以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  阅读天地 Legejo  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23)
----  世界语高等新读本La Nova Krestomatieto de Esperanto  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=43299)

--  作者:eamo
--  发布时间:2016/4/14 16:14:30
--  世界语高等新读本La Nova Krestomatieto de Esperanto
据手抄本录入,有原本的朋友发现错误请联系chenyinhua_cn@163.com

TRO  GRANDA  POSTULO

ForAl sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.

Kiel vi volas: por viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon* ne rompos.

*al mi piedon = mian piedon

 

UNU  VIRINO

Unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatojĈu ili ĉion forportis?  Demandis la kapitano.

Ne, ili restigis ion.

Nu, sekve tio ĉi ne estas miaj soldatoj, miaj prenas ĉion.

 

SUBOFICIRO

Homoj, ĉiam kuraĝe kaj diligente, kaj vi ĉion atingos! La ovo de Kolombo* ankaŭ ne estas metita en unu tago!

*哥伦布曾命众人把鸡蛋立起来,但都不能;于是哥伦布把鸡蛋击破,把鸡蛋立了起来,对反对者说:击破而立畴不能之,愿吾则第一人发明此法耳。

本篇副官本意谓哥伦布觅新大陆之坚忍,然如此说来,适成笑话。

 

LA  JARO

Kiom jara vi estas, Manjo?

Hejme sesjara, sed en vagono kvarjara*.

*四岁免票。

 

LINGVO  MALFACILA

Dommastro: Kian malagrablan bruon faras hodiaŭ nia loĝanto en supra etaĝo? Kion signifas do tiu ĉi senĉesa siblegado kaj kraĉado*?

Ĉambristino: Li komencis lerni la Anglan lingvon.

*sibli发齿音, kraĉi发喉音。

 

EL  LA  PENSOJ  DE  LEMINENTULOJ

(1)Neniam aŭskultu tiujn, kiuj parolas malbone pri aliaj kaj bone pri vi. ——Tolstoj

(2) Oni devas kredi je la ebleco de feliĉo por esti feliĉa.——Tolstoj

(3) Estu severaj al vi mem kaj favoraj al aliaj kaj vi ne havas malamikojn.——el Juna Esp-isto

(4) Pagu bonon por malbono.——Talmudo

(5) Estas du vojoj kondukantaj al perfekta boneco: esti justa kaj ne fari malbonon al vivaj estaĵoj. ——Tolstoj

(6) Vivu laŭ la naturo, kaj vi neniam spertos malriĉecon; vivante laŭ la opinio de lmondo, vi neniam estos sufiĉe riĉa.


--  作者:eamo
--  发布时间:2016/4/14 16:15:03
--  

VIDPUNKTO

Vidutie flugas aeroplano. —  Vere, tie estas danĝera sporto, ja, la flugmaŝino, — “ Jes, ĝi povas fali sur la kapon de piediranto.

 

LA  PLEJ  GRANDAJ  URBOJ

Ĉiu scias, ke Londono estas la plej granda kaj plej multhoma urbo de la mondo, ĝi havas 7 milionojn da loĝantoj.

Laŭvice je multhomeco sekvas: Nov-jorko kun 4 767 000, Parizo 2 700 000, Tokjo 2 186 000, Ĉikago 2 185 000, Berlino 2 071 000, Vieno 2 031 000, Petrogrado 1 907 000, Filadelfio 1 549 000, Moskvo 1 481 000, Osako 1 227 000, Rio de Janeiro 1 129 000 , kaj Buenos-Aires kun 1 026 000 loĝantoj. Pekino eble estas samvica kiel Tokjo kaj Berlino.

 

EL  FUNEBRA  PAROLADO

Oratoro( super la tombo de neamita kolego ): Ni ĉiuj scias, ke la mortinto estis sentaŭga diboĉulo, mensogulo, mallaborulo, sed post la morto ni pardonu lin. Ni forgesu ĉiujn malbonojn, per kiuj li nin ofendadis en sia vivo, kaj ni eĉ metu florkronon sur lian tombon, ĉar li mortis.

 

NIATEMPA  AMO

Mi vin amas ... Sed mi estas malriĉa.

Pardonu, vi ne lasis min elparoli ĝis fino ... Mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi ...

Ha, ha, ha! Mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon!

Pardonu, vi tamen ne lasis min fini. Mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi pro via mono.

 

PROCESO

En unu societo oni demandis pentriston kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gainis la proceson kaj la dua ĝin perdis.

Mi pentrus la unuan en ĉemizon kaj la duan nuda. Respondis la pentristo.

*是灼知司法现象者,阅者诸君,当能识其意何所指。

 

HOMO  ESTAS  LIBRO

La homolaŭ poeto Geoffry estas kiel libro. Lia naskiĝo estas la titolpaĝo. Lia bapto, la dediĉo. Liaj krioj kaj ĝemoj, la antaŭparolo al la legantoj. Lia infaneco kaj infanaĝo, la argumento kaj enhavo de la tuta traktato sekvanta. Lia vivo kaj agoj, la temo. Liaj krimoj, pekoj kaj kulpoj, la preseraroj. Lia pento, la tabelo de eraraoj. Estas volumoj en formatoj  in-folio* kaj aliaj malgrandaj; kelkaj estas bele binditaj; ekzistas el forta pergameno; ekzistas ankaŭ el maldika papero; unuj havas kiel temon la piecon kaj bonecon; kaj aliaj multenombraj, estas diboĉaj. Sed sur la lasta paĝo de ĉiu, estas ĉiam unu vorto: Fino.

                                    S. Rizamanto

* in-folio为书之寸法:in-8为八开,in-16为十六开。


--  作者:eamo
--  发布时间:2016/4/14 16:15:35
--  

TIEL  GRANDA

Nia botmagazeno fanfaronis unu komizo, estas tiel granda, ke ni eĉ havas propran brutaron!...  — ”Nu, diris alia komizo: nia botmagazeno estas pli granda. Aĉetante botojn en unu ekstremo, oni jam truigas ilin antaŭ ol atingi la sojlon. Tiel grandega estas nia magazeno.

 

ĈU  LAKTO  ESTAS  KUN  AKVO?

Oni povas scii, ĉu lakto estas kun akvo, en la sekvanta maniero: bone poluritan trikiloj oni trempas en profundan vazon da lakto, tuj ĝin elprenas returne kaj tenas ĝin rekte malsupren. Se la lakto estas pura, tiam guto da lakto restos pendanta sur ĝi; sed se eĉ tre malgranda kvanto da akvo estas verŝita en la lakton, tiam nenia guto pendos sur la trikilo.

 

RENVERSITA  LOGIKO

Antaŭ nelonge, en Parizo, policano arestis vagulon, kaj akompanis lin al la policejo. La vagulo ne parolis eĉ unu vorton france ( li parolis nur germane ), kaj la komisaro tute ne konis germanan lingvon; li do venigis franca-germana interpretiston por pridemandadi per li la arestiton.

Kie vi naskiĝis? demandigis la komisaro.

En Parizo.

En Parizo? Vi do estas franco...

Ho ne, Via sinjora moŝto, mi ne estas franco, mi estas germano.

Sed, ĉar vi naskiĝis en Franclando, vi ja devas esti franco!

Kial? Nu, se mi estus naskiĝinta en stalo, ĉu mi devus esti ĉevalo?

 

DRINKAĴO  DUSU(屠苏酒)

Laŭ nia kutimo en la unua monato de lunkalendara jaro, ĉinoj trinkas Dusu-drinkaĵo. La devenon oni ne scias kaj la efiko ne estas certa. Jen estas la recepto:

   Atraetilo(白术) 3   Kampanolo(桔梗) 3  Pipro(川椒) 3

   Silero(防风) 3   Cinamo(桂枝) 2  Kariofil-butono(丁子) 2

Enpakigu la ses drogojn per ruĝa tolo kaj ĝin trempu en ia alkoholaĵ; do la Dusu-drinkajo estas preparita.

 

SPERTULINO

Dum babilado, unu el la sinjoroj rakontis pri pentristoj. Li diris: Unu el miaj amikoj estas pentristo. Pro plezuro li pentris en ĉiuj plafonanguloj de sia ĉambro araneaĵojn* tiom natursimilaj , ke lia servistino penadis forigi la araneaĵojn dum plenaj du horoj.

 Sensencaĵo! diris iu sinjorino vidigante nekredeman vizaĝesprimon;  Mi ne dubas, ke povas ekzisti tiom lerta pentristo, sed tute ne eble ŝajnas al mi, ke ekzistas tiom laborema servistino.

*araneaĵo(j) = arane-reto

 


--  作者:eamo
--  发布时间:2016/4/14 16:16:07
--  

MALBONA  JUĜO

La virinoj taŭgas por nenio; ili ne taŭgas eĉ por surkudri unu butonon, diris unu pesimista misogamo germana.

Preskaŭ tiel same opiniis pri la virinoj la granda norvega poeto Ibsen. Li havis la kutimon kudri mem la butonojn sur siaj vestoj, dirante, ke tion li faras ĉar la virinoj estas sen pripensaj kaj ili ne estas kapablaj juĝi pri la longdaŭremeco de la surkudraĵo.

Tiun diron Ibsen ofte ripetis, eĉ publike, al gastoj, en ĉeesto de sia edzino. Sinjorino Ibsen kontentigis sin per afabla rideto; Tamen, ŝi kelkfoje, per mallaŭta voĉo, klarigis al gastoj: Mi ĉiam estas devigata postkudri liajn butonojn post lia kudro; ĉar li, fininte la surkudron, neniam faras nodon sur la fadeno.

 

KIEL  LEGI  LIBRON

(1) Respektu bonan libron, ĉar ĝi alportas al vi ĝojon kaj saĝecon.

(2)Legu nur bonan libron.

(3)Se vi aĉetas libron, antaŭe demandu kompetentan spertulon.

(4)Legu ne multajn librojn, sed legu unu libron multfoje.

(5)Legu malrapide.

(6)Pripensadu kian veron kaj belaĵon diras la libro.

(7) Ellernu parkere, kio plaĉas al vi.

(8) Notu al vi verkojn, kiujn vi jam legis, de kiu ili estas kaj kion ili pritraktas,en vian notkajeron.

(9) Prijuĝu la agojn de cititaj en ĝi personoj: ĉu ili estas bonaj aŭ malbonaj.

(10)En libroj vi legas pri amo al via proksimulo, pri justeco kaj pri nobla aŭ malnobla agado. Faru nur bonon, kaj agu honeste.

(11) Legu ne multe, sed ĉiutage. Kaj en ĉiutago faru ion laŭdindan. Kaj se la rezultato mem eĉ estus malgranda, ekzemple eltiro de formiko el akvo, multon vi estis farinta.

(12)Lernu esti bonanima, amu la veron kaj belecon. Sur tio baziĝas la celo de la vivo.

                                        Sino M. Kubaskova

 

NUR  TION ...

Dum du plenaj horoj krarigis iu urbano al sia parenco vilaĝano, la meĥanismon de laŭtomobilo.

Nu, kara parenco, diris la urbano,mi esperas ke vi bone komprenis min kaj vi nun klare konas ĉiujn misterojn de laŭtomobilo.

Jes, respondis la vilaĝano, nun mi klare konas ilin; mur tiun ĉi solan mi ne komprenas; kiamaniere povas okazi, ke la aŭtomobilo marŝas sen ĉevaloj.


--  作者:jianping
--  发布时间:2016/4/14 20:41:45
--  

Kiel vi volas: por viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon* ne rompos.

*al mi piedon = mian piedon

不应该解释为 mian piedon, 原文说法是对的,相当于 mi ne rompos al mi la piedon.


--  作者:jianping
--  发布时间:2016/4/14 20:44:20
--  

PROCESO

En unu societo oni demandis pentriston kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gainis la proceson kaj la dua ĝin perdis.

Mi pentrus la unuan en ĉemizon kaj la duan nuda. Respondis la pentristo.

la plej reliefe 应该去掉冠词 la,这里并不表示“最高级”,而相当于 treege.


--  作者:jianping
--  发布时间:2016/4/14 20:48:58
--  

MALBONA  JUĜO

La virinoj taŭgas por nenio; ili ne taŭgas eĉ por surkudri unu butonon, diris unu pesimista misogamo germana.

misogamo 词典里查不到,估计应该是 mizogino(厌恶女人的人,鄙视女人的人),据王典。


--  作者:jianping
--  发布时间:2016/4/14 20:50:38
--  

la virinoj estas sen pripensaj kaj ili ne estas kapablaj juĝi pri la longdaŭremeco de la surkudraĵo.

其中 sen pripensa 应为 senpripensa.


--  作者:jianping
--  发布时间:2016/4/14 20:54:47
--  

Dum du plenaj horoj krarigis iu urbano al sia parenco vilaĝano, la meĥanismon de laŭtomobilo.

其中的 krarigis 应为 klarigis.


--  作者:eamo
--  发布时间:2016/4/15 8:58:52
--  
原是中国世界语图书馆藏书,早年借阅抄写的。
*al mi piedon = mian piedon 应该是原文如此注释。
以下是引用jianping在2016-4-14 20:41:45的发言:

Kiel vi volas: por viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon* ne rompos.

*al mi piedon = mian piedon

不应该解释为 mian piedon, 原文说法是对的,相当于 mi ne rompos al mi la piedon.