以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La nigra galero (18) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=42245) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2015/2/11 9:00:56 -- La nigra galero (18) "Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho chielo, kaj la itala kapitano pri mi parolis? Ho Dio, _Jan_, _Jan_, gardu min kontrau tiu! Ho kiel mi tiun timas!" "Chu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriis _Jan_ kun surda vocho, kaj _Myga_ kashis la vizaghon je lia brusto kaj kapjesis tremante. La juna akvogeuzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis. "La trinkajho ne estas trinkata tiel varmege, kiel ghi estas farata; tion ja spertos la italacho. Kvietighu, _Myga_; chu mi ne estas che via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedaurindulino, kiel vi tremas!" "Ho Jezuo, _Jan_, mi ne povas helpi min. Chu la fortaj petolaj fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian volon? Ho _Jan_, _Jan_, forprenu min kun vi -- en tiu chi nokto ankorau, nun tuj!" _Jan Norris_ tenis la palan, tremantan fianchinon en la brakoj kaj provis kvietigi shin chiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono". "Krutege starighis la haroj, kaj chiu sango sin premadis en la cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis malfacila laboro; sed _Jan Norris_ ghin tamen atingis kaj agis kvazau tute neniun vorton de la itala parolacho li komprenus. Pro la grafo de _Lumey_! Faracho pli nigra ol la nokto tie estis prikonsilata; sed mi scias chion, kaj tio sufichas. Postmorgau matene la _Andrea Doria_ velveturos -- la ordono estas donita de la admiralo -- kaj char la okazo estas tiel favora, en la morgaua nokto la delikata plano estos efektivigata. En la morgaua nokto la kolombeto _Myga van Bergen_ estos en la potenco de la kapitano _Antonio Valani_; kun la helpo de la diablo kaj de la leutenanto _Leone della Rota_. En la morgaua nokto tiu chi domo estos atakata; -- sed tiel mallaute, ke neniu najbaro vekighos, ke neniu koko en tuta Antverpeno pri tio krios. _Myga_ sur la galeonon! Lerte levu la ankron, buboj -- hojho, eksteren por chasi la ribelajn herezulojn, -- gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro audos la helpkrion kaj la ploron de la eta _Myga_? Chielo kaj infero, kaj _Jan Norris_ apudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas en la pugno la tranchilon kaj ne devas mortigi la flustrantajn friponojn!" |