以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La nigra galero (9) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=40594) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/8/22 9:56:18 -- La nigra galero (9) La estro multe eksopiris ne respondante, kaj _Leone_ daurigis: "Kaj shi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de chiuj sinjorinoj en la _strada Balbi_ kaj en chiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de nia kara patra urbo _Genova superba_? Pro la estrino de _Paphos_, tio meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu chi charma barbarino! ..._Antonio Valani_, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolchan knabinon?" Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leutenanto, estis interrompata kaj pereis per la alvoko de la gardostaranta shipsoldato apud la transirejo; tamburruligho eksonis de trans la kajo, torchoj eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo _Federigo Spinola_ venis por rigardi, en kia stato estas "_Andrea Doria_" kaj la aliaj shipoj de lia shiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona humoro, kion Antonio kaj _Leone_ bone sentis, alkurante por lin saluti. Furiozege piedobatis _signor Federigo_, irante en la mezo de siaj kapitanoj kolektighantaj sur la shipo "_Andrea Doria_" chirkau li. La malfelicha batalo de la pasinta nokto premegis lian animon. Por la dauro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel shajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu _Don Filipo III._ de Hispanujo estis skribinta sian _Yo el Rey_ super la subskriboj de la _nobiles_ de Ghenova. "Eliru vi chiuj!" ekkriis _Don Federigo_ en la mezo de siaj kapitanoj furioze, "for sur la maron kaj kaptu tiun chi malbenitan Nigran Galeron. Sur ghiajn proprajn velajn stangojn ligu la tutan soldataron, kaj la infero havu iliajn animojn. _Cospetto_, morgau je tagigho levos la kvar galeroj, kiuj estas ankorau tie chi, la ankrojn. Chu vi audas, _signori_? La _Andrea Doria_ restos sola ankorau tie chi kaj atendos ordonojn pli detalajn. Chu vi audas, sinjoroj de la galeroj? -- morgau matene! Ordono jam estas donita _Sluis_\'on al la tieaj estroj, same marveturi kun chiuj nebezonataj shipoj. La Nigran Galeron, alportu al mi la Nigran Galeron, au la satano -- --." Foren piedbatis la admiralo, englutante la restajn vortojn, kaj la kapitanoj rigardis sin reciproke kun grimacoj malantau la admiralo: "Diavolo -- tio estis hispana pipro! -- Ankau laboro pli facile priparolata ol farota! -- Nu sinjoroj? -- La Nigra Galero! -- Chu hierau vi pendigis vian kuiriston _Francisco_? -- Jes, domaghe! -- _Sluis!_ -- _Spinola!_ -- Nigra Galero!" Tiaj vortoj estis konfuzataj sur la _Andrea Doria_, ghis kiam fine unu estro post la alia foriris por fari la preparojn por la morgaua elveturo. _Antonio Valani_ kaj _Leone della Rota_ nur post multa tempo sin retrovis solaj sur la ferdeko. "Do la aliaj velveturos, kaj ni restos tie chi? Ankau bone!" diris _Leone_. "Ni do iru por nia propra chaso, Antonio, sed antau chio ni nun iru en la tavernon. Detale vi rakontos al mi tie chion, kio koncernas viajn rilatojn al la charma flamlandanino." |
-- 作者:helo -- 发布时间:2014/8/22 9:56:37 -- "Ho ne, _Leone_, lasu min!" "Ne, ne, vi devas nepre. Mi helpos vin, karulo; mi estas bona kuracisto en tiaj suferoj. Kelkunu ghin spertis, kaj vi ankau ghin spertos, _Tonino_." Kontrauvole la kapitano lasis sin fortiri de sia shipo. Chagrene li sekvis la _luogotenente_\'n tra la stratetoj de Antverpeno al la taverno "Al la Blazono de _Alcantara_", kie la grasa mastrino estis enamighinta je la gaja _Leone della Rota_, kaj kie la amato havis senpagan trinkokazon kaj -- senpagan dormokazon, kiel ofte plachis al li. Sed tre ofte estis al li plache kaj agrable. |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2015/2/6 9:17:18 -- La admiralo _Federigo Spinola_ venis por 请问老师,en kia stato 是宾语从句吗?什么意思呢? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2015/2/6 9:21:35 -- la infero havu iliajn animojn. 用havu有点不太明白,主要是意思上的。 |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2015/2/6 9:23:26 -- morgau je levos 的宾语是 la ankrojn 吧,怎么相隔那么远? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2015/2/6 9:27:22 -- Kelkunu ghin spertis, kaj vi ankau ghin kelkunu 是什么意思? |
-- 作者:longulo -- 发布时间:2015/2/6 9:29:24 -- 反复读了几遍,这一段好像比以前的段子更容易。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2015/2/9 9:51:47 -- 以下是引用longulo在2015-2-6 9:17:18的发言: La admiralo _Federigo Spinola_ venis por 请问老师,en kia stato 是宾语从句吗?什么意思呢? 是宾语从句,意思是“(看)处于怎样的状态中”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2015/2/9 9:53:39 -- 以下是引用longulo在2015-2-6 9:21:35的发言: la infero havu iliajn animojn. 用havu有点不太明白,主要是意思上的。 “让地狱有他们的灵魂吧”,即“让他们的灵魂进入地狱吧”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2015/2/9 9:56:32 -- 以下是引用longulo在2015-2-6 9:23:26的发言: morgau je levos 的宾语是 la ankrojn 吧,怎么相隔那么远? 是的,“起锚”之意。只要不影响理解,世界语中的词序很自由。我们的读者应该尽量去适应国外世界语者的使用习惯。 |