以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La nigra galero (17) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=42244) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2015/2/11 9:00:12 -- La nigra galero (17) "Ne tiel kuraghacha, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo. "La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon kaj piedojn, koron kaj brakojn de _Jan Norris_ tiel kiel li faras. Pro granda afero mi estas en tiu chi urbo -- ni volas fari heroajhon pri kiu la Antverpenaj idoj kantu ech ankorau post ech post cent jaroj. Por spioni pro tio, mi estas vestita per tiu chi vestacho, en germanaj vastegpantalonoj anstatau en zeelandaj shipistpantalonoj. Nun auskultu, _Myga_. Mi estis apud la kajo fininta miajn aferojn kaj sciighinta, ke kvar galeroj de _Spinola_ hodiau matene maren iris por kapti la Nigran Galeron, plue bedaurinde mi eksciis, ke patro _Michael_ mortis, ekzakte studis la lastan ghenovan shipon, _Andrea Doria_, kiu estas tie chi ankrigita, pro la konstruadmaniero, kaj dum tio venis la vespero. Tage jam ofte kashe mi rigardis al via fenestro, karulino, sed ne trovis unu minuton por shteliri al vi, char kelkaj homoj observis min. Mi do intencas atendi la mallumon -- mi ja havas la domshlosilon -- kaj malrapide vagas tra la stratetoj, ghis antau lumigita drinkeja pordo mi decidas, atendi sidante la nokton kaj apude atenti la konduton de la popolo kaj de la fremduloj -- pro mia afero, komprenu! -- Bone, mi eniras la tavernon, demandas botelon da vino kaj eksidas al la tablo, apogante la kubutojn, kvazau la tuta mondo estus mia kaj mi ne estus en danghero kaj zorgo pri la bedaurinda _Myga_, kies patro mortis dum mia foresto. Chirkau mi estas bruego kiel dum la Babilona turkonstruo. Germanoj, burgundoj, hispanoj, italoj, nederlandoj parolachas kaj malbenas kaj krias, chiu estajho en sia lingvo, kaj drinkas chiuj sammaniere. Chiu tablo kaj angulo estas okupitaj, kaj nur apud mi du seghoj estas neuzataj. -- Jen venas du arogantuloj, mi ilin konas bonege, la unu estas la estro de _Andrea Doria_, la alia estas lia leutenanto. Ili pashas super la tablojn kaj benkojn kaj eksidas apud mi. Mi ankau volonte lasas al ili sidlokon, char ekkoni ilin estas tre valore por mi, kaj chiun vorton parolatan de ili mi zorgeme pesas. Sed mi agas kvazau neniam mi estus vidinta ilin, metas kiel dormeme la kapon sur la du brakojn kaj atentas nenion en la mondo, sed la orelojn mi malfermegas. Nun la du italachoj mendas vinon, kaj la plej juna, la leutenanto chirkauprenas la koksojn de la servistino. Sed la alia tute mizere kaj melankolie rigardadas, kvazau lia petroselo estus hajldetruita; -- mi preskau priridis lin; sed pro la jhuro de la geuzoj; ne estis okazo por ridi! Nun la vortoj estas intershanghataj, kaj komence oni nature nur parolas pri nia fiera verko, pri la afero de la antaupasinta nokto, pri la chieliro de la _Immakulata Koncepcio_. Pri tio mi kore gajegas, sed subite chiuj pulsoj ekstaras, char nomo estas nomata, kiun mi konas. Pri vi, _Myga van Bergen_, ili parolas!" |