以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (34) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=39118) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/4/10 10:17:00 -- La kantistino (34) "Nenia cirkonstanco che tiaj okazajhoj estas tro malgrava, karulineto mia", la policulo respondis; "se vi scias ion--" "Mi preskau opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas paroli; kiam shi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, shia lasta ghemeto estis--Bolnau." "Chu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni ghis nun silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; chu vi do audis ghuste, chu Bolnau?" "Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la koro. "Bolnau, shi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!" La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda viro, sed--chu ne ekzistis ekzemploj, ke ghuste tiaj homoj, kiuj antau la publiko shajnas neriprocheblaj, plej klopodigas la jughistaron? Chu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimighis al la Largha strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren, li chiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj shajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankorau kvindek pashojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li palighis, turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan vidighon, per kavaj sonoj li eligis: "_Bon jour, bon jour!_"[24]; li shajne volis rideti, sed la okuloj plenighis per larmoj, kaj lia vizagho konvulsie shanghighis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj audeble klakis. "Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne vidis vin preteriranta mian fenestron; vi shajne ne tute bone fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala, chu vi estas malsana?" |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/4/10 10:17:22 -- "Ne--ghi estas nur malgranda frostotremo--mi efektive dum kelke da tagoj estis malsaneta, sed dank\' al Dio mi nun pli bone fartas." "Chu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi apenau pensis; mi opiniis, ke ankorau antau kelke da tagoj che la maskobalo mi vidis vin tre vigla." "Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitighi; revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resanighinta." "Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; ghi estas la lasta kaj onidire farighos tre brila; mi esperas, ke mi vidos vin tie; intertempe adiau, sinjoro komerca konsilanto!" |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/7 9:45:20 -- "Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la koro. "Per mia honoro"是什么意思呢? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/7 9:47:18 -- Bolnau, shi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke 为什么这里有 alie, ol ke... 如果不用,好像也是讲得通的,是不是? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/7 9:49:33 -- neniu homo, kiel ajn honeste li 可以理解成“好得不会犯罪”吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/7 9:53:30 -- li salutis dekstren, li salutis maldekstren, 是不是“他时而向右点头打招呼,时而向左点头打招呼”的意思? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/7 9:55:02 -- "_Bon jour, bon jour!_"[24]; 这个是什么意思? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/7 9:56:32 -- Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. 是不是很少露面的意思? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/7 10:01:39 -- intertempe adiau, sinjoro komerca konsilanto! intertempe 在这里是什么意思呢? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/5/17 8:43:07 -- 以下是引用longulo在2014-5-7 9:45:20的发言: "Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la koro. "Per mia honoro"是什么意思呢? 应该有“以我的名誉起誓”的意思吧。 |