以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- 《钦差大臣》 (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=42360) |
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/2/27 9:38:54 -- 《钦差大臣》 钦 差 大 臣 Ne riproĉu spegulon, |
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/2/27 9:39:18 -- 《钦差大臣》
原著:果戈里 世译:柴门霍夫 柴门霍夫世界语大学 发布:韦山,al la 1.1 AKTO UNUA Ĉambro en la domo de la urbestro. Sceno I. La URBESTRO, KURATORO DE KADUKULEJOJ,INSPEKTORO DE LERNEJOJ,JUĜISTO,KVARTALESTRO, KURACISTO,du POLICANOJ. Urbesto.---- Mi invitis vin,sinjoroj,al mi,por komuniki al vi tre malagrablan novaĵon: al ni venas revizoro. Ammos Fjodoroviĉ.---- Kiel, revizoro? Artemij Filippoviĉ.---- Kiel, revizoro? Urbesto.---- Revizoro el Peterburgo,inkognite; kaj ankoraŭ kun sekreta ordono. Ammos Fjodoroviĉ.---- Jen vi havas! Artemij Filippoviĉ.---- Jen zorgoj mankis----nun ricevu! Luka Lukiĉ.---- Ho, mia Dio! ankoraŭ kun sekreta ordono! Urbesto.---- Mi kvazaŭ antaŭsentis: hodiaŭ la tutan nokton mi sonĝis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi,tielajn mi neniam vidis: nigraj,de nenatura grandeco ! Ili venis, ekflaris----kaj iris for. Jen mi tralegos al vi leteron,kiun mi ricevis de Andrej Ivanoviĉ Ĉmiĥov,kiun vi,Artemij Filippoviĉ,konas. Jen, kion li skribas: “ Kara amiko,baptano kaj bonfaranto! ( Murmuras duonvoĉe,trakurante rapide per la okuloj ) ...kaj sciigi vin ...” Ha,jen: “ mi rapidas,interalie,sciigi vin,ke alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion kaj precipe nian distrikton. ( Signife levas la fingron supren.) Mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj,kvankam li prezentas sin kiel privatan personon. Ĉar mi scias,ke vi, kiel ĉiu, estas ne tute sen pektoj,ĉar vi estas homo saĝa kaj vi ne amas preterlasi tion,kio naĝas al la manoj ...” ( Haltante. ) Nu,ni estas inter ni ... “ tial mi konsilas al vi aranĝi singardecon: ĉar li povas alveturi en ĉiu horo,se nur li jam ne alveturis kaj ne loĝas ie inkognite ... Hieraŭ mi ...” Nu, tie ĉi jam venas aferoj familiaj: “ la fratino Anna Kirillovna alveturis al mi kun sia edzo; Ivan Kirilloviĉ tre dikiĝis kaj ĉiam ludas violonon ...” kaj tiel plu,kaj tiel plu ... Sekve jen vidu,kia cirkonstanco! Ammos Fjodoroviĉ.---- Jes cirkonstanco eksterordinara,tute eksterordinara. Certe ĝi estas ne sen kaŭzo. Luka Lukiĉ.---- Kial do, Anton Antonoviĉ,por kio? Kial oni sendas al ni revizoron? Urbesto.---- Kial! Certe jam tia estas nia sorto! ( Ekĝeminte. ) Ĝis nun,dank’ al Dio,oni atakadis aliajn urbojn; nun venis la vico al nia urbo. [此贴子已经被作者于2015-2-28 10:06:11编辑过]
|
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/3/2 20:41:44 -- (1.2) Ammos Fjodoroviĉ.---- Mi opinias, Anton Antonoviĉ,ke tie ĉi estas kaŭzo delikata kaj pli politika. Ĝi signifas jenon: Rusujo ... jes... volas fari militon,kaj la ministraro tial,jen vidu, sendis sekrete oficiston,por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido. Urbestro. ---- Eh kien vi ensaltis ! Kaj ankoraŭ saĝa homo! En malgranda urbo,perfido! Ĝu ĝi estas urbo apudlima,he? De ĉi tie vi ja povas eĉ tri jarojn rajdi,vi al nenia regno alrajdos. Ammos Fjodoroviĉ.---- Ne,por diri al vi, vi ne tion ... vi ne ... La estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime, ĝi tamen notas al si en la cerbo. Urbestro. ---- Notas aŭ ne notas, sed mi vin,sinjoroj, avertis,---- rigardu. En mia parto mi kelkajn disponojn jam faris, mi konsilas ankaŭ al vi. Precipe al vi, Artemij Filippoviĉ! Sendube la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn,kiuj estas sub via estreco, kaj Artemij Filippoviĉ.---- Nu, ĉi tio ne estas ankoraŭ gravaĵo. Ĉapojn,se estas necese,oni povas doni al ili eĉ purajn. |
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/3/2 20:43:13 -- (1.3) Urbestro. ---- Jes. Kaj ankaŭ super ĉiu lito superskribi latine aŭ en ia alia lingvo... ĉi tio jam apartenas al vi, Ĥristian Ivanoviĉ,---- ĉiun malsanon: kiam Ĉiu malsaniĝis, kiun tagon kaj daton ... Ne bone estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon, ke oni ĉiam ekternas, kiam oni eniras. Kaj cetere estus pli bone, se ilia nombro estus malpli granda: tuj oni povas kulpigi malbonan zorgadon aŭ nelertecon de la kuracisto. Artemij Filippoviĉ.---- Ho, pri la kuracado, mi kaj Ĥristian Ivanoviĉ faris decan aranĝon: ju pli proksime al la naturo,des pli bone, ---- karajn Ĥristian Ivanoviĉ,ellasas sonon, parte similan je la litero “i”, parte je “e”. Urbesto. ---- Al vi ankaŭ mi konsilus,Ammos Fjodoroviĉ,meti atenton al la oficaj lokoj. Ĉe vi tie en la antaŭĉambro, kien ordinare venas la Ammos Fjodoroviĉ.---- Nu, mi tuj hodiaŭ ordonos preni ilin en la kuirejon. Se vi volas,venu tagmanĝi. |
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/3/2 20:44:29 -- (1.4) Ĥristian Ivanoviĉ,ellasas supre diritan sonon. Ammos Fjodoroviĉ.---- Ne,tion ĉi oni jam ne povas elpeli: li diras, ke Urbestro.---- |
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/3/3 20:32:36 -- (1.5) Urbestro. ---- Nu,en formo de hundidoj aŭ de io alia,----ĝi ĉiam estas subaĉetoj. Ammos Fjodoroviĉ.---- Nu,ne,Anton antonoviĉ. Sed jen ekzemple, se iu havas pelton por kvincent rubloj kaj la edzino ŝalon ... Urbestro. ---- Nu, kaj kion oni havas de tio, ke vi prenas la subaĉetojn en formo de ĉasaj hundidoj? Se de alia flanko vi ne kredas je Dio; vi neniam iras en la preĝejon: kaj mi,almenaŭ,estas fortika en la religio kaj ĉiun dimanĉon mi estas en la preĝejo. Kaj vi ... Ho, mi vin konas: Kiam vi komencas paroli pri la kreo de la mondo,simple la haroj stariĝas. Ammos Fjodoroviĉ.----Sed mi ja mem venis al tiuj ideoj,per mia propra saĝo. Urbestro. ---- Nu, en certaj okazoj multe da saĝo estas pli malbona, ol se oni ĝin tute ne havus. Cetere, mi nur pro okazo ektuŝis la distriktan juĝejon; kaj por diri la veron, mi dubas, ĉu iu tien enrigardos; ĝi estas jam tia enviinda loko,Dio mem ĝin favoras. Sed jen vi,Luka Lukiĉ, vi,kiel inspektoro de lernejoj,devus ekzorgi precipe rilate la instruistojn. Ili , sendube, estas homoj instruitaj kaj ricevis edukon en diversaj kolegioj, sed ili havas tre strangajn manierojn, kiuj kompreneble estas nedisigeblaj de scienca rango. Unu el ili,ekzemple, tiu persono, kiu havas dikan vizaĝon ... Mi ne memoras lian nomon,neniel povas sin deteni de tio, ke, suririnte sur la katedron, li ne faru grimacon jen tiel (Faras grimacon),kaj poste li komencis el sub la kravato gladi sian barbon. Kompreneble,se li al lernanto faros tian fizionomion,ĝi ne estas ankoraŭ io grava: eble oni tiel eĉ devas fari,pri tio mi ne povas juĝi; sed vi konsideru mem, se li faros tion ĉi al la vizitanto,----ĝi povas esti tre malbona: sinjoro la revizoro aŭ iu alia povas rilatigi tion ĉi al si. El tio povas elveni,la diablo scias,kio. |
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/3/5 9:22:30 -- 1.6 Urbestro. ---- Ankaŭ mi devas rimarkigi vin pri la instruisto en la parto historia. Li estas instruita kapo ---- tion ĉi oni vidas, kaj da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon, sed li elmetas instruojn kun tia flameco, ke li perdas la kapon. Unu fojon mi lin aŭskultis: nu, dum li parolis pri la Asiroj kaj Babilonanoj, estis ankoraŭ en ordo; sed, kiam li atingis Aleksandron la Macedonan, mi jam ne povas diri al vi, kio kun li fariĝis. Mi pensis, ke brulas,mi ĵuras al vi. Li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj li ĵetegis la seĝon sur la plankon! Sendube,Aleksandro la Macedona estis heroo, sed por kio rompi seĝojn? Ĝi estas malprofito por la regna kaso. Luka Lukiĉ. ---- Jes, li estas flamiĝema! Mi jam kelkajn fojojn rimarkigis tion ĉi al li ... Li diras: kiel vi volas, por la scienco mi la vivon ne rifuzos oferi. Urbestro. ---- Jes,tia estas jam la neklarigebla leĝo de la sorto: homo saĝa estas aŭ drinkemulo,aŭ li faras tiajn fizionomiojn,ke oni devas elporti la sanktulojn el la domo. Urbestro. ---- Tio ĉi ne estus ankoraŭ grava,---- sed la malbenita inkognito! Subite li enrigardos: "Ha,jen vi estas,miaj karaj! Kaj kiu ---- li diros ---- estas tie ĉi joĝisto? ” ---- Ljapkin Tjapkin.---- “ Ĉi tien kun Ljapkin Tjapkin! Kaj kiu estas kuratoro de kadukulejo? ” ---- Zemlanika.---- “ Ĉi tien kun Zamlanika! ” Jen kio estas malbona! |
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/3/5 9:30:37 -- Sceno II.
La SAMAJ kaj la POŜTESTRO. Poŝtestro.----Klarigu, sinjoroj. Kio estas, kia oficisto veturas? Urbestro.---- Ĉu vi tute ne aŭdis? Poŝtestro.----Mi aŭdis de Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Li ĵus estis ĉe mi en la poŝta oficejo. Urbestro.---- Nu, kio? Kiel vi pensas pri ĉi tio? Poŝtestro.---- Kion mi pensas? Estos milito kun la turkoj. Ammos Fjodoroviĉ.----Tute miaj vortoj! Mi mem ankaŭ tion pensis. Urbestro.---- Jes, ambaŭ trafis per la fingro en la ĉielon. Poŝtestro.----Kredu al mi,milito kun la turkoj. Ĝin ĉion la franco artifikas. Urbestro.----Kia milito kun la turkoj! Simple al ni estos malbone, ne al la turkoj. Tio jam estas certa: mi havas leteron. Poŝtestro.---- Ha, se tiel,tiam ne estos milito kun la turkoj. Urbestro.---- Nu,kio,kiel vi pensas,Ivan Kuzmiĉ? Poŝtestro.----He, kion mi? Kiel vi pensas. Anton Antonoviĉ? |
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/3/6 23:14:09 -- 2.2 Poŝtestro.---- Mi scias, mi scias ... Tion ĉi al mi ne instruu, tion mi faras,mi ne diras, ke pro singardeco,sed pli pro scivoleco: mi terure amas sciiĝi, kio nova estas en la mondo. Mi diras al vi,ke tio ĉi estas treege interesa legado. Tiun aŭ alian leteron oni ofte legas kun efektiva uĝo ---- tie estas priskribataj diversaj pipraĵoj ... Kaj kia edifeco ... pli bone ol en la“ Moskvaj Sciigoj!” Urbestro.---- Nu,kio do,diru, vi nenion ellegis pri ia oficisto el Peterburgo? Poŝtestro.---- Ne, pri Peterburga mi trovis nenion,sed pri Kostromaj kaj Saratovaj multe estas parolate. Estas tamen domaĝe, ke vi ne legas leterojn: troviĝas belaj lokoj. Jen ekzemple antaŭ nelonge: iu leŭtenanto skribas al amiko, kaj li priskribis balon en la plej tikla ... tre, tre bone:“ Mia vivo,kara amiko,fluas ---- li diras ---- en ĉielaj fenomenaĵoj: multe da fraŭlinoj,muziko ludas,standardo saltas ...” Kun granda, granda sento li priskribis. Mi intence lasis ĝin ĉe mi. Se vi volas, mi tralegos al vi? |
-- 作者:tong -- 发布时间:2015/3/8 20:27:41 -- 1.3.1
Sceno III. La SAMAJ,DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ, ambaŭ eniras malfacile spirante. Bobĉinskij. ---- Eksterordinara fariĝo! Dobĉinskij. ---- Neatendita novaĵo! Ĉiuj ---- Kio, kio fariĝis? Dobĉinskij. ---- Neantaŭvidita afero: ni venas en la hotelon ... Bobĉinskij, interrompante. ---- Ni venas kun Pjotr Ivanoviĉ en la hotelon ... Dobĉinskij. ---- He, permesu, Pjotr Ivanoviĉ, mi rakontos. Bobĉinskij. ---- He, ne,permesu,jam mi... permesu,permesu ... vi eĉ tian stilon ne posedas... Dobĉinskij. ---- Kaj vi faros erarojn kaj ne ĉion bone memoros. Bobĉinskij. ---- Mi memoros, mi ĵuras, ke mi memoros. Vi jam ne malhelpu, lasu min rakonti,ne malhelpu. Diru,sinjoroj,mi vin kore petas,ke Pjotr Ivanoviĉ ne malhelpu. Urbestro.---- Sed diru,pro Dio, kio estas? La koro sin ĵetas en mi. Sidiĝu, sinjoroj! Prenu seĝojn! Pjotr Ivanoviĉ, jen prenu seĝon. ( Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj. ) Nu, kio,kio okazis? Bobĉinskij. ---- Permesu, permesu; mi rakontos ĉion laŭ ordo. Tuj kiam mi havis la plezuron eliri el via domo post tio, kiam vi havis la afablecon konfuziĝi de la ricevita letero, jes ---- nu, mi tiam tuj kuris ... Mi kore vin vin petas,ne interrompu,Pjotr Ivanoviĉ! Mi jam ĉion, ĉion, ĉion scias!... Sekve jen mi, karaj sinjoroj, kuris al Korobkin. Kaj ne trovinte Korobkinon en domo, mi direktis min al Rastakovskij,kaj ne trovinte Rastakovskij’n, mi eniris jen al Ivan Kuzmiĉ, por komuniki al li la sciigon,kiun vi ricevis, kaj irante de tie, mi renkontiĝis kun Pjotr Ivanoviĉ ... |