以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  阅读天地 Legejo  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23)
----  La kantistino (43)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=39127)

--  作者:helo
--  发布时间:2014/4/10 10:23:58
--  La kantistino (43)
La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj
grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro
ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li
eliris kaj baldau poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro
Boloni kaj la ...a shtatsendito en la chambron.

"Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al chi tiu,
"chu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata
al vi kiel chevalier de Planto?"

"Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas
miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antaue por protokoli."

"Giuseppa Bianetti, chu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis
vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo,
la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?"

La kantistino tremis, vidante la teruran viron; shi volis respondi,
sed li mem al shi evitigis chian konfeson. Li pli alten levis sin,
lia lana chapo shajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis
rigidaj, li shajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie
dis- kaj kunfleksighis; lia vocho jam nur mallaute kaj rauke
suprenrampis el la brusto; ech lia rido kaj liaj blasfemoj preskau
farighis flustrado: "Chu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris.
"Jen vi bele agas. Chu ne, mia vidigho vin tre plezurigas! Mi vere
bedauras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta
al vi, vidi vian onklon antau lia forvojagho mokata de tiuj germanaj
brutoj!"

"Por kio ni ankorau bezonas atestojn?", la direktoro interrompis
lin. "Sinjoro referendario Pfalle, skribu arestordonon kontrau--"

"Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "chu vi do ne vidas, ke la
morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se
vi ankorau devas demandi pri io."


--  作者:longulo
--  发布时间:2014/7/25 9:36:40
--  

dis- kaj kunfleksighis

这儿是什么意思呢?


--  作者:helo
--  发布时间:2014/7/28 9:26:02
--  
以下是引用longulo在2014-7-25 9:36:40的发言:

dis- kaj kunfleksighis

这儿是什么意思呢?

     disfleksighis kaj kunfleksighis 应该有“伸曲”的意思吧。


--  作者:longulo
--  发布时间:2014/7/29 8:38:24
--  
谢谢老师!