以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  Antaŭ la leĝo  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=7610)

--  作者:mandio
--  发布时间:2009/3/13 20:32:35
--  Antaŭ la leĝo

Franz Kafka (Franco Kafko)


Vilhelmo Lutermano tradukis rakontojn de Franz Kafka (Franco Kafko).


Franz Kafka - Antaŭ la leĝo

Antaŭ la leĝo staras pordogardisto. Al tiu pordogardisto venas kamparano kaj petas eniron en la leĝon. Sed la pordogardisto diras, ke nun li ne povas permesi al li la eniron. La viro konsideras iom kaj poste demandas, ĉu li do pli poste rajtos eniri. "Eble", diras la pordogardisto, "sed ne nun". Ĉar la pordego al la leĝo estas malfermita kiel ciam kaj la pordogardisto flanken paŝas, la viro kliniĝas por rigardi tra la pordego internen. Tion rimarkinte, la pordogardisto ridas kaj diras : "Se tio vin tiom logas, provu do eniri malgrau mia malpermeso. Tamen pripensu : mi estas potenca. Kaj mi estas nur la plej malsupra pordogardisto. De halo al halo staras pordogardistoj, unu pli potenca ol la alia. Jam la aspekton de la tria eĉ mi ne plu povas elteni." Tiajn malfacilaĵojn la kamparano ne estas atendinta ; la leĝo devas do esti alirebla por ĉiu kaj ĉiam, pensas li, sed rigardante nun pli precize la pordogardiston en lia peltmantelo, lian grandan pintan nazon, la longan, maldensan, nigran tataran barbon, li tamen decidiĝas prefere atendi, ĝis li ricevu la permeson eniri. La pordogardisto donas al li tabureton kaj lin sidigas flanke de la pordo. Tie li sidas tagojn kaj jarojn. Li faras multajn klopodojn por esti enlasata, kaj lacigas la pordogardiston per siaj petoj. La pordogardisto faras foje kun li etajn pridemandojn, esploradas lin pri lia patrujo kaj pri multa alio, sed estas indiferentaj demandoj, kiel faras moŝtuloj, kaj konklude li ĉiam denove al li diras, ke ankoraŭ li ne povas lin enlasi. La viro, kiu por la vojaĝo sin provizis je multo, uzas ĉion, kiom valora ĝi estu, por korupti la pordogardiston. Tiu ja ĉion akceptas, sed dume diras : "Mi ĝin akceptas nur, por ke vi ne kredu, esti ion preterlasinta." Dum la multaj jaroj la viro observas la pordogardiston seninterrompe. Li forgesas la aliajn pordogardistojn kaj tiu unua ŝajnas al li la sola malhelpo al la eniro en la leĝon. Li malbenas la malŝancan hazardon, dum la unuaj jaroj senkonsidere kaj laŭte, poste, maljuniĝante, li nur grumblas antaŭ si. Li infaniĝas, kaj, ĉar dum sia longjara studado de la pordogardisto li estas ekkoninta ankaŭ la pulojn en lia peltkolumo, li petas ankaŭ la pulojn, lin helpi por favorigi la pordogardiston. Fine liaj okuloj malfortiĝas, kaj li ne scias, ĉu ĉirkaŭ li vere mallumiĝas, aŭ ĉu nur liaj okuloj lin trompas. Tamen li ekkonas nun en la mallumo brilon, neestingeble radiantan el la pordo de la leĝo. Nun li ne plu longe vivas. Antaŭ lia morto ĉiuj spertoj el la tuta tempo kuniĝas en lia kapo al unu demando, kiun ĝis nun li ankoraŭ ne estas farinta al la pordogardisto. Li mansvinge al li signas, ĉar sian rigidiĝantan korpon li ne plu kapablas starigi. La pordogardisto devas sin profunden klini al li, ĉar la malsamo de ilia grando ŝanĝiĝis tre malfavore al la viro. "Kion vi volas ankoraŭ nun ekscii ?" demandas la pordogardisto, "vi estas nesatigebla." "Ĉiuj ja strebas al la leĝo," diras la viro, "kiel eblas, ke en la multaj jaroj neniu petis eniron krom mi ?" La pordogardisto perceptas, ke la viro jam estas je sia fino, kaj, por ankoraŭ atingi lian foriĝantan aŭdon, li kriegas al li : "Tie ĉi povis atingi eniron neniu alia, ĉar tiu eniro estis destinita nur por vi. Mi iras nun kaj fermas ĝin."


elgermanigis Vilhelmo Lutermano
Kopirajto pri la traduko 1999 / copyright 1999
Laste reviziita la 19-an de novembro 2001