以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- Himno (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=7469) |
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 11:36:25 -- Himno Himnode Ayn RAND
|
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 11:37:02 -- Ĉapitro DuLibereco 5-3000... Libereco Kvin-trimil... Libereco 5-3000.... Ni deziras skribi ĉi tiun nomon. Ni deziras elvoki ĝin, sed ni ne kuraĝas elvoki ĝin pli laŭta ol flustro. Ĉar estas malpermesita al viroj atenti inoj, kaj malpermesita al inoj atenti viroj. Sed mi pripensas unu el ĉiuj inoj, ili kies nomo estas Libereco 5-3000, kaj ni pripensas neniun alian. La inoj asignita por grundlabori loĝas en la Hejmo de la Kamparanoj preter la Urbego. Kie la Urbego finas estas granda ŝoseo kiu serpentas norden, kaj ni la Statobalauloj devas puriĝi tiun ŝoseon ĝis la unua meloposto. Heĝo lokas laŭ la ŝoseo, kaj preter la heĝo kuŝas la kampoj. La kampoj estas nigraj kaj plugitaj, kaj ili kuŝas kvazaŭ granda ventumilo antaŭ ni, kun siaj sulkoj prenita por iu mano preter la ĉielo, malfermante kiam ni venis al ni, kiel nigraj plisoj brilante kun maldikaj, verdaj brilaĵetoj. Inoj laboras surkampe, kaj iliaj blankaj tunikoj en la vento estas kvazaŭ flugiloj de marbirdoj batintaj super la nigra grundo. Kaj tie estis ke ni rigardis Libereco 5-300 piedirante laŭ la sulkoj. Ilia korpo estis rekta kaj maldika kiel fera klingo. Ilia okuloj estis mallumaj kaj malmolaj, kun nek timo nek afableco nek kulpo. Ilia hararo estis ora kiel la suno; ilia hararo flugis en la vento, brilante kaj sovaĝa. Ili ĵetis semojn el sia mano kvazaŭ ili bonvolis ĵeteti malindan donacon, kvazaŭ la tero estis almozulo sub iliaj piedoj. Ni staris kvietan; unue ni konis timon, kaj poste doloron, kaj ni staris kvietan do ni ne disverŝi ĉi tiun doloron plej kara ol plezuro. Tiam ni aŭdis voĉon el la aliaj voki ilian nomon; “Libereco 5-3000”, kaj ili turnis kaj marŝis reen. Tiel ni lernis ilian nomon, kaj ni staris vidante ilin eliri, ĝis ilia blanka tuniko perdiĝis en la blua nebuleto. La sekvanta tago, kiam ni venis al la norda ŝoseo, ni daŭrigis niajn okulojn sur Libereco 5-3000 je la kampo. Kaj ĉiu tago poste ni rekonis la malaneco de atendi nian horon je la norda ŝoseo. Kaj tie ni rigardadis Liberecon 5-3000 ĉiutage. Ni scias ne se ili ankaŭ nin vidis, sed ni opinias ke ili ja. Do unu tago ili proksimiĝis la heĝo, kaj subite ili turnis al ni, ili turnis kirlante kaj la movo de sia korpo haltiĝis, kvazaŭ sabrita, kiel subite ol ĝi komencis. Ili staris senmova kiel ŝtono, kaj ili rigardis rekte al ni, rekte al niaj okuloj. Rideto ne estis en ilia vizaĝo, nek bonveno. Sed ilia vizaĝo estis streĉita, kaj iliaj okuloj estis mallumaj. Tiam ili returnis samrapide, kaj formarŝis nin. Sed la sekvanta tago, kiam ni alvenis ŝosee, ili ridetis. Ili ridetis al ni kaj por ni. Kaj ni ridetis respondintan. Ilia kapo malantaŭfaliĝis, kaj iliaj brako faliĝis, kvazaŭ iliaj brakoj kaj ilia maldika blanka kolo estis subite afliktita de granda laceco, ili nin ne rigardis, sed la ĉielon. Ili rigardetis nin ŝultre, kaj ŝajnis al ni kvazaŭ ilia mano tuŝis nian korpon, mole glitante de niaj lipoj ĝis niaj piedoj. Ĉiumatene ek de tiam, ni salutis la alian kun niaj okuloj. Ni ne kuraĝis paroli. Estas malobeo paroli al homoj de aliaj Profesioj, krom grupe en la Sociaj Kunvenoj. Sed iam, starante je la heĝo, ni levis nian manon al nia frunto kaj malrapide movis ĝin, manplato sube, al Libereco 5-3000. Se la aliaj vidus tion, ili povus nenion diveni, ĉar ŝajnis kvazaŭ ni ombris niajn okulojn de la suno. Sed Libereco 5-3000 vidis kaj komprenis. Ili levis sian manon al sia frunto kaj movis ĝin simile ol ni. Tiel, ĉiutage, ni salutas Libereco 5-3000, kaj ili respondas, kaj neniu homo suspektas. Ni ne miras pri ĉi tiu nova peko de ni. Estas nia dua Malobeo de Prefero, ĉar ni ne pensas pri ĉiuj niaj gefratoj, kiel ni devas, sed nur pri unu, kaj ilia nomo estas Libereco 5-3000. Ni ja nomiĝis ilin en niaj pensoj. Ni nomiĝas ilin la Oroulino. Sed estas peko nomiĝi homojn kun nomoj kiu distingas ilin el aliaj homoj. Tamen ni nomiĝis ilin la Oroulino, ĉar ili ne estas kiel la aliaj. La Oroulino ne estas kiel la alia kaj ne gravas al ni la leĝo kiu diras ke viroj ne rajtas pensi pri inoj krom je la Sekskuniĝo. Tiu estas la okazo ĉiu printempo kiam ĉiu viro plej maljuna ol dudek kaj ĉiu ino plej maljuna ol dek ok estas sendita dum unu nokto al la Urbega Sekskuniĝejo. Kaj ĉiu el la viroj estas asignita unu el la inoj por la Konsilantaro de Eŭgeniko. Infanoj naskiĝis ĉiun vintron, sed inoj neniam vidas siajn filojn kaj filoj neniam konas siajn gepatrojn. Dufoje ni estis sendita al la Sekskuniĝejo, sed estas malbela, honta afero, pri kiu ni ne volas pensi. Ni ja rompis multajn leĝojn, kaj hodiaŭ ni rompis unu pli. Hodiaŭ ni parolis al la Oroulino. La aliaj inoj estis malproksime sur la kampo, kian ni haltis je la heĝo apud la ŝoseo. La Oroulino estis genuanta sola je la fosaĵo kiu kuŝas apud la kampo. Kaj la gutoj de akvo falante el iliaj manoj, kiam ili levis la akvon lipen estis kvazaŭ fajraj briloj en la suno. Tiam la Oroulino nin rigardis, kaj ili ne movis, tie genuante, nin rigardante, kaj lumaj cirkloj ludis sur ilia blanka tuniko de la suno je la fosaĵa akvo, kaj unu brileta guto falis el fingro de ilia mano kiu ili restis kvazaŭ frostiĝante en la aero. Tiam la Oroulino leviĝis kaj marŝis al la heĝo, kvazaŭ ili aŭskultis ordonon de niaj okuloj. La do aliaj Stratobalauloj de nia brigado malproksimas nin po cent pasoj sur la ŝoseo. Kaj ni opiniis ke Internacio 4-8818 ne malkaŝus nin, kaj ke kuniĝo 5-3992 ne komprenus. Do ni rekte rigardis la Oroulinon, kaj ni vidis la ombrojn de ilaj okulharoj je iliaj blankaj vangoj kaj la sunajn briletojn en iliaj lipoj. Kaj ni diris: “Vi belegas, Libereco 5-3000.” Ilia vizaĝo malmovis kaj ili ne forturnis siajn okulojn. Nur iliaj okulojn kreskiĝis, kaj iliaj okuloj plentriumfiĝis, kaj ĝi ne temis pri triumfo super ni sed pri triumfo super aĵoj kiu ni ne povis diveni. Kaj ili diris: “Kiu estas via nomo?” “Egaleco 7-2521,” ni respondis. “Vi ne estas frato de ni, Egaleco 7-2521, ĉar ni ne tion deziras.” Ni ne povas diri kio tio signifis, ĉar vortoj ne ekzistas por ilia signifo sed ni sciis senvorte kaj ni tiam sciis ĝin. “Ne,” respondis ni, “nek vi unu el niaj fratinoj” “Se vi ni vidus, inter multaj virinoj, ĉu vi nin rigardus?” “Ni rigardus vin, Libereco 5-3000, se ni vin vidus inter tutaj la teraj virinoj.” Tiam ili demandis: “Ĉu Stratobalauloj estas senditaj al malsamaj lokoj je la Urbego aŭ ĉu ili ĉiam laboras samloke?” “Ili ĉiam laboras samloke,” Ni respondis, “kaj neniu prenis ĉi tiun ŝoseon de ni.” “Viaj okuloj,” ili diris, “estas malsamaj ol tiuj de iu ajn homoj.” Kaj subite, senkiale, penso venis al ni, ni malvarmumis, malvarmumis ventre. “Kiom vi aĝas?” ni demandis. Ili ja komprenis nian penson, ĉar ili malleviĝis siajn okulojn por la unua fojo. “Deksepjaraj” ili flustris. Kaj ni suspiris, kvazaŭ granda pezo lasis nin, ĉar senkiale ni estis pensantaj pri la Sekskuniĝejo. Kaj ni pensis ke ni ne lasu la Oroulinon estu sendata tien. Kiel ni haltigis tion, kiel malpermesi la volo de la Konsilantaroj ni ne sciis, sed subite ni sciis ke ni tion faris. Do ni ne sciis kial tiu penso venis al ni, ĉar tiuj malbelaj aferoj malrilatis nin kaj la Oroulino. Kiu rilato ili povas havi? Tamen, senkiale, dum ni staris tien je la heĝo, ni sentis niajn lipojn tiriĝi pro malamo, subita malamo al ĉiuj niaj fratoj. Kaj la Oroulino ĉi tion rigardis kaj malrapide ridetis, kaj en tiu rideto estis la unua malfeliĉo vidinta de ni el ili. Ni opinias ke en la ina saĝo la Oroulino komprenis pli ol ni povas kompreni. Tiam tri kampaj fratinoj aperis, venante ŝoseen, do la Oroulino marŝis for de ni. Ili prenis la semsako, kaj ili ĵetis la semoj en la sulkoj forirante. Sed ili ĵetis la semoj hazarde, ĉar la mano de la Oroulino tremis. Do reirante al la Hejmo de la Stratobalauloj, ni sentis kiel ni deziris kanti, senkiale. Ni estis admonita ĉi tiu nokto je la manĝohalo, ĉar senkiale ni ekkantis laŭte kanton kiun ni neniam aŭdis. Sed malĝustas kanti senkiale, krom je la Sociaj Kunvenoj. “Ni kantas ĉar ni feliĉas,” ni respondis la Hejmestro kiu admonis nin. “Ja vi feliĉas,” ili respondis, “kiel alie povas esti homoj kiam ili vivas por siaj gefratoj?” Kaj nun, sidante ĉi tie en nia tunelo, ni miras pri tiuj vortoj. Oni malpermesas ne esti feliĉa. Ĉar, kiel oni sciigis nin, la homoj estas libera kaj la tero apartenas al ili; kaj ĉiuj la aĵoj sur tero apartenas al ĉiuj la homoj; kaj la volo de ĉiu la homoj kune bonas por ĉiuj; tial la homoj devas esti feliĉa. Tamen, sidante nokte en la granda halo, senvestiĝante por dormi, ni rigardas niajn fratojn kaj miras. La kapoj de niaj fratoj klinas. La okuloj de niaj fratoj malhelas, kaj ili neniam rigardas la aliajn okule. La ŝultroj de niaj fratoj ĝibas, kaj iliaj muskoloj estas tirintaj, kvazaŭ iliaj korpoj ŝrumpas kaj deziras ŝrumpi el la vido. Kaj vorto ŝtelis en niaj menso, kiam ni rigardas niajn fratojn, kaj ĉi tiu vorto estas timo. Timo pendas en la aero de la dormohaloj, kaj en la aero de la stratoj. Timo iras tra la Urbo, timo sen nomo, senformo. Ĉiu homo sentas ĝin kaj neniu kuraĝas paroli. Ni ankaŭ sentas ĝin, kiam ni estas ĉe la Hejmo de la Stratobalauloj. Sed ĉi tie, en nia tunelo, ni ne pli sentas ĝin. La aero puras sub la grundo. Ne estas odoro de homoj. Kaj tiu tri horoj donas nin forteco por la horoj super grundo. Nia korpo malkaŝis nin, ĉar la Hejma Konsilantaro rigardas nin malfide. Ne estas bona senti tro ĝojo aŭ esti tro ĝoja por vivi. Ĉar ni ne gravas kaj ne devas gravi al ni ĉu ni vivas aŭ mortas, kiu estas laŭ la volo de niaj fratoj. Sed ni, Egaleco 7-2521, ĝojis vivi. Se tio estas malvirto do ni ne deziras virto. Tamen niaj fratoj ne estas kiel ni. Ne ĉiu bonas kun niaj fratoj. Estas Frateco 2-5503, mallaŭta knabo kun saĝaj, afablaj okuloj, kiu ploras subite, senkiale, meztage aŭ meznokte, kaj iliaj korpo tremis kun plorsingultoj kiu ili ne povas klarigi. Estas Solidareco 9-6347, kiu estas brila junulo, sentemo, sed ili krias kiam ili dormas, kaj ili krias: “Helpu nin! Helpu Nin! Helpu Nin!” en la nokto, kun voĉo kiu malvarmumis niajn ostojn, sed la Kuracistoj ne povas sanigi Solidareco 9-6347. Kaj kiam nokte ni ĉiuj senvestiĝis, en la duonluma lumo de la kandeloj, niaj fratoj silentas, ĉar ili ne kuraĝas paroli la pensojn en ilaj mensoj. Ĉar ĉiu devas akordi kun ĉiuj, kaj ili ne povas scii se siaj pensoj estas la pensoj de ĉiuj, kaj tial ili temas paroli. Kaj ili ĝojetas kiam la kandeloj estas elŝaltitaj. Sed ni, Egaleco 7-2521, rigardas tra la fenestro la ĉielo, kaj paco ekzistas ĉielen, kaj pureco, kaj digno. Kaj preter la Urbego kuŝas la ebenaĵo, kaj preter la ebenaĵo, nigra sub la nigra ĉielo, tie kuŝas la Nemapitan Arbaron. Ni ne deziras rigardi la Nemapitan Arbaron. Ni ne deziras pensi pri ĝi. Sed ĉiam niaj okuloj revenas al tiu nigra loko apud la ĉielo. Homoj neniam eniras la Nemapitan Arbaron, ĉar ne ekzistas povo por esplori ĝin nek irejo por gvidi inter ĝiaj antikvaj arboj kiu staras kiel gardistoj de timigitaj sekretoj. Oni flustras ke unu aŭ dufoje centjare, unu el la homoj de la Urbo eskapis sola kaj kuras al la Nemapita Arbaro, sen voki aŭ kialo. Tiuj homoj neniam revenas. Ili pereas de malsato kaj de la krifoj de la sovaĝaj bestoj kiu vagas tra la Arbaro. Sed la Konsilantaro diras ke tio estas legendo. Kaj ni ja aŭdis ke ekzistas multaj Nemapitaj Arbaroj surtere, inter la Urbegoj. Kaj oni flustras ke ili kreskas super la ruinoj de multaj urbegoj de la Nedireblaj Fojoj. Arboj glutas la ruinoj, kaj la ostojn sub la ruinoj, kaj ĉiu kiu pereas. Kaj kiam ni rigardas la Nemapitan Arbaron, malproksima dum la nokton, ni pensas pri la sekretoj de la Nedireblaj Fojoj. Kaj ni miras kiamaniere ĉi tiujn sekretojn estis perdita al la mondo. Ni aŭdis de la legendoj de la grandaj bataloj, en kiu multaj homoj batalis en unu partio kaj malmultaj en la alia. Tiuj malmultaj estis la Malbonuloj kaj ili estis konkeritaj. Tiam grandaj fajroj furiozis tra la lando. Kaj en ĉi tiuj fajroj la Malbonuloj brulis. Kaj la fajro kiu estas nomita la Aŭroro de la Granda Renaskiĝo, estis la Skriptfajro en kiu oni bruligis ĉiuj la skriptoj de la Malbonuloj, kaj kun ilin, ĉiuj la vortoj de la Malbonuloj. Grandaj montoj de fajro staris en la placoj de la Urbegoj dum tri monatoj. Tiam okazis la Granda Renaskiĝo. La vortoj de la Malbonuloj... La vortoj de la Nedireblaj Fojoj... Kiu estas la vortoj kiuj ni perdis? La Konsilantaro kompatu nin! Ni ne deziris skribi tiun demandon, kaj ni ne sciis kion ni faris kiam ni skribis. Ni ne demandu ĉi tiun demandon kaj ni ne pensu ĝin. Ni ne vokis morton al nia kapo. Kaj tamen... Kaj tamen... Estas iu vorto, unu nura vorto kiu ne estas en la lingvo de homoj, sed kiu ja estis. Kaj tiu estas la Nedirebla Vorto, kiu neniu homo rajtas diri aŭ aŭdi. Sed okaze, kaj malofte, okaze, ie, unu el la homoj trovas tiun vorton. Ili trovas ĝin en peceĉoj de malnovaj manuskriptoj aŭ gravurita en fragmentoj de antikvaj ŝtonoj. Sed kiam ili diras ĝin ili estas mortigita. Neniu krimo estas punita per morto en ĉi tiu mondo, krom la nura krimo de dirado de la Nedirebla Vorto. Ni ja vidis tia homo vivbruligita je la Urbega Placo. Kaj tiu vido restas kun ni tra la jaroj, kaj ĝi fantomis nin, kaj sekvas nin kaj ne ripozigis nin. Ni estis knabo tiam, dekjarulo. Kaj ni staris en la granda placo kun ĉiu la geknaboj kaj la homoj de la Urbo, sendita por rigardi la bruligadon. Ili alportis la pekulon al la placo kaj gvidis ilin al la brulstalko. Ili disŝiris la langon de la Pekulo, tiel ili ne povus pli paroli. La Pekulo estis juna kaj alta. Lia hararo estis ora kaj Iliaj okuloj blua kiel mateno. Ili marŝis al la brulstalko, kaj iliaj paŝoj ne hezitis. Kaj el ĉiu la vizaĝoj je tiu placo, el ĉiu la vizaĝo kiu kriis kaj ŝirkriis kaj kraĉis en lin, ilia estis la plej trankvila kaj la plej ĝoja. Kaj la ĉenoj estis volvintaj ĉirkaŭ ilia korpo je la brulstalko, kaj oni fajriĝis ĝin, la Pekulo rigardis la Urbego. Maldika rivereto de sango kuris el la angulo de ilia buŝo, sed iliaj lipoj ridetis. Kaj monstra penso venis al ni tiam, kiu neniam forlasis nin. Ni ja aŭdis pri la Sanktuloj. Estas la Sanktulo de Laboreco, kaj la Sanktulo de la Konsilantaroj, kaj la Sanktuloj de la Granda Renaskiĝo. Sed ni neniam vidis Sanktulo nek kia devas esti la simileco de Sanktulo. Kaj tiam ni pensis, starante je la placo, ke la simileco de la Sanktulo estis la vizaĝo kiu ni vidis antaŭ ni je la flamoj, la vizaĝo de la Pekulo de la Nedirebla Vorto. Kiam la flamoj leviĝis, ion okazis kiu nur niaj okuloj vidis, alie ni ne estis hodiaŭ vivaj. Eble al ni ŝajnis. Sed ŝajnis al ni ke la okuloj de la Pekulo elektis nin el la homamaso kaj rigardis nin rekte. En iliaj okuloj estis nek doloro nek scio de la agonio de ilia korpo. Nur ĝojo en ili, kaj fiero, fiero plej sankta ol homa fiero rajtas esti. Kaj ŝajnis al ni ke tiuj okuloj penis diri nin io tra la flamoj, sendi al niaj okuloj vorto sen sono. Kaj ŝajnis al ni ke tiuj okuloj petis nin kolekti tiun vorton kaj ne forlasi ĝin de ni kaj de la tero. Sed la flamoj leviĝis kaj ni ne povis diveni la vorton... Kio–eĉ se ni devas bruli pro tio kiel la brulstalka Sanktulo –kio estas la Nedirebla Vorto? |
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 11:37:32 -- Ĉapitro TriNi, Egaleco 7-2521, malkovris nova forto el naturo. Kaj ni malkovris ĝin sola, kaj ni scios ĝin. Estas dirita. Nun vipfrapu nin, se estas necesa. La Konsilantaro d Scienculoj diras ke ni ĉiu scias la ekzistantaj aĵoj kaj tial ĉiu la aĵoj ne konataj por ĉiu ne ekzistas. Sed ni opinias ke la Konsilantaro de Scienculoj estas blinda. La sekretoj de ĉi tiu tero ne estas videbla por ĉiu homo, sed nur por tiu kiu volas serĉi ĝin. Ni scias, ĉar ni ja trovis sekreto nekonata de niaj gefratoj. Ni ne scias kio estas tiu forto nek de kie ĝi venas. Sed ni scias ĝian naturon, ni ja rigardis ĝin kaj laboris kun ĝi. Ni unue sciis ĝin antaŭ du jaroj. Iu nokto, ni tranĉis la korpon de morta rano kiam ni vidis ĝian kuro ektiri. Ĝi mortis, tamen ĝi movis. Ia forto nekonata por homoj movis ĝin. Ni ne povis kompreni ĝin. Tiam, post multaj testoj, ni trovis la respondon. La rano pendis de kupra drato; kaj estis la metalo de nia tranĉilo kiu sendis stranga forto al la kupro tra la salakvo de la rana korpo. Ni metis peco da kupro kaj peco da zinko en salakvujo, kaj ni tuŝis drato al ili, kaj tie, sub niaj fingroj, miraklo okazis kiu neniam antaŭe okazis, nova miraklo kaj nova forto. Ĉi tiu eltrovaĵo fantomis nin. Ni sekvis ĝin prefere ol ĉiuj niaj studoj. Ni laboris kun ĝi, ni testis ĝin ĉiel ol ni povis priskribi, kaj ĉiu paŝo estis plia miraklo malkovrita antaŭ ni. Ni eksciis ke ni trovis la plej grandan forton sur la tero. Ĉar ĝi defias ĉiun leĝon konatan por homoj. Ĝi movas kaj turnas la pinglon de la kompaso kiu ni ŝtelis el la Hejmo de Scienculoj; sed oni instruis nin, kiam ni estis knabo, ke la pinglo montras norden kaj ke tiu estas leĝo kiu nenio povas ŝanĝi; tamen nia nova forto defias ĉiujn leĝojn. Ni trovis ke ĝi igas fulmojn, kaj neniam homoj scias kio igas fulmojn. En tondrtempestoj, ni levis altan ferstangon apud nia truo, kaj ni rigardis ĝin de sub la grundo. Ni ja rigardas fulmoj trafi ĝin multfoje. Kaj nun ni scias ke la metalo tiras la forto el la ĉielo, kaj ke oni povas donigi ĝin el la metalo. Ni konstruas strangajn aĵojn kun ĉi tiu nia eltrovaĵo. Ni uzis por ĝi la kupraj dratoj kiujn ni trovis ĉi tie sub la grundo. Ni marŝis la longon de nia tunelo, kun kandelo lumigante la vojo. Ni ne povis marŝi pli ol duono da mejlo, ĉar tero kaj rokoj falis je ambaŭ flankoj. Sed ni kolektis ĉiu kiu ni trovis kaj portis ilin al nia laborejo. Ni trovis strangajn skatolojn kun metalaj baroj interne, kun multaj da ŝnuroj kaj kordoj kaj metalaj bobenoj. Ni trovis dratoj kiu gvidas al strangaj vitraj sferetoj sur la muroj; ili enhavas metalajn fadenojn pli maldika ol araneaĵo. Ĉi tiuj aĵoj helpis nin en nia laboro. Ni ne komprenas ĝin, sed ni opinias ke la homoj de la Nedireblaj Fojoj konis la ĉielan forton, kaj ke ĉi tiuj aĵoj rilatas al ĝin. Ni ne scias, sed ni lernos. Ni ne povas nun halti, eĉ se ke ni estas sola en nia scio timigas nin. Solulo ne rajtas havi plej grandan saĝon ol la multaj Scienculoj elektita de ĉiuj la homoj por siaj saĝo. Tamen ni povas. Ni tion havas. Ni membatalis kontraŭ diri tion, sed nun ĝi estas dirinta. Tio malgravas. Ni forgesas ĉiujn homojn, ĉiujn leĝojn kaj ĉiujn aĵojn krom niajn metalojn kaj niajn dratojn. Tiom ankoraŭ oni devas lerni! Kial longa vojo estas antaŭ ni, kaj malgravas se ni devas veturi ĝin sola! |
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 11:58:50 -- Ĉapitro KvarMultaj tagoj pasis antaŭ ni denove povis paroli kun la Oroulino. Sed tago venis kiam la ĉielo blankiĝis, kvazaŭ la suno krevis kaj disvastigis sian flamon sur la aero, kaj la kampoj kuŝis kvietaj senspire, kaj la polvo de la ŝoseo estis blanka en la brileco. Do la inoj sur la kampo enuiĝis, kaj ili malrapidis siajn laborojn, kaj ili estis malproksime de la ŝoseo kiam ni alvenis. Sed la Oroulino staris sola je la heĝo, atendante. Ni haltis kaj rigardis ke iliaj okuloj, tiel malmolegaj kaj malestimindaj al mondo, rigardis nin kvazaŭ ili obeus iu ajn vorto kiu ni parolis. Kaj ni diris: “Ni nomis vin en niaj pensoj, Libereco 5-3000.” “Kiu estas nia nomo?” ili demandis. “La Oroulino.” “Nek ni nomis ĝin Egaleco 7-2521 kiam ni pensas pri vi.” “Kiu nomo vi donis nin?” Ili rigardis fikse niajn okulojn kaj ili tenis sian kapon altan kaj ili respondis: “La Nekonkereblulo.” Dum longa tempo ni ne povis paroli. Tiam ni diris: “Tiuj pensoj estas malpermesitaj, Oroulino.” “Sed vi pensas tiajn pensojn kaj ni deziras ke vi pensis ĝin.” Ni rigardis rekte al iliaj okuloj kaj ni ne povis mensogi. “Jes,” ni flustris, kaj ili ridetis, kaj ni diris: “Nia karulino, ne obeu nin.” Ili malantaŭŝtepis, kaj iliaj okuloj vastiĝis kaj kvietiĝis. “Rediru tiujn vortojn,” ili flustris. “Kiuj vortoj?” ni demandis, Sed ili ne respondis, kaj ni sciis. “Nia karulino,” ni flustris. Neniam tio estas diranta de viroj al inoj. La kapo de la Oroulino malrapide riverencis, kaj ili staris antaŭ ni, kun iliaj brakoj flanken, la manplatoj turnintaj al ni, kvazaŭ ilia korpo estis donita rezignante al niaj okuloj. Kaj ni ne povis paroli. Kaj ili levis sian kapo, kaj parolis simple kaj milde, kvazaŭ ili deziris ke ni forgesi iu maltrankvilo de si. “La tago varmegas,” ili diris, “kaj vi ja laboris multaj horoj kaj vi devas esti laca.” “Ne,” ni respondis. “Estas plej malvarma je la kampoj,” ili diris, “kaj oni havas akvon por trinki. Ĉu vi soifas?” “Jes,” ni respondis, “sed ni ne rajtas transiri la heĝo.” “Ni portis akvon al vi,” ili diris. Tiam ili genuis je la fosaĵo, ili kolektis akvon en siaj du manoj, kaj ili leviĝis kaj tenis la akvon je niaj lipoj. Ni ne scias se ni trinkis la akvon. Ni nur sciis ke subite iliaj manoj malpleniĝis, kaj ke ni ankoraŭ tenis niajn lipojn je liaj manoj, kaj ili sciis tion sed ne kuraĝis movi. Kaj ni levis nian kapon kaj malantaŭpaŝis. Ĉar ni ne komprenis kio farigis nin, kaj ni tremis por kompreni ĝin. Kaj la Oroulino malantaŭŝtepis, kaj ili staris siajn manojn rigardante kun miro. Kaj la Oroulino formovis, eĉ se la aliaj ne venis, kaj ili movis malantaŭŝtepante, kvazaŭ ili ne povis turni for de ni, iliaj manoj fleksitaj antaŭ ŝin, kvazaŭ ili ne povis mallevi ilin. |
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 11:59:12 -- Ĉapitro KvinNi faris ĝin. Ni kreis ĝin. Ni portis ĝin el la nokto de la epokoj. Ni sola. Niaj manoj. Nia menso. Niaj solaj kaj nuraj. Ni scias ne kio ni diras. Nia menso turniĝas. Ni rigardas la lumon kiun ni faris. Ni estos perdonita por ĉiu kiu ni ĉi vespere diras.... Ĉi vespere, post multaj da tagoj kaj testoj ol ni povas nombri, ni finis konstrui strangan aĵon, el la restoj de la Nedireblaj Fojoj, vitra ujo, farita por disdoni la forto de la ĉielo plej forte ol ni neniam antaŭe atingis. Kaj kiam ni jungis niajn dratojn al ĉi tiu ujo, ni fermis la kurenton—la drato ardis! Ĝi viviĝis, ĝi ruĝiĝis, kaj cirklo de lumo kuŝis je la ŝtono antaŭ ni. Ni staris, kaj tenis nian kapon en niaj manoj. Ni ne povis gravediĝi tiun kiun ni kreis. Ni ne tuŝis siliko, faris neniu fajro. Ankoraŭ lumo aperis, lumo venis el nenie, lumo el la koro de la metalo. Ni blovis nian kandelon. Mallumo glutis nin. Nenio restis ĉirkaŭ ni, nenio krom nokto kaj la maldika flamanta drato, kiel fendo en la muro de malliberejo. Ni streĉis niajn manojn al la drato, kaj ni rigardis niajn fingrojn en la ruĝa brileco. Ni ne povis vidi nian korpon nek senti ĝin, kaj en tiu momento neniu ekzistis krom niaj du manoj super la drato kiu brilis en la nigra abismo. Tiam ni pensis pri la signifo de tiu kiu kuŝis antaŭ ni. Ni povas lumigi nian tunelon, kaj la Urbego, kaj ĉiuj la Urbegoj sur la tero kun nenio krom metaloj kaj dratoj. Ni povas doni al niaj fratoj novan lumon, plej pura kaj plej brila ol ili neniam konas. Oni povas igi la ĉielan forton por fari la homajn petojn. Ne ekzistas limoj al ĝia sekretoj kaj ĝia povo, kaj oni povas donigi ĝin ĉiu kiu ni elektis demandi. Ni sciis tiam tiu kiu ni devos fari. Niaj eltrovaĵo estas tro granda por ni malŝpari nian tempon Stratobalaante. Ni ne devas gardi nian sekreton al ni nur, nek enfosi ĝin subgrunde. Ni devas porti ĝin al la vido de ĉiuj homoj. Ni bezonas ĉiun nian tempon, ni bezonas la laborejojn je la Hejmo de Scienculoj, ni deziras la helpon de niaj Scienculaj fratoj kaj iliajn saĝon kunigita al la nia. Multa laboro antaŭas al ni, kaj al ĉiuj la Scienculoj el la tero. En unu monato, la Tutmonda Konsilantaro de Scienculoj kuniĝis je nia Urbego. Estas granda Konsilantaro, al kiu la plej saĝa de ĉiu lando estas elektita, kaj ĝi kuniĝas jare en diversaj Urbegoj de la Tero. Ni iros a ĉi tiu Konsilantaro kaj ni kuŝigis antaŭ ili, kiel nia donaco, la vitran ujo kun la ĉiela forto. Ni konfesos ĉiu al ili. Ili vidos, komprenos kaj perdonos. Ĉar nia donaco estas plej granda ol nia malobeo. Ili komprenigis la Konsilantaro de Profesioj, kaj ni estos asignita al la Hejmo de Scienculoj. Tio neniam antaŭe okazis, sed neniam antaŭe oni prezentis tia donaco kiel la nia a homoj. Ni devas atendi. Ni devas gardi nian tunelon plej forte ol ni neniam gardis ĝin. Ĉar se iu ajn homoj krom la Scienculoj lernus nian sekreton, ili ne komprenus, nek ili kredis nin. Ili rigardus nenio, krom nia krimo de sollaborado, kaj ili detruis nin kaj nian lumon. Nia korpo ne gravas al ni, sed nia lumo estas... Jes, ĝi ja gravas al ni. Unufoje nia korpo gravas al ni. Ĉar ĉi tiu drato estas kvazaŭ parto de nia korpo, kiel vejno ŝirinta el ni, brilante kun nia sango. Ĉu ni fieras ĉi tiu fadeno de metalo, aŭ la manoj kiu faris ĝin, aŭ ekzistas linio kiu apartigas tiujn du? Ni streĉas niajn brakojn. Ĉar unue ni scias kiel fortaj estas niaj brakoj. Kaj stranga penso venis al ni: ni miras, unue en nia vivo, kiel ni aspektas. Homoj neniam rigardas siajn proprajn vizaĝojn kaj neniam demandis al siajn fratojn pri ĝi, ĉar estas malboneco zorgi pri siajn vizaĝojn aŭ korpojn. Sed ĉi tiu nokto, por kialon kiun ni ne povas sondi, ni deziras la ebleco por koni nia propra simileco. |
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 11:59:32 -- Ĉapitro SesNi ne skribas antaŭ tridek tagoj. Dum tridek tagoj ni ne estis ĉi tie, en nia tunelo. Ni estis kaptita. Okazis je la nokto en kiu ni lastatempe skribis. Ni forgesis, tiu nokto, rigardi la sablo en la vitro kiu diras nin ke tri horoj pasis kaj ke estas la horo por reveni al la Urbega Teatrejo. Kiam ni rememoris, la sablo ja finiĝis. Ni rapidis al la Teatrejo. Sed la granda tendo staris griza kaj silenta kontraŭ la nokto. La stratoj de la Urbego kuŝis antaŭ ni, malluma kaj malplena. Se ni irus reen al nia tunelo, ni estus trovita kaj nia lumo ankaŭ. Do ni marŝis al la Hejmo de la Stratobalauloj. Kiam la Hejma Konsilantaro kontestis nin, ni rigardis la vizaĝoj de la Konsilantaro, sed ili ne scivolis, kaj ne koleris, kaj ne kompatemis. Do kiam la plej maljuna el ili demandis el ni: “Kie vi estis?” ni pensis pri nia vitra ujo kaj nia lumo, kaj ni forgesis ĉiu. Kaj ni respondis: “Ni ne diros al vi.” La plej maljuna ne pli demandis de ni. Ili turnis al la du plej junaj, kaj diris, kaj ilia voĉo enuis: “Preni nian fraton Egaleco 7-2521 al la Palaco de Korekta Reteno. Vipfrapu ilin ĝis ili parolas.” Do ni estis alportita al la Ŝtona Ĉambro je la Palaco de Korekta Reteno. Ĉi tiu ĉambro ne havas fenestrojn kaj estas malplena krom de fera fosto. Du viroj staris apud la fosto, nudaj krom de ledaj antaŭtukoj kaj ledaj kapuĉoj kiu kovris iliajn vizaĝojn. Tiujn kiuj alportis nin foriris, lasinta nin al la du juĝistoj kiu staris je la angulo de la ĉambro. La juĝistoj estis malgrandaj, dikaj, grizaj kaj kurbaj. Ili signalis al la du fortaj kapuĉuloj. Ili disŝiris la vestojn el nia korpo, tiam ili ĵetis nin en niaj genuoj kaj ligis niajn manojn al la fera fosto. La unua bato de la vipfrapo ŝajnis al ni kvazaŭ nia vertebraro estis duontranĉita. La dua haltis la unua, kaj momente ni sentis nenio, tiam doloro frapis nian gorĝo kaj fajro kuris en niaj senaeraj. Sed ni ne kriis. La vipfrapo fajfis kvazaŭ kantanta vento. Ni penis nombri la batojn, sed ni perdis la nombron. Ni sciis ke batoj falis sur nia dorso. Nur ni sentis nenion pli en nia dorso. Flamante krado dancis antaŭ niaj okuloj, kaj ni pensis pri nenio krom tiu krado, krado, krado de ruĝaj kvadratoj, kaj tiam ni sciis ke ni vidis la kvadratoj de la fera krado je la pordo, kaj ankaŭ la ŝtonaj kvadratoj sur la muroj, kaj la kvadratoj kiuj la vipfrapo tranĉis sur nia dorso, krucante kaj rekrucante en nia karno. Tiam ni vidis pugno antaŭ ni. Ĝi frapis nian mentonon supren, kaj ni vidis la ruĝa ŝaŭmo el nia buŝo en la velkitaj fingroj, kaj la Juĝisto demandis: “Kie estis vi?” Sed ni ektiris nian kapon, kaŝis nian vizaĝon en niaj ligitaj manoj, kaj mordis niajn lipojn. La vipfrapo refajfis. Ni miris kiu aspergis karban polvon sur la planko, ĉar ni vidis ruĝaj glutoj brilante sur la ŝtonoj ĉirkaŭ ni. Tiam ni sciis nenio, krom du voĉoj mordminacante neŝanĝiĝeme, unu post la alia, eĉ se ni sciis ke ili parolis multajn minutojn aparte: “Kie estis vi kie estis vin kie estis vin kie estis vin?...” Kaj niaj lipoj movis, sed la sono refluetis al nia gorĝo, kaj la sono nur estis: “La lumo... La lumo... La lumo...” Tiam ni nenio pli sciis. Ni malfermis niajn okulojn, kuŝante je nia stomako en la brika tegmento de la karcero. Ni vidis du manoj kuŝante malproksime de ni je la brikoj, kaj ni movis ilin, kaj ni sciis ke ili estis niaj manoj. Sed ni ne povis movi nian korpon. Tiam ni ridetis, ĉar ni pensis pri la lumo kaj ke ni ne perfidis ĝin. Ni kuŝis je nian karceron dum multaj tagoj. La pordo malfermis dufoje ĉi tagon, unu por la viroj kiu alportis panon kaj akvon por ni kaj unu por la Juĝistoj. Multaj Juĝistoj venis al nia karcero, unue la plej humilaj kaj poste la plej honora Juĝistoj de la Urbego. Ili staris antaŭ ni en iliaj blankaj togoj, kaj ili demandis: “Ĉu vi pretas paroli?” Sed ni skuis nian kapon, kuŝante antaŭ ilin je la tegmento. Kaj ili foriris. Ni nombris ĉiu tago kaj ĉiu nokto kiam ili pasis. Tiam, ĉi tiu nokto, ni sciis ke ni devis eskapi. Ĉar morgaŭ la Tutmonda Konsilantaro de Scienculoj kunvenos en nia Urbego. Estis facila eskapi el la Palaco de Korekta Reteno. La seruroj estas malnovaj je la pordoj kaj gardistoj ne cirkulas. Oni ne havas kialo por gardistoj, ĉar homoj neniam defias la Konsilantaroj tiel ke ili eskapus el la loko en kiu oni estas ordonita. Nia korpo estas sana kaj forto revenas rapide al ni. Ni ekpuŝis la pordon kaj ĝi cedis. Ni ŝtelis tra mallumaj koridoroj, kaj tra la malluma stratoj, kaj en nia tunelo. Ni eklumigis kandelo kaj ni vidis ke nia loko ne estis trovita kaj ke nenio estis tuŝita. Kaj nia vitra ujo staris antaŭ ni en la malvarmega forno, tiel kiel ni lasis ĝin. Ne gravas nun, la cikatroj je nia dorso! Morgaŭ, sub la taga plenlumo, ni prenos nian ujon, kaj ni forlasis malfermita nian tunelon, kaj ni marŝos tra la stratoj al la Hejmo de Scienculoj. Ni lokos antaŭ ilin la plej granda donaco ĉiam donata al homoj. Ni diros la vero al ilin. Ni donos al ilin, kvazaŭ konfeso, tiun pagoj jam verkitaj de ni. Ni kunigos niajn manojn al iliajn, kaj ni kunlaboros, kun la ĉiela forto, por la gloro de la homaro. Nia beno al vi, niaj fratoj! Morgaŭ, vi reakceptos nin en via ŝafejo kaj ni ne pli estos elĵetito. Morgaŭ ni reestos unu el vi. Morgaŭ... |
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 11:59:58 --
|
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 12:02:12 --
|
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 12:02:32 --
|
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2009/2/13 12:02:55 -- Ĉapitro DekNi sidas je tablo kiam ni skribas sur tiun papero farita antaŭ multaj miloj da jaroj. La lumo duonlumas, kaj ni ne povas vidi la Oroulino, ĵus unu buklo da oro sur la kapkuseno je la antikva lito. Ĉi tiu estas nia hejmo. Ni venis al ĝin hodiaŭ, je la sunleviĝo. Dum multaj tagoj ni transadis ĉeno da montoj. La arbaro leviĝis inter la klifoj, kaj ĉiam kiam ni marŝis sur nuda roka parto ni rigardis la grandaj pintoj antaŭ ni okcidente, kaj norden, kaj suden, ĝis ni povis vidi. La pintoj estis ruĝaj kaj brunaj, kun verdaj strekoj da arbaroj kvazaŭ vejnoj sur ilin, kun blua nebuloj kvazaŭ vualoj sur iliaj kapoj. Ni neniam aŭskultis pri ĉi tiuj montoj, nek rigardis ilin sur mapoj. La Nemapita Arbaro protektas ilin de la Urbegoj kaj de la homoj de la Urbegoj. Ni supreniris vojetojn kie la sovaĝaj kaproj ne kuraĝas sekvi. Ŝtonoj rulumis el niaj piedoj, kaj ni aŭdis ilin kiam ili trafis la rokojn sube, pli kaj pli malproksime sube, kaj la montoj sonoris post ĉiu trafo, kaj longatempe post la morto de la trafoj. Sed ni daŭriĝis, ĉar ni sciis ke neniu homo neniam sekvos nian spuron nek atingis nin ĉi tie. Tiam hodiaŭ, je la sunleviĝo, ni rigardis blankan flamon inter la arboj, alta je pura pinto antaŭ ni. Ni pensis ke ĝi estis fajro kaj haltis. Sed la flamoj estis senmovo, tamen blindigita kvazaŭ flua metalo. Do ni supreniris al ĝi tra la rokoj. Kaj tie, antaŭ ni, je larĝa pinto, kun la montoj leviĝante malantaŭ ĝin, staris domo tia ke ni neniam rigardis, kaj la blanka fajro venis el la suno sur la vitroj de ĝiaj fenestroj. La domo havis du etaĝojn kaj strangan tegmenton plana kiel planko. Estis pli fenestro ol muro sur la flankoj, kaj la fenestroj iris rekte ĉirkaŭ la anguloj, kvankam kielmaniere tiu domo staradis ni ne povis diveni. La muroj estis malmolaj kaj glataj, el ŝtono malsama ol ŝtono kiu ni vidis je nia tunelo. Ambaŭ ni sciis senvorte: ĉi tiu domo estis forlasita el la Nedireblaj Fojoj. La arboj protektis ĝin de la tempo kaj de la vetero, kaj de la homoj kiu havas malpli kompato ol la tempo kaj la vetero. Ni turnis al la Oroulino kaj ni demandis: “Ĉu vi timas?” Sed ili neis. Do ni marŝis al la pordo, kaj ni malfermis ĝin, kaj ni paŝis kune en la domo el la Nedireblaj Fojoj. Ni bezonos la tagojn kaj jarojn antaŭ ni, por rigardi, por lerni kaj por kompreni la aĵojn en ĉi tiu domo. Hodiaŭ, ni ĵus povis rigardi kaj provi kredi la vido antaŭ niaj okuloj. Ni tiris la pezajn kurtenojn el la fenestroj kaj vidis ke la ĉambroj estis malgrandaj, kaj ni pensis ke ne pli ol dudek homoj povis loĝi ĉi tie. Ni pensis ke tio estis stranga, ke oni permesis homoj konstrui domo por nur dudek. Neniam antaŭe ni rigardis ĉambroj tiel plenlumitaj. La sunradioj dancis en koloroj, koloroj kaj pli koloroj ol ni kreis eblaj, ni kiu neniam vidis domoj krom la blankaj, la brunaj kaj la grizaj. Grandaj pecoj da vitroj estis je la muroj, sed ĝi ne estis vitro, ĉar kiam ni rigardis ilin ni rigardis niajn proprajn korpojn kaj la aĵojn malantaŭ ni, tiel kiel la laga vizaĝo. Estis strangaj aĵoj kiu ni neniam antaŭe vidis kaj kies apliko ni ne komprenas. Kaj ĉie estis vitraj globoj, je ĉiu ĉambro, la globoj kun la metalaj araneaĵoj, tiel ol tiuj kiuj ni vidis je nia tunelo. Ni trovis la dormoĉambron kaj staris plenaj de miro je la sojlo. Ĉar ĝi estis malgranda ĉambro kaj nur du litoj lokis tien. Ni ne trovis aliajn litojn en la domo, kaj ni tiam sciis ke nur du loĝis ĉi tie, kaj tio estas nekomprenebla. Kia mondo ili havis, la homoj de la Nedireblaj Fojoj? Ni trovis vestaĵojn, kaj la Oroulino spasme spiris kiam ili ilin rigardis. Ĉar ili ne estis blankaj tunikoj, nek blankaj togoj; ili estis multekoloraj, ĉiuj estis malsamaj. Iu pecetiĝis kiam ni ilin tuŝis, sed aliaj estis el pli peza tuko, kaj ili ŝajnis molaj kaj novaj en niaj fingroj. Ni trovis ĉambron kun muroj faritaj el bretoj, kiu tenis vicojn da manuskriptojn, de la planko ĝis la plafono. Neniam antaŭe ni rigardis tiom da ili, nek el tia stranga formo. Ili ne estis molaj kaj rulitaj, ili havis malmolajn ŝelojn el tuko kaj ledo; kaj la literoj en ilia paĝoj estis malgrandaj kaj tiel ebenaj ke ni miris la homojn kun ĉi tia manskribo. Ni ekrigardis la paĝojn, kaj ni vidis ke ili estis verkitaj en nia lingvo, sed ni trovis multajn vortojn kiu ni ne komprenis. Morgaŭ, ni komencos legi tiuj skriptoj. Kiam ni ja vidis ĉiuj la ĉambroj de la domo, ni rigardis la Oroulinoj kaj ni ambaŭ sciis la penson je niaj mensoj. “Ni neniam forlasos ĉi tiu domon,” ni diris, “nek lasi neniu preni ĝin el ni. Ĉi tiu estas nia domo kaj la fino de niaj vojaĝo. Ĉi tiu estas via domo, Oroulino, kaj nia, kaj ĝi apartenas al neniuj aliaj homoj surtere. Ni ne partoprenos ĝin kun aliaj, kiel ni ne partoprenos nian ĝojon kun ili, nek nian amon, nek nian malsaton. Tiel estu ĝis la fino de niaj tagoj.” “Via volo estu farita,” ili diris. Tiam ni eliris por kolekti lignoj por la granda fajrejo de nia hejmo. Ni alportis akvon el la rivereto kiu kuras inter la arboj sub niaj fenestroj. Ni mortigis monta kapro, kaj alportis ĝia karno por ĝin kuiri en stranga kupra poto kiu ni trovis en mirinda loko, kiu devis esti la kuirĉambro de la domo. Ni faris ĉi tiun laboron sole, ĉar niaj vortoj ne povis forpreni la Oroulinon el la granda vitro kiu ne estas vitro. Ili staris antaŭ ĝin kaj rigardis kaj rigardis ilia korpo. Kiam la suno subiris malantaŭ la montoj, la Oroulino dormiĝis je la planko, inter gemoj, kaj vitraj boteloj, kaj silkaj floroj. Ni levis la Oroulinon en niaj brakoj kaj portis ilin al la lito, ilia kapo falante mole sur nia ŝultro. Tiam ni eklumigis kandelon, kaj ni alportis papero el la ĉambro de manuskriptoj, kaj ni sidis je la fenestro, ĉar ni sciis ke ni ne povos dormi ĉi tiun nokton. Kaj nun ni rigardas la grundon kaj la ĉielon. Ĉi tiu disvastigo el nuda roko kaj pintoj kaj lunlumo estas kvazaŭ mondo preta por naskiĝi, mondo kiu atendas. Ŝajnas al ni ke ĝi demandas signo el ni, fajrero, unua komando. Ni ne scias kiu vorto ni devas doni, nek kiu granda ago tiu tero atendas por ĉeesti. Ni scias ke ĝi atendas. Ŝajnas kvazaŭ ĝi diras ke ĝi havas grandaj donacoj por kuŝigi antaŭ ni. Ni devas paroli. Ni devas doni ĝin ĝia celo, la plej granda signifo al ĉi ĉiu brila spaco el roko kaj ĉielo. Ni antaŭrigardas, ni petis al nia koro gvido por respondi ĉi tiu voko kiu neniu voĉo parolis, tamen ni aŭskultis ĝin. Ni rigardas niajn manojn. Ni rigardas la polvo de la jarcentoj, la polvo kiu kaŝis grandaj sekretoj kaj eble grandaj malbonoj. Tamen ĝi ne timigas nian koron, nur ĝi respektegigas kaj kompatigas ĝin. Kono venu al ni! Kiu estas ĉi tiu sekreto kiu nia koro komprenas kaj nun ankoraŭ ne konigas nin, kvankam ĝi batas kvazaŭ ĝi klopodas diri ĝin? |