以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  阅读天地 Legejo  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23)
----  La nigra galero (10)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=42237)

--  作者:helo
--  发布时间:2015/2/11 8:54:47
--  La nigra galero (10)
III.

_Jan_ kaj _Myga_.


En unu el la altaj frontonaj domoj malantau la urba muro che la
kajo de Antverpeno sidis la sekvintan vesperon _Myga van Bergen_ apud
sia malgranda lampo, tute en funebraj vestajhoj -- la filino de la
mortinta komercisto iam richega kaj estimata _Michael van Bergen_, pri
kiu nun povis esti dirata: _Supremum diem obiit, senex et pauper_[3].

Kvazau sako da ormoneroj novstampitaj estus elshutata, tiel sonoris
antau dekkvin au dudek jaroj la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ al
chies oreloj. Unu el la plej richaj domoj estis reprezentata per tiu
firmo. Sur chiuj maroj naghis ghiaj shipoj, ghiaj magazenoj estis
plenaj je la plej multekostaj trezoroj de Hindujo kaj Ameriko, ghia
oficejo estis plena je lertaj skribistoj. Jes, antau dudek jaroj vi
devis demandi en la borso au en la domo de _la Oosterlinge_, de la
granda hansatenejo pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_; vere bona
informo estus farita al vi.

Sed nun _Johann Geerdes Norris_ estis mortinta jam delonge en
_Amsterdam_, kaj antau dekkvar tagoj lia antaua kompaniano estis
sekvinta lin en la tombon, farighinte almozulo.

Se vi nun en la borso au en la domo de la _Hansa_ estus demandintaj
pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_, oni estus eble iginta
vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon.
Kiu nun ankorau konis la firmon _van Bergen_ kaj _Norris_? Nur
la plej maljunaj komercistoj kaj makleristoj rememoris ghin.

Kiel estis tio okazinta?

La respondo pri tio estas facile trovebla. Kiam la domo _van Bergen_
kaj _Norris_ radiis en la plej granda brilo, movighis labore
ducentmil loghantoj en la muroj de Antverpeno; nun ili estis
kunfandighintaj ghis okdekmil. Chu tio sufichas al vi?

Ni jhetu rigardon reen al la pasintaj tagoj!

Estis la dudeka de augusto de la malbona jaro dekkvincent okdekkvin.
En tiu tago la reformituloj faris la lastan diservon en la katedralo.
Post la kapitulaco, kiun la urbo estis farinta kun sia potenca
premanto, la princo Aleksandro _de Parma_, la katolicismo denove
estis ekposedonta la sekvantan tagon la sanktejon de Nia Kara
Sinjorino, kiun tiom da tempo ghi devis lasi al la herezuloj.


--  作者:longulo
--  发布时间:2015/2/14 10:33:16
--  
Supremum diem obiit, senex et pauper?
--  作者:longulo
--  发布时间:2015/2/14 10:36:13
--  
granda hansatenejo pri la firmo ?
--  作者:longulo
--  发布时间:2015/2/14 10:39:30
--  

Se vi nun en la borso au en la domo de la _Hansa_ estus demandintaj
pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_, oni estus eble iginta
vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon.

怎么这么多的复杂时态,老外都这么用?可以用简单时吗?


--  作者:helo
--  发布时间:2015/2/16 10:23:10
--  
以下是引用longulo在2015-2-14 10:33:16的发言:
Supremum diem obiit, senex et pauper?

     [3] El la latina lingvo (Lia vivofino trovis lin maljuna kaj malricha).


--  作者:helo
--  发布时间:2015/2/16 10:25:34
--  
以下是引用longulo在2015-2-14 10:36:13的发言:
granda hansatenejo pri la firmo ?

     hans-tenejo “汉斯同盟(一种商业同盟)的货栈”。


--  作者:helo
--  发布时间:2015/2/16 10:28:03
--  
以下是引用longulo在2015-2-14 10:39:30的发言:

Se vi nun en la borso au en la domo de la _Hansa_ estus demandintaj
pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_, oni estus eble iginta
vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon.

怎么这么多的复杂时态,老外都这么用?可以用简单时吗?

     为了准确地表达时间概念,复杂时态用得比较多,在不影响理解的情况下,用简单时来替代完全可以。


--  作者:longulo
--  发布时间:2015/2/25 10:11:52
--  
谢谢老师!给老师拜个晚年!