以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistno (9) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=37793) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/12 9:59:44 -- La kantistno (9) Sed hodiau chio estis tute alia. Se jam antaue la afero pri la mortigo de la kantistino preskau tro afekciis lin, la lasta vorto de la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankorau diris Bianetti, antau ol senkonsciighi. Lian propran honestan nomon shi elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj preskau rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de pensoj, mallevighis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "regha komerca konsilanto! Se shi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste malkashus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto, precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia _cause celebre_[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero al plurjaraj servoj!" Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte retiris la manon; chu tio ne estis la loko, kie oni chirkauligas la kanaban chirkaukolon[9], chu tio ne estis la loko, kie trapasas la malvarma glavo? Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis: "Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio shajnis al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin, interrilatante kun mortiginto. Preskau li mem kredis, ke li estas kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon, por eviti la policejon; char chu la direktoro ne povus stari che la fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, chu vi ne bonvolus por momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Chu li ne jam sentis ian tremon, chu li ne jam nun sentis siajn trajtojn shanghighintaj al pentula mieno, nur char oni povus opinii, ke li estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto? Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia konstitucio; timeme li serchis fenestrovitrojn, por nombrante trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis chirkau li, la sonorilturo shajnis sin moke klinanta antau li; freneza teruro kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, ghis kiam li elcherpite subfleksighis en sia loghejo; kaj kiam li iom rekonsciighis, lia unua demando estis, chu ne policano demandis pri li. |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/17 10:06:11 -- Liaj genuoj tremis kaj “不听使唤”? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/17 10:08:19 -- Kiom lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto, 全句的大意是什么? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/17 10:10:38 -- Kun malespera mieno li rigardis tra la 是什么样的“眼镜”? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/17 10:12:13 -- chu tio ne estis la loko, kie oni chirkauligas la kanaban chirkaukolon[9], chu tio ne estis la loko, kie trapasas la malvarma glavo? 这部分的意思不太懂,请老师解释一下。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/20 9:10:05 -- 以下是引用longulo在2013-12-17 10:06:11的发言: Liaj genuoj tremis kaj “不听使唤”? 可以这样理解。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/20 9:26:19 -- 以下是引用longulo在2013-12-17 10:08:19的发言: Kiom lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto, 全句的大意是什么? cause celebre 是法语“有名的案例”(=fama juĝafero)。我也不知道自己能不能理解得好,全句大概意思是“尤其是一个老练的法官曾经在一桩有名的审案中曾表现出过自己的机敏,在这种虚荣心的驱使下,单凭孤零零的一个词,他会作出怎么多的辩词来呀!” |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/20 9:28:14 -- 以下是引用longulo在2013-12-17 10:10:38的发言: Kun malespera mieno li rigardis tra la 是什么样的“眼镜”? “带柄的眼镜”吧。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/20 9:32:54 -- 以下是引用longulo在2013-12-17 10:12:13的发言: chu tio ne estis la loko, kie oni chirkauligas la kanaban chirkaukolon[9], chu tio ne estis la loko, kie trapasas la malvarma glavo? 这部分的意思不太懂,请老师解释一下。 kabana ĉirkaŭkolo 是指绞刑用的绳子,这样全句就可以理解为:难道这不是执行绞刑的地方吗?难道这不是冰冷的刀剑杀人的地方吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/21 9:43:15 -- 多谢老师! |