以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La kantistino (42) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=39126) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/4/10 10:23:29 -- La kantistino (42) Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino, la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto eniris; la malsanulo ankorau same sidis en la lito, kiel la kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo shajnis ankorau pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam ekrigidighantaj, ankorau pli hororiga. Per senvivaj okuloj li rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li shajne pripensis, kio nun okazas en lia chambro, char referendario Pfalle, mallonga, juna viro kun rughaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis konvene stariginta tablon, metis antau sin kolonon da paperoj kaj tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli. "Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta vocho kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas vizitojn." La direktoro aliris proksimen antau lin, firme lin rigardis kaj diris akcente: "Chevalier de Planto!" "_Qui vive[25]?_", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la dekstran manon al la dormochapo, kvazau volante militiste saluti. "Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia daurigis. La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La chevalier jam de longe estas mortinta!" "Chu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de la regho!" La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro mian pasporton!" "Ne estas necese; chu vi konas tiun tukon, sinjoro?" "Kial mi ne konus ghin? Vi tie forprenis ghin de mia segho; por kio la demandoj, por kio la scenoj? Vi ghenas min, sinjoro!" "Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi ja tenas vian tukon; chi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa Bianetti." |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/7/23 9:47:48 -- Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino, superflue 是“多余”的意思吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/7/23 9:50:14 -- ili venis por akuzi la kavaliron de mortigo provita 可以说成“杀人未遂”吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/7/23 9:54:07 -- "_Qui vive[25]?_", 注释怎么说? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/7/24 8:35:29 -- 以下是引用longulo在2014-7-23 9:47:48的发言: Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino, superflue 是“多余”的意思吗? 正是这个意思。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/7/24 8:36:05 -- 以下是引用longulo在2014-7-23 9:50:14的发言: ili venis por akuzi la kavaliron de mortigo provita 可以说成“杀人未遂”吗? 可以这样理解。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/7/24 8:37:52 -- 以下是引用longulo在2014-7-23 9:54:07的发言: "_Qui vive[25]?_", 注释怎么说? = jen kiu? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/7/25 9:33:05 -- 谢谢老师! |