以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (12) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=37796) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2013/12/12 10:02:08 -- La kantistino (12) "Nu, la homoj babilas sensencajhojn", li kolerete daurigis. "Ekzemple, kiam antau nelonge vi aktoris en \'Otelo\', onidire en unu el la loghioj de l\'unua etagho estis fremda grafo; tiu pretendas, ke li vin rekonis kaj antau du jaroj en Parizo vidis en malbona domo.--Sed, mia Dio, vi farighas pli kaj pli pala--" "Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min; daurigu, daurigu!" "Nu, tiu klacho komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post iom ghi penetris en la publikon, kaj char aldonighas tiu okazajho, oni kombinas ambau kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en tiun malbonfaman domon en Parizo." Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la intensa palo estis shanghighinta en flaman rughon. Shi estis levinta sin pli alten, kvazau por preterlasi neniun vorton de tiu terura sciigo, shia okulo estis streche kaj brule fiksita al la busho de la kuracisto, shi apenau spiris, shia koro shajne haltis. "Nun chio estas finita", shi ekkriis kun dolora rigardo al la chielo, dum larmoj vershighis el shiaj okuloj, "nun chio estas elfinita; se tion li audis, estis tro por lia jhaluzo. Kial hierau mi ne mortis, ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolcha patrino konsolus min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!" La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li jhus volis diri al shi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte malfermighis kaj juna granda viro sin jhetis internen. Lia vizagho estis okulfrape bela, sed sovagha obstino malserenigis liajn trajtojn, liaj okuloj rulighis, liaj haroj nezorgite pendis chirkau la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li kvazau aktorante svingis en la aero, antau ol trovi spiron por paroli. Ekvidante lin, la kantistino laute ekkriis; la kuracisto komence opiniis, ke pro timo, sed ghi estis pro ghojo; char charma rideto transkuris trans shiajn lipojn, shia okulo tra larmoj brilis renkonten al li. "_Carlo_[10]!", shi ekkriis, "Carlo! Fine vi vizitas min!" |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/1 10:21:13 -- tiu klacho komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post 这里的rondoj该怎么理解? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/1 10:22:37 -- oni kombinas ambau 是“把两件事联系在一起”的意思吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/1 10:25:26 -- intensa palo estis shanghighinta en flaman rughon intensa palo 可以说成“惨白”吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/1 10:28:40 -- tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolcha patrino konsolus 前面部分不好理解,请老师解释一下。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/1 10:31:39 -- Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li 这个句子里有几个地方不懂,而且 antaŭ ol 这个用法也不熟悉。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/1/2 9:43:29 -- 以下是引用longulo在2014-1-1 10:21:13的发言: tiu klacho komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post 这里的rondoj该怎么理解? 应该有“圈子”的意思。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/1/2 9:44:01 -- 以下是引用longulo在2014-1-1 10:22:37的发言: oni kombinas ambau 是“把两件事联系在一起”的意思吗? 是这个意思。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/1/2 9:44:31 -- 以下是引用longulo在2014-1-1 10:25:26的发言: intensa palo estis shanghighinta en flaman rughon intensa palo 可以说成“惨白”吗? 可以。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/1/2 9:46:27 -- 以下是引用longulo在2014-1-1 10:28:40的发言: tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolcha patrino konsolus 前面部分不好理解,请老师解释一下。 可以理解成“当时,我真想有慈父在身边(安慰我)”。 |