?" - "De kie vi venas?" - "Kiel vi nomi^gas?" kaj - fino. Mi rimarkas, ke ankora^u mankas al mi la kapablo da^urigi interparolojn tiel, ke la konversacio fari^gu interesa. Poste mi plusidas kaj pluman^gas, sentante min kiel en la studenta man^gejo, kie mi ^ciam demandas min, ^cu eblas kaj konvenas alparoli iun... Hejme mi komencas skribi leteron al Veronika: Kara Veronika, se mi skribus al vi, ke ^ci tie en mia nova ^cirka^ua^jo ^cio ege pla^cas al mi, vi ver^sajne kredus tion. Mi e^c sentas iun devigon skribi tion al vi, ^car mi scias, ke vi ^gojus eksciante, ke mi fartas bone... Sed mi forstrekas tiujn frazojn, decidas ne skribi al ^si. Mi memoras, ke iam iu diris al mi, ke la studentaj jaroj estas la plej belaj jaroj de la vivo. Iu, kiu mem ne studis... € Malgaje mi enliti^gas, prenas en miajn manojn la blankan ursidon, la plu^sbeston... * * * La venontan tagon mi decidas telefoni al la psikologia konsultejo de mia universitato. Jam delonge mi volis ekscii, ^cu miaj malfacila^joj kontakti^gi kun aliaj homoj estas nur "normala" problemo, a^u ^cu mi eble estas psike malsana. Mi iras al telefonbudo por fiksi daton por konsulta interparolo... kaj decidas prokrasti la planon ^gis morga^u, por unue formuli kelkajn frazojn pri la kialo de mia telefonalvoko. Kaj fakte, la tagon poste mi - bone preparita - kura^gas telefoni. "Psikologia konsultejo de la Universitato Stuttgart", sin anoncas virina vo^co. "Mi ^satus havi daton por konsulta interparolo", mi diras. Post iom da silentado la virina vo^co demandas: "^Cu konvenas al vi la postvenonta ^jaudo, je la 14a?" "Jes, konsentite." "Via nomo?" "Manfred Brinkmann." "Do, bone. ^Gis revido venontsemajne ^ja^ude!" "^Gis revido!" Iom sen^sar^gita mi sentas min pro tio, ke ^si tute ne demandis min pri la precizaj problemoj, pro kiuj mi petis tian interparolon. Mi do vane notis miajn frazojn. La koncernan ^jaudon mi alvenas ^ce la konsultejo akurate je la 14a horo. "Estas ^ce sinjorino Gerke, en ^cambro 103, en la unua eta^go", diras al mi la virino en la akceptejo. Mi rapide trovas la ^gustan pordon. "Dipl. psik. Johanna Gerke", mi legas apud ^gi. "Feli^ce ^ci tie mi ne devas timi esti nervoza", mi pensas. Mi frapas... "Jes, eniru!" "Bonan tagon", mi diras post eniro, vidante ^cirka^u 40-jaran virinon. "Bonan tagon." "Mi estas Manfred Brinkmann. Mi havas interparolon je la 14a." "Jes. Sidi^gu!", ^si diras, kaj montras al brakse^go. ^Si mem sidi^gas tri metrojn anta^u ^gi. Regas silento. Sinjorino Gerke rigardas min, kvaza^u ^si atendus ion de mi. Post unu a^u du minutoj, kiuj ^sajnas al mi longegaj, mi komencas: "Mi venis, ^car mi havas problemojn kontakti aliajn homojn. Mi estas nova ^ci tie en Stuttgart; mi ^jus komencis studi..." Vidante, ke ^si ne emas interrompi min, mi da^urigas: "Min ^genas, ke mi sidas sola dum la prelegoj kaj en la studenta man^gejo. €Mi timas alparoli aliajn homojn kaj havas malfacila^jojn da^urigi interparolojn tiel, ke ili fari^gas interesaj." Ni denove silentas. Mi ne ^satas fari monologojn. Almena^u iun konfirman "jes" ^si povus eldiri. Mi plusilentas, atendante, ke finfine ^si eldiru ion. Kaj fakte: "Mi ankora^u tute ne konas vin. Vi povas ekzemple rakonti, kion vi studas, kiel vi lo^gas, ^cu vi havas gefratojn..." "Mi studas matematikon, lo^gas sola, private. Kaj mi havas tri fratojn. Unu estas pli a^ga ol mi kaj studas kemion; la aliaj du ankora^u lo^gas ^ce miaj gepatroj en la proksimeco de Warburg en Orienta Vestfalio. Miaj rilatoj al miaj gepatroj ne estas tiom bonaj. Mankas vera konfido. Mi ja iel ^satas mian patrinon, sed mian patron malpli. Mi estis batita..." Denove regas silento. "Ne estus bone, se mi nur farus demandojn. Vi devas mem pripensi, kion diri. ^Guste tion vi ja volas lerni." Mi do pripensas kaj da^urigas: "Kaj nun mi preska^u disi^gis de miaj gepatroj. Mi vizitas ilin eble unufoje monate por semajnfino; en la ferioj ver^sajne pli ofte. Sed beda^urinde mi ne bone sukcesis trovi geamikojn en mia nova ^cirka^ua^jo. Nek en la universitato, nek en la katolika studenta komunumo, al kiu mi iris." Subite ^si ekparolas: "Vi do estas la dua infano en la familio?" "Jes." "Pripensu: Se la unua infano en familio estas knabo, la patrino deziras, ke la dua fari^gu... knabino. ^Si do traktis vin kvaza^u knabinon, deprenante de vi ^ciujn decidojn kaj iniciatojn." Mi surprizi^gas. Pri tio mi ankora^u tute ne pensis. Jes, fakte panjo ^satis min ^ciam iomete pli ol miajn fratojn; pa^cjo e^c lasis ^sin elekti mian nomon... Kvankam nun, almena^u el vidpunkto de sinjorino Gerke, ^cio estas klara, nia konsulta interparolo ankora^u ne fini^gas. Male, sinjorino Gerke komencas novan temon: "Ver^sajne mankas al vi amikino." "Jes", mi diras, kaj pensas: Kiom sagaca! Sed la plej multaj homoj e^c tion ne rimarkas. Neniu serioze interesi^gas pri tio, ^cu mi vere estas feli^ca... Kaj subite ^si komencas vigle demandi min: "^Cu vi ^satas vidi pornografiajn filmojn?" "Ne, ne tre..." "^Cu vi masturbas?" "Hm", mi diras, kaj pripensas, ^cu nur simpla ekscitado per la mano, kion mi fakte ne vere praktikas, estas masturbado, a^u ^cu eble anka^u iuj pli belaj kutimoj... "Kiel?" Mi silentas, pripensante, kiel mi komencu mian respondon... "Iel tio ja devas eli^gi", ^si da^urigas kura^gige, kaj demandas: "Pri kio vi pensas, dum vi masturbas?" €Mi denove hezitas, sed fine kura^gas eldiri ion, kio ver^sajne pla^cas al ^si: "Pri knabinoj." "Aha", ^si diras, kaj ^sajnas esti iom pli kontenta ol anta^ue. "Sed estas malfacile por vi paroli pri tio. Kiel oni sekse klerigis vin?" "Mi legis ^capitron en mia biologia lernolibro." "Aha." Denove ni silentas. Fine ^si diras: "Venis tempo por konkludi. Do, ^cu vi deziras terapion?" "Mi ne scias. Mi ja ne povas priju^gi tion." "Sed estas via decido..." "Tamen, mi venis ^ci tien por ekscii de vi, ^cu terapio estus oportuna. Kion do vi pensas pri tio?" "Nu... mi pensas, ke vi ankora^u ne sufi^ce klare scias, kion vi fakte volas. Pro tio terapio ne estas konsilinda. Krome mi pensas, ke pro via memstareco kaj pensmaniero vi povus sukcesi venki viajn problemojn mem." Tiuj vortoj ^gojigas min. Atente mi a^uskultas kelkajn konsilojn de ^si: "Vi devas unue alkutimi^gi al via nova ^cirka^ua^jo. Iru plu al la studenta komunumo, partoprenu en laborgrupoj tie. Kaj provu trovi kontaktojn en la universitato. Kaj, se vi eble post kelkaj monatoj klare scios, kion vi volas, a^u havos denove iujn problemojn, vi telefonos al ni. Diru, ke vi volas havi interparolon kun sinjorino Gerke." "Bone", mi diras, kaj ni adia^uas. Kvankam ^si donis al mi la impreson, ke mi mem rajtas decidi pri ^cio, mi sentis min ege malsupera. Mi memoras ^siajn konsilojn kaj timas, ke ili ne multe helpos al mi. Tion anka^u mia avino estus povinta diri al mi... krom la frazo: "Iel tio ja devas eli^gi." ^Cu tiu kura^gigo helpos? Feli^ce mi ne sentas min seniluziigita, ^car mi venis tien ^cefe pro scivolemo kaj ne, ^car mi pensis, ke tia interparolo povus ^san^gi mian vivon. Mi ankora^u pensas pri ^sia teorio, ke mia patrino deprenis de mi ^ciujn decidojn kaj iniciatojn. ^Gi tiom surprizis min, ke mi ne kontra^uis ^sin. Tamen, mi ne estas maldiligenta, sed timema. La informo, ke mi estis batita, tute ne interesis ^sin... ^Cu mi, malgra^u la sperto, ke anka^u la psikologio evidente ne povas multe helpi al mi, sukcesos trovi sufi^ce da kontaktoj en mia nova ^cirka^ua^jo? |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:54:04 -- * * * Preska^u unu jaron post mia ekstudado mi konstatas, ke ne multe ^san^gi^gis. Jes, mi estas kelkfoje kune kun grupeto de kvar a^u kvin aliaj studentoj, kaj ni kune solvas niajn hejmtaskojn. Du a^u tri fojojn ni e^c iris kune al la na^gejo. Tamen mi estas ankora^u relative ofte sola. Iun sabatan matenon mi vidas en la urba biblioteko afi^son: "German-Franca Junulara Renkonti^go en Ludwigsburg". La detaloj €^sajnas esti interesaj: 5000 gejunuloj el FRG kaj Francio renkonti^gos en la kastelo de Ludwigsburg okaze de la 25-jara datreveno de la samloka parolado de Charles de Gaulle. En tiu parolado de Gaulle pledis por amikeco kaj kunlaboro inter la anta^ue malamikaj ^statoj Germanio kaj Francio kaj invitis la junularon enga^gi^gi por tio. Kaj nun parolados Kohl kaj Chirac; junularaj asocioj aran^gos informstandojn... Mi rigardas la daton: Hodia^u! Elirante el la biblioteko mi rimarkas la belegan somerfinan veteron. Mi memoras, ke mi ^gis nun neniam vidis la kastelon de Ludwigsburg, nek kancelieron Kohl nek ^cefministron Chirac. Kaj mi ankora^u neniam vere havis okazon apliki miajn sciojn pri la franca lingvo... Mi ekbiciklas, kaj post unu horo kaj duono mi atingas la urbon Ludwigsburg, kie granda nombro da afi^soj, flagoj kaj rubandoj anoncas la aran^gon. Mi parkas mian biciklon, eniras en la kastelan korton kaj vidas tie milon a^u e^c plurajn milojn da homoj. ^Ce la rando de tiu korto staras dudeko da informstandoj, el kiuj preska^u la duono aspektas forlasite. ^Ce kelkaj aliaj standoj mi vidas ofertojn, kiuj ^sajnas al mi komercaj: Du semajnojn da lingvolernaj ferioj en Francio por nur 1200 germanaj markoj... Subite mi ekvidas pli interesan standon: "ESPERANTO - la Internacia Lingvo", mi legas, skribite en blankaj literoj sur verda rubando, kaj iras tien. Jam anta^u ol atingi tiun standon, iu knabo enmanigas al mi oran^gan flugfolion kun la titolo: "Interkompreni^go sen limoj". Mi iom miras, ^car ^gis nun mi pensis, ke Esperanto estas nur iu ^satokupo de kelkaj plejparte maljunaj homoj, sed nenio serioza. Iam mi vidis en televida nova^jelsendo mallongan raporton pri iu Esperanto-kongreso, kaj iam mi supra^je legis en iu gazeto artikolon pri tiu lingvo kun foto pri la maljuna barbulo, kiu inventis ^gin. Sed mi vidas, ke grupo da gejunuloj vigle enga^gi^gas por tiu lingvo... devas do esti interesa afero. Mi iomete rigardas la standon de certa distanco, vidas kelkajn librojn kaj gazetojn, sed decidas unue retropa^si iomete kaj tralegi la flugfolion. Mi legas ion pri internaciaj junularaj renkonti^goj, en kiuj oni parolas nur Esperanton, kaj ekscias ion pri la lingvo mem: ke ^gi havas simplan gramatikon sen esceptoj kaj vortfaradan sistemon; ^gi do estas facile lernebla. Esti^gas en mi la ideo, ke tiu lingvo povus esti bona solvo por la lingva problemo en la mondo. Sed, se ^gi estas, kial oni ankora^u ne instruas ^gin pli vaste? Se ^gi ne estas, kial tiuj gejunuloj tiom entuziasme enga^gi^gas por ^gi? Ver^sajne tiu lingvo simple estas ankora^u ne sufi^ce konata. Ekzemple mi ja preska^u nenion sciis pri ^gi ^gis nun. Mi denove alproksimi^gas al la stando kaj komencas rigardi la titolpa^gojn de la libroj, gazetoj kaj lernolibroj ku^santaj tie. Subite alparolas min knabino staranta malanta^u la stando: "Esperanto estas lingvo, kiun oni parolas ^cie en la mondo. ^Gi estas facile lernebla kaj multmaniere aplikebla. Ni uzas ^gin en internaciaj junularaj renkonti^goj, kaj ekzistas listo, per kiu vi povas senkoste tranokti ^ce €homoj en 54 landoj..." Kaj ^si montras al mi verdan adreslibron, kiun mi mallonge trafoliumas, rigardante precipe la mapojn ^ce la fino. Fine ^si diras ion en tiu lingvo al nigraharulo staranta apud mi. Tiu alparolas min, demandante min franclingve, ^cu mi komprenas la francan. "Iomete", mi respondas samlingve, kaj ni iom interparolas pri niaj nomoj, lo^glokoj kaj poste pri Esperanto. Vidante miajn malfacila^jojn esprimi min en la franca, mi diras: "L\' Esp\'eranto est plus facile.", kaj ni ridetas iomete. Envie mi rigardas, kiel flue la knabino malanta^u la stando interparolas kun tiu franco. Subite amaso da homoj kolekti^gas ^ce unu flanko de la kastela korto, kaj rigardante tien, mi komprenas kial: Komenci^gas la paroladoj de la politikistoj. Sur la podion pa^sas Helmut Kohl, la federacia kanceliero, kaj ekparolas. Li fiere resumas la ^gis-nunajn atinga^jojn sur la kampo de la german-franca amikeco kaj da^urigas: "Iun tagon vi, kiuj hodia^u staras anta^u la decidaj turnopunktoj de via vivo, eble estos demandataj de viaj infanoj, kiel vi demandas la anta^uan generacion: \'Kion vi faris por E^uropo, por la E^uropo de la civitanoj?\'" Kaj li emfazas ^ci-lastan demandon tiom, ke mi preska^u forgesas la iom komplikan kuntekston kaj rigardas ^gin kiel provokan instigon al ago. Sed mi rimarkas, ke konkretaj instigoj por ni gejunuloj ^gis nun tute mankis en la parolado de Kohl. Eble ili ja ankora^u venos... Kaj fakte, Kohl komencas konkretigi siajn ideojn: "Sed finfine estas afero de la junularo mem - estas via afero, eluzi la ^sancon de la german-franca kunlaboro. Al tio apartenas precipe anka^u la lingvokonoj. Komuniki^gi estas multe, sed kompreni^gi estas pli. Pro tio mi petas vin: Lernu la lingvon de la alia. Hodia^u ^ciu juna homo havas la eblecon lerni en Germanio la francan kaj en Francio la germanan - ^cu en la lernejo, ^cu en klerigaj institucioj por plenkreskuloj. Eluzu tiun ^ci ^sancon. La lingvo estas la ^slosilo por la kompreno de la kultura identeco. ^Gi estas la ponto, kiu ebligas la komprenon de la pensoj, sentoj kaj agoj de aliaj homoj." Do, la a^uskultantoj nun sekvos la ordonon "Lernu la lingvon de la alia!" kaj la german-franca amikeco prosperas. Dank\' al Kohl. ^Cio estas tiom facila... Tamen la enga^gi^go de tiuj gejunuloj pli pla^cas al mi ol la rekomendoj de Kohl. Mi ja mem lernis la francan de la 7a ^gis la 10a klaso, kaj kvankam mi ne estis malbona lernanto... Nun Jacques Chirac iras sur la podion. "Eble li ja havas pli por diri", mi pensas. Mi atente a^uskultas lin, a^u pli bone: lian interpretistinon, kiu post ^ciu frazo tradukas ^gin. Anka^u li parolas pri la graveco de la german-franca amikeco: "La intensigo de la kunlaboro inter Francio kaj Germanio sur la kampo de la sekureco ludos decidan rolon en la esti^go de vera e^uropa defenda potenco. Pro tio ni akceptis kun intereso la iniciaton de kanceliero Kohl koncerne eventualan german-francan brigadon..." € Mal^goje mi konstatas, ke pli-malpli la tuta parolado de Chirac temas pri armea kunlaboro, kvaza^u la german-franca amikeco gravus nur pro tio, ke ^gi ebligas mortigi en la venonta mondmilito pli da rusoj. Kompare kun tiu ^ci parolado mi e^c preferas tiun de Kohl, ^car ^ci-lasta ja nur estis senenhava. "La ideo enga^gi^gi por \'la E^uropo de la civitanoj\' ja estas bona.", mi pensas, kaj mi reiras al la Esperanto-stando. Mi informi^gas pri la ebleco lerni tiun lingvon kaj a^cetas lernolibron. Mi volas aparteni al ili, volas esti unu el tiuj, kiuj aplikas tiun interesan manieron de la internacia interkompreni^go... Kontente mi veturas hejmen kaj jam la saman vesperon mi entuziasme eklernas tiun lingvon. III Unu jaron poste mi parolas Esperanton jam tute flue. Vaste malfermi^gis al mi nova, nekonata mondo. Mi partoprenis en internaciaj junularaj Esperanto-aran^goj, kaj mi aktivi^gis por tiu lingvo, kio ofertas al mi la agrablan senton, ke mi estas bezonata kaj ke mia vivo havas sencon. Mi komencis dedi^ci multe da tempo al Esperanto, kvankam mia studado iom suferas pro tio. "Ekzistas sufi^ce da matematikistoj", mi pensas, "sed tro malmulte da homoj, kiuj aktivas por Esperanto." Mia komenca supozo, ke oni devus nur iom diskonatigi Esperanton kaj la afero jam ege progresus, montri^gis mal^gusta. Tion mi rimarkis, kiam mi ofertis Esperanto-kurson en la katolika studenta komunumo. Kvankam mi sekvis la fortan rekomendon de sperta grupano, ke mi varbu ^cefe per mencio de la praktika valoro de Esperanto, venis nur kvin homoj. Du el ili jam la duan vesperon ne plu venis, kaj anka^u la aliaj estis iom malpli entuziasmaj ol mi esperis. Tamen miaj klopodoj certe ne estas vanaj, ekzemple Stefanie bonege progresas en la lernado. ^Si beda^urinde ne volas membri^gi en nia nove fondita junulara Esperanto-grupo, sed eble tio ne tiom gravas. Mi ^gojas, kiam ^si iun sabatan posttagmezon en novembro partoprenas en nia grupa kunveno. Dekduo da esperantistoj kolekti^gis ^cirka^u la lo^g^cambra tablo de familio Jung. Krom Bernd kaj Gisela Jung, gastama geedza paro, kaj ilia fileto Udo ^ceestas kelkaj aktivuloj, kelkaj "normalaj esperantistoj" kaj kelkaj ^ciamaj komencantoj. Mi vidas inter alie Anja, kiu eklernis Esperanton jam kiel infano, Stefanie, mia plej bona kursanino, kaj Thomas - 16-jara lernanto, kiu eklernis la lingvon en kurso por memlernado. Je nia ^gojo anka^u Georg ^ceestas - iama aktivulo, kiu post la IJK en Eringerfeld preska^u tute ^cesis okupi^gi pri Esperanto. Ni man^gas kukon, trinkas kafon kaj teon, kaj interparolas germanlingve pri Esperanto kaj ^cio ajn. Mi sentas min bone en tiu €atmosfero. Subite Georg, kiu lastfoje ^ceestis tian grupan kunvenon anta^u tri jaroj, faras demandon al la ^ceestantoj: "Mi ^satus scii, ^cu vi kredas, ke Esperanto iam fari^gos dua lingvo por ^ciuj." Kiel la unua ekparolas Bernd: "Esperanto certe ne venkos en la venontaj 50 jaroj. E^c la a^ustria prezidento Jonas kaj la jugoslavia prezidento Tito estis esperantistoj. Kaj ^car ili ne sukcesis enkonduki Esperanton, ni vidas, ke tio devas okazi de malsupre. Kaj tio da^uros longe, se tio entute sukcesos." Poste Anja eldiras sian opinion: "Mi ne kredas, ke iam ^ciuj homoj parolos Esperanton. Jam ekde pli ol cent jaroj ^gi ekzistas, kaj kiom da homoj parolas ^gin? Kaj mi pensas, ke tio estas e^c ne dezirinda, ^car nia komunumo tute malaperos." Fine Georg respondas mem al sia demando: "Iam mi kredis, ke Esperanto estas grava afero. Sed hodia^u mi pensas, ke Esperanto ne venkos kaj povas esti nura hobio. Esperanto-grupo ne estas pli ol kegla klubo." Mi silentas. Kompate mi rigardas al Thomas: "Mi scias, ke anka^u vi lernis Esperanton pro idealismo. ^Car anka^u vi revas pri pli bela mondo. Mi esperas, ke tiuj eldiroj ne konfuzas vin. Vi lernas tiun lingvon kontra^u la volo de viaj gepatroj, kaj ^sajnas ke e^c multaj esperantistoj ne donas al vi la kura^gigon kaj apogon, kiun vi bezonas. Min nenio plu povas ^sanceli, ^car mi mem spertis, ke Esperanto ebligas al mi pli altnivelan interkompreni^gon ol la aliaj lingvoj, kiujn mi lernis en la lernejo. Sed vi ankora^u ne povis sperti tion... La pensoj de Bernd, Anja kaj Georg estas strangaj kaj e^c dan^geraj, ^car ili malhelpas la mondon al dezirinda progreso. Estas tute legitime kredi, ke freneza^jo ^cesas - la freneza^jo, ke oni en la internacia komunikado kutime ne uzas la plej ta^ugan komunikilon..." Formulante tiujn pensojn, mi rimarkas, ke alvenas Stefan kaj Susanne; kaj ni tuj komencas paroli pri aliaj temoj. Stefan kunportis sian gitaron, kaj post la kukman^gado ni komencas kanti Esperanto-kantojn. Mi ^satas esti kune kun aliaj homoj kaj kanti; eble en internacia rondo en junulara Esperanto-renkonti^go e^c iomete pli ol ^ci tie. Anta^u mia esperantisti^go mi neniam travivis tian agrablan atmosferon, ke gejunuloj sidas kune kaj kantas, akompanataj de gitaro... Iam en la malfrua vespero la kunveno fini^gas. Mi hejmenbiciklas kune kun Stefanie, kiu dum la diskuto pri la estonteco de Esperanto silentadis, same kiel mi. ^Si ekparolas: "Kompreneble mi trovas Esperanton interesa, kaj la kunveno estis agrabla. Sed la vortoj \'movado\' kaj \'esperantistoj\' igas min skeptika. Mi ne volas ali^gi al via junulara grupo, e^c ne en la kategorio sen kotizo. ^Cu vi komprenas tion?" "Jes, mi komprenas tion. Kaj mi anka^u akceptas tion." Sed mi tuj rimarkas, ke ^sia eldiro ege klare kontra^uas al mia pensmaniero. Post nia adia^uo mi pripensas, kion mi plej volonte estus €ankora^u dirinta al ^si: "Mi tamen vidas ^cion ^ci iom alie ol vi. ^Sajnas, ke vi havis feli^can infana^gon kaj nun estas kontenta pri la mondo tia, kia ^gi estas. Vi estas helpema, vi kapablas senti kompaton. Sed vi ne volas ^san^gi la mondon; la temo \'lingvaj problemoj\' ne tu^sas vin tiom funde, ke ^gi incitas vin al enga^gi^go. Pensoj, kiuj koncernas la tutan mondon, ne vere interesas vin..." Sed Stefanie ver^sajne jam estas hejme. Mi pripensas, ^cu mi eble jam ofte subpremis miajn verajn pensojn, silentante a^u eldirante ion alian... Kaj mi memoras la eldiron de Anja, kiu diris, ke ^si "ne havas tempon" por kunlabori ^ce nia informstando en la urbocentro, e^c sendepende de la dato. Sed mi scias, kion signifas tiuj vortoj "Mi ne havas tempon". Ili signifas: "Mi fiksas aliajn prioritatojn." ^Si havas tempon por televidi kaj por iri en diskotekon; ^si tiam nur ne kura^gis diri, ke la disvastigo de Esperanto estas malgrava afero por ^si. Kaj fine, kiam Bernd kaj mi tamen faris la informstandon, iu virino demandis nin: "Mi jam parolas la anglan, la francan kaj la hispanan. Por kio mi do bezonas Esperanton? Kion tio utilas al mi?" Bernd emfazis la utilon de Esperanto por konati^gi kun homoj en orienta e^uropo, kaj mi silentis. Nur poste mi ekhavis la ideon, ke mi estus povinta demandi ^sin, ^cu ^si dirus ion similan anka^u ^ce stando de Amnestio Internacia. ^Cu ^si respondus al la peto "Enga^gi^gu por la homaj rajtoj!" anka^u per la vortoj "Kion tio utilas al mi?", dirante, ke ^siajn homajn rajtojn oni ja respektas, oni ja ne torturas ^sin? |
-- ×÷Õߣºmandio -- ·¢²¼Ê±¼ä£º2009/2/12 9:54:47 -- Tiuj pensoj instigas min mediti pri tio, ^cu enga^gi^go por Esperanto vere povas esti tiel nobla afero kiel enga^gi^go por la homaj rajtoj. Mi memoras, ke esperantistoj, argumentante por sia lingvo, ofte mencias nur ^giajn avanta^gojn kompare kun la angla - nome, ke Esperanto estas ne^utrala kaj relative facila. Kelkaj e^c ekzakte kalkulis, kiom da mono povas ^spari la E^uropa Komunumo per enkonduko de Esperanto. Sed necesas anka^u esplori pli profunde, kiamaniere la enkonduko de ne^utrala, relative facile lernebla lingvo kiel dua lingvo por ^ciu povas utili al la homaro. Tio ja signifus iuspecan revolucion, post kiu la internaciaj kontaktoj multobli^gos. Esti^gos pli densa reto de personaj amikecoj translimaj, kaj tio utilos diversrilate: al la sekurigo de la paco, al la forigo de naciaj egoismoj favore al la bonfarto de la tuta homaro kaj al reciproka kultura pliri^cigo. Homoj en evoluintaj landoj sentos pli da solidareco kun tiuj en la evolulandoj. Ekestos pli forta emo al ekonomia kunlaboro kun evolulandoj kaj pli bonaj kondi^coj por realigi tion - favore al la bonfarto de la homoj en ^gis nun malri^caj landoj. Okazos vera kaj ne nur unudirekta kultura inter^san^go. Modernaj "okcidentaj" konvinkoj kiel la egalrajteco de viroj kaj virinoj a^u la forigendeco de la mortopuno pli facile penetros ekzemple en arabajn landojn, dum inverse en nian iom malvarman, materialisman okcidentan socion penetros pli da valoraj instigoj el aliaj kulturoj - je la €bonfarto de la tuta homaro, ^car bonaj, humanaj instigoj estas pli volonte akceptataj ol malbonaj. Malhumanaj konvinkoj kiel ekzemple la neceso de torturoj apena^u havas ^sancon esti akceptataj ^ce ni. Sed la enkonduko de dua lingvo por ^ciu havus anka^u plian, iom malpli facile esprimeblan avanta^gon: Esti^gos la ebleco helpi al ^ciu kaj amiki^gi kun ^ciu. Malaperos malagrablaj, embarasaj situacioj, en kiuj homoj ne povas interkompreni^gi. Tio signifus plialtigon de la nemateriala parto de la vivnivelo. Pensante pri tio, mi ekhavas la impreson, ke e^c multaj esperantistoj ne sufi^ce konscias la valoron de sia agado. Iam, en la komenco de mia entuziasmo por Esperanto, mi pensis, ke certe neniam iu aktiva esperantisto memmortigus sin. Lia vivo ja havas sencon, ^car li laboras por la realigo de granda ideo. Poste mi a^udis pri memmortigoj de junaj Esperanto-aktivuloj el Berlino, Britio, Danio kaj Finnlando. Kaj mi devis konstati, ke mi multon pretervidis: La enga^gi^go por Esperanto povas signifi kroman stre^con en la vivo, kaj ne nur la neesperantistoj, sed anka^u multaj esperantistoj ne sufi^ce konscias pri la valoro de ilia agado. E^c se iu ne kredas pri estonta venko de Esperanto, li devus la^udi la enga^gi^gon de la esperantistoj, ^car labori por la internacia interkompreni^go ^ciukaze estas valore. Sed Georg faras e^c ne tion. Mi iom pensas pri li kaj memoras, ke li studas germanistikon. Kvankam oni preska^u ne plu bezonas germanistojn. Kaj li e^c ne scias, kion li volas fari poste. Li do certe ne volas utili al la homaro, sed studas, ^car tio estas relative agrabla. Ne estas mirinde, ke li ne plu aktivas por Esperanto. Mankas al li vera humaneco. Kaj lia afableco estas nur ekstera, mankas al li vera bonkoreco... Anka^u Anja estas egoisma. Kiom malgranda estas la nuna kontribuo de Esperanto al la bonfarto de la homaro kompare kun tiu en tempo, kiam ne nur kelkaj centmiloj, sed pluraj miliardoj da homoj vere profitos el tiu lingvo! Sed Anja tamen iel pravas. ^Guste hodia^u la pozitiva influo de Esperanto sur la evoluon de personeco povas esti aparte grava. Mi pensas pri mi mem, memoras mian unuan Esperanto-renkonti^gon, la IJF-on en Italio. Tie Dorota, juna polino, ridetis al mi. Mi tiam nur mire rigardis ^sin, ^car mi ne povis kredi, ke tiu rideto celis min. Eble iom poste, kiam ^si denove ridetis, mi iomete reciprokis ^gin... mi ne scias. Kaj en mia dua Esperanto-renkonti^go, la IJK en Zagreb, okazis io stranga. Mallonge post mia alveno mi revidis kaj salutis Gianna, kiun mi jam konis pro la IJF. ^Si montris al mi sian vangon, kaj mi estis tute senkonsila. Post momento de embaraso mi supra^je brakumis ^sin. Mallonge poste mi vidis, kiel ^si lasis sin kisi de alia partoprenanto dum la revido. ^Cu ^si eble planis tion anka^u kun mi? Mi dubis. Mi trovis min tiom malmulte aminda. ^Si ja povas ^sati min maksimume pro tio, ke mi parolas Esperanton - sed tion scipovas ja miliono da pliaj homoj en E^uropo... €Iom post iom mi komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas tiom malvarmaj kiel en FRG. La kiso dum la salutado kaj adia^uo simple estas bela gesto de afableco, kiu ne aparte multon signifas. Ver^sajne en multaj landoj la homoj ^generale pli emas tu^si, karesi kaj kisi unu la alian ol en FRG, kie multaj gepatroj tu^sas siajn infanojn nur dum batado. * * * Fine, en renkonti^go en Kiev en Ukrainio, mi renkonti^gas kun Joanna - polino el WrocÝaw, kiu je la unua vido estas simpatia al mi kaj... ^si ridetas! ^Ciun fojon, kiam ni vidas unu la alian, mi iom pli kura^ge reciprokas tiun rideton. Dume mi ekscias, ke ^si balda^u edzini^gos al polo. Tio iom seniluziigas min, sed nia simpatio restas. La lastan vesperon ni plene ^guas la plezuron rigardi unu la alian. Ni dancas kune, la^u malrapida muziko, sentante la proksimecon kaj la varmon de la alia... Ni ridetas unu al la alia, kaj ^sia rideto vekas en mi ^gojon, kiu ^gojigas anka^u ^sin ktp. - nia ^gojo fari^gas senlima... * * * Post la reveno de tiu renkonti^go mi rimarkas, ke io ^san^gi^gis en mi. Mi rigardas simpatiajn homojn ne plu time, sed ridetante. Ver^sajne iam, en mia frua infana^go, mia patrino kelkfoje ridetis al mi, kaj mi reciprokis tion. Sed poste tiu kapablo mia falis al forgeso. Mi transprenis la emon de mia patro rigardi aliajn homojn kun serioza kaj skeptika mieno... Sed nun mi reakiris mian iaman kapablon, dank\' al Joanna. * * * Du semajnojn poste, en semajnfina kafokla^co de Esperanto-Junularo Frankfurt, mi trovas bonegan okazon apliki mian relernitan kapablon. Kiam mi alvenas en la lo^gejo de familio Seifert, kiu invitis al tiu aran^go, mi trovas dekon da gejunuloj kolekti^gintaj ^cirka^u granda tablo. Mi salutas la konatajn kaj nekonatajn partoprenantojn kaj rigardas ravite la viza^gon de blondhara knabino. "Mi estas Manfred", mi prezentas min en Esperanto. "Mi estas Sandra", ^si respondas, kaj mi ^gojas, ke mi povas sidi^gi sur se^go vid-al-vide de ^si. De tempo al tempo mi iomete ridetas al ^si, kion ^si reciprokas per afabla rigardo. ^Si ne montri^gas malinklina... Plurfoje dum tiu tago tiu ludo ripeti^gas. Mi ^satas malgrandajn Esperanto-aran^gojn, se partoprenas almena^u unu persono, kiun mi trovas tre simpatia. Oni da^ure revidas unu la alian, sidas proksime a^u vid-al-vide al la alia... La diman^can matenon ni kune iras en parkon por ludi tie dum belega printempa vetero. Survoje mi agrable surprizi^gas, kiam Sandra alparolas min demandante pri mia profesio. Iomete ni interparolas pri niaj studfakoj, niaj lo^glokoj, niaj familioj, nia lernado de Esperanto kaj partopreno en Esperanto-aran^goj. Feli^ce anka^u ^si ali^gis jam al la €IJK en Kerkrade post du monatoj... Post la tagman^go ni ankora^u iomete sidas kune, kaj mi a^udas Sandra rakonti al alia partoprenantino, ke jam post duona horo ^si devos forveturi. Mi denove ridetas al ^si - kaj jen... ^si vere reciprokas. Kvankam ^sia rideto aspektas iel mallar^ga, mi sentas min sufi^ce gaja kaj feli^ca. Iom poste Sandra adia^uas nin. "^Gis revido en Kerkrade!", mi diras post la adia^ua kiso, sen esti malgaja, ^car en mi jam naski^gis plano... Feli^ce ni kompilis kaj fotokopiis liston de la partoprenantoj. Tuj post mia reveno mi komencas skribi leteron: Kara Sandra, nun, kelkajn horojn post mia reveno de la kafokla^co en Frankfurt, mi iom beda^uras, ke tie ni du nur tre mallonge interparolis. Pri tio kulpas ^cefe mi, ^car fakte ja estis vi, kiu komencis la solan veran interparolon inter ni. Kvankam ie profunde en mi ^ciam estas multege da pensoj, ideoj kaj sentoj, mi ne povas facile alparoli aliajn homojn kaj da^urigi la konversacion tiel, ke ^gi fari^gu vigla kaj interesa. Tiu problemo montri^gas precipe tiam, kiam mi ne estas kune kun nur unu alia persono, sed kun pli da homoj en grupo. Tamen dank\' al Esperanto mi nun havas multajn kontaktojn; mi sentas min agnoskata kaj ^satata de ^ciuj. Sed unu granda deziro ankora^u restis neplenumita: la revo vere konati^gi kun simpatia knabino, ekhavi plenan, reciprokan konfidon kaj karesi unu la alian... Kaj ^ci-rilate mi nun - pardonu al mi la malfermecon! - pensas pri vi. Mi trovas vin, vian aspekton, vian karakteron kaj konduton ege rava kaj ^carma. Ver^sajne anka^u vi memoras la mallongan, tamen belegan kaj amba^uflankan rideton inter ni du en la lo^gejo de familio Seifert, mallonge anta^u via forveturo. Por mi ^gi estas la plej bela rememoro pri tiu kafokla^co. Kaj kvankam mi ankora^u ne multon scias pri vi, mi pensas, ke ni tre bone harmonias la^u niaj interesoj kaj pensmanieroj... Mi ankora^u aldonas multe da klarigoj, impresoj, opinioj, informoj... kaj fine, ankora^u la saman vesperon, mi biciklas al la ^cefa po^stoficejo por forsendi la finfine 6-pa^gan leteron. Mi plu sentas min feli^ca; mi ^goje atendas la venontajn tagojn. ^Cio pla^cas al mi. Kvankam la universitataj prelegoj estas tedaj kaj sekaj kiel anta^ue, mi subite trovas ilin agrablaj kaj e^c povas iomete pli bone koncentri^gi ol kutime. La man^ga^joj en la studenta man^gejo gustas pli bone ol iam ajn anta^ue. Revenante de la universitato, mi ^ciutagmeze malplenigas mian leterkeston kaj ^ciufoje fari^gas iom pli malgaja, ^car ne trovi^gas en ^gi letero de Sandra. Post unu semajno mi sentas min jam multe pli malfeli^ca ol kutime. La letero ja certe estis de la komenco ^gis la €fino afabla, sed tamen eble io en ^gi malpla^cis al ^si. Ver^sajne mi estis tro malferma. Mi ne plu ^gojas, sed timas revidi ^sin en la IJK en Kerkrade. ^Si povus esti ofendita a^u e^c iomete koleri kontra^u mi. Feli^ce mi unue veturos al la junulara renkonti^go en Ostrava en ^Ce^hio. Eble mi ja tie enami^gos, kaj en Kerkrade ^cio ne plu gravos por mi... * * * Kelkajn semajnojn poste mi partoprenas en la renkonti^go en Ostrava. En la unua vespero mi ^gojas revidi geamikojn de anta^uaj renkonti^goj - precipe kelkajn sovetianojn, kiujn mi jam konas pro la aran^go en Kiev - kaj konati^gas kun novaj homoj. Irante de mia ^cambro al la herbejo, sur kiu okazu la interkonaj ludoj, mi renkontas knabinon, kiun mi je la unua vido trovas ege simpatia. Ni tuj ridetas unu al la alia. "Saluton... Mi estas Manfred, el FRG." "Mi estas Beata el Pollando", ^si respondas, kaj post mallonga silentado ^si rakontas: "Mi estas ankora^u komencantino... Mi studas en Wroclaw." Tiu urbonomo tuj memorigas min pri Joanna, kun kiu mi inter^san^gis jam plurajn afablajn leterojn post la renkonti^go en Kiev. Sed anta^u ol mi povas demandi ^sin, ^cu ^si konas Joanna, Beata jam da^urigas: "Joanna rakontis al mi pri vi." Mi miras, sed memoras, ke mi ja skribis al Joanna, ke mi venos al Ostrava, kie ^si beda^urinde ne povas partopreni. Kaj scivole, pli ^serce ol serioze, mi demandas Beata: "Kaj kion ^si rakontis pri mi?" Beata longe pripensas kaj fine respondas: "^Si diris... ke bone." Ni denove ridetas unu al la alia; poste ni interparolas iomete pri niaj studfakoj, niaj estontaj profesioj... Sed kun granda beda^uro mi vidas, kiom malfacile estas ankora^u por ^si esprimi sin en Esperanto. "Mi lernas Esperanton... tri monatoj.", ^si diras. "Post ses semajnoj mi veturos al via lando", mi rakontas malrapide. "^Cu anka^u vi partoprenos en la renkonti^go en Toru\'n?" "Ho, jes!", ^si diras, kaj mi havas la agrablan impreson, ke anka^u ^si ^gojas pri tio, ke ni tie revidos unu la alian, kaj eble tie povos jam pli bone interkompreni^gi... Fine sur la herbejo komenci^gas la ludoj, kaj ni disi^gas. Dum la tuta semajno ni ne plu vere interparolas. Beata pasigas la tempon kune kun aliaj poloj, kaj mi havas sufi^ce da kontaktoj kun sovetianoj, hungaroj, GDR-anoj kaj ^ce^hoj. Sed ^ciam, kiam ni vidas nin reciproke, ni ridetas unu al la alia - kvaza^u ni amba^u scius, ke tio estas nia sola ebleco esprimi afablajn sentojn sen riski miskomprenon. Mi ^sategas ^sian belegan, vastan, varman, elkoran rideton, kaj anta^u^gojas revidi ^sin kaj vere interparoli kun ^si en Pollando. Kaj mi planas anta^ue surprizi ^sin per letero... €En la anta^ulasta tago mi memoras, ke mi ankora^u ne havas ^sian adreson. Post la vesperman^go ni ^ciuj kolekti^gas por fari grupan foton, kaj tiam mi subite vidas bonan okazon... Mi iras al ^si, elpo^sigas skribilon kaj paperpecon, kaj demandas ^sin: "Beata, ^cu vi povus doni al mi vian adreson?" "Ho, jes!", ^si respondas gaje, kvaza^u tio estus io, kion ni nepre ne rajtis forgesi. ^Si ekskribas kaj fine redonas al mi la paperpecon. Mi donas al ^si jam preparitan slipon kun mia adreso, kaj ni dankas unu al la alia. "Mi tutcerte skribos al vi, Beata", mi pensas, vidante ^sian ^gojon pri tiu adresinter^san^go. Sed mi preferas ne malka^si tiun intencon al ^si. Kontente mi rigardas ^sian adreson, skribitan per bela, dekstren klinita, flua kaj bone legebla manskribo. "Estis bona ideo ali^gi al la renkonti^go en Toru\'n." |