以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- Konsiloj pri tradukado de kantoj (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=926) |
-- 作者:liangmin -- 发布时间:2006/11/6 12:15:50 -- Konsiloj pri tradukado de kantoj Konsiloj pri tradukado de kantoj Roel Haveman Lau peto de Floreal Martorell mi pritraktas ci-artikole kelkajn atentopunktojn rilate al tradukado de kantoj en Esperanton. Unue mi prezentas kelkajn generalajn konsiderojn, kaj poste mi priparolas kelkajn pli specifajn temojn: rimon, ritmon, fluecon kaj enhavon. Generalaj konsideroj Estas multaj atentopunktoj kiuj generale rilatas al tradukado. Kelkajn mi mencias ci tie. Tradukado de kantoj tamen, estas io tute alia ol tradukado de prozo. • Tradukoj estu lingve seneraraj. Oni ekzemple ne apostrofu adjektivojn au vortojn kun akuzativa finajo. • Tradukoj stile kongruu kun la originalo teksto. Tio signifas ekzemple, ke se la originalo uzas ciutagan lingvajon, oni ne traduku tro literaturece per multaj neologismoj k.t.p. • Tradukoj estu vivipovaj per si mem. Legantoj kaj auskultantoj laueble ne rimarku, ke temas pri neoriginala teksto. Oni do konsciu, ke tradukado ne estas lerneja ekzerco por pruvi al instruisto la bonan komprenon de la originalo. Tiu ci konsidero havas kelkajn konsekvencojn: o Se estas malfacile trovi rime kaj ritme taugan tradukon, oni ne timu iom alivortigi la ideon de la enhavo, elektante alian bildon au komparon. Tradukoj ofte elspiras tradukitecon kaj torditecon se oni rigore tradukas lauvorte. o Oni ne sklave kopiu fusojn au fusetojn el la originalo. Se la originalo uzas nevivajn, senkolorajn rimojn kaj komparojn, fusas pri akcentoj k.t.p., oni ne nepre kopiu ilin. Tradukoj emas esti iom malpli bonaj, malpli sukaj, ol la originalo, do oni ne maltrafu sancojn igi tekston pli guinda por la auskultantoj. Aliflanke, oni kompreneble ne korektu "fusojn" ironie, parodie au alicele intencitajn. • Ce tradukado de kantoj oni trovu kontentigan solvon por kombini ritmon, rimon kaj enhavon. Tio estas tre temporaba. Konsciu, ke tradukado de nur unu kanto povas esti plurtaga lukto. • Kelkfoje povas montrigi neeble tauge kunforgi la ritmajn, rimajn, enhavajn kaj vortludajn nuancojn. Ankau povas esti, ke la originalo enhavas tro da kulture specifaj aferoj kiuj estas nekomunikeblaj al internacia publiko. Tiam oni konsideru iom pli draste sangi la enhavon, por ke la traduko igu tamen interesa. Eble oni petu helpon au konsilojn de kolega tradukanto. Alia konsidero estas, ke eble estas pli bone rezigni ol fusi. Rimo • Se en la originalo trovigas rimo, gi aperu ankau en la traduko. Nur malofte la rimvortoj en la originalo kaj en la traduko povas esti signife identaj. Tiuokaze oni trovu rimvortojn, kiuj havas alian signifon. La alivortigita verso plejeble esprimu la ideon, la intencon de la originalo. • Ce tio oni atentu, ke la rimvortoj restu "interesaj", car rimoj tiras la atenton de la auskultantoj. La unua vorto de la rimparo iel preparas la auskultanton, kaj la dua vorto de la rimparo estas la iom surpriza, frapa "fino". Tial oni evitu sensignifajn, malplenajn, tedajn vortojn ekzemple personajn pronomojn oni spareme uzu Min turmentas tragedi\' Pro subita mort\' de vi Eble oni povus intersangi la versojn (laubezone oni kurage faru tion!), car tragedi\' estas pli interesa rimvorto ol vi: Pro subita mort\' de vi Min turmentas tragedi\' Tamen, se "malplenaj" rimoj aperas en rapide kantata parto, tiu ci punkto povas esti malpli grava, ol se temas pri fragmentoj kiuj muzike estas forte akcentitaj. Ankau se la originalo estas enhave iom senpretenda kaj mem intence uzas simplajn rimojn, tiu ci punkto povas esti malpli grava. Tamen, generale oni rimu per interesaj vortoj. • Oni evitu t.n. adasismojn, t.e. sufiksajn rimojn. Do laboradas/dormadas, turmentita/_agrenita ne estas bonaj rimoj. Oni tamen povas uzi rimantajn sufiksojn se ilin subtenas la antaua litero au silabo, do: frivolado/parolado. • Laubezone oni uzu "neprecizajn" rimojn, rimoj, • Uzu rimvortaron por ekhavi inspiron. Tre taugas Parnasa Gvidlibro de K. Kalocsay, G. Waringhien kaj R. Bernard. Tiu libro entenas multajn aliajn sagajn konsilojn rilate versfaradon. • Uzu PIV ne nur por kontroli la signifon de vortoj, sed ankau por trovi (preskau)sinonimojn. Sinonimoj estas tre utilaj, kiam oni sercadas kontentigan rimparon. Esperantaj sinonimoj de Jaan Ojalo estas alia bona fonto por trovi trafajn sinonimojn. Ankau nacilingva vortaro povas esti utila helpilo por tio. Ritmo • Oni zorge atentu, ke ciu silabo havu sian lokon en la muziko. Oni ne torde kunpremu plurajn silabojn en unu solan noton. Aliflanke, se en la originalo unu silabo estas kantita per pluraj notoj, oni kelkfoje tamen povus aldoni silabojn. En pop-roka muziko oni ofte emas silabumi iom malpli strikte: la kantisto variigas la silabonombron en muzike identaj lokoj. Tiam ankau la tradukisto povus permesi al si ludeti kun la silabonombroj kaj ne rigore sekvi la kapricojn de la originalo. Ankau tiam la tradukisto mem provkantu iomete por kontroli cu varioj estas muzike eblaj. Estas konsilinde precize indiki (ekzemple per substrekoj) kie en la teksto trovigu la muzikaj akcentoj. Tiaj indikoj estas des pli gravaj, se oni tradukas por ne-esperantistaj kantistoj. • Oni atente zorgu pri tio, ke la akcentoj de ciuj vortoj en la traduko precize koincidu kun la akcentoj de la originalo. Ce tio oni konsciu, ke en Esperanto la antaulasta silabo de ciu vorto estas akcentita, kaj ne la lasta ( vortakcentoj. Tiujn deviojn oni ne kopiu, car Esperanto estas tre strikta se temas pri akcentoj. • Se kantofrazo en la originalo komencigas per akcentita silabo, kelkfoje eblas en traduko antaue aldoni kroman, neakcentintan silabon. Oni mem provkantu iomete por kontroli cu la muziko tion efektive permesas. Tiel Bona travivajo povus igi Inspira travivajo. Flueco • Gravas atenti cu certaj vortoj ricevas specialan atenton (ekz. elstaran lautecon, muzikan efekton ktp.). En la traduko tiuj vortoj estu enhave kaj forme same taugaj. Vorto dum pluraj sekundoj ol ekzemple mond\'. • Generale estas bona ideo mem kanti vian tradukprovon lau la originala melodio por malkovri tiajn malglatajojn. Ekzemplo: Mi iam tradukis angalingvan cenkanton, kiu entenis "follow, follow, follow, follow, follow, follow me". Lauritme tiu frazo facile tradukeblas per "sekvu, sekvu, sekvu, sekvu, sekvu, sekvu min". Evidente, se oni rapide kantus tian tradukon, gi montrigus vera langorompilo; tute perdigus la flueco de la originalo. Por atingi gustan fluecon, mi kompromise sangis la enhavon kaj tradukis per "velu, velu, velu, velu, velu, velu ni"). • Troa uzo de apostrofoj ofte genas la fluecon. Neniam apostrofu vortojn • Oni atentu pri harmonia, subtena kantado. Ankau gi devas esti tradukita. Gi estu konforma al la cefa kantado kaj principe ne konsistu el dishakitaj silaboj. Enhavo • Ce kantoj plej unue atentu ritmon kaj rimon. La enhavo estas pli fleksebla. Per aliaj vortigoj oni ofte povas esprimi la samajn ideojn. • Ne nur ce rimvortoj, sed ankau generale, oni evitu tro da signife malplenaj vortoj en kantoj. Kelkaj tradukantoj emas plenigi mankantan silabon per do, ho, ja, nu, jen k.s. Tiuokaze oni prefere foliumu en PIV por trovi iom pli longan sinonimon, kiu povus anstataui unu el la malpli longaj vortoj. Uzu la stopilojn nur en kazo de urga bezono. • Provu kolorigi palajn vortojn. Precipe la vorto estas estas signife sufice pala. Anstatau: Mi estis en la urbo eble diru: Mi vagis tra la urbo. Anstatau: Mi estis hejme eble diru: Mi solis hejme. • En kantoj oni laueble uzu lingvajon kiun oni ankau uzas en normala prozo. Se tio montrigas neebla, oni konsciu, ke en kantoj la lingvouzo povas esti pli libera ol en normalaj kuntekstoj: o En kantoj oni povas pli vaste uzi neologismojn: tarda, dura, lanta, turpa. o La vortordo povas esti pli libera: Mi kisis carman lian amikinon. o Oni pli libere povas verbigi adjektivojn (ekz. vi belas; la kato nigras) o En kantoj oni foje povas forlasi la artikolon la, kie tio normale ne eblas. Ekz. Ni spitis malamikon anstatau Ni spitis la malamikon. o Oni povas uzi ci antatau ci tiu(j)(n): ekz-e: En ci nokto lunoplena, auskultu ci pregon. o En kantoj oni pli ofte evitas la sufikson -ec ol en prozo. Do dolco, intimo, senkoro anstatau dolceco, intimeco, senkoreco. o Tamen, oni prefere ne uzu Esperanton lau iu nefundamenta "ismo" kiel "riismo", "alielismo" k.s. En mia ttt-ejo mi kolektis kelkajn el miaj tradukoj kun ligoj al la originalaj tekstoj. Vi povus uzi tiun materialon por ekhavi ideon pri mia labormetodo: http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ En la teksto mi enplektis komentojn de Gunnar Fischer, Giuseppe Castelli, Manuel Pancorbo, Marwine van der Molen kaj Anja Karkiainen. Se ankau vi havas komentojn pri( ci tiu teksto, bonvolu sciigi min (roel@tekstoj.nl). La plej aktualan version de ci tiu artikolo vi trovos en http://www.tekstoj.nl/esperanto/ konsiloj.htm |
-- 作者:eto -- 发布时间:2006/11/10 20:53:53 -- 歌曲翻译的圭臬! |