以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (8) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=37792) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/12 9:59:07 -- La kantistino (8) III. Oni ankorau neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza kaj malserena shteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin antau la palaco. Alitempe li pashis gaja kaj vigla, kaj kiam li per plej afabla rideto salutis chiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novajhojn, tiam oni ankorau ne estus aljughinta al li sesdek jarojn. Li shajnis efektive havi sufiche da kauzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante kolektis shatindan posedajhon, forlasis, kiam ghi shajnis suficha, la aferojn, por kun sia edzino ekloghi en B. kaj nun vivis en ghojo kaj plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj klopodu en la komerca fako. Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l\'sonoj, la muziko por li estis chio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankau, la patro facile flamighis, la filo ankau, la patro tuj chion pushis ghis la ekstremo, la filo ankau; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro estis kvindekjara kaj tiam pretighis por forlasi la aferojn kaj volis transdoni la komercadon al la filo. Efektive chio baldau estis aranghita kaj kvietigita, char en bela somera nokto la filo malaperis kun kelke da pianaj partituroj, ankau ghuste alvenis en Anglolando kaj sufiche amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca konsilanto deziris al li felichon por la vojagho kaj iris al B. La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja malserenigis al li kelkan horon; char li estis petinta lin, neniam plu montri sin antau li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia nevokite revenos; kelkfoje ekshajnis al li, ke li tamen agis malsaghe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskighi tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj ghojo, kaj kiu volis lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni tra la Largha strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun viron li vidis salutanta chiuflanken, chiumomente haltanta che tiu au tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi, ke ghi estis la komerca konsilanto Bolnau. |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/13 9:26:31 -- Oni ankorau neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza vidis后面的语法关系搞不清楚,请老师指教。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/13 9:28:36 -- tiam oni ankorau ne estus aljughinta al li sesdek jarojn. 是不是“不会认为他有60岁”吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/13 9:31:34 -- li spekulaciante kolektis shatindan posedajhon, forlasis, kiam ghi shajnis suficha, la 没有完全看懂,请老师解释一下。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/13 9:37:03 -- Li estis havinta unu solan filon 为什么用这个时态,难道是儿子死了么? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/13 9:38:04 -- tiu la maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj klopodu en la komerca fako. 这个用法是怎么回事? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/13 9:38:54 -- Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l\'sonoj 这是什么含义? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/13 9:42:09 -- La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja malserenigi 的直接宾语应该是 li吧,不是 kelkan horon 对不对? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/13 9:44:24 -- sed la tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskighi tiujn malgajajn pensojn 是不是应该理解成 ...ne lasis tiujn malgajajn pensojn naskighi? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/13 9:46:05 -- li vivis en plezuro kaj ghojo, kaj kiu volis 没有弄懂 kiu 是怎么回事? |