以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La nigra galero (16) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=42243) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2015/2/11 8:59:14 -- La nigra galero (16) "Vi estas prava! Bedaurinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha, kaj via patro ankau mortis, kaj mi ne cheestis por konsoli vin pro via chagreno. Mi dume devis krozi antau _Dunkerke_ por funden pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, _Myga_, kaj tamen -- tamen mi ne povis alie agi, kaj ankau ne hodiau vespere. Por savi la noblan patrujon chiu risku la vivon; -- ha, _Myga_, _Myga_, amu do min ankorau iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedaurinda patro _Michael_ --" "Lasu la mortintan patron, _Jan_! Li fartas bone, li havas ripozon kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu chi sangoplena terura tempo!" "Ho _Myga_, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l\'patro; sed -- nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al _Amsterdam_, nun nenio plu ligas vin al tiu chi bedaurinda Antverpeno. _Myga_, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn, mia dolcha, dolcha fianchino. Nur ankorau mallongan tempon, kaj mi forkondukos vin -- auskultu, eble kun majesta edzighakompanantaro, ke ech reghino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la felichegan horon, en kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, chu ne estos vera, kion mi konfidas al vi tute sekrete." "Ha, kiaj fantaziajhoj, sovagha, kara _Jan Norris_. Diru al mi, kiel farighos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru ghin al mi, ja estas vana malsagho; preferu raporti pri la danghero, el kiu vi jhus apenau forkuris. Vi ja penadas, kuraghacha _Jan_, ke plua nokta songho min teruros!" [此贴子已经被作者于2015-2-11 8:59:43编辑过]
|