以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (35) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=39119) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/4/10 10:17:56 -- La kantistino (35) X. "Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li scias pri la vorto de la kantistino. Onidire shi ja resanighis; sed chu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Chu li ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos min; chiupashe mi vidos ruzajn fremdajn vizaghojn. Mi nenion plu povos diri, tuj ghi estos raportata, signifklarigata; mi farighos, ho Dio en la chielo, mi farighos malkvieta, danghera individuo; kaj tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo _Tell_ en la kvara akto!" Tiel la malfelicha Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon. "Li certe opinias, ke mi ne kuraghos proksimighi al la kantistino, pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi lian suspekton! Kaj tamen--chu proksime de shi ne atakos min tremado, ghuste char li povas pensi, ke mi tremos pro riprochoj de l\'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama autoro pruvis en speciala publikajho, ke oni povas timi la timon, kaj ghuste tio shajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraghighi kaj iri renkonte al la danghero. Li alportigis de la maskopruntisto la luksan veston de la pashaho de _Janina_; li chiutage surmetis ghin kaj sin ekzercis antau granda spegulo, tute egalpeze elrigardi el sia masko. El sia negligho li faris pupon kaj sidigis ghin sur segho; ghi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel pashaho chirkauiris shin, alproksimighis kaj diris: "Mi senlime ghojas, ke mi vidas vin tiel laudezire bonfarta." En la tria tago li jam povis tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli malfacilan. Li volis esti tre ghentila kaj egalpeza kaj proponi al shi teleron kun bombonoj kaj puncho. Li ekzercis sin per glaso da akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ghi terure tintis en lia mano; sed ankau tiun malfortecon li venkis, li ech provis sufiche gaje diri che tio: "Estimata, chu vi ne deziras iom da puncho kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos tremanta, li pensis. _Ali_, la pashaho de Janina, sentis en si kuraghon, malgrau sia timo, viziti la maskobalon. |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/22 11:06:39 -- 这段不难,基本能看懂,没有什么问题。 |