以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (17) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=38112) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/1/12 9:23:53 -- La kantistino (17) V. Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazajhoj okupis la animon de medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis lin, kiel ghi antaue lin ghojigis; char chu la multaj vizitoj al malsanuloj, kiujn li devis fari antaue, ne malhelpis lin, tre baldau en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj audi la klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis? Sed por io la vizitoj en tridek ghis kvardek domoj utilis: li povis, kiel li kutimis diri, subauskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble li ankau povis tion au tion ekscii pri shia stranga amanto, orkestestro Boloni. Pri la kantistino oni levis la shultrojn. Oni des malpli favore jughis pri shi, ju pli oni chagrenighis, ke tiel longe nenio oficiala kaj certa pri shia afero penetras en la publikon. Shiaj enviantoj--kaj kiu distingigha kantistino, krom tio estante bela kaj dekokjara, ne havas sufiche da tiaj--shiaj enviantoj chion malenviis al shi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus farighinta. Shiaj amikoj kompatis shin kaj preskau ankorau pli timis pro shia reputacio, ol pro shia sano. La malfelicha knabino! Lange pensis kaj decidis des pli fervore servi al shi. Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion bonan. Proksimume antau tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo de Portugalujo luis subtegmentan chambreton kaj vivadis tre izolite kaj modere. Li shajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri kantado kaj pri muzikaj komponajhoj. Cetere chiuj asertis, ke ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli proksime konighis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermangho en la hotelo de Portugalujo, nur por ghui lian plezurigan interparolon pri muziko. Sed ankau ilia jugho akordighis en tio, ke li estas iom frenezeta, char li malatentas, ech malshatas virinan kantadon, dum li ravite parolas pri viraj vochoj, precipe pri viraj hhoroj; pri lia amrilato kun la kantistino Bianetti shajne neniu sciis. |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/14 9:54:03 -- Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazajhoj okupis la animon de eksklude 的具体意思是什么? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/14 9:55:14 -- Lia ampleksa klientaro nun same embarasis 这个句子的意思不太懂? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/14 9:56:59 -- char chu la multaj vizitoj al 这个句子的意思在语法上没有搞懂? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/14 9:59:01 -- ju pli oni chagrenighis, ke tiel longe nenio oficiala 这儿的ke怎么翻译比较好? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/14 10:02:18 -- shiaj enviantoj chion malenviis malenviis 具体什么意思? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/14 10:03:22 -- Shiaj amikoj kompatis shin kaj preskau ankorau pli timis pro shia 后面部分怎么说成中文? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/14 10:05:25 -- Proksimume antau tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo 是说“九个月”吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/1/14 10:08:38 -- Cetere chiuj asertis, ke 最后的那个词是什么意思? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/1/15 10:52:09 -- 以下是引用longulo在2014-1-14 9:54:03的发言: Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazajhoj okupis la animon de eksklude 的具体意思是什么? 在这里有“完完全全”,“除了这个没有别的”的意思。 |