以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La nigra galero (12) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=42239) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2015/2/11 8:56:20 -- La nigra galero (12) Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas _Geerdes Norris_ kaj _Michael van Bergen_, sed _Jan Norris_ kaj _Myga van Bergen_, la idoj de la firmo antaue tiel fama. En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedaurinduloj estis naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte la patroj estis deprenintaj la filon au la filinon de la genuoj, char la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn au al la magistrata domo. Bedaurindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en tempoj pli felichaj, ili ludis sendanghere en ombraj arbaroj, sur verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj rughaj kampopapavoj de la kamprandoj. La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika regho, la sovaghaj bandoj de la arbargeuzoj, la senrajta, malbona, disigita kanajlaro de chiuj popoloj de Europo. Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj, de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn. La grenkampoj, antau ol la ora frukto maturighis, antau ol la rughaj kaj bluaj floroj floris, farighis oferoj al la chevaloj kaj piedfrapoj de la marshantaj armeoj. Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la regho de Hispanujo nomis sian proprajhon? En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantau la altaj muroj, remparoj kaj turoj de _Paciotti_, la bedaurindaj infanoj havis la ludejojn, kaj sufiche ofte ech tiuj estis sendefendaj kaj dangheraj. Sufiche ofte sin shanghis la domoj de la urbanoj en malliberejojn, en kiujn la loghantoj mem sin enshlosis, en kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi kontrau la teruro vaganta ekstere. |