以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (36) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=39120) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/4/10 10:18:29 -- La kantistino (36) La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la unua fojo la resanighintinon ree konduki inter la homojn. Shi volonte konsentis; char per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu li klopodis pri shi, li ja akiris la rajton pri shia plej arda dankeco. Do li venis kun shi al la balfesto kaj shajne ne malmulte vantighis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La loghantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ghis en la bierejachoj; sed kiam gravaj viroj protektis shin, kiam respektataj sinjorinoj shin publike defendis, oni akomodighis al la cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortushite de la sorto de l\'kompatinda infanino vagadis en la stratoj kaj preskau mortis pro raviteco, ke shi resanighis. Kiam shi eniris en la chambregon, chiuj shajne atendis nur shin, kiel la reghinon de l\'festo; oni aklamis shin kaj ghojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazau jhus prosperis al shi plej malfacilaj vochruladoj. Ankau la medicina konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili kriis, "jen lerta viro, tiu savis shin." La kantistino estis ghoje emociita de tiu aklamo de l\'homamaso; afekciite de la murmurado de l\'gratulantoj shi ech preskau forgesis, ke ankorau pli serioza celo shin kondukis en tiun chambregon; sed la kvar fortikaj domenuloj proksime post shi sekvantaj kaj la demandoj de la kuracisto, chu shi ankorau ne ekvidis la grizajn okulojn de la chevalier, ree kaj ree memorigis shin pri shia intenco. Shi mem kaj la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B. oni nomis lian kostumon pashaho Ali), konstante prempushas sin proksimen al shi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa movigho de la maskuloj forshiris lin, chiam li denove estis che ilia flanko. La kantistino pushetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la pashaho. Li respondis shian okulsignon kaj diris: "Mi jam antau longe rimarkis lin." La pashaho proksimighis per nefirmaj pashoj; la kantistino pli forte krochighis al la brako de Lange; li nun estis tute proksime--rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj kava vocho diris al shi: "Mi senlime ghojas, ke mi vidas vin tiel laudezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj shajne skuetighis; ankau la maskulo che tiu vido tremante forturnis sin kaj malaperis en la homamaso. "Chu tio estas li?", la medicina konsilanto ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj chielzorge; chu vi opinias, ke estas li?" "Ankorau mi tion ne certe scias", shi respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn." [此贴子已经被作者于2014-4-10 10:19:32编辑过]
|
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/22 11:09:01 -- La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la 这个没有全看懂,而且搞不太清楚语法关系,请老师解释一下。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/22 11:11:43 -- Do li venis kun shi al la balfesto kaj shajne ne malmulte 后面半句是不是有“倍感荣幸”的意思? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/22 11:13:04 -- En la unuaj tagoj oni malbone 有“说某人坏话”的意思吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/22 11:20:38 -- kvazau jhus prosperis al shi plej malfacilaj vochruladoj 这个意思不太懂,请老师解释一下。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/5/22 11:23:21 -- kvar fortikaj domenuloj proksime post shi 其中的 domenuloj 是什么意思? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/5/23 12:35:53 -- 以下是引用longulo在2014-5-22 11:09:01的发言: La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la 这个没有全看懂,而且搞不太清楚语法关系,请老师解释一下。 其实这个句子不是太难,“他不会把这种权利让给任何人”,什么“权利”呢,后面跟了一个不定式词组的定语 ree konduki la resaniĝintinon inter la homojn por la unua fojo 这也就是句子的语法结构了。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/5/23 12:37:14 -- 以下是引用longulo在2014-5-22 11:11:43的发言: Do li venis kun shi al la balfesto kaj shajne ne malmulte 后面半句是不是有“倍感荣幸”的意思? 有这个意思的。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/5/23 12:38:09 -- 以下是引用longulo在2014-5-22 11:13:04的发言: En la unuaj tagoj oni malbone 有“说某人坏话”的意思吗? 嗯,就是这个意思。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/5/23 12:41:58 -- 以下是引用longulo在2014-5-22 11:20:38的发言: kvazau jhus prosperis al shi plej malfacilaj vochruladoj 这个意思不太懂,请老师解释一下。 malfacilaj voĉruladoj 是指歌手飙高音的那一段比较困难的音域吧。飚完之后自然掌声一片了。 |