以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La batalo de l' vivo (78) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=36719) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/9/4 10:02:42 -- La batalo de l' vivo (78) Shi ne povis auskulti la amatan vochon sen profunda, preskau turmenta skuigho. "Kiam mi loghis ankorau sub tiu chi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankorau tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, ech ne unu momenton. Ghi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj chio farighis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie chi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie chi malaperis." Shia fratino povis nur rigardi al shi en la vizaghon kaj forte shin teni en la brakoj. "Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li akiris alian koron, ankorau antau ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu chi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke ghi kashis sian amon kaj tenis ghin sekrete de la okuloj de chiuj, ekster miaj okuloj -- ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! -- kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu chi koro. Mi konis la batalon, kiun ghi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu chi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi shuldas al tiu chi koro, mi havis ghian belan ekzemplon chiutage antau la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion chi mi sciis, ke mi povos fari ankau por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antaue Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio chi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred che la adiaudiro, ke chiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj chi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi chiam pli kaj pli pensadis pri la rifuzighoj, kiuj chiutage estas renkontataj en la mondo kaj ech ne estas rimarkataj, tiam ankau mi sentis, ke mia tento farighas al mi kun chiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malghojo au doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita felicho, Li donis al mi la forton por la decidigho farighi neniam la edzino de Alfred. Ke li farighu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun chi felichan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!" "Ho, Marion! Ho, Marion!" murmuretis Grace. "Mi provis shajnigi min indiferenta por li --" shi alpremis la vizaghon de sia fratino al sia vango -- "sed tio chi estis tro malfacila, kaj vi chiam estis lia fervora protegantino. Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min auskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimighadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antau ol tiu chi chiutaga kuneestado renovighos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento shparus al ni chiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antau li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambau faris tiel felichaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis shin, ke shi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al shi la tutan veron, sed shi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankorau kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfelicho farighis por kelka tempo nia domano." |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/11/15 9:46:24 -- Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie chi 这个句子中文的最好表达方式是什么? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/11/15 9:49:33 -- li akiris alian koron, ankorau antau ol mi havis koron, por donaci al li. 是指“爱上另外一个人”吗? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/11/15 9:54:36 -- Tiu chi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je aldoniteco 是什么意思,这类词都显得比较抽象,不太好懂? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/11/15 10:00:01 -- Mi sentis, ke mi devas agi, antau ol tiu chi chiutaga kuneestado renovighos. 老师请把这个句子翻译一下好吗? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/11/18 10:10:11 -- 以下是引用siena在2013-11-15 9:46:24的发言: Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie chi 这个句子中文的最好表达方式是什么? “那天他离开这里的时候,我才感到我比任何时候都爱他”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/11/18 10:11:03 -- 以下是引用siena在2013-11-15 9:49:33的发言: li akiris alian koron, ankorau antau ol mi havis koron, por donaci al li. 是指“爱上另外一个人”吗? 我觉得有这个意思。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/11/18 10:31:11 -- 以下是引用siena在2013-11-15 9:54:36的发言: Tiu chi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je aldoniteco 是什么意思,这类词都显得比较抽象,不太好懂? 就这儿的字面意思,觉得有“依附”的含义。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/11/18 10:37:44 -- 以下是引用siena在2013-11-15 10:00:01的发言: Mi sentis, ke mi devas agi, antau ol tiu chi chiutaga kuneestado renovighos. 老师请把这个句子翻译一下好吗? “我觉得,在我们朝夕相处的生活改变之前,我必须采取行动”。 |
-- 作者:siena -- 发布时间:2013/11/19 9:49:34 -- 谢谢老师指教! |