以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (10) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=37794) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/12 10:00:27 -- La kantistino (10) IV. Kiam proksimighe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al sia pacientino, li shin trovis multe pli bonfarta, ol li estis atendinta. Li sidighis al shia lito kaj interparolis kun shi pri tiu fatala okazajho. Shi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en la gracia mano kushis shia bela kapo. Shia vizagho ankorau estis tre pala, sed ech la konsumiteco de shiaj fortoj shajnis doni al shi siaspecan allogecon. Shia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo, tiu esprimopleneco, kiu jam pli antaue de sur la scenejo allogis la kuraciston, kvankam li estis kviete jughanta viro kaj ne plu havis la aghon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li malofte vidis kapon tiel belan, vizaghon tiel charman; shiaj trajtoj neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kauzis ensorchon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kashita; ghi estis tiu puro de l\'animo, tiu nobleco de l\'naturo, kio per surpriza brilo de beleco survershis tiujn virgulinajn trajtojn. "Shajnas, ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris, "vi sidadas tiel silente kaj meditante, streche rigardas min kaj shajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Au chu tio estas tro terura, por ghin sciigi al mi? Chu mi ne povas audi, kion la urbo diras pri mia akcidento?" "Por kio vi volas audi chiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj disvastigas neokupitaj homoj? Mi jhus meditis pri tio, kiel pura via animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin zorgigas la jugho de la aliaj homoj?" "Vi evitas mian demandon", shi respondis, "vi volas elturnighi, dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la jugho de l\'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu shi vivadas, ke estas al shi indiferente, kion oni parolas pri shi? Au chu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, char mi estas anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkashe, vi opinias min tre facilanima." "Ne, certe ne; mi chiam nur belajhojn audis pri vi, fraulino Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la mondo kun firma tenigho, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al multaj intrigoj. Sed kial vi volas ghuste scii, kion diras la homoj? Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novajhojn ne konsiderus konvenaj?" |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/21 9:52:11 -- sed ech la konsumiteco de shiaj fortoj shajnis doni al shi 主要是 konsumiteco 的意思理解不了,影响了对其他部分的理解。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/21 9:55:59 -- al la psikologia sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kashita 这个句子怎么翻译比较好啊? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/21 10:00:41 -- vi staras en la mondo kun firma tenigho 最后的 firma tenigho 是什么意思? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/23 9:46:51 -- 以下是引用longulo在2013-12-21 9:52:11的发言: sed ech la konsumiteco de shiaj fortoj shajnis doni al shi 主要是 konsumiteco 的意思理解不了,影响了对其他部分的理解。 按字面理解就是“被消耗”的意思,就是“她显得浑身无力似乎更增添了一层妩媚”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/23 9:49:29 -- 以下是引用longulo在2013-12-21 9:55:59的发言: al la psikologia sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kashita 这个句子怎么翻译比较好啊? “对于睿智的医学顾问来讲那个理由是明明白白的(藏不住的)”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/23 9:50:08 -- 以下是引用longulo在2013-12-21 10:00:41的发言: vi staras en la mondo kun firma tenigho 最后的 firma tenigho 是什么意思? “坚定的姿态”吧。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2013/12/24 12:35:40 -- 多谢老师! |