以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La batalo de l' vivo (71) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=36712) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/9/4 9:57:53 -- La batalo de l' vivo (71) Clemency fine chesigis sian senesperan penadon, iom post iom alshovis sian seghon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per shajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Shi ne longe devis atendi, char li baldau komencis denove. "Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias ghin?" Clemency balancis la kapon. "Mi audis," shi diris, "ke doktoro Jeddler, kiel shajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de shi leterojn, en kiuj shi skribas, ke shi bone fartas kaj ke la edzinigho de tiu kun sinjoro Alfred faris shin felicha; kaj shi ankau de si reskribis leterojn. Sed super shia vivo kaj sorto sin portas la sekreto, kiu ghis nun ne estas klarigita kaj kiun --". Shia vocho farighis shanceligha kaj shi haltis. "Kaj kiun --" ripetis la fremdulo. "Kiun nur unu sola persono povus ankorau klarigi," diris Clemency, malfacile spirante. "Kaj kiu estas tiu persono?" demandis la fremdulo. "Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskau per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion shi antaue volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita. "Vi min konas ankorau, sinjoro," diris Clemency, tremante de ekscititeco. "Mi ghin vidis! Vi min konas ankorau de tiu nokto en la ghardeno. Mi estis apud si!" "Jes, mi ghin scias," li diris. "Jes, sinjoro," respondis Clemency. "Jes, certe. Tio chi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace -- kuru al sinjoro Alfred -- kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!" "Restu!" diris Michael Warden kaj trankvile starighis inter la pordo kaj Britain. "Kion Vi volas fari?" "Sciigu ilin, ke Vi tie chi estas, sinjoro," petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. "Sciigu ilin, ke de Viaj lipoj ili povas pli multe audi pri shi; ke shi ne tute estas perdita por ili, sed ke shi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon -- kaj ankau sian malnovan servantinon, mi --" shi batis sin per ambau manoj sur la bruston -- "ghojigi per la vido de shia aminda vizagho. Kuru, Ben, kuru!" Kaj chiam ankorau shi pushis lin al la pordo, kaj chiam ankorau sinjoro Warden staris antau la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malghoja mieno. |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/10/29 9:51:13 -- "Mi audis," shi diris, "ke doktoro kiel shajnas 是否可以用 shajne 来代替?后面的 pli ol kiom li montras 是否可以说成 pli ol li montras? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/10/29 9:52:52 -- Sed super shia super 在这里的含义是什么? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/10/29 9:54:43 -- "Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskau per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion shi antaue volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita. per tio sama 在这里怎么理解? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/10/29 9:57:07 -- Mi estis apud si!" 是不是应该 apud shi (li)? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/10/29 9:59:09 -- petis Clemency kaj 后面 tute ekster si de ekscititeco 怎么理解? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/10/30 10:32:47 -- 以下是引用siena在2013-10-29 9:51:13的发言: "Mi audis," shi diris, "ke doktoro kiel shajnas 是否可以用 shajne 来代替?后面的 pli ol kiom li montras 是否可以说成 pli ol li montras? 觉得不用说得那么复杂,用 ŝajne 来代替 kiel ŝajnas 是可以的。 kiom 在这里表示数量的比较,相当于 scias tiom pli ol kiom li montras, 最好不要省略 kiom。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/10/30 10:39:20 -- 以下是引用siena在2013-10-29 9:52:52的发言: Sed super shia super 在这里的含义是什么? 我理解这个super是用于抽象意义的“在……上”,这儿的含义是“这个秘密还罩着她的生活和命运”,意即“她的生活和命运对世人来说还是一个谜”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/10/30 10:40:55 -- 以下是引用siena在2013-10-29 9:54:43的发言: "Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskau per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion shi antaue volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita. per tio sama 在这里怎么理解? 应该是等于 preskaŭ per krio. |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/10/30 10:41:44 -- 以下是引用siena在2013-10-29 9:57:07的发言: Mi estis apud si!" 是不是应该 apud shi (li)? 输入错误,应该是 apud ŝi. |