以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La nigra galero (6) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=40591) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/8/22 9:53:55 -- La nigra galero (6) II. Sur la shipo "_Andrea Doria_". En la urbon Antverpeno fishistoj alportis la novajhon de la nokta okazintajho, kaj granda pri tio estis, lau la partianeco, la kashita ghojo au la lauta kolero de la loghantaro. Ankau en la urbo baldau ekkaptis la popolamason la nomo de la "Nigra Galero" kaj oni interrilatis ghin kun pli au malpli granda certeco kun la okazinta malfelicho. Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta tian faron, ol la "Nigra Galero"? Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la preghejoj, en la magistrata domo kaj en la citadelo estis audata la vorto. Sur la militaj kaj komercaj shipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, ghi rondiris. Chie oni vidis konfuzon au kashitan ghojegon sur la vizaghoj. "La Nigra Galero, la Nigra Galero!" -- Estis _Federigo Spinola_, nobela ghenova patricio, entreprenema ido de la famkonata gento de tiu richa respubliko, kiu kun la regho de Hispanujo, Filipo III., estis kontraktinta, armi por la servo de la katolika majesto shiparon kontrau la nederlandaj ribelantoj kaj konduki ghin en la nordan maron. Chiu kaptajho, chiuj shipoj forprenitaj de la herezuloj, estis proprajho de la admiralo _Federigo_, kaj tial, kun grandega nombro da galeroj kaj galeonoj ekipitaj de deksescent maltimemaj viroj, li foriris el Ghenova, veturis tra la marstrato de _Gibraltar_, chirkaukuris la promontoron _Finisterre_, varbis en la golfo de _Bizcaya_ grandan nombron da kuraghegaj _bizcayaj_ piratoj kaj kapershipoj por sia sekvantaro, same grandan nombron da _Dunkerkaj_ rabistoj, kaj la 11an de septembro 1599 li alvenis en la haveno de _Sluis_, kie li ankrighis, kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro. La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj remveturiloj, kiujn ghis tiam estis uzintaj nur la chirkauloghantoj de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence ech la kuraghaj, nenion timantaj zeelandaj shipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent remilpiedoj batis la ondojn. Tiamaniere komence _Federigo Spinola_ bonege prosperis kaj gajnis kelkan riche sharghitan komercan shipon, kelkan malrichan shipistboaton de la nederlandanoj; ghis kiam la unua teruro estis venkita de tiuj chi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuraghe. Multnombran shiparon forsendis la chefshtatoj, kaj per akra batalo ne nur granda nombro da kapershipoj malamikaj estis detruata, sed ech unu el la teruraj galeroj kaptata. |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/8/24 9:31:21 -- Estis _Federigo Spinola_, nobela ghenova patricio, entreprenema ido 句中的 kontrakti 还是“签订合同”的意思吗? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/8/24 9:35:05 -- komence ech la kuraghaj, nenion 应该是 nekonata 吧? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2014/8/24 9:37:08 -- Tiamaniere komence _Federigo Spinola_ bonege prosperis kaj gajnis kelkan riche sharghitan komercan shipon, kelkan malrichan shipistboaton de la nederlandanoj; ghis kiam la unua teruro estis venkita de tiuj chi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuraghe. 句中的 gxis kiam 怎么理解? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/8/30 9:18:34 -- 以下是引用longulo在2014-8-24 9:31:21的发言: Estis _Federigo Spinola_, nobela ghenova patricio, entreprenema ido 句中的 kontrakti 还是“签订合同”的意思吗? 应该只有这个含义,如果要翻译,这里可以说成“有约在身”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/8/30 9:19:29 -- 以下是引用longulo在2014-8-24 9:35:05的发言: komence ech la kuraghaj, nenion 应该是 nekonata 吧? 可能输入错误,应该是 nekonata。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/8/30 9:22:34 -- 以下是引用longulo在2014-8-24 9:37:08的发言: Tiamaniere komence _Federigo Spinola_ bonege prosperis kaj gajnis kelkan riche sharghitan komercan shipon, kelkan malrichan shipistboaton de la nederlandanoj; ghis kiam la unua teruro estis venkita de tiuj chi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuraghe. 句中的 gxis kiam 怎么理解? gxis kiam 其实是一种比较累赘的用法,gxis 本身就是连词,后面可以不用 kiam。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2015/1/14 9:47:20 -- 谢谢老师!本人因家庭琐事,很久不上网,请老师原谅! |