以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  阅读天地 Legejo  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23)
----  La kantistino (7)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=37643)

--  作者:helo
--  发布时间:2013/11/27 10:12:06
--  La kantistino (7)
"Kaj Bianetti ankorau ne diris ion? Chu vi ne demandis shin?"

"Ni tuj iris al la policejo kaj vekis la direktoron: li ankorau
noktomeze traserchigis chiujn hotelojn kaj stratodrinkejojn, chiujn
angulojn de la urbo; el la pordego en tiu horo neniu pasis, kaj de
nun chiu estas severe esplorata. La domanoj loghantaj en la supra
etagho eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj
traserchis la domon; nekompreneble estis, kiel la mortiginto
povis forkuri, kvankam li supozeble per sia falo forte lezighis;
char oni trovis multe da sango malsupre che la shtuparo, kaj ne estas
nevershajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo.
Estas des pli nekompreneble, kiel li forsavis sin, char la dompordo
estis fermita. Bianetti mem vekighis je la deka kaj deklaris por
protokoli al la policestro, ke shi en la plej rigora senco ne scias,
ech ne suspektas, kiu povas esti la maskulo. Chiuj kuracistoj kaj
kirurgoj ricevis la devigan instrukcion, se ili estas vokataj al
paciento lezita per falo au tranchila vundo, anonci tion, char oni
eble tiamaniere povus trovi postsignon de la mortiginto. Jen kiel
statas la afero. Sed mi estas neshanceleble konvinkita, ke en tio
kashighas profunda sekreto, kiun la kantistino ne volas konigi; char
Bianetti ne estas tia, ke shi lasus sin hejmen akompani de viro tute
ne konata de shi. Tion shajne konjektas ankau shia servistino,
cheestinta dum la pridemandado. Char kiam shi vidis, ke signora ne
volas sciigi ion, shi ne menciis la disputon, kiun shi audis; sed
al mi shi rigardis pete, ke mi ne perfidu shin. \'Ghi estas terura
afero\', shi diris, poste min akompanante al la shtuparo, \'sed nenio
ajn instigus min perfidi ion, kion signora ne volas sciigi\'. Shi
ankorau ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon."

"Nu, kaj chu mi ne ankau povas scii tiun cirkonstancon?", la komerca
konsilanto demandis. "Vi vidas, kiel strechita estas mia scivolo;
malstrechu, malstrechu, pro Dio, alie mi facile povus ricevi miajn
atakojn."

"Audu, Bolnau, pripensu, chu ankorau alia Bolnau krom vi vivas en
chi tiu urbo? Chu ankorau iu alia ekzistas en la mondo kaj kie,
diru, kie?"

"Krom mi neniu ajn en chi tiu urbo", Bolnau respondis. "Kiam antau
ok jaroj mi ekloghis chi tie, mi ghojis, ke mia nomo ne estas _Schwarz_,
_Weiss_ au _Braun_, ne _Meier_, _Muller_ au _Bauer_[6], char pri
tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj. En _Kassel_ mi estis
la sola viro en mia familio, kaj aliloke en la tuta mondo ne ekzistas
iu Bolnau, krom mia filo, la malfelicha muzikmaniulo, pri kiu oni ne
plu audis, de kiam li velveturis al Ameriko. Sed kial vi demandas
pri mia nomo, doktoro?"

"Nu, ghi ne povas esti vi, komerca konsilanto, kaj via filo estas en
Ameriko. Sed jam estas kvarono post la dekdua, princidino Sofio estas
malsana, mi nur tro longe babilis kun vi: adiau, _au revoir_[7]."

"Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin che la brako, "antaue diru
al mi, kion ankorau diris la knabino."

"Nu do, sed katenu vian langon en la busho, Bolnau! Shia lasta vorto,
antau kiam shi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis
_Bolnau_."


--  作者:longulo
--  发布时间:2013/12/11 9:41:51
--  

La domanoj loghantaj en la supra etagho eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj traserchis la domon

这个句子中的 ne pli frue, ol...怎么说成中文比较好?


--  作者:longulo
--  发布时间:2013/12/11 9:44:45
--  

ne estas nevershajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo

这里是两个否定 ne estas nevershajne,是不是可以说成肯定?


--  作者:longulo
--  发布时间:2013/12/11 9:46:19
--  

protokoli al la policestro

这是什么意思?


--  作者:longulo
--  发布时间:2013/12/11 9:47:24
--  

shi en la plej rigora senco ne scias,
ech ne suspektas, kiu povas esti la maskulo

红色的怎么理解?


--  作者:longulo
--  发布时间:2013/12/11 9:48:43
--  

Chiuj kuracistoj kaj kirurgoj ricevis la devigan instrukcion

是“强制的”?


--  作者:longulo
--  发布时间:2013/12/11 9:50:03
--  

Jen kiel statas la afero.

这个句子很难理解,请老师解读一下。


--  作者:longulo
--  发布时间:2013/12/11 9:53:34
--  

Shi ankorau ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon.

可不可以理解成“她还向我承认了一点可能会使事情明朗化的情况”?


--  作者:longulo
--  发布时间:2013/12/11 9:56:34
--  

mia nomo ne estas _Schwarz_,
_Weiss_ au _Braun_, ne _Meier_, _Muller_ au _Bauer_[6], char pri
tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj.

这里的 interniksoj 是什么意思?


--  作者:longulo
--  发布时间:2013/12/11 9:58:37
--  

adiau, _au revoir_[7].

看不到注解,_au revoir_[7]. 是什么意思?