以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La nigra galero (14) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=42241) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2015/2/11 8:57:41 -- La nigra galero (14) Tute soleca estis _Myga van Bergen_! Bedaurindulino! -- Ke shi ne estis tute forlasita, estis ankau unu el la zorgoj de _Myga_. Jes, ankorau iu sin interesis pri la infano de _Michael van Bergen_, jes, ankorau sciis la orfino, ke unu fidela koro estis restinta al shi, ke -- _Jan Norris_ de _Amsterdam_ fordonos la lastan sangoguton por shi; sed _Jan Norris_ estis ekzilito, kiun minacis la ekzekuto per la pendigo, se iu hispano kaptos lin en la stratetoj de Antverpeno. Kaj _Jan Norris_, la akvogeuzo, sin montris ofte multoble alivestita en la stratetoj de Antverpeno. _Jan Norris_ tute ne estis forgesinta la junaghrememorojn, kiel opiniis lia patro _Jan Geerdes Norris_. Ankorau nun _Jan_ kaj _Myga_ estis gefianchoj. Ke nenia forto monda ilin disigos, tion ili estis jhurintaj al si reciproke; sed kio okazos el tio, neniu de ili povis diri, dum la patro _Michael_ vivis ankorau. Nun _Michael van Bergen_ estis mortinta kaj enterigita depost dekkvar tagoj; sed _Jan_ estis malaperinta depost monatoj. Chu li vivis ankorau? Chu la ondoj estis englutintaj lin? Chu la hispanoj, kaptante lian shipon, estis kaptintaj kaj pendigintaj lin? Kiu povis diri tion? Kion povis fari la bedaurinda soleca _Myga_ en la sovagha mondo, se _Jan_ estis mortinta! La nokto pli kaj pli proksimighis; sed _Myga_ timis kushighi. Char shi ne povis dormi pro zorgo kaj korpremo, kial kushighi? Iom post iom la chambreto malvarmighis, sed la orfino ne shajnis senti ghin, shi ne metis novajn karbojn en la kameneton. Shi formetis la shpinilon, kaj kovris la vizaghon per la manoj, klinante la kapon al la brusto. Tiel shi sidis kelkan tempon, ghis tamen shi eklevis sin por kushighi. |