以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (40) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=39124) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/4/10 10:22:21 -- La kantistino (40) Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis ghin al la malsanulo; tiu ghin albushigis per nefirma mano; ghi shajne freshigis lin; dum kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li vershis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malshlosis kaj eligis tukon--la kuracisto rigardis al ghi, terura suspekto en li naskighis--li ree rigardis, ghi estis la sama koloro, la sama shtofo, ghi estis la tuko, trovita che la kantistino. La malgrandulo volis transdoni ghin al la malsanulo; li repushis ghin: "Al la diablo, bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur ghin!" La servisto elserchis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla odoro disvastighis en la chambro--ghi estis la sama parfumo, kiun surhavis la alia, trovita tuko. La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis dubeble, ke li havas antau si la atencinton de la kantistino Bianetti, tiun chevalier de Planto; ghi estis senhelpa homo, malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis, kvazau chiumomente li povas sin jheti el la lito kaj kapti lian gorghon; li prenis sian chapelon, la proksimeco de la terura homo forpelis lin. La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri. "Ho, via moshto!", li ghemis, "Vi ja ne volas lasi min sola che li? Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela fantomo kun la dormochapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la chambro! Pro Dio, ne forlasu min!" La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li shajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo shajne infektis lin; li repushis la malgrandulon kaj forkuris el la chambro; ankorau sur la plej malsupraj shtuparoj li audis la teruran ridon de la mortigisto. |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/7/2 10:20:45 -- li prenis sian chapelon, la proksimeco de la terura homo 句子的后面部分怎么翻译呢? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/7/2 10:23:41 -- La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis intermikse 大概是说“又笑又骂”或者是“笑一阵又骂一阵”? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/7/18 8:32:35 -- 以下是引用longulo在2014-7-2 10:20:45的发言: li prenis sian chapelon, la proksimeco de la terura homo 句子的后面部分怎么翻译呢? 我想可以理解为“他不敢靠近那可怕的人”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/7/18 8:33:19 -- 以下是引用longulo在2014-7-2 10:23:41的发言: La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis intermikse 大概是说“又笑又骂”或者是“笑一阵又骂一阵”? 可以这样理解的。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/7/20 8:37:37 -- 谢谢老师! |