以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  LA UNUA AMO  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=7551)

--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:31:31
--  LA UNUA AMO

LA UNUA AMO

Novelo de Ivan Turgenev

Tradukis el la rusa:
Ilsia Novikova (ĉap. 1–7)
Viktor Kudrjavcev (ĉap. 8–14)
Aleksander Korĵenkov (ĉap. 15–22)

ENKONDUKOLaŭ la Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la rusa literaturo kompilita de Georgo Davidov (Moskvo: Librejo Esperanto, 1912) verkoj de Ivan Turgenev (1818—1883) estis plej ofte tradukataj el la rusa lingvo en esperanton. La titolaro registras esperantigon de almenaŭ 112 romanoj, noveloj kaj prozversaĵoj de Ivan Turgenev, el kiuj tridek verkoj tradukiĝis dufoje.

Kaj tio ne estas hazarda. Unuflanke, la temoj de Turgenev estis intime ligitaj kun la aktualaj problemoj de la socio. “Li rapide kaptis la novajn bezonojn, — konstatis Nikolaj Dobroljubov, — novajn ideojn alportatajn en la socian konscion kaj en siaj verkoj, li ĉiam atentigis pri la vica problemo, kiu komencis konfuzi la socion”.

Aliflanke, la muzikeco de lia prozo, abundo de epitetoj, bildeco de figuroj, fajne nuancitaj portretoj provokis esperantistajn tradukantojn. Kaj ili sukcesis pruvi, ke la nova lingvo perfekte taŭgas por la transdono de la riĉa lingvaĵo de Turgenev. Lia romano Patroj kaj filoj — jam kelkfoje reeldonita — en la traduko de Kabe (K.Bein), grave kontribuis al formiĝo kaj firmiĝo de la proza stilo de esperanto.

La unua amo apartenas al la ciklo de liaj lirikaj noveloj aperintaj en la tempo de la reformado, kiam ne sole prepariĝis kaj efektiviĝis abolo de servuto en Ruslando, sed ankaŭ komenciĝis reviziado de “netuŝebla fundamento” de la tradicia rusa moralo, serĉado de novaj rilatoj inter la emancip iĝanta homo kaj la ŝanĝiĝanta mondo…

La eldonejo Sezonoj kore dankas al Pascal Dubourg, laŭ kies iniciato kaj insisto triopo de nov-generaciaj tradukantoj el Jekaterinburg defiis La unuan amon, kiu nun aperas kiel la dua volumo en la serio Rusa literaturo.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:31:59
--  

LA UNUA AMO

Omaĝe al P.V.Annenkov
La gastoj jam delonge forveturis. Gongis duonhoro post la noktomezo. En la ĉambro restis nur la mastro, Sergej Nikolajeviĉ kaj Vladimir Petroviĉ.

La mastro sonorigis kaj ordonis purigi la tablon.

— Do, la afero estas decidita, — li diris profunde enfoteliĝante kaj ekfumante, — ĉiu el ni rakontu pri sia unua amo. Estas via vico, Sergej Nikolajeviĉ.

Sergej Nikolajeviĉ, rondforma blonda homo kun pufeta vizaĝo rigardis unue al la mastro, poste levis la okulojn al la plafono.

— Mi ne havis la unuan amon, — li finfine diris, — mi komencis de la dua.

— Kiel?!

— Tre simple. Mi havis dek ok jarojn kiam mi unuafoje ekflirtis al tute ĉarma fraŭlino; sed mi flirtis tiel, kvazaŭ por mi tio estus kutima afero: samkiel poste al aliaj. Ĝustadire, la unuan kaj la lastan fojon mi enamiĝis sesjara al mia vartistino; sed jam delonge tio estis. Detaloj pri niaj rilatoj elmemoriĝis, eĉ se mi memorus pri ili, ĉu iun ili povus interesi?

— Sed kion ni faru? — komencis la mastro. — Ankaŭ mia unua amo ne abundas pri interesaj detaloj: neniam mi enamiĝis antaŭ mia konatiĝo kun Anna Ivanovna, mia edzino, — kaj ĉio fluis glate: la patroj nin svatis, ni baldaŭ ekamis unu la alian kaj geedziĝis. Mian rakonton oni povas kelkvorte prezenti. Mi, sinjoroj, konfesas ke stariginte la demandon pri la unua amo mi celis vin, ne tiel maljunajn tamen jam ne junajn fraŭlojn. Eble vi nin distru, Vladimir Petroviĉ?

— Mia unua amo efektive apartenas al okazoj ne tute ordinaraj, — balbutis Vladimir Petroviĉ, kvardekjara viro kun nigra grizeta hararo.

— Ha, — diris la mastro kaj Sergej Nikolajeviĉ unuvoĉe. — Des pli bone… Rakontu.

— Bonvolu… tamen ne: mi ne rakontu; mi ne estas lerta rakontisto: ĉiam rezultiĝas seke kaj kurte aŭ multvorte kaj false; sed se vi permesus, mi notus ĉion kion mi rememorus en kajeron — kaj poste mi tralegos al vi.

La kunuloj unue ne konsentis, sed Vladimir Petroviĉ insistis. Post du semajnoj ili denove kunvenis kaj Vladimir Petroviĉ plenumis sian promeson.

Jen kio estis en la kajero:


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:32:13
--  
ĈAPITRO 1Tiam mi havis dek ses jarojn. La afero okazis somere 1833.

Mi loĝis en Moskvo kun miaj gepatroj. Ili luis vilaon apud Kaluĵskaja Zastava kontraŭ la ĝardeno Neskuĉnyj. Mi preparis min al ekzameno en la universitato, sed studis tre malmulte kaj nehaste.

Neniu ĝenis mian liberon. Mi faris kion mi volis, precipe post kiam mi disiĝis de mia lasta franca guvernisto, kiu neniel povis alkutimiĝi al la penso ke li falis “kiel bombo” (comme une bombe) en Ruslandon, kaj kun kruela mieno li la tutajn tagojn kuŝaĉis sur sia lito. La patro rilatis al mi indiferente-afable; la panjo preskaŭ ne atentis min, kvankam ŝi havis neniun kroman infanon: aliaj zorgoj ŝin ronĝis. Mia patro, homo sufiĉe juna kaj tre bela, edziĝis al ŝi pro mono; ŝi estis dek jarojn pli aĝa ol li. La panjo vivis ĉagrenan vivon: ŝi senĉese incitiĝis, ĵaluzis, koleris — sed ne en ĉeesto de la patro, ŝi lin ege timis, sed li kondutis rigore, fride, distance… Mi ne vidis homon pli trankvilan, memfidan kaj aŭtokratan.

Mi neniam forgesos la unuajn semajnojn en la vilao.

La vetero estis mirinda; mi venis el la urbo la naŭan de majo, ĝuste en la tago de Nikolao. Mi promenis jen en la ĝardeno ĉirkaŭ nia vilao, jen laŭ Neskuĉnyj, jen post Zastava; kunprenis iun libron — kurson de Kajdanov, ekzemple — sed malofte ĝin malfermis preferinte deklami versojn kiujn mi en abundo tenis en mia memoro; mia sango bolis kaj la animo doloris — tiel dolĉe kaj ridinde; mi ĉiam atendis ion, timetis kaj miris pri ĉio kaj estis tutpreta. La fantazio furiozis kaj flugis rapide ĉirkaŭ samaj scenoj kiel dum tagiĝo cipseloj ĉirkaŭ sonorilturo; mi dronis en pensoj, sopiris kaj eĉ ploris; sed eĉ tra larmoj kaj tra sopiro kaŭzita jen de melodia verso, jen de ĉarmo de vespero penetris kiel printempa herbo gaja sento de juna ekbolanta vivo.

Mi havis rajdoĉevaleton, mi mem ĝin selis kaj rajdis sola for, galopis kaj imagis min kavaliro dum turniro — kiel gaje blovis vento en miajn orelojn! — aŭ turninte mian vizaĝon al la ĉielo mi akceptis ĝian radiantan lumon kaj lazuron en mian larĝe malfermitan animon.

Mi memoras, ke tiam imago pri virino, pri fantomo de virina amo preskaŭ neniam aperis en mia cerbo konkrete; sed en ĉio pri kio mi pensis, en ĉio kion mi perceptis kaŝiĝis duonkonsciata, honta antaŭsento pri io nova, neklarigeble dolĉa, virina…

Tiu antaŭsento, tiu atendo penetris tra tuta mia korpo; mi ĝin spiris, ĝi ruliĝis laŭ miaj vejnoj en ĉiu sanga guto… ĝi devis baldaŭ efektiviĝi.

Nia vilao konsistis el ligna sinjora domo kun kolonoj kaj du nealtaj dometoj; en la maldekstra dometo troviĝis eta fabriko de ĉipaj tapetoj… Mi plurfoje vizitis ĝin por rigardi kiel deko da mincaj hirtaj knaboj en makulitaj kiteloj kun kavovangaj vizaĝoj ĉiam eksaltis sur lignajn pedalojn, kiuj premis kvarangulajn stumpojn de la premilo, kaj tiamaniere per la pezo de siaj malfortikaj korpoj ili elpremis buntajn ornamaĵojn sur tapetoj. La dekstra dometo staris vaka kaj estis luebla. Foje, ĉirkaŭ tri semajnojn post la naŭa de majo, fenestraj ŝutroj de tiu dometo malfermiĝis, vidiĝis virinaj vizaĝoj — iu familio tie ekloĝis. Mi memoras ke la saman tagon dum la tagmanĝo la panjo sciiĝis de la administranto pri niaj novaj najbaroj kaj aŭdinte la nomon de princino Zasekina unue diris ne sen ioma respekto: “Ĥa! princino… — kaj poste aldonis: — Verŝajne malriĉa”.

— Ili per tri fiakroj venis, — rimarkis la administranto respekte altabliĝante, — propran veturilon ili ne havas, kaj la mebloj estas tute ordinaraj.

— Tamen estas pli bone, — la panjo diris.

La patro rigore rigardis al ŝi: ŝi eksilentis.

Vere, princino Zasekina ne povis esti riĉa virino: la luita domo estis tiel malnova kaj eta kaj malalta, ke homoj almenaŭ iom bonstataj neniam konsentus ekloĝi tie. Cetere, mi tiam lasis ĉion ĉi preter miaj oreloj. La titolo de princino min apenaŭ impresis: antaŭ nelonge mi tralegis “La rabistojn” de Schiller.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:32:26
--  
ĈAPITRO 2Mi kutimis vagi vespere en nia ĝardeno kun pafilo kaj ĉasi kornikojn. Al tiuj atentemaj, rabaj kaj ruzaj birdoj mi delonge sentis malamon. Ankaŭ la tagon, pri kiu temas, mi iris en la ĝardenon, kaj vane trapaŝinte ĉiujn aleojn (la kornikoj min rimarkis kaj nur abrupte grakis de fore), hazarde proksimiĝis al nealta barilo apartiganta nian bienon dis de la malvasta zono de la ĝardeno, etendiĝanta post la najbara dometo dekstren kaj apartenanta al ĝi. Mi iris kun mia kapo suben. Subite aŭdiĝis voĉoj; mi rigardis trans la barilon — kaj ŝtoniĝis… Antaŭ miaj okuloj vidiĝis stranga sceno.

En kelkaj paŝoj de mi — sur la kampeto, inter verdaj frambujoj staris alta svelta fraŭlino en stria rozkolora robo kaj blanka tuketo sur la kapo; ŝin ĉirkaŭis kvar junaj viroj, kaj ŝi laŭvice klakis iliajn fruntojn per tiuj grizaj floretoj kies nomon mi ne scias, sed kiuj estas bone konataj al infanoj: tiuj floretoj formas etajn saketojn kiuj kun krako eksplodas kiam oni batas ilin kontraŭ io dura. La junuloj tiel volonte disponigis siajn fruntojn — kaj en la fraŭlinaj movoj (mi vidis ŝin deflanke) estis io tiel ĉarma, ordona, karesa, moka kaj kara ke mi preskaŭ ekkriis pro miro kaj plezuro — ke mi ŝajne tuj fordonus ĉion en la mondo, por tio ke tiuj ĉarmaj fingretoj klaku ankaŭ mian frunton. Mia pafilo glitis sur herbejon, mi ĉion forgesis, mi voris per la rigardo tiun sveltan torson, kaj koleton, kaj belajn brakojn, kaj iome taŭzitan blondan hararon sub la blanka tuketo, kaj tiun duonfermitan saĝan okulon, kaj tiujn okulharojn, kaj delikatan vangon sub ili…

— Junulo, junulo, — subite diris iu voĉo apud mi, — ĉu licas tiel rigardi al nekonataj fraŭlinoj?

Mi ektremis, rigidiĝis… Antaŭ mi post la barilo staris iu homo kun kurte tonditaj nigraj haroj kaj ironie observis min. Sammomente ankaŭ la fraŭlino turniĝis al mi… Mi ekvidis grandajn grizajn okulojn sur la moviĝema vigla vizaĝo — kaj subite ŝia tuta vizaĝo ektremis, ekridis, blankaj dentoj ekbrilis sur ĝi, la brovoj iel burleske leviĝis… Mi ruĝiĝis, kaptis la pafilon de sur la tero kaj sekvita per sonora sed ne malica ridego forkuris en mian ĉambron, ĵetis min sur la liton kaj ŝirmis la vizaĝon per la manoj. Mia koro saltis, mi hontis kaj ĝojis, mi sentis ekstreman emocion.

Ripozinte, mi kombis miajn harojn, brosis la vestojn kaj desupris por teumado. La imago pri juna fraŭlino flugis antaŭ miaj okuloj, la koro ĉesis salti, sed iel agrable ŝrumpis.

— Kio okazis al vi? — subite demandis min la patro, — ĉu vi mortpafis kornikon?

Mi intencis ĉion al li rakonti sed detenis min kaj nur ridetis por mi mem. Antaŭ enlitiĝo mi, ne konsciante por kio, trifoje turniĝis sur unu piedo, pomadis la harojn, kuŝiĝis kaj la tutan nokton dormis kiel mortinto. Antaŭ mateno mi vekiĝis por momento, levetis mian kapon, ĉirkaŭrigardis admire — kaj denove ekdormis.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:32:46
--  
ĈAPITRO 3“Kiel eblas konatiĝi kun ili?” — estis mia unua penso matene tuj post la vekiĝo. Antaŭ la matena teo mi iris en la ĝardenon, sed ne proksimiĝis al la barilo kaj neniun vidis. Post la teumado mi kelkfoje promenis preter la vilao — kaj defore rigardis la fenestrojn. Al mi ŝajnis, ke post la kurteno aperis ŝia vizaĝo kaj mi kun timo hastis foriri. “Tamen necesas konatiĝi, — mi pensis, senorde vagante laŭ sabla ebenaĵo etendiĝinta antaŭ Neskuĉnyj, — sed kiel? Jen la demando”. Mi rememoris la plej etajn detalojn de la hieraŭa renkonto: precipe klare mi memoris kiel ŝi priridis min. Sed dum mi ekscitiĝis kaj kreis diversajn planojn la sorto jam favoris min.

En mia foresto la panjo ricevis de sia nova najbarino leteron sur griza papero sigelita per bruna vakso, uzata nur por poŝt-avizoj kaj korkoj de ĉipaj vinoj. En ĉi letero skribita en fuŝa lingvo kaj malneta skribmaniero la princino petis mian panjon pri protekto: panjo mia, laŭ la princina opinio, estis bone konata kun eminentuloj de kiuj dependis ŝia sorto kaj la sorto de ŝiaj infanoj, ĉar ŝi havis tre gravajn procesojn. “Mi adresas al vi, — ŝi skribis, — kiel nobla sinjorino al nobla sinjorino des pli ke min estas agrable utili okazon”. Fininte la leteron ŝi petis de mia panjo permeson veni al ŝi. Mi trovis la panjon malbonhumora: la patro forestis kaj ŝi havis neniun por konsulti. Ne respondi al “nobla sinjorino”, des pli al princino, ne estis eble, sed kiel respondi — ŝi ne imagis. Skribi la respondon france ŝajnis al ŝi nekonvene, sed en la rusa ortografio ŝi mem ne estis forta — kaj ŝi mem konsciis tion — kaj ne volis sin kompromiti. Ŝi ĝojis pri mia veno kaj tuj ordonis iri al la princino kaj buŝe klarigi al ŝi, ke panjo mia ĉiam pretas laŭeble komplezi ŝian princinan moŝton kaj bonvenigas ŝin post la tagmezo. Surprize rapida plenumo de miaj sekretaj revoj kaj ĝojigis kaj timigis min; tamen mi ne montris la embarason kiu ekposedis min — kaj komence iris en mian ĉambron por surmeti novajn kravaton kaj surtuton; hejme mi ankoraŭ portis jakon kaj kolumojn, kvankam mi estis ĝenata de tio.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:33:08
--  
ĈAPITRO 4En la eta kaj malpura antaŭĉambro de la dometo, kien mi eniris kun nevola tremo de la tuta korpo, min akceptis olda grizhara servisto kun malhela kuprokolora vizaĝo, porkaj obskuraj okuletoj kaj tiaj profundaj sulkoj sur la frunto kaj tempioj kiajn mi neniam vidis. Li portis sur telero ĉirkaŭmanĝitan haringon kaj piedfermante la pordon al alia ĉambro abrupte diris:

— Kion al vi?

— Ĉu princino Zasekina estas hejme? — mi demandis.

— Vonifatij! — kriis tremanta virina voĉo post la pordo.

La servisto senvorte turnis al mi sian dorson, ĉe tio vidiĝis tute trivita dorso de lia livreo kun la sola rustiĝinta ofica butono, kaj foriris metinte la teleron surplanken.

— Ĉu la butikon vizitis? — La sama virina voĉo ripetis. La servisto ion murmuris. — Kio?.. Alvenis iu?.. — denove aŭdiĝis. — La sinjorido najbara? Nu invitu lin.

— Bonvenu en la salonon, — diris la servisto, denove aperinte antaŭ mi kaj levante la teleron de la planko.

Mi ordigis la vestojn kaj venis en la “salonon”. Mi trafis en etan kaj ne tre puran ĉambron kun malriĉa, kvazaŭ haste dismetita, meblaro.

Ĉe la fenestro en fotelo kun rompita brako sidis malbela virino, ĉirkaŭ kvindekjara en verda trivita robo, kun nekovrita kapo kaj bunta lanŝpinaĵa kaptuko ĉirkaŭ la kolo. Ŝiaj nigraj okuletoj trapikis min.

Mi paŝis al ŝi kaj riverencis.

— Ĉu mi havas la honoron paroli kun princino Zasekina?

— Mi estas princino Zasekina; sed ĉu vi estas la filo de sinjoro V.?

— Ĝuste tiel. Mi venis al vi kun komisio de mia panjo.

— Bonvolu sidiĝi. Vonifatij, kie estas miaj ŝlosiloj, ĉu vi vidis ilin?

Mi sciigis al sinjorino Zasekina la respondon de mia panjo al ŝia mesaĝo. Ŝi aŭskultis min frapante la fenestrobreton per siaj dikaj ruĝaj fingroj, kaj kiam mi finis, ŝi denove fiksis sian rigardon al mi.

— Tre bone. Mi nepre venos, — ŝi finfine diris. — Aĥ, kiel juna vi estas. Kiom da jaroj vi havas, permesu demandi?

— Dek ses jarojn, — mi respondis kun nevola hezito.

La princino elŝovis el la poŝo iujn dense skribitajn grasmakulitajn paperojn, proksimigis ilin al la nazo kaj komencis trarigardi.

— Bela aĝo, — ŝi subite diris, turnante sin kaj svingmoviĝante sur la seĝo. — Sed bonvolu ne fari ceremoniojn. Ĉe mi estas simple.

“Tro simple”, — mi pensis, kun nevola naŭzo ekzamenante ŝian tutan hidan staturon.

Tiam la alia pordo de la salono rapide ovriĝis kaj sur la sojlo aperis la junulino, kiun mi vidis hieraŭ en la ĝardeno. Ŝi levis sian manon, kaj sur ŝia vizaĝo preterkuris mokrideto.

—Aĥ, jen filino mia, — diris la princino per kubuto montrante ŝin. — Zinjo, li estas la filo de nia najbaro, sinjoro V. Kio estas via nomo, permesu demandi?

— Vladimir, — mi respondis, stariĝante kaj lispetante pro la ekscito.

— Kaj via patronomo?

— Petroviĉ.

— Jes. Mi konis policestron, ankaŭ Vladimir Petroviĉ. Vonifatij, ne serĉu la ŝlosilojn, la ŝlosiloj estas en mia poŝo.

La junulino rigardis al mi kun la sama mokrideto, duonfermante la okulojn kaj klininte la kapon iom flanken.

Mi jam vidis monsieur Voldemar, — ŝi ekparolis. (Arĝentaj sonoj de ŝia voĉo trakuris en mi kvazaŭ dolĉa frisko.) — Ĉu vi permesos tiel nomi vin?

— Bonvolu, — mi balbutis.

— Kie vidis? — demandis la princino.

La princidino ne respondis al sia patrino.

— Ĉu vi nun estas okupita? — ŝi demandis fikse rigardante al mi.

— Tute ne.

— Ĉu vi volas helpi min malvolvi lanon. Iru ĉi tien, al mi.

Ŝi kapsignis al mi kaj foriris el la salono. Mi sekvis ŝin.

En la ĉambro, kien ni eniris, la mebloj estis iom pli bonaj kaj aranĝitaj kun certa gusto. Cetere, tiumomente mi apenaŭ povis rimarki ion: mi moviĝis kiel en dormo kaj en la tuta korpo perceptis ian stultan intensan bonstaton.

La princidino sidiĝis, elmetis faskon de ruĝa lano kaj montrinte al la seĝo kontraŭ si malligis la faskon kaj metis ĝin sur miajn manojn. Ĉion ĉi ŝi faris silente, kun iu amuza flegmo kaj kun la sama hela kaj ruza mokrideto sur preskaŭ fermitaj lipoj. Ŝi komencis volvi lanon ĉirkaŭ fleksita kartoneto kaj subite lumigis min per tia klara kaj rapida rigardo ke mi nevole mallevis la okulojn. Kiam ŝiaj okuloj, plejofte fermitaj duone, estis plene apertaj, — ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis absolute; kvazaŭ lumo disfluis laŭ ĝi.

— Kion vi pensis pri mi hieraŭ, monsieur Voldemar? — ŝi demandis post kurta paŭzo. — Eble vi mallaŭdis min?

— Mi… princidino… mi nenion pensis… ĉu mi povas… — mi respondis konfuzite.

— Aŭskultu, — ŝi oponis. — Vi ankoraŭ ne konas min: mi estas tre stranga; mi volas ke oni ĉiam diru al mi veron. Vi havas, mi aŭdis, dek ses jarojn, sed mi estas dudekunujara: vi vidas ke mi estas multe pli aĝa ol vi, tial vi ĉiam devas diri al mi veron… kaj obei min, — ŝi aldonis. — Rigardu al mi — kial vi ne rigardas al mi?

Mi iĝis eĉ pli konfuzita, tamen levis miajn okulojn al ŝi. Ŝi ridetis nun ne per la sama, sed per alia, aproba rideto.

— Plu rigardu, — ŝi diris, afable softigante la voĉon. — Por mi tio estas ne malagrabla… Al mi plaĉas via vizaĝo; mi antaŭsentas ke ni iĝos amikoj. Sed ĉu mi plaĉas al vi? — ŝi ruzete aldonis.

— Princidino… — mi komencis.

— Unue, nomu min Zinaida Aleksandrovna, kaj due, kial infanoj (ŝi korektis sin) — kial junaj homoj ne kutimas diri rekte kion ili sentas? Tio taŭgas por adoltoj. Mi ja plaĉas al vi? — ŝi ruzete aldonis.

Kvankam por mi estis tre agrable, ke ŝi tiel sincere parolis kun mi, mi iom ofendiĝis. Mi volis montri al ŝi, ke ŝi rilatas ne kun knabo, kaj ekhavinte laŭeble senĝenan kaj seriozan aspekton, diris:

— Kompreneble, vi tre plaĉas al mi, Zinaida Aleksandrovna; mi ne volas tion kaŝi.

Ŝi mediteme balancis la kapon:

— Ĉu vi havas guverniston? — ŝi subite demandis.

— Ne, mi jam delonge ne havas guverniston.

Mi mensogis; ankoraŭ unu monato ne pasis post la disiĝo kun mia franco.

— Ho, mi vidas ke vi estas tute matura.

Ŝi delikate batis miajn fingrojn.

— Tenu la brakojn rekte. — Kaj ŝi komencis diligente volvi la bulon.

Mi kaptis la okazon ke ŝi ne levis la okulojn kaj komencis ekzameni ŝin, unue kaŝe kaj poste ĉiam pli kuraĝe. Ŝia vizaĝo ŝajnis al mi eĉ pli bela ol antaŭe; ĉio en ĝi estis tre subtila, saĝa kaj ĉarma.

Ŝi sidis dorse al fenestro kun blanka kurteno: sunradio, batanta ŝin tra la kurteno, verŝis mildan lumon sur ŝian lanugan orbrilan hararon, ŝian virgan kolon, deklivajn ŝultrojn kaj delikatan serenan bruston. Mi rigardis al ŝi — kiom kara kaj proksima ŝi iĝis por mi! Al mi ŝajnis, ke mi delonge ŝin konis kaj nenion sciis kaj ne vivis antaŭ ekkoni ŝin… Ŝi estis vestita en malhela, jam iom trivita robo kun antaŭtuko; mi ŝajne volonte karesus ĉiun faldon de tiu robo kaj de la antaŭtuko. La pintoj de ŝiaj ŝuoj montriĝis el sub ŝia robo: mi adore surgenuiĝus al tiuj ŝuoj…

“Kaj jen mi sidas kontraŭ ŝi”, — mi pensis, — “mi konatiĝis kun ŝi… kia feliĉo, dio mia!” Mi preskaŭ saltis de la seĝo pro admiro, sed nur iome balancis la krurojn kiel infano frandanta.

Mi fartis bone, kiel fiŝo en akvo, kaj mi eterne ne forirus el tiu ĉambro, ne lasus tiun lokon.

Ŝiaj palpebroj lante leviĝis kaj denove ŝiaj helaj okuloj afable brilis antaŭ mi kaj ŝi denove mokridetis.

— Kiel vi rigardas al mi, — ŝi nehaste diris kaj minacis min per la fingro.

Mi ruĝiĝis… “Ŝi ĉion komprenas, ŝi ĉion vidas, — fulmis en mia cerbo. — Kaj kiel ŝi povus ne kompreni kaj ne vidi ĉion?”

Subite io klakis en la najbara ĉambro — ektintis sabro.

— Zina, — kriis el la salono la princino. — Belovzorov alportis al vi katidon.

— Katidon! — kriis Zinaida, impete leviĝis de la seĝo, ĵetis la bulon sur miajn genuojn kaj forkuris.

Ankaŭ mi stariĝis kaj, metinte la lanfaskon kaj la bulon sur la fenestrobreton, foriris en la salonon kaj haltis embarasite. Meze de la ĉambro, etendinte la krurojn, kuŝis stria katido; Zinaida staris antaŭ ĝi sur genuoj kaj atenteme levis ĝian muzeleton.

Apud la princino, ŝirminte preskaŭ la tutan vandon inter la fenestroj, staris brava viro kun blonda vila hararo, husaro kun ruĝvanga vizaĝo kaj elstaraj okuloj.

— Kia ridinda, — ripetadis Zinaida, — kaj la okuloj estas ne grizaj, sed verdaj, kaj kiaj grandaj estas la oreloj. Dankon al vi, Viktor Jegoroviĉ. Vi estas tre afabla.

La husaro, kiun mi rekonis kiel unu el la junuloj viditaj de mi hieraŭ ridetis kaj riverencis, ĉe tio li klakis per la spronoj kaj tintigis la sabroĉenerojn.

— Vi hieraŭ bonvolis diri, ke vi deziras havi strian katidon kun grandaj oreloj… jen mi akiris. Vorto estas leĝo. — Kaj li refoje riverencis.

La katido mallaŭte pepis kaj komencis flari la plankon.

— Ĝi estas malsata, — kriis Zinaida. — Vonifatij! Sonja! alportu lakton.

La ĉambristino en trivita flava robo, kun paliĝinta tuko ĉirkaŭ la kolo eniris kun telero da lakto en sia mano kaj metis ĝin antaŭ la katido. La katido ektremis, fermis la okulojn kaj komencis leki.

— Kia roza estas ĝia lango, — rimarkis Zinaida, klininte la kapon preskaŭ al la planko kaj rigardante deflanke sub ĝian nazon.

La katido satiĝis kaj ekmurmuris, afekte trotante per la piedoj. Zinaida leviĝis kaj, turnante sin al la ĉambristino, senemocie diris:

— Forportu ĝin.

— Pro la katido — donu vian manon, — diris la husaro, vaste ridetante kaj konvulsiante per sia tuta herkula korpo, forte kuntirita en la nova uniformo.

— Ambaŭ, — oponis Zinaida kaj etendis siajn manojn al li. Dum li kisis ilin, ŝi rigardis al mi trans la ŝultro.

Mi staris senmova kaj ne sciis — ĉu mi ridu, diru ion aŭ simple silentu. Subite tra la aperta pordo de la antaŭĉambro miaj okuloj kaptis la figuron de nia servisto Fjodor. Li gestis al mi. Mi mekanike eliris al li.

— Kio okazis? — mi demandis.

— Via panjo sendis min por vi, — li flustris. — Ŝi koleras pro tio, ke vi kun la respondo ne revenas.

— Ĉu mi jam delonge estas ĉi tie?

— Pli ol unu horon.

— Pli ol unu horon! — mi nevole ripetis kaj reveninte en la salonon komencis adiaŭi kaj riverenci.

— Kien vi? — demandis min la princidino rigardante el post la husaro.

— Mi devas iri hejmen. Do mi diros, — mi aldonis adresante al la olda princino, — ke vi venos al ni post la unua horo tage.

— Tiel do diru, karulo.

La princino haste elŝovis tabakujon kaj tiel brue enflaris tabakon, ke mi eĉ ektremis.

— Tiel do diru, — ŝi ripetis tralarme, palpebrumante kaj ĝemante.

Mi refoje riverencis, turniĝis kaj eliris el la ĉambro kun tiu ĝeno en la dorso kiun sentas tre juna homo, scianta ke li estas sekvata per okuloj.

— Do, monsieur Voldemar, venu al ni, — kriis Zinaida kaj denove ridis.

“Kial ŝi ĉiam ridas?” — mi pensis, revenante en akompano de Fjodor, kiu nenion diris al mi sed sekvis min malaprobe. La panjo min riproĉis kaj miris: kion mi povis tiel longe fari ĉe la princino? Mi nenion respondis al ŝi kaj iris en mian ĉambron. Mi subite ekmalĝojis… Mi penegis ne ekplori… Mi ĵaluzis al la husaro.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:33:26
--  
ĈAPITRO 5La princino, laŭ la promeso, vizitis la panjon kaj ne plaĉis al ŝi. Mi ne ĉeestis en ilia rendevuo, sed ĉetable la panjo rakontis al la patro ke tiu princino Zasekina ŝajnas al ŝi une femme très vulgaire, ke tiu tedis ŝin per siaj petoj pledi ĉe princo Sergij pro ŝi, ke ŝi ĉiam havas iujn procesojn kaj aferojn — des vilaines affaires d\'argent — kaj ke ŝi devas esti granda ĉikanistino. La panjo tamen aldonis ke ŝi invitis la princinon kun la filino por la morgaŭa tagmanĝo (aŭdinte la vorton “kun la filino” mi ŝovis la nazon en mian teleron), — ĉar tamen ŝi estas najbarino kun fama nomo. Ĉe tio la patro deklaris al la panjo, ke li nun rememoras kia sinjorino ŝi estas; ke en sia juna aĝo li konis mortintan princon Zasekin, brile edukitan, sed frivolan kaj kvereleman viron; ke en societoj oni nomis lin “le Parisien” kaŭze de lia longa loĝado en Parizo; ke li estis tre riĉa, sed malgajnis tutan sian havaĵon — kaj pro nekonata kialo, eble eĉ pro mono, — cetere li povus fari pli bonan elekton, — la patro aldonis kaj rikanis, — edziĝis je la filino de iu advokato, kaj edziĝinte komencis spekuli kaj komplete ruiniĝis.

— Ja ŝi povas monon pruntepeti, — rimarkis la panjo.

— Tio estas tre ebla, — trankvile diris la patro. — Ĉu ŝi parolas france?

— Tre malbone.

— Hm, sed tio ne gravas. Vi ŝajne diris al mi ke ankaŭ la filinon vi invitis; iu asertis ke ŝi estas tre ĉarma kaj klera fraŭlino.

— Ha! Do, ŝi ne similas sian patrinon.

— Nek la patron, — oponis la patro. — Ankaŭ tiu estis klera, sed stulta.

La panjo suspiris kaj enpensiĝis. La patro eksilentis. Mi estis ege ĝenita dum la konverso.

Post la tagmanĝo mi iris en la ĝardenon, sed sen pafilo. Mi donis al mi mem la vorton ne veni al la ĝardeno de Zasekina, sed nerezistebla forto logis min tien kaj ne vane. Apenaŭ mi proksimiĝis al la barilo, kiam mi ekvidis Zinaidan. Ĉi foje ŝi estis sola. Ŝi tenis libron en siaj manoj kaj lante iris sur la vojeto. Ŝi ne rimarkis min.

Mi preskaŭ pretergapis ŝin, sed subite rememoris kaj tusetis.

Ŝi returniĝis, sed ne haltis, forigis per sia mano vastan bluan rubandon de sia ronda pajla ĉapelo, rigardis al mi, kviete ridetis kaj denove direktis la okulojn en la libron. Mi demetis mian kaskedon kaj iom hezitinte kun obskuraj pensoj iris foren. “Que suis-je pour elle?” — mi pensis (dio scias kial) france.

La konataj paŝoj aŭdiĝis post mi, mi rigardis tien — rapide kaj facile iris al mi la patro.

— Ĉu ŝi estas la princidino? — li demandis.

— Jes, la princidino.

— Ĉu vi ŝin konas?

— Mi vidis ŝin ĉi-matene ĉe la princino.

La patro haltis kaj impete turniĝinte sur la kalkanumoj iris reen. Atinginte Zinaidan, li ĝentile riverencis. Ŝi reciproke riverencis, ne sen certa miro sur sia vizaĝo kaj mallevis la libron. Mi vidis, ke ŝi sekvas lin per siaj okuloj. Mia patro ĉiam vestiĝis tre elegante, originale kaj simple; sed neniam lia staturo ŝajnis al mi pli svelta, neniam lia griza ĉapelo pli bone sidis sur liaj apenaŭ maldensiĝintaj bukloj.

Mi intencis iri al Zinaida, sed ŝi eĉ ne rigardis al mi, relevis la libron kaj foriris.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:33:45
--  
ĈAPITRO 6La tutan vesperon kaj sekvan matenon mi pasigis en iu trista muteco. Mi memoras, ke mi provis lerni kaj komencis legi Kajdanov — sed vane kuris preter miaj okuloj maldense presitaj linioj kaj paĝoj de la fama lernolibro. Dekfoje mi legis la vortojn — “Julio Cezaro distingiĝis per militista kuraĝo” — komprenis nenion kaj lasis la libron. Antaŭ la tagmezo mi denove pomadis min kaj denove surmetis miajn surtuton kaj kravaton.

— Por kio? — demandis la panjo. — Vi ankoraŭ ne estas studento kaj dio scias, ĉu vi sukcesos en la ekzameno aŭ ne. Krome, via jako estas tuta nova. Ĉu forĵeti ĝin?

— Gastoj venos, — mi flustris preskaŭ malespere.

— Absurde! Ĉu ili estas gastoj?

Necesis obei. Mi ŝanĝis la surtuton je la jako sen demeti la kravaton. La princino kun la filino venis je duona horo antaŭ la tagmezo; la oldulino super la verda, jam konata al mi, robo surĵetis flavan ŝalon kaj surmetis eksmodan kufon kun flamkoloraj rubandoj. Ŝi tuj komencis rakonti pri siaj kambioj, sopiris, plendis pri sia malriĉo, tedis per petoj, sed tute ne faris ceremoniojn: same brue flaris tabakon, same senĝene turniĝis kaj svingis sin sur la seĝo. Ŝi kvazaŭ ne konscius, ke ŝi estas princino. Zinaida kontraŭe tenis sin tre rigore, preskaŭ orgojle, kiel vera princidino. Sur ŝia vizaĝo aperis friska rigido kaj graveco — mi ne rekonis ŝin, ne rekonis ŝiajn rigardojn, ŝian rideton kvankam ankaŭ en tia nova aspekto ŝi ŝajnis al mi bela.

Ŝi estis vestita en facila robo el fajna reta ŝtofo kun palblua desegno; ŝiaj haroj falis per longaj bukloj laŭ la vangoj — anglamaniere; tiu hararanĝo konvenis al ŝia friska mieno. Patro mia dum la tagmanĝo sidis apud ŝi kaj kun sia eleganta kaj trankvila ĝentileco amuzis la najbarinon. Iafoje li rigardis al ŝi — ankaŭ ŝi iafoje rigardis al li, sed strange, preskaŭ malamike. Ili konversis france; min, mi memoras, mirigis la pureco de ŝia prononco.

La princino ĉetable kiel antaŭe tute ne ĝenis sin, multe manĝis kaj laŭdis la manĝojn. La panjo evidente estis ĝenita de ŝi kaj respondis al ŝiaj demandoj kun ia malgaja neglekto; la patro de tempo al tempo sulkigis la brovojn. Ankaŭ Zinaida ne plaĉis al la panjo.

— Ŝi estas fierulino, — ŝi diris la sekvan tagon. — Sed pri kio fieri? — avec sa mine de grisette.

— Vi evidente ne vidis parizajn kudristinetojn, — la patro rimarkis.

— Ne! dank\' al Dio!

— Kompreneble al Dio… sed kiel vi povas juĝi pri ili?

Min Zinaida absolute ne atentis. Tuj post la tagmanĝo la princino komencis adiaŭi.

— Mi esperas pri via protekto, Maria Nikolajevna kaj Pjotr Vasiljeviĉ, — ŝi kantsimile diris al la panjo kaj la patro. — Kion fari! Estis bonaj tagoj, sed pasis. Jen ankaŭ mi estas moŝta, — ŝi aldonis kun malagrabla rido, — sed por kio honoro se mankas oro.

La patro respekte riverencis al ŝi kaj sekvis ŝin ĝis la antaŭĉambra pordo. Mi staris ĉe la sama pordo en mia tro kurta jako kaj rigardis planken kvazaŭ mortkondamnita. La traktado de Zinaida komplete mortigis min. Kia tamen estis mia miro, kiam preterpaŝante min ŝi rapidparole kaj kun la sama afabla mieno flustris:

— Venu al ni je la oka, ĉu vi aŭdas, nepre…

Mi nur etendis la manojn — sed ŝi jam foriris, surmetinte blankan skarpon.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:34:06
--  
ĈAPITRO 7Ĝuste je la oka mi en la surtuto kaj kun levita hartubo eniris la antaŭĉambron de la dometo, kie loĝis la princino. La olda servisto obskure rigardis al mi kaj nevolonte leviĝis de la benko. El la salono aŭdiĝis gajaj voĉoj. Mi malfermis la pordon kaj repaŝis en mirego.

Meze de la ĉambro sur la seĝo staris la princidino kaj tenis antaŭ si viran ĉapelon; la seĝon ĉirkaŭis kvin viroj. Ili penis meti siajn manojn en la ĉapelon, sed ŝi levis ĝin supren kaj forte skuis. Ekvidinte min, ŝi kriis:

— Ĉesu, ĉesu! Jen nova gasto, necesas ankaŭ al li doni bileton, — kaj facile saltinte de la seĝo ŝi prenis min je la refaldo de mia surtuto. — Ni iru, — ŝi diris, — kial vi staras? Messieurs, permesu konatigi vin: monsieur Voldemar, la filo de nia najbaro. Kaj tiuj estas, — ŝi aldonis adresante al mi kaj montrante laŭvice la gastojn, — grafo Malevskij, doktoro Luŝin, poeto Majdanov, eks-kapitano Nirmackij kaj Belovzorov, la husaro kiun vi jam vidis. Bonvolu ilin ŝati kaj flati.

Mi tiel konfuziĝis, ke eĉ ne riverencis. En la doktoro Luŝin mi rekonis tiun nigraharan sinjoron, kiu tiel senkompate hontigis min en la ĝardeno; la ceteraj ne estis konataj al mi.

— Grafo! — daŭrigis Zinaida, — skribu bileton al monsieur Voldemar.

— Tio estas maljusta, — oponis kun neforta pola prononco la grafo, tre bela kaj dande vestita brunulo kun esprimivaj brunaj okuloj, streta hela nazo kaj mincaj lipharoj super la eta buŝo. — Li ne ludis kun ni.

— Maljuste, — eĥis Belovzorov kaj la sinjoro nomita eks-kapitano, viro, ĉirkaŭ kvardekjara, preskaŭ monstre variolkava, krispa kiel negro, iom ĝibeta, kurbakrura kaj vestita en militista surtuto sen epoletoj, ne butonumita.

— Skribu bileton, mi diris, — ripetis la princidino. — Ĉu vi ribelas? Monsieur Voldemar estas kun ni la unuan fojon, kaj li hodiaŭ ne devas obei la regulojn. Ne grumblu, skribu, mi volas tion.

La grafo levis la ŝultrojn, sed obee klinis la kapon, prenis plumon en blankan manon ornamitan per ringoj, ŝiris pecon da papero kaj komencis skribi sur ĝi.

— Permesu almenaŭ klarigi al sinjoro Voldemar la aferon, — rikane komencis Luŝin, — li tute perdis la kapon. Do, junulo, ni ludas garantiaĵojn; la princidino estas punita, kaj kiu tiros la feliĉan bileton tiu rajtos kisi ŝian manon. Ĉu vi komprenis, kion mi diris al vi?

Mi nur rigardis al li kaj daŭrigis stari kvazaŭ nebuligita, sed la princidino refoje saltis sur la seĝon kaj denove komencis skui la ĉapelon. Ĉiuj tiris sin al ŝi — kaj mi post la aliaj.

— Majdanov, — vokis la princidino altan junan homon kun vangokava vizaĝo, etaj blindecaj okuloj kaj ekstreme longaj nigraj haroj, — vi kiel poeto devas esti nobla kaj cedi vian bileton al monsieur Voldemar, por ke li havu du ŝancojn anstataŭ unu.

Sed Majdanov kapneis kaj skuis sian hararon. Mi la lasta ŝovis la manon en la ĉapelon, prenis kaj malrulis la bileton… Dio! Kia mi fariĝis kiam ekvidis en ĝi la vorton: kiso.

— Kiso, — mi nevole kriis.

— Brave! Li venkis, — kriis la princidino. — Kiel mi ĝojas. — Ŝi forlasis la seĝon kaj tiel klare kaj dolĉe rigardis en miajn okulojn, ke mia koro ekruliĝis. — Ĉu vi ĝojas? — ŝi demandis min.

— Mi? — mi balbutis.

— Vendu al mi vian bileton, — tondris en mian orelon Belovzorov. — Mi donos al vi cent rublojn.

Mi respondis al la husaro per tiom indigna rigardo, ke Zinaida aplaŭdis kaj Luŝin kriis: bravulo!

— Tamen, — li daŭrigis, — mi kiel ceremoniestro devas zorgi ke ĉiuj reguloj estu respektataj. Monsieur Voldemar, stariĝu unugenue. Ni havas tian ordon.

Zinaida ekstaris antaŭ mi, iom klinis sian kapon flanken kvazaŭ por pli bone ekzameni min kaj digne etendis al mi sian manon. Mi preskaŭ svenis; mi intencis stariĝi sur unu genuo, sed falis sur ambaŭ kaj tiel nelerte tuŝetis per miaj lipoj la fingrojn de Zinaida, ke iom gratis mian nazopinton per ŝia ungo.

— Bone! — kriis Luŝin kaj helpis min leviĝi.

La ludo daŭris, Zinaida sidigis min apud si. Kiajn punojn ŝi elpensis! Ŝi, interalie, estis devigita prezenti statuon — kaj por piedestalo ŝi elektis monstran Nirmackij, ordonis al li kuŝiĝi vizaĝaltere kaj, krome, kaŝi la vizaĝon en sia sino. Ridego ne ĉesis eĉ por momento. Por mi, izolite kaj sobre edukita knabo, kreskinta en sinjora serioza hejmo, tia bruego, tia spontana, preskaŭ furioza gajeco, tial neordinaraj rilatoj kun nekonatoj frapis mian cerbon. Mi simple ebriiĝis kvazaŭ pro vino. Mi komencis ridegi kaj babili pli laŭte ol la aliaj, ke eĉ la olda princino, sidanta en la najbara ĉambro kun iu advokato de Iveria Pordego alvokita por konsilo, eliris por rigardi al mi. Sed mi estis tiom feliĉa ke tute ne atentis ies rikanojn kaj strabajn rigardojn. Zinaida plu preferis min kaj ne forlasis min de si. En iu puno al mi okazis sidi apud ŝi kovrita per la sama silka tuko: mi devis diri al ŝi “mian sekreton”. Mi memoras kiel niaj ambaŭ kapoj subite troviĝis en sufoka duondiafana aroma obskuro, kiel en tiu obskuro proksime kaj milde brilis ŝiaj okuloj kaj flame spiris ŝiaj apertaj lipoj, kaj la dentoj vidiĝis kaj pintoj de ŝiaj haroj tiklis kaj bruligis min. Mi silentis. Ŝi ridetis mistere kaj ruzete kaj finfine flustris al mi: “Nu, diru”, sed mi nur ruĝiĝis kaj ridis kaj forturniĝis kaj apenaŭ spiris. La ludo tedis al ni, ni komencis ludi ŝnuret-ludon. Dio mia! Kian ravon mi sentis, kiam gapinte mi ricevis de ŝi fortan kaj akran baton je la fingroj. Kaj poste mi intence ŝajnigis min kvazaŭ gapanta, kaj ŝi incitis min kaj ne tuŝis la etenditajn manojn.

Sed ne nur tion ni faris dum la vespero. Ni pianludis, kantis kaj dancis kaj imitis ciganan tendaron. Nirmackij estis vestita kiel urso kaj trinkigita per sala akvo. Grafo Malevskij montris al ni diversajn kart-trukojn kaj finis per tio, ke miksinte la kartojn disdonis al si por visto ĉiujn atutojn, okaze de kio Luŝin “havis la honoron lin gratuli”. Majdanov deklamis fragmentojn de sia poemo “Murdisto” (la afero okazis ĝuste en la apogeo de l\' romantismo), kiun li intencis publikigi kun nigra kovrilo kaj majuskloj de sanga koloro; ĉe la advokato de Iveria Pordego ni ŝtelis de la genuoj lian ĉapelon kaj devigis lin anstataŭ elaĉeto plenumi dancon “Kazaĉok”; sur la oldulon Vonifatij ni metis kufon, kaj la princidino metis sur sin viran ĉapelon… Ĉion ne eblas mencii. Nur Belovzorov plejparte estis flanke, kolere kuntirinte la brovojn… Fojfoje liaj okuloj pleniĝis per sango, li ruĝiĝis, kaj ŝajnis, ke li tuj impetos al ni kaj disĵetos nin ĉien kiel splitojn, sed la princidino rigardis al li, fingre minacis al li, kaj li denove kaŝis sin en angulo.

Finfine ni perdis la fortojn. La princidino estis, kiel ŝi mem diris, viglulino — nenia bruo ŝin ĝenis, tamen ankaŭ ŝi laciĝis kaj ekvolis ripozi. Post la dekunua nokte oni surtabligis vespermanĝon, konsistantan el peco da malfreŝa seka fromaĝo kaj iaj fridaj kuketoj kun ŝinko, kiuj ŝajnis al mi pli bongustaj ol ĉiuj pasteĉoj; estis nur unu botelo da vino, eĉ tiu estis stranga: malhela, kun larĝa kolo, kaj la vino en ĝi gustis rozan farbon: cetere neniu ĝin trinkis. Laca kaj feliĉa ĝis konsumiĝo mi forlasis la dometon; je la adiaŭo Zinaida forte premis mian manon kaj denove mistere ridetis.

La nokto peze kaj humide odoris en mian flamantan vizaĝon; ŝajnis, ke komenciĝos fulmotondro; nigraj nuboj kreskis kaj rampis laŭ la ĉielo, rapide ŝanĝante siajn fumajn konturojn. Venteto agite konvulsiis inter nigraj arboj kaj ie trans la horizonto, kvazaŭ por si mem, grumblis tondro, kolere kaj obtuze.

Tra la malantaŭa eniro mi penetris en mian ĉambron. La servisto dormis surplanke, kaj mi estis devigita transpaŝi lin. Li vekiĝis, ekvidis min kaj sciigis, ke la panjo denove kolereĝis pri mi, deziris sendi iun por voki min, sed la patro detenis ŝin de tio. (Mi neniam enlitiĝis sen adiaŭi la panjon kaj peti ŝian benon). Do, kion mi faru?

Mi diris al la servisto, ke mi mem senvestiĝos kaj kuŝiĝos, kaj estingis la kandelon. Sed mi ne senvestiĝis, nek kuŝiĝis.

Mi sidiĝis sur seĝon kaj longe sidis kvazaŭ sorĉita. Miaj sentoj estis tiel novaj kaj tiel dolĉaj… Mi sidis apenaŭ ĉirkaŭrigardante kaj senmove, lante spiris kaj nur fojfoje jen silente ridis rememorante, jen interne frostis pro la penso, ke mi enamiĝis, ke jen ĝi estas — tiu amo. La vizaĝo de Zinaida kviete flugis preter mi en tenebro; flugis, sed ne forflugis. Ŝiaj lipoj samkiel antaŭe mistere ridetis, la okuloj rigardis al mi iom deflanke, demande, mediteme kaj tenere… kiel en la momento de nia adiaŭo. Finfine mi ekstaris, piedpinte proksimiĝis al mia lito kaj singarde, ne senvestiĝante, metis mian kapon sur kusenon, kvazaŭ timante maltrankviligi per abrupta movo tion, per kio mi estis plenŝtopita…

Mi enlitiĝis, sed eĉ ne fermis la okulojn. Baldaŭ mi rimarkis, ke en mian ĉambron senĉese enfalis iaj palaj rebriloj. Mi duonleviĝis kaj rigardis tra la fenestro. Ĝia framo klare reliefiĝis fone de la vitroj, mistere kaj svage blankintaj. “Fulmotondro”, — mi pensis, kaj estis ĝuste fulmotondro, sed ĝi pasis tre fore, eĉ tondro ne aŭdiĝis; nur surĉiele senĉese flamis fulmoj, nebrilaj, longaj, kvazaŭ distranĉitaj: ili ne tiom flamis kiom tremis kaj konvulsiis, kiel flugilo de agonianta birdo. Mi ellitiĝis, iris al fenestro kaj staris tie ĝismatene… Fulmoj ne ĉesis eĉ por unu momento; estis nokto, kiun la popolo nomas “pasera”. Mi rigardis al la muta sabla kampo, al la obskura maso de la ĝardeno Neskuĉnyj, al la flavetaj fasadoj de foraj domoj kvazaŭ tremantaj kun ĉiu febla ekflamo… Mi rigardis kaj ne povis ĉesi; tiuj mutaj fulmoj, tiuj nefortaj briloj ŝajnis respondi al la mutaj misteraj impetoj kiuj flamis ankaŭ en mi. Ekmateniĝis; per ruĝaj makuloj aperis aŭroro.

Krepuskiĝis, kaj la fulmoj iĝis pli palaj kaj kurtaj: ili brilis pli kaj pli malofte kaj fine vanuis, inunditaj de sobriga kaj reala lumo de la venanta tago. Ankaŭ miaj fulmoj malaperis. Mi eksentis grandan lacon kaj kvieton, sed la fantomo de Zinaida daŭrigis ŝvebi, triumfante, super mia animo. Sed ĝi mem, tiu fantomo ŝajnis kvieta, kiel fluganta cigno de marĉaj herboj; ĝi flankiĝis de la ĉirkaŭaj fiaspektaj figuroj, kaj mi, ekdormonte, lastfoje tuŝis ĝin kun adiaŭa kaj fidoplena adoro…

Ho, humilaj sentoj, mildaj sonoj, boneco kaj silentiĝo de l\' kortuŝita animo, degelanta ĝojo de la unuaj admiroj de la amo — kie, kie vi estas?


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/4 21:34:24
--  
ĈAPITRO 8En la sekva mateno, kiam mi venis por teumado, la panjo insultis min, tamen, malpli forte ol mi atendis — kaj igis min rakonti, kie mi pasigis la antaŭan vesperon. Mi respondis al ŝi per kelkaj vortoj, lasante multajn detalojn kaj penante ŝajnigi ĉion bagatela. — Tamen, ili estas homoj ne “comme il faut“, — rimarkis la panjo, — kaj por vi ne indas vizitadi ilin anstataŭ prepariĝi al la ekzameno kaj lerni. Ĉar mi sciis, ke panjaj zorgoj pri miaj studoj finiĝas per tiuj nemultaj vortoj, mi opiniis ne enda protesti, sed post la teumado la patro prenis min je la brako, kaj irinte kun mi en la ĝardenon igis min rakonti ĉion, kion mi vidis ĉe Zasekinoj.

Strangan influon havis al mi la patro — kaj strangaj estis niaj rilatoj. Li preskaŭ ne partoprenis en mia edukado, sed li neniam ofendis min; respektis mian liberon — li eĉ estis, se oni povas tiel diri, ĝentila al mi… nur neniam proksimigis min al si. Mi amis kaj admiris lin, li ŝajnis al mi la ekzemplo de vera viro, — kaj, dio mia, kun kia pasio mi proksimiĝus al li, se konstante mi ne sentus lian rezistan manon!

Sed kiam li deziris, li scipovis preskaŭ tuj, per unu vorto, per unu movo eksciti en mi senliman fidon al si. Mia animo apertis sin al li — mi babilis kun li kiel kun saĝa amiko, kiel kun indulgema mentoro… poste li same subite distancigis min, — karese kaj mole, sed distancigis. Foj-foje li fariĝis gaja kaj tiam li pretis petoli kun mi kiel knabeto (li ŝatis ĉiun fortan korpan movon); foje — nur unu foje! — li karesis min tiom tenere, ke mi preskaŭ ploris…

Sed lia ĝojo kaj lia kareso vanuis senspure kaj niaj rilatoj promesis al mi neniujn esperojn por estonto — kvazaŭ mi tion sonĝus. Estis momentoj: mi komencas rigardi al lia saĝa, bela vizaĝo, koro mia ektremas kaj tuta mia animo impetas al li… li kvazaŭ eksentus, kio al mi okazis, preterpasante karesas min, poste foriras aŭ okupas sin pri io, aŭ subite li iĝas senmova, kiel nur li sola sciis fari, kaj mi tuj ŝrumpas, malvarma.

Maloftaj okazoj de lia favoro al mi neniam estis kaŭzitaj per miaj senvoĉaj sed kompreneblaj preĝoj. Iom poste, cerbumante pri la karaktero de mia patro mi konkludis, ke li neniam zorgis pri mi, nek pri la familia vivo; li ŝatis alion kaj ĝuis tiun alion plene. “Mem akiru kion vi povas, sed en fremdajn manojn ne trafu; aparte nur al vi mem — jen la senco de la vivo”, — li diris al mi iam. Alifoje mi, konsiderante min juna demokrato, komencis en lia ĉeesto rezoni pli libero — li tiutage estis, kiel mi nomis, “kora”, tiam kun li oni povis paroli pri io ajn.

— Libero, — li ripetis, ĉu vi scias, kio povas doni al la homo liberon?

— Kio?

— Volo, la propra volo, eĉ la potencon ĝi donas, kiu pli bonas ol la libero. Sciu deziri, — kaj vi estos libera, kaj vi or- donos.

La patro antaŭ ĉio deziris vivi bone, — kaj vivis… Povas esti ke li antaŭsentis, ke nelonge li uzos la aĵon vivo: li mortis kvardek du jara.

Mi detale rakontis al la patro pri mia vizito al Zasekinoj. Li duonatente, duondistrite aŭskultis min sidante sur la benko kaj pentrante ion per vipeto sursable. Li foj-foje moketis, iel hele kaj petole rigardante min kaj kuraĝigis min per kurtaj demandoj kaj oponoj. Komence mi eĉ ne aŭdacis diri la nomon de Zinaida, kaj poste mi perdis la sinregon kaj komencis laŭdi ŝin. La patro daŭrigis moketi. Poste li meditis, sinetendis kaj ekstaris. Mi rememoris, ke elirinte el la hejmo li ordonis seli por si la ĉevalon. Li estis brila rajdisto — kaj sciis pli bone ol sinjoro Reri dresi la plej sovaĝajn ĉevalojn.

— Ĉu mi veturu kun vi? — mi petis lin.

— Ne, — li respondis, kaj lia vizaĝo ekhavis tuj kutiman indiferente-karesan mienon. — Iru sola, se vi volas, kaj diru al la koĉero, ke mi ne veturos.

Li turniĝis al mi dorse kaj foriris. Mi sekvis lin per la okuloj — li vanuis post la pordo. Mi vidis kiel lia ĉapelo aperis super la barilo; li eniris al Zasekinoj.

Li restis ĉe ili ne pli ol unu horon, sed tuj poste iris al la urbo kaj revenis hejmen nur vespere.

Post la tagmanĝo mi mem venis al Zasekinoj. En la salono mi renkontis nur la oldan princinon. Ekvidinte min ŝi gratis sian kapon sub la ĉapelo per la trikila pinto kaj subite demandis min — ĉu mi povas reskribi por ŝi unu paperon.

— Plezure, — mi respondis kaj sidiĝis sur la seĝrandon.

— Nur atentu skribi la literojn pli grandajn, — diris la princino etendante malpuran folion, — kaj ĉu eblas jam hodiaŭ, patro mia?

— Ĝuste hodiaŭ mi reskribos.

La pordo el la najbara ĉambro iom malfermiĝis — en la fendo aperis la vizaĝo de Zinaida — pala, meditanta, kun haroj kokete faligitaj malantaŭen: ŝi rigardis min per grandaj fridaj okuloj kaj sensone fermis la pordon.

— Zinjo, Zinjo, — diris la oldulino.

Zinaida ne respondis. Mi kunprenis la paperon de la oldulino kaj la tutan vesperon ŝvitis super ĝi.