以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  13 OKTOBRO 1582  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=7563)

--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/6 11:56:31
--  13 OKTOBRO 1582

13 OKTOBRO 1582

Revizio de Alberto Vuicik, César Dorneles Soares, Kurt Fischer, Marco Antônio Teixeira, Paulo Ereno kaj Stefán Briem.
Rakontoj de Luiz Portella (e-poŝto: lfpor ĉe lujz.org).

Antaŭparolo

Mi elektis tiun titolon, ĉar temas pri tago, kiu ne ekzistis. Papo Gregorio la 13-a ordonis, ke ĵaŭdo, la 4-a de oktobro 1582, estu sekvata de vendredo, la 15-a de oktobro 1582, por ĝustigi kalendaron.

La rakontoj estas verkitaj je nivelo tre facila laŭ reguloj de revuo Kontakto3.1. Tiuj reguloj legeblas ĉe fino de ĉi tiu libro, aŭ en retpaĝo de la libro, kie estas ankaŭ listo de vortoj, kiu estas menciita en la reguloj.

Post ĉiuj rakontoj estas klarigoj pri ĝia deveno, kies celo estas ankaŭ instigi legantojn verki. Tamen nur la rakontoj estas verkitaj laŭ reguloj de la revuo.

Post ĉiuj rakontoj estas vortareto por vortoj "malfacilaj". Por parto de la vortareto3.2 mi uzis la revuojn Juna Amiko (J.A.) kaj Kontakto (K.). Mi legis en vortareto de J.A. "feki: malmanĝi", mi ne scias, kion mi pensus, se mi ne konus vorton feki, nur vorton manĝi. Mi ne scias ĉu mi dubus, ĉar krom "feki", oni povus pensi pri "vomi". Pro tio, se vi povas, iru al vera vortaro, en reto vi povas viziti kaj eĉ elŝuti vortaron Revo. Tamen sendube ĉi tiu vortareto povos helpi vin, se vi bezonos.

La tri unuaj rakontoj kaj la kvina rakonto estas de 2001. La aliaj tri rakontoj estas de 2003, kiam mi reskribis la kvinan. En venontaj eldonoj mi esperas aldoni novajn rakontojn.

La unua eldono estis eldonita por malmultaj personoj. En ĉi eldono la rakontoj estas plibonigitaj, korektitaj kaj faciligitaj, pro tio mi kordankas la reviziantojn kaj plurajn aliajn personojn.

Luiz Portella


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/6 11:56:56
--  

01. Didi sin mortigas

Didi piediras sur longa vojo ekde la kvara horo matene. Ŝi jam estas laca. La suno subiras kaj ankoraŭ tre forte brilas, kiel ĝi brilis dum la tuta tago. La ĉielo estas purega.

Por elteni tiun longan piediron, Didi multe pensas. La pensoj temas ĉefe pri la vivo de Didi, pri kion ŝi volas, pri kion ŝi perdis, pri kion ŝi lasis, pri multaj aferoj.

Didi vidas skatolon, kiu estas apud pordo. La pordo kuŝas surtere en la maldekstra flanko de la vojo kaj estas tre malnova. La skatolo povas servi kiel seĝo kaj ŝia laco sidigas ŝin sur ĝi. Ŝi rigardas birdojn kaj aliajn bestojn sur kampo.

Iel iu malfermas la pordon. El la tero aperas hundido. Didi vidas la hundidon kaj ne scias, kiel ĝi aperis. Ŝi ludas kun la hundido. Post iom da tempo unu rigardas la alian.

— Kion vi volas? — demandas la hundido. La rigardo de Didi al la hundido iĝas maltrankvila. Pro malforto ŝi restas senmova dum iom da tempo.

— Ne.

— Kio? Mi vin ne komprenis.

— Mi ankaŭ ne komprenas. Kiel hundido povas paroli? Kiel vi povas paroli? Hundidoj ne povas paroli!

— Ĉu vi volas, ke hundidoj ne povu paroli?

Ĉar ĝi ne ricevas respondon, la hundido plu parolas: — Mi parolas, ĉar mi estas feo, mi povas esti kion mi volas.

— Kion mi deziras, tion mi ricevos?

— Ne.

— Ĉu vi ne estas feo?

— Mi estas feo.

— Kaj...

— Kion vi ne komprenas?

Dum la hundido parolas ŝi rigardadas ĝian buŝon. Por ŝi ĝi estas bela buŝeto, kaj ĝi moviĝas eksterordinare, krom tiu moviĝo, ĝi estas kiel de iu alia hundo.

— Do vi ne donos tion, kion mi petos de vi. Mi pensis, ke de feoj oni povus peti eĉ trifoje.

— De mi ne — diras la feo kun rideto.

— Kial vi demandis min pri miaj voloj?

— Por diri, kie troviĝas tio, kion vi volas. Vi ne respondis min, tamen mi informos vin: ĉio, kion vi volas, troviĝas ene de tiu skatolo, sur kiu vi sidas.

Didi ekstaras kaj rapide provas rompi la skatolon. Ŝi ne sukcesas. La skatolo estas el fero. Ili ne plu interparolas. Noktiĝas kaj Didi dormas tie, kune kun ŝi la hundido. Antaŭ la mateniĝo, la hundido vekas ŝin kaj diras:

— Mi devas malaperi, mia horo alvenas. Ĉar vi ne povis rompi la skatolon, vi povas fari al mi unu peton, ĉu vi deziras ion?

— Rompilon — ŝi diras malforte.

Tiam la hundido malaperas. Didi serĉas la hundidon kaj trovas rompilon. Eĉ sub la pordo la hundido ne ĉeestas. Didi reprovas rompi la skatolon, nun, per rompilo ŝi facile rompas ĝin. Ene de la skatolo estas nenio krom alia rompilo, tute simila al la unua.

Vortareto:
laco kion oni sentas post laboradi, kiam oni estas malforta.
hundo dom-besto, kiu defendas vian domon kontraŭ ŝtelistoj ktp.
maltrankvila vi estas maltrankvila, kiam vi pensas, timas aŭ zorgas pri afero(j), kaj tial vi iĝas (anime) sen-paca.
feo supernatura bela helpema estaĵo (J.A. n3(90) Septembro 1999).
buŝo parto de vi, per kiu vi manĝas.
fero metalo (Fe), el kiu oni faras aŭtomobilojn kaj aliajn ilojn.
veki mal-dorm-igi.

Klarigo: Ke rompilo petata estas ankaŭ ene de skatolo, kiun oni volas rompi, mi spektis en unu el pluraj filmoj de Os Trapalhões, en mia infanaĝo. Mi ne memoras la nomon de la filmo kaj ne povis respekti4.1 ĝin, certe feo, aŭ similaĵo, estis en tiu sceno, tamen pri la sceno mi nur memoras, ke ili volis rompi ion pensante trovi trezoron kaj trovis alian rompilon. Ili, "La Konfuzuloj" estis Didi, Dedé, Mussum kaj Zacarias ekde 1975 ĝis la morto de Zacarias, je 1990, kaj de Mussum, je 1994. Ili estis porinfanaj humoristoj.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/6 11:57:30
--  

02. Adriana

"Kia ino! Tre bela. Ŝi estas la ino de miaj revoj" pensis Alano. "Malvero, aŭ pli bone, mispenso. Ŝi estas de tia beleco, kia estas la ino de miaj revoj, ĉu ŝi estas la ino de miaj revoj mi scios post koni ŝin".

Alano iris al la knabino. Li staris antaŭ ŝi kaj ridetis al ŝi, tiam ŝi lin demandis:

— Ĉu vi venas ĉiam ĉi tien aŭ ĉu vi venis hodiaŭ nur ĉar oni diris al vi, ke mi estus ĉi tie?

Ŝi ne demandis por ridigi lin, sed li ridis. Ŝi ridis ankaŭ. Alano daŭris:

— Mi nomiĝas Alan\'.

— Mi nomiĝas Dri, Adriana aŭ Drika.

— Kion vi ŝatas, Drika? — Alano demandis kun libro por peto de trinkaĵo.

— Mi ŝatas min — respondis Adriana kaj ridegis.

— Mi trinkos Simba — diris Alano, ĉar li ne sciis kion diri.

Antaŭ nelonge noktiĝis. Alano kaj Adriana estis en granda trinkejo, kiu estis plena de personoj. Tie estis malnova maŝino, kiu aŭdigas muzikaĵojn. La maŝino mem elektas la muzikaĵojn. Alta viro iris al la maŝino, per mono li elektis muzikaĵon, kiun la maŝino tuje aŭdigis por ĉiuj.

Alano tuje ekrekonis la muzikaĵon, kiun la alta viro elektis — Mi ŝatas tiun muzikaĵon — diris Alano, dum li rigardis al la maŝino.

— Ĉu muzikon? Mi ŝatas muzikon, kaj pli kaj pli da muziko.

— Legião Urbana... Ĉi muzikaĵo de Legião estas mirinda — Alano provis paroligi la knabinon.

Tiam Adriana rimarkis, ke en la manoj de Alano estis libro, ke ne temis pri la libro por peto de trinkaĵo, alia libro estis en liaj manoj. Ŝi demandis lin pri la libro en liaj manoj.

— Tiu viro, kiu elektis la muzikaĵon estas Proteus. Ĉi libro estas lia libro, li donis ĝin al mi, por ke mi legu ĝin. Temas pri Bestofarmo, libro de George Orwell. Ĉu vi jam legis ĝin?

— Ne.

— Ĉu vi ŝatas legi? Kion vi legas?

— Jes, legi. Legi, legi kaj legi. Tion mi tre ŝatas.

"Kia parolo! Ŝi ne estas la knabino de miaj revoj". Tamen Alano interesiĝis pri la dua parto de la nokto, kaj decidis elteni la unuan parton.

Parolo daŭris...

Post tri aŭ kvar horoj ili iris al hejmo de Adriana. Alano ne konis la regionon en kiu loĝas Adriana. Ŝi loĝas sole kaj ili sciis, ke ili povus ĝis mateniĝo amori pace.

— Kie estas kondomo?

— Kondomo! Mi tute forgesis pri kondomo — diris Alano, kaj iĝis iomete malfeliĉa.

— Mia infano, ni povas ade paroli, mi ŝatas paroli kun vi — diris Adriana kun larĝa rideto.

— Jes, jes! Sed mi povas aĉeti ĝin, ĉu vi atendus min?

Alano eliris por aĉeti kondomon kaj tuj komencis fali akvo el la ĉielo. Falis tiom da akvo, ke stratoj iĝis preskaŭ riveroj. Kion ne faras Alano por amori? Regiono, kiun Alano ne konas, stratoj sub akvo, frumateno malvarma kaj Alano, post suferado, sukcesis aĉeti kondomojn.

***

— Kie estas la kondomo?

— Ĉi tie, ene de mia monujo.

Alano malfermis sian monujon. "Kie estas la kondomoj?" Tie estis nur mono kaj paperoj! Alano sentis malvarmon. Alano serĉis la kondomojn, sed li trovis nenion. Li perdis ilin.

— Ili estis ĉi tie! Ili estis ene de mia monujo!

— Alano, mia filo, pri kio vi parolas? Ĉu vi perdis ion? Kion vi perdis?

— Patrino, mia patrino, temas pri sonĝo.

— Rakontu ĝin al mi, mia fileto.

— Mi ekamoris tre belan inon, sed mi ne havis kondomon. Se mi scius, ke mi estis en sonĝo, mi povus amori ŝin.

— Alan\', sciu, ke oni ne devas amori, se oni ne uzas kondomon, eĉ en sonĝo.

Ekde tiu nokto Adriana aperetas en sonĝoj de Alano kaj li prirevas la aperojn de Adriana en liaj sonĝoj. Ŝi fariĝis la ino de liaj revoj.

Vortareto:
revo forta deziro; ago imagi tion (pensi pri tio), kion oni forte deziras.
Simba dolĉa gas-trinkaĵo (gvaranao).
bestofarmo loko kie oni prizorgas malliberajn bestojn por homa uzo aŭ vendado.
(Pri Orwell kaj liaj libroj vizitu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Orwell/)
amori esplori amon per korpo.
kondomo ilo por seksumado, oni uzas ĝin por ne ekhavi infanojn.
suferi senti doloron fizikan aŭ nefizikan.
sonĝo bildoj kaj ideoj, plej ofte sen-ordaj, kiuj okazas al ni dum ni dormas.

Klarigo: Dankon al juna kuzo pro ĝi. Li rakontis al mi, ke li bedaŭras sonĝon: Li tre volis scii, ke temis pri sonĝo, dum sonĝo, pro kondomomanko. Mi konkludis, ke televidaj anoncoj kontraŭ H.I.V. estas efikaj. Mi parolis pri tiu rakonto al alia junulo, verŝajne simila sonĝo okazis al li ankaŭ.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/6 11:58:00
--  

03. Dio, kato kaj butero

Rafa: — Se katon oni ĵetas supren, la kato ĉiam alvenas teron stare. Se oni lasas panon fali kaj se sur ĝi estas butero, la flanko, kiu surhavas buteron, malpuriĝos sur tero.

Ronaldo: — Jes, mi samopinias.

Rafa: — Tre bone, ke vi sukcesas kompreni.

* * *

Dio: — Ho! Mi ne kredas tion. Kial ili parolas pri kato kaj butero, se ili povas paroli pri aliaj aferoj? Kial? Kial?

Dia ulo: — Atendu, bonvole, mi petas. Certe ili nur parolas kaj faros nenion. Ne timu.

Dio: — Mian seĝon mi volas! Mi ne eltenas tion.

Dia ulo: — Ho!

* * *

Ronaldo: — Kial vi parolas pri tio?

Rafa: — Mi devis vojaĝi kaj lasis mian katon kun Madruga. Nun la kato neniam estas dome dum nokto, ĝi ne estis tia. Ĝi ne plu trinkas akvon, nur Skol6.1!

Ronaldo: — Ĉu vi petis tion al Madruga? Vi konas lin.

Rafa: — Poste mi parolos al li pri la kato. Kion vi scias pri televida novaĵo?

* * *

Dio: — Dankon, karuloj, nun mi devas zorgi pri aliaj mondoj. Mi faras mondojn kaj se iun mi misfaras...

* * *

Rafa: (kiu nun malforte parolas) — Aŭdu min, Madruga faris nenion. Mi sentis, ke ni devus ŝanĝi nian interparolon. Mi havas gravan peton por vi. Mi kunportas kaŝe katon, pecojn da pano kaj buteron en skatolo. Vi helpu min, mi ade provas ion, sed mi malsukcesadas. Ŝajnas, ke Dio rigardas min kaj ne permesas min fari tion. Ĉiufoje io neordinara okazas! Lastfoje kato, ne tiu, kiun mi kunportas, dum falo manĝis la tutan buteron.

Ronaldo: — Ĉu?

Rafa: — Parolu malforte!

Ronaldo: — Kion vi volas fari?

Rafa: — Mi volas kunigi katon al pano kun butero por ilin ĵeti supren. Ili devas esti tiel, ke aŭ kato alvenos teron stare aŭ la flanko de pano, kiu surhavas buteron, malpuriĝos sur tero.

Ronaldo: — Se la kato estos multe pli granda ol la peco da pano, kiun vi uzos, la kato alvenos teron stare. Se vi uzos pecon da pano, kiu estos multe pli granda ol la kato, la kato ne alvenos teron stare. Ĉu tio ne estas klara por vi?

Rafa: — Mi volas fari kaj refari kun pecoj de ĉiu grandeco, sed mi neniam povis plene fari.

* * *

Ili komencas provi. La kato kaj pano kun butero flugas...

Dio rapide rerigardas ilin, rigardas la katon, rigardas la panon, sentas ion. Fakte la pano surhavas buteron kaj... Dio ekploretas.

Dia ulo: — Estus pli bone, ke vi zorgu pri io alia. Ĉu vi memoras pri tiu, kiu havas problemon rilate al tempo? Tie ulo volas fari ion kun horloĝo, kion oni ne devas fari!

Vortareto:
Dio supernatura estaĵo, multaj kredas, ke ĝi kreis la mondon.
kato dom-besto, kiu foje malamikas kun hundo.
butero oni faras ĝin el lakto kaj ofte manĝas kun pano.
ho esprimo de surprizo, kiam estas io, kion oni ne atendis.
plori el-igi likvaĵon per okuloj pro malĝojo.
horloĝo ĝi montras ĝustan tempon.

Klarigo: Iam mi faris retpaĝon pri paradoksoj. Pro tiu paĝo kelkaj amikoj de Instituto de Fiziko de UFRGS proponis gravajn paradoksojn por la paĝo, inter ili, tiu de kato kaj pano kun butero. Naskiĝis longa, mi ne memoras kiom da monatoj longa, kaj febra pridiskuto pri tiu paradokso.

Madruga estas rolula nomo de aktoro Ramón Valdez de la televida programero El Chavo (Chaves, en Brazilo). Kiel kelkaj nomoj en aliaj rakontoj, Rafa kaj Ronaldo estas nomoj de amikoj miaj.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/6 11:58:40
--  

04. Longaj haroj

Pro sanproblemo Levi falis ĉe manĝotablo je vespermanĝo. Ŝajnis al lia familio, ke li estis malviva. Post kelkaj minutoj, antaŭ ol lia familio povus fari ion, li stariĝis.

Levi devus esti feliĉa, ĉar li estis viva, sed li ne estis. Li ne estis feliĉa, ĉar dum li kuŝis, ŝajnis al li, ke li estis kun Morto kaj ĝi diris al li "Pro miso, mi devas kunporti vin morgaŭ kaj ne hodiaŭ". Okazis, ke Infero Vin Atendas, la Morto, komencis labori antaŭnelonge. Atendas petis al li vivi tiun tagon, kvazaŭ ĝi estus lia lasta tago, ĉar ĝi estus la lasta. Ĝi petis tion ĝuste al Levi, kiu neniam travivis tagon, kvazaŭ ĝi estus lia lasta tago.

Kion fari? Ĉu tio estus vera? La respondojn de tiuj kaj de pluraj aliaj demandoj, kiuj aperis, li serĉis en glasoj da brando. Li havis ideojn tiam, pli ol kvindek-unu ideojn. Antaŭ la mateniĝo granda festo komenciĝis. Festo en malgranda urbo povas ekiĝi ĉiam, eĉ dum semajno. Por riĉulo en malriĉa urbo estas facile fari feston, al kiu oni invitas ĉiujn kaj preskaŭ ĉiuj venas.

Post tagmezo, en la festo, la vortoj de Atendas pri morto de Levi iĝis pli vivaj por Levi. Tiam, por fari ion, per tranĉilo li mortigis viron, la viron, kiu estis la plej proksima al li. Li sentis timegon, kiam li sentis Morton apud li, ne nur apude, ankaŭ ene de li, kiel la tranĉilo ene de la viro. Li, senmova, tenis tranĉilon ene de la viro dum kelkaj minutoj ĝis policano formetis ĝin.

Kiam li vidis la ulon, kiun li mortigis, li rekonis lin. Temis pri frato de Johano Piedo Malpura7.1. Lia familio estas familio de mortigistoj. "Mi elektis malbone" pensis Levi.

Ĉi tiun fojon la policanoj, male al aliaj, devis aresti lin, Levi. La popolo interese rigardis ĉion kaj poste la festo daŭris. Levi provis ne resti en la malliberejo, sed la policestro ne donis permeson, "Ne antaŭ morgaŭ" li diris, kaj iris al la festo.T

Levi pensis pri sia situacio. Jes, lia nuna situacio estis pli malbona ol la antaŭa. Li pensis, ke se li restus tie, la Morto facile kaptus lin, kaj ke li devus eliri de la malliberejo kaj de la urbo. "Ĉu la Morto povus trovi min ĉie?" li sin demandis. Li ne eliris tiel rapide, kiel li volis; tamen li ne devis atendi multe, restis nur unu policano kun li en la malliberejo kaj do li povis eliri facile post ĉirkaŭ tri horoj, kiam alvenis aliaj por helpi lin eliri.

Tuj Levi estis senhara, por ke la Morto, kiu konis lin kun longaj haroj, ne plu rekonu lin. Senhara, li iris ien.

Atendas alvenis kaj ne trovis lin. Ĝi serĉis kaj reserĉis en la tuta urbo; ĝi trovis nenion. Tiam ĝi senesperiĝis. En la festo ĝi pensis ion trinki. Brando bonvenis kaj post kiam ĝi iom trinkis, ĝi trovis forton por serĉi alian Morton.

Ili, la Mortoj, ne estas amikemaj. Atendas havis nur unu amikon, kiun ĝi serĉis tiam: Jam Malfruas. Atendas trovis ĝin kaj rakontis ĉion, kio okazis, poste petis konsilon. Malfruas diris, ke tio ne estus problemo. Ili du estis for de la urbo kaj piediris dum ili parolis en la antaŭmateno. Malfruas klarigis, ke ĝi ne kredas je destino. Atendas demandis al Malfruas pri kio povus okazi al ĝi pro tiu miso. Malfruas diris, ke certe oni neĉ7.2 scios pri tio. "Kunportu alian anstataŭ tiun ulon, mi mem jam faris tion" diris Malfruas.

Atendas akceptis la ideon de Malfruas, sed kiu mortus? Ili estis apud rivero ene de kampo, kiam proksimiĝis iu. Tiam Atendas diris, "Mi kunportus harulon, sed nun mi kunportu tiun senharulon". Estis Levi.

Vortareto:
brando forta trinkaĵo, kiu enhavas alkoholon.
polico zorgas pri ordo en urbo.
aresti kapti iun, por senliberigi ĝin.
haro ĝenerale estas sur kapo de homoj.
destino vivo-vojo, kiun oni antaŭe difinas.

Klarigo: Dankon al mia patro pro ĝi. Tiu rakonto devenas de rakonto, kiun mi aŭdis de li. Mi nur grandigis ĝin, kiu havis ok aŭ dek frazojn. La originalo okazis en ormino kaj enhavis harulon kiu iĝis senharulo. "51" estas fama brando en Brazilo kaj ĝia frapfrazo estas "51! Bona ideo!".


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/6 11:59:03
--  

05. Etaj Aferoj

Felix tre volis manĝi ion, serĉis manĝaĵon ĉie en domo kaj poste sidis por trinki akvon. Li eliris por havigi al si ion por manĝi kaj sur strato trovis ion manĝeblan. Tiam li pensis "Ĉu manĝi aŭ ne?". Finfine li decidis, ke en tiu tago li devus havi sian vivigan trinkaĵon.

Li daŭrigis piediron, piediri estas tio, kion li faras eĉ dum semajnoj, kiam li restadas for de sia domaĉo. En pluraj lokoj de Niterói oni konas lin tiel bone, kiel tiujn, kiuj sendomas samloke tie. Tamen kelkfoje li restas hejme dum longa tempo, eliras por nenio, ofte kiam estas sufiĉe da sango hejme, en lia fridujo.

Ekhavi sangon homan dum sunlumas ne estas tiel facile kaj do estas preferinde por li agi for de sia urbo. En aŭtobuso li legis "Al Petrópolis" kaj ridis de sia penso pri ĉielkolora sango.

Ne, li ne plu estas kia antaŭe. Dum lastaj jarcentoj Felix estis feliĉa estaĵo, sukcesis vivi, kiel li volis. Neniam legi novaĵojn, neniam paroli pri scienco, neniam aŭdi pri vojoj de la homaro ktp. Vidi ĉion ripetiĝi plurfoje, de homara apero ĝis homara finiĝo, igis lin malsamiĝi. Nuntempe li travivas aferetojn kaj ŝatas tion.

En Niterói ekde ĝiaj unuaj tagoj li vivas. Por ke oni ne sciu, kiu li estas, li devas ŝanĝi sian korpon de tempo al tempo.

Felix sidis en vendejego por elekti tiun, kiu mortos. Li eltrinkas la tutan sangon kaj pro tio ĉiam mortigas homon, de kiu li ekhavas sangon. Se samtempe estas pli ol unu estaĵo aŭ se estas grandega estaĵo, li eltrinkas kion li povas kaj elmetas kion li ne trinkis por kaŝe kunporti ĝin al sia hejmo. Post ne multe da tempo, li elektis iun. Li vidis, ke maljuna sinjoro manĝis ion en apuda manĝejo kaj eliris. Dum eliro, malriĉulo petis de la sinjoro ion por manĝi. La sinjoro revenis, prenis manĝorestaĵon kaj ĵetis ĝin al la vizaĝo de la malriĉulo. "Vi sentas vin supera, ĉu ne? Vi scios pri supero" pensis Felix pri la sinjoro.

La malriĉulo ne povis manĝi la restaĵon, ĉar ĝi falis ĉe liaj piedoj, kiam fortulo forigis lin de la manĝejo.

Felix kaŝe postiris Kafon, la maljunulon. En Rio li devis eniri universitaton, ĉar Kafo eniris tien. Tiam li iĝis nevidebla kaj povis sekvi Kafon facile. Felix, por trinki sangon, devus atendi ĝis kiam Kafo estus sola. Li ne multe ŝatas sangon de maljunulo, des pli de malsana maljunulo kaj Kafo certe estis malsana, sed sango de Kafo fariĝis por li valorega, ĉar li sciis per agoj de Kafo, kia Kafo estas.

La maljunulo iris paroli al doktoro Mia Placidus kaj dum horo Felix devis duonaŭdi ilin. La ulo paroladis pri besto. Okazis, ke ili revivigis beston, kiu ne plu ekzistas. La mondo sin turnis al Brazilo pro la besto kaj prezidanto de Brazilo pro tio devis prizorgi la beston.

"La besto ne donos al ni bestidon; se aliaj landoj scius kiel revivigi beston el ĝia peco, tute ne gravus havigi tiun beston vivan, gravus nur havigi peceton de tiu besto; pecoj de bestoj, kiuj ne plu ekzistas, oftas ĉie; nur mi tute scias kiel revivigi beston el ĝia peco. Oni devus prizorgi min, ne la beston" diris Kafo.

La maljunulo petis sian prizorgon, vere li volis sian rekonon. Felix atendis sangon de Kafo, vere li volegis lian sangon. Plaĉis al mi, ke Felix volis tion.

Kiam Dr. Placidus dormetis dum parolo de Kafo, Kafo eliris kaj iris al alia ĉambro, kie estis la besto. En la ĉambro ĉeestis pluraj aliaj fortuloj kun armiloj. Tiam Kafo forigis ĉiujn fortulojn, restis nur li, la besto kaj Felix. Felix iĝis videbla, iris apud Kafo kaj ekvidis la beston kaj tiam li diris "Jam de longa tempo mi ne trinkas mamutan sangon!".

Vortareto:
sango ruĝa likvaĵo en via korpo.
fridujo  (mal-varm-ig-maŝino aŭ glaci-ŝranko) ujo malvarma ene, kie oni metas manĝaĵojn.
korpo kie vi estas (jen bildo de korpo: >—>o).
vizaĝo antaŭa parto de la homa kapo.
armilo ilo por militi.
mamuto pra-elefanto de malvarmaj regionoj, tio estas, malnova besto, kiu ne plu ekzistas.

Klarigo: Alia rakonto el ĉambro M207 de UFRGS. Antônio E. legis artikolon pri malapero de mamutoj kaj poste li parolis al Omar S. kaj al mi pri ĝi. Ni parolis pri teorioj de la artikolo kaj tuj poste ni elpensis niajn. Ĉi rakonto estas tiu, kiu havis plej multe da versioj. En ĉiuj versioj estis frazo "Jam de longa tempo mi ne trinkas mamutan sangon!", kiel lasta frazo.

Apud la mondkonata urbo de Brazilo, Rio, estas Niterói. Mi elektis tiun urbon por Felix pro Bento Carneiro (Chico Anísio). Fakte ne pro Bento, sed lia helpanto.

Ĵeto de restaĵo de manĝo en vizaĝo de alia devenas de recenzo legata de mi pri franca filmo Code Inconnu de Michael Haneke, mi provis skribi ion similan. Post tio mi vidis la filmon: kia malsamo.

Petrópolis estas kie loĝas la reĝa familio de Brazilo.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/6 11:59:29
--  

06. Infaneta ploro

— Ĉu vi vidas tiun infaneton, kiu ploras?

*****

Dum mi faris ion... mi ekestis ie. Komence mi ne sciis, kiel mi alvenis tien, kiu loko estis tiu kaj ne sciis tion, kion ĉefe mi scivolis: kiel eliri.

Kiam mi estis apud aliaj uloj, mi agis nature, mi demandis nenion. Sed kiam mi estis sola kun iu, for de ĉiuj aliaj, mi demandis tiun. Liaj respondoj klarigis nenion al mi, mi eĉ pensis "Ni parolas malsamajn lingvojn", verŝajne oni parolis rigarde, ĉar ne estis vortoj en la aero.

Mi daŭrigis demandaron kaj miskompreno tamen restis. Mi devis bati lin. Tio helpis min neniel. Tiam mi ade faris nur la du ĉefajn demandojn: "Kie mi estas?" - "Kiel mi eliras?". Mi pli kaj pli forte batis lin, ĝis mi estis laca pro batado kaj lasis lin.

Tiam mi diris al li "Pardonu min. Vi ne estas tiu, kiun mi serĉas, mi misis". Dum li eliris, ŝajnis al mi, ke mi ne bategis lin, li eĉ ridetis al mi.

Tie mi devis resti. Post iom da tempo, mi sciis, ke tie estis du aroj da homoj. Homoj tute similaj inter si, kiel tiu, kiun mi batis; kaj aliaj, kiuj estas iomete malsimilaj inter si, kiel ni, mi kaj vi.

Mi povis paroli al kelkaj de mia aro, mi komprenis ilin, sed ili ne sciis pri miaj du ĉefaj demandoj. Post longa tempo tie, mi sciis, ke iuj el mia aro, pli bone ol mi, komprenis la ulojn de la alia aro, kaj mi povis scii, ke mi estis en loko simila al la ĉielo. La aliaj estaĵoj estis veraj loĝantoj de tiu loko kaj mi kaj miaj samgrupanoj nur transpasantoj.

Post malapero de kelkaj amikoj, kiujn mi konis tie, oni verŝajne malaperigis min. Mi iris al mia juĝado.

Dum mia tuta juĝado mi kontaktis nur estaĵojn de alia aro, de ege supera aro. Ni tre bone interkompreniĝis. Ja mi mortis, kiel mi iam pensis, pro tio mi iris al tiu loko kaj estis en la juĝado. La juĝado estis longdaŭra kaj oni juĝis ĉiujn etaĵojn de mia vivo kaj ankaŭ de mia postvivo, kiel tiun batadon.

Malsame de aliaj juĝejoj, en tiu, la fakto diri malverojn malhelpis min. Ĉefe ili ne ŝatis, kiam mi diris "Kie estas Jesuo, kiu ne helpas min nun!". Dum la juĝado ili volis instrui min pri aferoj rilate al vivo, al la mondo ktp9.1, sed mi ne akceptis tion. "Mi scias, kion mi faris kaj devos iri al pli supera juĝejo" mi ripetis al mi.

Kiam finiĝis la juĝado, mi aŭdis "Rapide! Tiuj, kiuj estos liaj gepatroj jam estas sen vestoj". Ili ege malfaciligis mian novan vivon, eble mi forgesos pri ĉio nur kiam mi komencos lerni paroli.

Mi ŝatetis miajn naŭ unuajn monatojn, ili estis bonaj parte, sed nun, post mia naskiĝo... Plori ne ŝanĝas mian situacion, sed kelkfoje estas ĉio, kion mi povas fari.

Nun mi ade demandas min "Kiu mi estas?" - "Kion mi faris?", ĉar almenaŭ ĝis nun mi scias, kien mi iros.

*****

Ŝi naskis sian unuan infaneton kaj ne scias plu kion fari. Ŝi ne scias, ke temas pri neniu malsano, ke ne temas pri manko de lakto aŭ akvo. La infaneto ploradas kaj ŝi ne scias kial.

*****

— Ĉu vi vidas pli bone nun?

Vortareto:
ploro ago el-igi likvaĵon per okuloj pro malĝojo.
bati ektuŝegi iun aŭ ion per rapida forta movo.
laco kion oni sentas post laboradi, kiam oni estas malforta.
juĝo laŭ-leĝa decido ke iu estas kulpa aŭ ne, prava aŭ ne.
almenaŭ eĉ en la plej malfavora okazo.

Klarigo: En la libro As três montanhas (La tri montoj) de Samael Aun Weor, tradukita de Waldemar Francisco Wagner, mi legis, ke kelkfoje beboj estas tute miskomprenataj de siaj gepatroj pro tio, ke ili, la beboj, povas vidi ion, kion plenkreskuloj ne povas.

La unuan kaj lastan frazojn mi ŝuldas al Vitor Ramil kaj al João Simões Lopes Neto. En la muziko No Manantial, de Vitor Ramil mi aŭdis je unua fojo: "Está vendo aquele umbu, lá embaixo, à direita do coxilhão?" kaj "Vancê está vendo bem agora?", kiuj estas


--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/6 11:59:59
--  

07. La Muĝado

Tie, pli ol en aliaj urbetoj, la preĝisto diras ion kaj ĉiuj akceptas tion; ĉiuj krom tri amikoj, Eder, Kleber kaj Rambo.

Kiel ofte, en hejmo de Eder, apud la nura preĝejo de la urbo, Eder kaj liaj du plej grandaj amikoj renkontiĝis por festi, dum preskaŭ la tuta urbo estis en la preĝejo, kaj kiel ĉiam ne estus problemo, se estus nur tio. Ne estus problemo, sed tiam ili volis manĝi viandon de bovo kaj en la domo de Eder ili mortigis bovon, jen la problemo. Ĝuste en vendredo, en kiu oni ne vendas bovan viandon kaj la preĝisto malpermesas al ĉiuj manĝi tion.

Okazis, ke la tri amikoj mortigis bovon kaj la malviva bovo daŭre muĝis... Ili timis la muĝadon kaj ne sukcesis haltigi ĝin. Kleber diris, ke eble preĝo povus haltigi la muĝadon sed ili neniam sciis preĝi.

Rambo formetis la kapon de la bovo, kaj la muĝado iĝis pli forta. Ili subakvigis la kapon kaj la muĝado iel daŭris same aŭdebla. Senespere, ili tute fermis la domon kaj nur tio ŝajnis nesufiĉa, por ke aliaj ne aŭdus la bovon. Do ili ekfestis per muzikaĵo kaj ludkartado. La muzikaĵo kaj parolego pro ludkartado sonis tiel forte, kiel en neniu antaŭa festo en la domo de Eder kaj ili sukcesis neaŭdigi la bovon, sed ankaŭ malhelpi la homojn en la preĝejo.

Ili antaŭsciis pri sia malhelpo kaj decidis, ke ili simple forigus per fivortoj kaj frapoj, se necese, ĉiujn, kiuj venus tien. Tuj Kleber devis iri al la pordo kaj tie estis maljunulo, nura kaj proksima familiano de Eder, kiun Eder kelkfoje aŭdas. Tie estis la maljunulo kaj aliaj homoj, ĉiuj el la preĝejo. Kleber ankoraŭ ne uzis frapojn, kiam Eder kaj Rambo iris al la enirpordo. Tiam Eder ekvidis la homojn kaj senmoviĝis. "Al tiuj homoj ne!" li pensis. Tamen la situacio estis tia, ke li pensis "Ne devus esti tia, sed jam estas" kaj kune Rambo helpis al Kleber.

Post kelkaj minutoj, oni eniris la domon de Eder kaj tuj poste ĉiuj sciis pri la malviva bovo, kiu daŭre muĝis. La preĝado haltis kaj la preĝisto iris tien.

Ĉiuj atendis agon de la preĝisto, sed li nur staris en la ĉambro, kie estis la bovo. Kelkaj inoj komencis preĝi tie kaj peti la preĝiston iel haltigi la muĝadon. Li volis diri sencerte "Jes, mi haltigos tion", kiam Bartolomeo, la plej forta sorĉisto de la urbeto diris "Vi ne sukcesos!" kaj tuj ridegis. La preĝisto varmiĝis en tiu nokto malvarmeta, li atendis Bartolomeon ridegi. La tempo de atendo estis sufiĉa por la preĝisto pensi kaj liaj pensoj feliĉigis lin. Tiam la preĝisto diris "Do haltigu vi tiun muĝadon!". Bartolomeo diris, ke nur post kiam oni havigos al li ilojn por tiu laboro, li povus tion fari, kaj ke la havigo de kelkaj iloj bezonus tagojn, tiam la preĝisto diris "Mi ne haltigos tiun muĝadon, por ke ĝi memorigu al ĉiuj iri al la preĝejo. La preĝado daŭros".

La preĝejo iĝis pli plena ol antaŭe kaj la homoj preĝis tiel forte, ke en la preĝejo oni ne povis aŭdi la bovon. Eĉ Eder kaj Bartolomeo estis tie.

La hejmo de Eder restis kun pordoj kaj fenestroj malfermaj. Kleber kaj Rambo ne zorgis fermi la du pordojn kaj la tri fenestrojn al ekstero de la domo. Ili restis en la domo kaj varmiĝis per kuirado de viando el la bovo. Por la du, la muĝado de la bovo, kies kapo estis nun apud ili en la kuirejo, iĝis parto de la domo, kiel la pordoj kaj fenestroj mem. Rambo eliris de la domo, rigardis al ĉielo, kaj revenis kun floroj por la bovo. Kiam li donis ilin al la bovo, li ridetis, ĉar la bovo ekmanĝis ilin. Li eĉ ne rimarkis, ke la muĝado finiĝis tiam.

Vortareto:
muĝi bovo-bleki (J.A. n3(94) Septembro 2000); voĉi kiel bovoj (J.A. n2(89) Junio 1999).
preĝi peti al Dio (K. n177 (2000:3)).
bovo granda besto, kiu donas al ni lakton kaj viandon.
halti ne plu daŭri agi, iri ktp
kapo parto de korpo, "o" de ">—>o".
sorĉi per supernaturaj fortoj kaŭzi malbonon al iu (J.A. n1(92) Marto 2000).

Klarigo: Unu fojon jare, je vendredo, homoj de kelkaj landoj ne manĝas viandon, ĉefe se ili kredas je Jesuo, aŭ se ili ne trovas viandon por aĉeti, aŭ se, kiel en aliaj tagoj, ili ne havas ion ajn por manĝi. Estas la tago kiam la katolika religio memoras la morton de Jesuo Kristo. Temas pri Sankta Vendredo.

Pri tiu afero de muĝado, oni diras, ke okazis en mia urbo Torixoréu (MT, Brazilo), antaŭlonge. Oni diras, ke preĝisto (ĉu la germana Padre Carlos?) preĝis, kaj la muĝado ĉesis.