以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (6) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=37642) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/11/27 10:11:05 -- La kantistino (6) "Sed la knabino kaj la maljuna servistino, chu vi do ne demandis ilin pri la deveno de la vundo?" "Mi do volas ghin konfesi al vi, komerca konsilanto, char vi estas mia malnova amiko; jes, kiam provizore nenio plu devis esti farata por la malsanulino, mi sufiche decide deklaris, ke mi plue jam neniel okupos min pri la sinjorino, se ili ne chion konfesos al mi." "Kaj kion ili diris? Daurigu do!" "Post la dekunua la kantistino estis reveninta, akompanate de granda vira maskulo.--Che tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du virinojn, char ili denove ekploris kaj per plej fortaj jhuroj solene certigis, ke mi neniel bezonas malbone pensi pri ilia mastrino; ke dum la longa tempo, de kiam ili servas al shi, post la kvara vespere neniam viro transpashis la sojlon; la malpli granda knabino, kredeble leginta romanojn, ech asertis, ke signora estas anghelo de pureco." "Tion mi ankau asertas", la komerca konsilanto diris, kortushite eknombradante la fenestrovitrojn de la palaco, al kiu ili proksimighis: "tion ankau mi diras; pri Bianetti oni ne povas malbone paroli, shi estas aminda, pia infanino; kaj chu estas shia kulpo, ke shi estas bela kaj devas perlabori sian vivtenon per kantado?" "Kredu al mi", Lange respondis, "kuracisto pri tio havas neerarigan, psikologian jughilon. Rigardo al la anghele puraj trajtoj de la malfelicha knabino min pli konvinkis pri shia virteco, ol la jhuroj de shiaj chambristinoj. Sed auskultu plue: la kantistino kun la fremdulo eniris en tiun chambron kaj elirigis sian servistinon. Tiu, eble pro scivolo, kion do signifas tiu nokta vizito, restis proksime de la pordo; shi audis disputon franclingve okazantan inter shia mastrino kaj basa, kaveca vocho de viro; ke signora fine ekploregis, ke la viro terure blasfemis; subite shi audis sian mastrinon akresone ekkrianta, shi pro timo jam ne povas deteni sin, abrupte malfermas la pordon, kaj en la sama momento la maskulo sin jhetas preter shin kaj tra la koridoro al la shtuparo. Shi sekvis lin kelke da pashoj, antau la shtuparo shi audis teruran pumpumon; li supozeble falegis malsupren. De malsupre levighas ghemado kaj plendetado, kiel tiu de mortanto; sed shi sentas timegon, shi ne kuraghas pluen iri ech unu pashon. Shi reiras en la pordon--la kantistino kushas en sia sango kaj post malmulte da momentoj fermas la okulojn. La knabino ne scias helpi al si, shi vekas la maljunan servistinon, por ke shi intertempe helpu al sia mastrino, kaj rapidas al mi, por eble ankorau alporti savon al signora." |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/9 9:33:15 -- mi plue jam neniel okupos min pri la sinjorino 可以理解成“不管这位女士的事情了”吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/9 9:34:57 -- akompanate de granda vira maskulo maskulo 不就是 viro 吗,为什么重复使用? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/9 9:52:21 -- Che tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du virinojn dusence 是不是dube 的意思? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/9 9:54:46 -- pri Bianetti oni ne povas malbone paroli, shi estas aminda, pia infanino 是“说坏话”? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/9 9:57:41 -- basa, kaveca vocho de viro 这个在中文里怎么说? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/9 9:59:04 -- shi audis teruran pumpumon 这是什么意思? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/10 9:29:10 -- 以下是引用longulo在2013-12-9 9:33:15的发言: mi plue jam neniel okupos min pri la sinjorino 可以理解成“不管这位女士的事情了”吗? 我觉得可以这样理解。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/10 9:30:40 -- 以下是引用longulo在2013-12-9 9:34:57的发言: akompanate de granda vira maskulo maskulo 不就是 viro 吗,为什么重复使用? 你搞错了,那个词是 masklo,vira maskulo 是“带着面具的男人”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/10 9:32:44 -- 以下是引用longulo在2013-12-9 9:52:21的发言: Che tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du virinojn dusence 是不是dube 的意思? 这两个词应该有区别,我理解前者是“狐疑”后者是“怀疑”。 |