以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La nigra galero (13) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=42240) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2015/2/11 8:56:58 -- La nigra galero (13) Tute alie ol aliaj pli felichaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la mondon, kaj kelka bela floreto ghermanta estis estingata kaj detruata per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj. Kiel ofte _Jan_ kaj _Myga_ dum la tuta siegho de la princo de _Parma_ vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun ghiaj teruroj. Ke _Jan_ kaj _Myga_ farighu geedzoj, tion estis decidintaj la gepatroj, kiam la granda firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ ekzistis ankorau. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la urbo estis subskribata, _Jan Geerdes Norris_ en sia animo disshiris la kontrakton pri la edzighado de sia fileto kun la filineto de la kompaniano _Michael van Bergen_. La edzinoj de la du komercistoj tiam ambau jam estis mortintaj. La dudeksepan de augusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe ech multe pli kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke sufiche baldau la du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junaghrememorojn. Ni vidu, chu tio estis vera. -- La jaroj pasis -- mortis _Johann Geerdes Norris_, mortis _Michael van Bergen_, post kiam lia richajho pereis kiel negho pro la suno. En sia chambreto malantau la muro apud la kajo en Antverpeno sidis _Myga_ en la nigraj funebraj vestajhoj -- mirinde bela ineto, ankorau palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la mortanta patro. Shi shpinis -- la okuloj estis plenaj je larmoj kaj la koro plena je ne laute plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la morto de la patro la bedaurindulino estis tute soleca en la granda urbo, en tempo tiel sovagha, kiam la malfortuloj estis liveritaj preskau senrajtaj al chiu subpremo, al chiu petolajho. |