以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (26) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=38307) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/1/30 10:22:12 -- La kantistino (26) \'Kion vi volas chi tie, mizerulo?\' mi ekkriis furioza, ke mi vidas min tiel ofendita. \'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo mi venis en tiun domon; mi ghin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas min.\' \'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj. Au vi tuj pagos dekmil frankojn, chu per juveloj, chu per oro, au vi sekvos min al Parizo; alie morgau la tuta urbo scios pli multe pri vi ol vi dezirus.\' Mi estis ekster mi. \'Kiu rajtigas vin, de mi postuli ion tian?\' mi ekkriis. \'Nu bone, diru al la urbo, kion vi volas; sed tuj forlasu chi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!\' Mi iris kelke da pashoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis mian brakon. \'Kiu min rajtigas?\' li diris, \'via patro, kolombeto, via patro\'. Diabla rido sonis el lia busho, la brilo de la kandelo lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la sama momento estis klare al mi, kiu antau mi staras; mi nun sciis, ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero havigis al mi supernaturan forton, mi kontraubaraktante liberigis min, mi volis forshiri lian maskon. \'Mi konas vin, chevalier de Planto\', mi ekkriis, \'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la tribunaloj kontentigon pri mi.\'--\'Tiel niaj aferoj ankorau ne statas, kolombeto\', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas--." La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis, kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la chevalier ankorau vivas, ke ghi estas la sama, kiu volis mortigi vin?" "Lia vocho, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hierau al vi donis, tion igis plene certa por mi. Ghi estas markita per la komencliteroj de lia nomo." "Kaj chu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Chu vi permesas al mi, chion de vi diritan sciigi ech antau la jughisto?" |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/2/24 9:40:21 -- mi vidas min tiel ofendita 可不可以理解成 mi sentas min tiel ofendita? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/2/24 9:42:02 -- lasu la ceremoniojn 在这里是什么意思? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/2/24 9:43:40 -- Mi estis ekster mi. 是“无法控制我自己”,对吗? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/2/28 9:01:07 -- 以下是引用longulo在2014-2-24 9:40:21的发言: mi vidas min tiel ofendita 可不可以理解成 mi sentas min tiel ofendita? 就是这个意思。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/2/28 9:02:00 -- 以下是引用longulo在2014-2-24 9:42:02的发言: lasu la ceremoniojn 在这里是什么意思? “不讲客气,不要客套”的意思吧。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/2/28 9:03:18 -- 以下是引用longulo在2014-2-24 9:43:40的发言: Mi estis ekster mi. 是“无法控制我自己”,对吗? 有这个含义:不能自已。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/3/2 9:35:00 -- 谢谢老师! |