以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  阅读天地 Legejo  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23)
----  La kantistino (22)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=38117)

--  作者:helo
--  发布时间:2014/1/12 9:27:59
--  La kantistino (22)
Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan
paperon. Al ghi mi shuldas mian savon. Iumatene mi ghin trovis sub la
bulkoj de mia matenmangho. Mi ne scias, de kiu favora mano ghi
devenis, sed la chielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen
ghia enhavo:

\'Fraulino!

La domo, en kiu vi loghas, estas malchastejo; la sinjorinoj, kiujn
vi vidas chirkau vi, estas publikulinoj; chu nia konfido al Giuseppa
do ne estis prava? Chu mallongan fibrilon de felicho shi volas acheti
per longa pento?\'

Ghi estis terura lumo, ghi minacis plene blindigi min, char preskau
tro subite ghi disshiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion
pri senzorga, felicha situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankorau ne
lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, shajnis al
mi terura sorchisto, povanta legi chiun mian penson kaj nepre jam nun
pri tio informita, kion mi sciighis. Kaj tamen mi preferis morti, ol
ankorau unu minuton resti tie.--Mi estis audinta knabinon rekte
kontraue de mia loghejo paroli itale; mi ne konis shin,--sed chu mi
do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis
en mi konfidon, mi volis shin petegi surgenue, savi min.

Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi chiam
frue levighis kaj kutimis tuj poste matenmanghi, kaj tio savis min.
En tiu tempo chiuj ankorau dormis, ech granda parto de la
servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed chu li povus pensi, ke
iu forkuros el tiu templo de l\'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris
min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj shancelighis, kiam
mi preteriris la loghion de l\'pordisto; li ne rimarkis min; tri
pashoj, kaj mi estis libera.


--  作者:longulo
--  发布时间:2014/1/25 9:52:04
--  

Chu mallongan fibrilon de felicho shi volas acheti per longa pento?

句子中的 mallonga fibrilo de feliĉo 如何理解?


--  作者:longulo
--  发布时间:2014/1/25 9:56:14
--  

restinte fidela al mia kampara moro, mi chiam
frue levighis kaj kutimis tuj poste matenmanghi

觉得用 restanta fidela 似乎比较好呢,是不是可以理解成:ĉar mi estis fidela al mia kampara moro, mi ĉiam frue leviĝas...


--  作者:helo
--  发布时间:2014/1/27 9:56:19
--  
以下是引用longulo在2014-1-25 9:52:04的发言:

Chu mallongan fibrilon de felicho shi volas acheti per longa pento?

句子中的 mallonga fibrilo de feliĉo 如何理解?

     fibrilo=fi+brilo 意思是“惨淡之光”吧。


--  作者:helo
--  发布时间:2014/1/27 9:57:15
--  
以下是引用longulo在2014-1-25 9:56:14的发言:

restinte fidela al mia kampara moro, mi chiam
frue levighis kaj kutimis tuj poste matenmanghi

觉得用 restanta fidela 似乎比较好呢,是不是可以理解成:ĉar mi estis fidela al mia kampara moro, mi ĉiam frue leviĝas...

      我也觉得用 restanta fidela 比较好。


--  作者:longulo
--  发布时间:2014/1/28 9:00:25
--  
谢谢老师!