以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La nigra galero (8) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=40593) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/8/22 9:55:21 -- La nigra galero (8) "Donu Dio", ekdiris la estro de _Andrea Doria_, chagrene frapante la ferdekon per la piedo. "_Leone_, mi ne plu povas suferi esti ankrigita tie chi tiel senokupe." "Senokupe?" ridis la shipa leutenanto. "Nu, pro la bela korpo de Venuso, tion do mi ne scias. Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni estas tie chi ankrigitaj, ne pasigis tiel neuzate. _Corpo di Bacco_, kian belan akiron mi faris je la grasa _signora_, tie en la taverno de la \'Blazono de _Alcantara_\'. Mi petas vin, Antonio." "Al vi la vivo estas ankorau malpeza, _Leone_!" diris la estro ghemante. "Ojmej," ridis la leutenanto, "frapu do vian propran bruston, amiko, kaj ne kantu al mi tiajn frazojn. Ha, ne forturnu la rigardon de mi tiel mizere ghemante. Mi petas, vidu lau mia fingro -- jen, vidu tiun lumon super la urbmuro, en tiu angula fenestro! Sekvu nur mian fingron, chu vi vidas? Ohe, _Antonio_, _Antonello_, kapitano, kapitaneto, kiu loghas tie? Diru al mi, kiu bruligis tiun lumeton? Chu ne la infano plej dolcha, kiun naskis dum la tuta tempo, ke tie chi pluvas -- kaj tio estas tre longa tempo, kiel shajnas al mi -- tiu chi hiperborea lando, mi devus diri, tiu chi hiperborea marcho? He, chu ne _Antonio Valani_, estro de tiu chi bona galeono _Andrea Doria_, estas kaptita kun korpo kaj animo al la du bluaj okuloj kaj al la blondaj plektharoj, al tiu chi bela flamlandanino? Denove sopiro? ho Antonio, Antonio, pro nia kara sinjorino de _Cythere_, vi do estas bubo tro malgaja." Chagrene forturnis sin la estro. "Ho, lasu min, _Leone_, -- mi petas, iru che vian grasan _signora_. Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto ghis la unua kokokrio, por ke mi liberigu la shipon de vi kaj de via fibusho. Iru, mi petas vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizagho. Vere, mi ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu ankau al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo prezentas dezertecan aspekton." "Antonio," diris la leutenanto pli serioze, "Antonio, pro mia honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la \'Blazono de _Alcantara_\' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al shi plachos -- mi ne iros. Pro diablo, parolu, _carissimo_, kia estas via stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novajho de la _Westerskeldo_ ne estas la kauzo; konfidu al mi, chu efektive estas verajho, kion mi kredis sherco kaj sherce pritraktis? Chu serioze vi estas falinta en la katenojn de la blonda sorchistino?" |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2015/1/22 9:49:31 -- Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni 这个句子的语法结构不太清楚,请老师解释一下。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2015/1/22 10:13:52 -- _Corpo di Bacco_, 这个句子意思没有看懂。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2015/1/22 10:22:10 -- 有很多句子还是不理解,老师能不能选些比较容易看懂的文章,可能收获会大一些? |