-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2006/12/12 19:26:50
-- Cxinesko词谱 样品
Cxineska Gvidlibro 82 Specimenoj vicigitaj laux alfabeta ordo en 20 cxapitroj: B(1),C(4),D(4),F(2),G(2),H(5),J(3),K(1),L(3),M(2), N(3),P(2),Q(4),R(3),S(11),T(6),W(1),X(6),Y(14),Z(5) Guozhu kompilis 2006-12-12, Versio 1.0 ------------------------------ Cxinesko词谱 样品 [81+1个,按词牌学名字母序排列。每个词牌内最少提供一个样品。若有新作,任何人都可以增添到有关的章节或词牌之后,以便选出更好的样品。这是V1.0版。) B (1) §.01-1 Busuanzi 卜算子 [2-44-4] (55,75)x2 komencantino Zamenhofa Tago 2006 ——laux cxinesko Busuanzi Portreto Ava hel-verda flago solena datreven\' de Zamenhof-Tago Ni sang-jxuras por estonta ago Esperanto ne estas sxajna imago --- §.01-2 komencantino 2006-12-3 16:14:40 Dankon al Guozhu (Busuanzi)Dankon al Guozhu ——laux cxinesko Busuanzi al kara Guozhu dankon mi donas cxineskojn ekzemplas vi alvoko sonas danke al Guozhu cxineskojn konas mi mare de poemoj min dauxre spronas --- §.01-3 Guozhu: BENO --- Laux cxinesko busuanzi Kara Penseo --- nur tri koloroj, modeste vi ridetas inter cent floroj. Gloroj alvenos post pen-laboroj. Printempo vin karesu per mil favoroj! -- C (4) §.02 Caisangzi 采桑子 [2-44-6] (74,4,7)x2 komencantino 2006-11-28 14:42:18 Marsxtormo —— laux cxinesko Caisangzi En la maro ruligxas sub ventblovo onda movo freneza kiel bovo marbirdoj fugxas disen per mirpovo en ventsxovo tempesto jam en kovo. -- §.03 Chaitoufeng 钗头凤 [2-60-14] (3,3,7;3,3,44,1,1*,1*)x2 | aaa;bbxbbBB eto 2006-12-4 8:49:05 Cxina Te\' ——laux cxinesko Caitoufeng arome fantome sorcxita homo,dome kun obe\' trink-trofe\' gxu-apoge\' cxina ide\' te\' te\' te\' cxiome san-pome fresxiga likvo krome gust-gxue nenie spirita fe\' unika kre\' tre tre tre -- §.04-1 Chang-xiangsi 长相思 [2-36-8] (3,3,7,5)x2 eto 2006-12-2 9:58:06 Fatalo ---laux cxinesko Changxiangsi via fid\' kaj konfid\' kuragxigas por decid\' de ama avid\' en gxojrid\' sen divid\' l\' amo iras kun rapid\' al fina perfid\' -- §.04-2 lily 2006-12-7 16:47:14 Atendo ——laux cxinesko Changxiangsi suspiro deliro turmentas min sopiro kun kora sxiro inspiro aspiro konkeras min akiro alia viro -- §.05 Chaozhongcuo 朝中措 [2-48-5] 7,5,66/444,66 Micxino: JxURE -- laux cxinesko Chaozhongcuo Ni fosu kun verda kor\' kaj kredo, fervor\' La mond\' aligxos, la tempo pasos for. Sed ni restos fidela al li gxis lasthor\' kaj vivos eterne pri l\' Majstro la memor\'. -- D (4) §.06 Daolianzi 捣练子 [1-27-3] 33,7,77 eto 2006-12-7 11:03:58 Rang-Avida ——laux cxinesko Daolianzi je sxtupar’ de rango homoj kun avid-lango konkuras kaj vetkuras singardu pri fal-tango -- §.07 Dianjiangchun 点绛唇 [2-41-7] 47,4,5/45,34,5 komencantino 2006-12-3 12:42:11 Vento el Okcidento ——laux cxinesko Dianjiangchun forte blovas vento el okcidento en momento de arb-lamento la folioj kun sxira sento faladas en silento pro vent-turmento -- §.08-1 Dielianhua 蝶恋花 [2-60-8] (7,45,7,7)x2 lily 2006-12-3 18:00:59 Korsxira Pento ——laux cxinesko Dielianhua ekvekigxis pro pento mi dolore en trista sento mian amaton konis mi en misa renkonto li sxajnis en prudento bonkonduta kiel bel-gento ve! la insida tento min lasis en lamento -- §.08-2 ardo 2006-12-10 20:37:31 Postsigno de amo ---Laux la cxina melodio Dielianhua En fruprintempo frida Mi vojagxis Sudlandon celitan. mi vidis sxin avida, okazis l’amo konfida. Tre svelta kaj sorcxita La frauxlino, Angxelo rida, Ho,kial vi jam glita , Nur vundo turmentita . -- §.09 Dingfengbo 定风波 [2-62-11] 7,7;7,2;7;/7,2;7;2;7 | aabba/ccdeed Micxino: Al Amiko -- laux cxinesko Dingfengbo Leter\' devas ekspresi, sensencajx\' do tuj cxesi. Jam sen temp\' por revizi, cxizi, kvankam ege necesi. Pri cxi poemsalato, frato, pardonu grandanime! kuiris senretusxe\' fusxe, mi tamen penis rime. -- F (2) §.10 Fendieer 粉蝶儿 [2-72-8] (10,34,334,36)x2 Micxino: Papilio -- laux cxinesko Fendieer Post pluv\' la floro farigxis rara, en gxarden\' februara. Pliigxas soleco buduara. Demandas sxi kun pens\' amara: "Kial flugas, papilio kara, nun trans la mur\' senbara? Dubinde, cxu kasxas sin cxijara printemp\' nur en hejmo najbara?" -- §.11 Fengrusong 风入松 [2-76-8] 7,5,734,66/ 7,5,77,66 lily 2006-12-8 12:31:01 Fortika Pin’ —laux cxinesko Fengrusong al mi placxas dika pin’ pro amor-inklin’ vervoplene,fortike erekta kiel fer-spin’ en amgxua groto gxis gxojgxema kulmin’ gxin adoras cxiu in’ kun pia kapklin’ ve, ne cxiuj pinarboj same duraj kun obstin’ kolapsas aux falas laux natura destin’ -- G (2) §.12 Genglouzi 更漏子 [2-46-8] 33,6;33,5;/33,6;33,5 | xaa;xbb/xcc;xdd Micxino: Primavero -- laux cxinesko Genglouzi Finigxas la pado en nuba blokado. Jen kaj jen ekfaloj de rozpetaloj. Samkiel rivero longas primavero. Meditas poeto en kabineto. --- §.13 Guizhixiang 桂枝香 [2-101-10] 4,54,64,734,444/7,54,64,734,444 Komencantino 2006-12-11 13:23:26 Aroma Osmanto —laux cxinesko Guizhixiang osmantfloro kun delikata bonodoro sin vestas en flave ora koloro en zefiro auxtuna vi skuas en rid-gloro allogante abelaron por laboro gepar’ vin per adoro sxatas pasie kun fervoro gxuas vian aromon gxis sat-angoro cxasas unu alian cxirkaux vi en malforo kun argxentaj rid-serioj en sonoro --- H (5) §.14 Haoshijin 好事近 [2-45-4] 56,65/75,65 Micxino: Salikfloroj -- laux cxinesko Haoshijin Pompa printempo. Sur gxardena pado. flugas kun zefiro jen miriado da flirtaj salikfloroj kaj per kisado nin atakis, venkis la kis-invado. -- §.15 Heshengchao 贺圣朝 [2-49-6] 7,5,75/44,5,75 Micxino: Drinku -- laux cxinesko Heshengchao Bedauxras pri hararo spegul\' en halo matene nigra, sed nun sub negxvualo. Do, ne lasu ke l\' pokalo sub lunkristalo restu nur duonplena en karnavalo! -- §.16 Hexinlang 贺新郎 [2-116-12] 5,344,76,7,78,33/7,344,76,34,78,33 Komencantino 2006-12-10 9:46:18 Cxina Nupto —laux cxinesko Hexinlang rugxa koloro simbolas felicxegon laux la moro cxina nupt’ rugx-farbita — nacia trezoro novedzin’ kiel floro novedzo bonaspekta debutigxos en honoro felicxe en gloro en nuptofesta horo amikoj kaj parencoj el lok-foro prezenti mon-donacojn kun benad’ en hxoro orgi’ en bonhumoro gxis plena ebriigxo gxis kontenteco en koro gxis taga auxroro --- §.17 Heyebei 荷叶杯 [1-23-6] 6,2;3;7,2;3 | aab ccb komencantino 2006-12-4 10:52:32 Cxe Pramejo ——laux cxinesko Heyebei rivero senbare klare forfluas inter ondada skvamo pramo tang-skuas -- §.18 Huanxisha 浣溪纱 [2-42-5] 7,7,7/77,7 Mauxnan: Nokte -- laux cxinesko Huanxisha Nova lun\' sur firmament\', reve mi jam sur krescent\' vagas tra la stel-torent\' Cxu vi dolcxe dormas nun? Mi do remas en silent\' vian songxon post moment\'. ---- J (3) §.19 Jiangchengzi 江城子 [2-70-10] (7,3,3,45,733)x2 komencantino 2006-12-9 13:06:06 Papilia Kiso —laux cxinesko Jiangchengzi mi papilian kison deziras akiras mia amat’ cxu mi deliras en songxo? via kis’ min altiras inspiras vi foren por nombrilo foriras mi miras mia amat’ ke ecx vi sxiras mian koron senscie ho ve mi suspiras -- §.20 Jiangnanchun 江南春 [1-30-3] 33,55,77 eto 2006-12-4 9:07:16 Surstrate ——laux cxinesko Jiangnanchun surstrate nud-krure povra vaganto tamen plezure malrapide senlace stratumas senveture. -- §.21 Jianzi Mulanhua 减字木兰花 [2-44-8] 4,7;4,7;/4,7;4,7 Shi Chengtai: Cxu pri kiso -- laux cxinesko Jianzi Mulanhua Telefono! cxiam de l\' vira sono. Jen skrupuloj de mi en la okuloj: "Rendevuo atendas vin? Vakuo al mi lasas..." "Ne!" via kis\' amasas. -- K (1) §.22 Ku-xiangsi 酷相思 [2-64-10] (7,33,8,33,33)x2 Micxino Al Kara Jaricx kiu benetiktane mempage pilgrimis al la Jarcenta jubilea UK (1987-07-26) --- laux cxinesko Ku-xiangsi Al homo eminenta misio turmenta — Pilgrimado monumenta, penado silenta, penado talenta ! Vojagx\' transkontinenta, sukceso kontenta ! Por jubileo jarcenta, rekordo legenda, heroo legenda ! -- L (3) §.23 Langtaosha 浪淘沙 [2-54-8] (5,4,7,74)x2 komencantino 2006-12-5 17:44:06 Impreso pri Hainan ——laux cxinesko Langtaosha ondada lulo sen nebulo svarmas hom-akumulo sidas, staras sur plagxo de insulo mara spegulo sen makulo libere en lazuro gaja ludo, amuzo sen regulo -- §.24 Linjiang-xian 临江仙 [2-56-6] (66,7,55)x2 lily 2006-12-5 18:08:53 Sopiro ——laux cxinesko Linjiangxiang Cxu vi ja memoras? karnavala balo kantad\' de najtingalo freneza ludo sata regalo nun cxio forpasis belo en vualo kasxigxis en gxangalo ne idealo nure fatalo. -- §.25 Litingyan 离亭燕 [2-76-8] (66,76,56)x2 eto 2006-12-9 10:01:40 Hirundo kaj Hundo —laux cxinesko Litingyan enkorte sur brancxet’ cxirpas triste hirund’ forpelata kruele de flavkolora hund’ ili malpacas pri herbtigoj kaj grund’ por nest’ sxi volas jen teron en malabund’ por regno li tiranas kun kontenta profund’ fine nature sxi forfugxas kun vund’ -- M (2) §.26 Manjianghong 满江红 [2-93-9] 434,344,77,353/33,33,54,77,353 eto 2006-12-8 8:50:27 Omagxe al Zamenhofa Tago ——laux cxinesko Manjianghong malfacile forpasis jam jarcento plena je brava, spita prominento plenkreskas nia lingvo ja per via talento surbaze de Fundamenta idento cxe festa momento en sankta silento ni adeptoj firmaj kun konsento omagxas benojn belajn vide al firmamento respekte al vi, kun pia am-sento -- §.27 Moyuer 摸鱼儿 [2-116-13] 346,76,3,37,4,545/36,6,76,3,37,4,545 lily 2006-12-9 13:07:53 Amludo —laux cxinesko Moyuer geparaj amludantoj por ama laboro kveras birde en brakoj kun batanta koro odoro balzama venkas ilin en hxoro man-esploro spasma trakorpen komencas jen l’ ekscita horo tutnude agitis fervoro en soif-angoro malmolas birdo, softas kav\' en bonhumoro trezoro volupta emergxas en disfloro kun gxojploro birdo en kavo gxemkriado gxis kulmin-foro -- N (3) §.28 Nangezi 南歌子 [1-23-3] 55,7,9 Nikolao Kurzens (1910-1959) VEKI VERON Mi volas veki, Veron informi ne nur senvole dormi Estu la viv\' ne per sed por mi. -- §.29 Nanxiangzi 南乡子 [2-56-8] (5,7,72,7)x2 sero Jarfine ——laux cxinesko Nanxiangzi pensoj en pelmel\' kia lernada nivel\' kiel statas situaci\' la cel\' jam gutis tra cerb-funel\' ridetanta hel\' kun pli granda forto-pel\' avancu por pli alta model\' sed ne cxiela kastel\' -- §.30 Niannujiao 念奴娇 [2-100-8] 436,436,445,46/654,436,454,46 Komencantino 2006-12-7 16:20:24 Dedicxe al Cxineska Rondo ——laux cxinesko Niannujiao en auxtuno orflava rikolta sezono en Elerno helverda cxinesk-regiono etpoemoj etaj krioj el jun-burgxono anticipe gxis ricxa fruktdono furioza vento ne povas skui kun bru-sono vian bazon stabile staras kiel sxtono vi, kresku, kresku silenteme sen fanfarono iam onte por monda dispono ---- P (2) §.31 Pozhenzi 破阵子 [2-62-6] (66,77,5)x2 Micxino: Al Batalo -- laux cxinesko Pozhenzi Rigardu: ekbrulas alarma signalo. Pretigu nian glavon kaj rajdu sur cxevalo, ek al batalo! Niajn malamikojn punu mortfatalo. Triumfe ni jubile tostu en bakanalo per grandpokalo. -- §.32 Pusaman 菩萨蛮 [2-44-8] 7,7;5,5/5,5;55 |aa bb cc dd Micxino: Antaux nova jarcento -- laux cxinesko Pusaman Antaux l\' nova jarcento, je celebra momento. Vi, korifee kaj jubilee, lauxdis per kanto pri Esperanto--- Lingv\' nia kara, june centjara. -- Q (4) §.33 Qingpingyue 清平乐 [2-47-7] 4,5,7,7;/6,6,66 | aaaa bbxb eto 2006-12-5 15:18:25 Unua Amo ——laux cxinesko Qingpingyue papilio kun emocio falas sur kamelio pro ama nostalgio inta korinklino ne al sxia sino neniel, neniam pro viva destino -- §.34 Qingyu’an 青玉案 [2-68-8] (7,33,7,445)x2 Micxino: Lanterna tento -- laux cxinesko Qingyu\'an En nokta firmamento miragxa prezento de l\' orienta vento. Gxi faligis blove pluvojn da steltorento. Dancas ora serpento tra fajrajxa argxento ekstaza violento. Senkompara festivala lanterna tento. --- §.35 Qinyuanchun 沁园春 [2-114-9] 444,5444,447,354/6,35,5444,447,354 lily 2006-12-11 9:59:11 En Edeno de Virgulino —laux cxinesko Qinyuanchun mi langvore kusxas teda en l’ edeno silkan korpon mi mole palpas pincx-karesas kun kor-gxeno tikle, tikle mi ne scias kie venas cxagreno mi volas eksplodi gxue sen sinteno la man’ en promeno falglitas suben sen peno mi soifeme tusxas softan fendon karan kun gxu-veno ho ekscita trem’ trakuras korpon kiel fadeno kulmine orgasm’ eruptas sen kateno -- §.36 Queqiaoxian 鹊桥仙 [2-56-4] (446,734)x2 Micxino: Jad Rakontis -- laux cxinesko Queqiaoxian En pluvtago Jad rakontis al ni anekdoton, ke CxEE intencis inviti faman skoton elcxinigi la romanon (por spici ekzoton?) "Songxo en Buduaro", forgesi patrioton! -- R (3) §.37 Renyueyuan 人月园 [2-48-4] 75,444/444,444 Al Amiko -- laux cxinesko Renyueyuan 1. Eterne memorinda nova vivpagxo! Jubileo de kvindeka ora agxo en amika Japanio dum verdhagxo! Mi atendas ke vi versu pri l\' vojagxo. 2. Revenas vi jam de la vojagx\' amika. Fresxe restas la impreso ekzotika. Mi gxojas ke vin favoras sxanc\' unika--- rekompenco de multjara viv\' stoika. (1989) -- §.38 Ruanlanggui 阮郎归 [2-47-8] 7,5,7,5/33,5,7,5 eto Flut-Melodi\' en Nebulo ——laux cxinesko Ruanlanggui auxdigxas flut-melodi\' kiel idili\' tra nebula iluzi\' kun melankoli\' paseo emoci\' lasita sen sci\' en pasinta histori\' ree nostalgi\' -- §.39 Rumengling 如梦令 [1-33-5] 6,6,56,2,2*,6 Guozhu Al Kara Armand 1 Kantas en Esperant’ pri am’ al Patroland’ ecx en la prison’ de Kvarpersona Ban’\'. Armand, Armand, nefleksebia gigant’! 2 Vin gloru versgirland’, cxielarka ruband’, ring’ el papavoj cxar, laux muza komand’ Armand, Armand, jam versos el felan’\'! 1990-09-30 -- S (11) §.40 Santaici 三台词 [1-24-2] 66,66 Micxino: Gardangxelo -- laux cxinesko Santaici Kara, se vi estus mia gardabgxelo; estos plej felicxa mi sub la cxielo. -- §.41 Shanhuazi 山花子 [2-48-5] 7,7,73/77,73 Guozhu: Rugxa Umefloro -- laux cxinesko Shanhuazi La rugxa umefloro spite al frostrigoro disfloris frue en la vintrhoro. Cxar al malfruigxinto jam nenia adoro premias. Atendos nur ignoro. -- §.42 Shaonianyou 少年游 [2-50-5] 7,5,445/75,445 eto 2006-12-12 10:02:28 Vilagx’ en Negxo —laux cxinesko Shaonianyou kovras negxo en vilagx’ cxion en sovagx’ videblas nur senvivejo nebula miragx’ en blanko sen animo purpura pejzagx’ pacience ni sopiras al printemp-agx’ -- §.43 Shengshengman 声声慢 [2-97-10] 4,46,64,634,336/6,36,46,634,37 Guozhu: Morna Poetino -- laux cxinesko Shengshengman (Lanta son-trenigxo) Sibla vento silka pluvo cxagrena momento. La sun\' jam falis al okcidento. En auxtunan korton invadas frostetendo. Solece rigardas al la firmamento. en vana atendo, sidante sxi kun sentimento de izolo sub obskura tendo. Morna poetinon subpremas korturmento ke dauxras sufoke trist-silento. -- §.44 Shengzhazi 生查子 [2-40-4] (55,55)x2 Marjorie Boulton (1924-) VENI BILDE Sur gramofono muzik\' banala. Sezono vintra, malvarme pala. Vi venis bilde en hor\' banala, milde ridetis cxiam lojala. adaptita de Guozhu -- §.45 Shiliuziling 十六字令 [1-16-3] 1,7,35 lily 2006-12-7 9:54:39 Trista Am’ ——laux cxinesko Shiliuziling am’ min turmentadis per flam’ mi perdis fresxan junon jam am’ senigas tute cxiam terure min je gxoja gam’ am’ l’ epiteto de fifam’ allogas nure mia mam’ -- §.46 Shuyidiaogetou 水调歌头 [2-95-8] 55,65,665,55/333,47,665,55 Hosemo Al Hu Guozhu -- laux cxinesko Shuyidiaogetou Auxtuno venas, Blovas zefiro. Kiam luno plenas, Restas suspiro. Vi kiel fakiro Senlace ja penas Kun la aspiro. Cxineskon tenas Vi pioniro. Al Viro Mi benas Per liro. Vin cxagrenas Vi por bela inspiro. Kiu vin komprenas? Ho, via rapiro, Bela satiro! Mi sole splenas, Pro la sopiro. -- §.47 Shuilongyin 水龙吟 [2-102-9] 67,444,444,5433/6,34,444,444,544 lily 2006-12-10 7:28:29 Tordigxo en Sofo —laux cxinesko Shuilongyin furioza dramo okazas de am-hxoro koketigxo karesado por amoro senvestado brakumado en gxoj-horo birdo ekduras truo cedas alloga odoro ekas klak-sonoro de sofo kun fervoro mammordeti man-esplori sen doloro gxemkriadi brue spiri pro enboro tordigx’ en sofo por gegxui jen el koro -- §.48 Siyuanren 思远人 [2-51-5] 75,445/7,5,545 Guozhu: Honfan pasis for -- laux cxinesko Siyuanren (Sopiro al fora homo) Fulmotondra informo! sxokas min gxis plor\' Mi ne povas kredi, ke vi Honfan pasis for! Restas en mia memor\' Vi cxiam Mentor\' Via ECxV kaj EPCx kronas vin per glor\'! -- §.49 Sumuzhe 苏幕遮 [2-62-8] (33,45,7,45)x2 Micxino: Auxtune -- laux cxinesko Sumuze Nubigxa cxielo. Sub sencxesa ventblova pelo, folioj en pelmelo falis. Flave kovrita tero. Auxtun\' sur rivero kunfandigxas kun ondsxancelo. En form\' de V-litero flugas grup\' de sovagxansero. -- §.50 Suzhongqing 诉衷情 [2-44-6] 7,5,65/33,3,444 lily 2006-12-6 22:13:57 Dusxo ——laux cxinesko Suzhongqing nuda korpo sub dusxo kun rugxa busxo mi lavas min zorge kun mana tusxo lavitas kulp-gusxo pens-fusxo gxis la hauxto kaj senspure per akv-pusxo -- T (6) §.51 Taichangyin 太常引 [2-49-7] 7,5,5,34/445,5,34 lily 2006-12-10 7:30:57 Amatina Vizagxo —laux cxinesko Taichangyin amatina vizagxo kiel miragxo kolor-pejzagxo varias pro am-sagxo jen freneza jen koketa pro bor-vojagxo pasi’ en kagxo ekspodas kun sovagxo -- §.52 Tasuoxing 踏莎行 [2-58-6] (44,7,77)x2 eto 2006-12-5 15:37:45 Jasmeno ——laox cxinesko Tasuoxing delikata vi jasmeno aroma en gxardeno superbelas cent florojn sen ioma cxagreno homaj lauxdoj en bonveno iradas kvazaux cxeno al vi jen sen troigo — la sincera kompreno -- §.53 Taoyuan Yiguren 桃园忆故人 [2-48-8] (7,6,6,5)x2 Even: Al F-ino WU -- laux cxinesko Taoyuan Yiguren Vintre mankis cxarm-kolor\'. Kreskas mute l\' ador\'. Juno glitis jam for, cxe mi nur memor\'. Printempe repompos flor\', kaj rekantos kukol\'. Sed kiom plor\' kaj sol\' pliigxos en kor\'? -- §.54-1 Tianjinsha 天净沙 [1-28-5] 6,6,6,4,6 Lu Jixin Sopirgxemo en Auxtuno Montet’ Arbar’ Nubbrul’ Pontet’sinu’ soltur’, Floset’,friskbriz’, ondlul’, Suben sunspur’, Vadant’ en ?i obskur’. 1995-03 §.54-2 ardo 2006-12-3 16:22:52 Tianjinsha ---laux cxineska Tianjinsha sur dezert\' serpenta pasxis vir\' trist-senta frido, trist\' turmenta nokt\' silenta ehxas vocx\' lamenta -- §.55 Tianxianzi 天仙子 [1-34-5] 7,7,73,3,7 eto 2006-12-12 10:04:31 Falantaj Folioj —laux cxinesko Tianxianzi en auxtuna ventregal’ venas natura vandal’ desxiritaj folioj en rulfal’ al montval’ al tero kiel vual\' -- §.56 Tiaoxiaoling 调笑令 [1-32-6] 2,2*,6;6,6;2**,2*,6 | aAa bb cCc Guozhu CxINESKE I Kara, kara amatin’ florjara! Lip’ cxe lip’ intimi, dum kor’ cxe kor’ rimi. Miri, miri, kio pli inspiri? II Granda, granda pekin-anas’ frandan; al gasto honora invito plej mora. Arom’, arom’ veka al gastronom’! III Fia, fia negoc” sensacia. Korupto al homo, skandalo al nomo. Mono, mono, fonto de malbono! SENTITOLE Fia, fia dibocx’ senracia, volupto furora, epidemi’ mora, amor’, amor’ kanibala devor’! -- W (1) §.57 Wanghaichao 望海潮 [2-107-11] 446,446,5,54,47/6,54,446,5,54,47 Zhuang Qixiong Gratulon al la eLibro “Cxineske” ----laux cxinesko Wanghaichao Kun tre longa historio— kara patrolando! Ni fieras pro brila kaj poezia lando. Cxineska frando, ricxa trezoro. Propagando estas la plej grava per Esperanto. Vorta eleganto, senta eksplodo, ama kanto, pitoreska pejzagxo kaj la petola dando. Cxineska fando cxiam restos en bona brando! Ha!nia “Cxineske” --rara girlando! -- X (6) §.58 Xiangjianhuan 相见欢 [2-36-7] 6,3,9;/3,3;3,9 | aaa bb aa Micxino: Disigxbedauxro -- laux cxinesko Xiangjianhuan Sen vort\'. Tur-ascendo. Krescento. Auxtun\' sxlosigxas per silento. Enkorta senvorta turmento--- disigxbedauxra violento! -- §.59 Xiaochongshan 小重山 [2-58-8] 7,53,7,35/5,53,7,35 Niuniu 2006-12-9 16:04:41 Montoj en Sudo —laux cxinesko Xiaochongshan malhel-verdaj trajare la sudaj montoj kompare malapikaj, ondare etendaj foren senbare vento elmare legxere blovas malklare verda vidajx’ malsxpare varias ondet-muare -- §.60 Xiaomeihua 小梅花 [2-114-22] (3,3,7;3,3,9;/7,7;3,3,9)x2 |(aaa bbb cc ddd)x2 Guozhu: Admire -- laux cxinesko Xiaomeihua (eta umefloro) Ho, surpriz\'! Versa briz\', cxarmas via improviz\'. Verda gem\', arta krem\', al mi tre placxas via poem\'! "Transformigu ni per sprit\' skem-katenon rekvizit\'." Asertprav\'! Rim\', enhav\' plus form\' kondukas al plena rav\'. Sanktpromes\' por sukces\', ni kultivu gxin sen cxes\'. Fresxa frond\', nova ond\', facila vento tra l\' tuta mond\'! Kun prudenta devkonsci\' nian sulkon fusu ni! Kontribu\'-- granda gxu\'. Ni do cxinesku ankoraux plu! -- §.61 Xiaoxiangshen 潇湘神 [1-27-3] 3,3*,7,77 |aAaxa Guozhu: CENTJARA DUOPO ? Duopo, Duopo, glor’ ne nur de E?ropo, sed anka? de l’ tutmondo, malgra? tempa galopo. -- §.62 Xiechichun 谢池春 [2-66-8] (46,34,45,34)x2 eto 2006-12-10 0:16:44 Lageto —laux cxinesko Xiechichun primavero falas cxe lageto kun fisxoj en saltjxeto verd-salikoj kun sxosgravedo skuadas por poz-meto kelkaj veloj kiel driv-naveto rapidas kun flugpreto gejunuloj en fid-sekreto kveras por am-ripeto -- §.63 Xijiangyue 西江月 [2-50-6] (66,7,6)x2 ardo 2006-12-2 17:52:36 Responde al nekonata s-rino ---Laux cxina melodio Xijiangyue (la luno super la rivero Xijiang) Frida la lunarko ritme plu promenas. gxi fiksdate lunplenas Kiam vi revenas? povraj rememoroj korsopirojn trenas, Ho,nun vere lunplenas, Mi cxinokte splenas -- Y (14) §.64 Yanermei 眼儿媚 [2-48-5] 7,5,444/75,444 Micxino: Cxarma Okulumo -- laux cxinesko Yanermei Cxe sxia sinturnigxo--- vera cxarmricxo. Ameme sxi okulumas pro felicxo. Ho, mi preskaux svenis gxis rava vertigxo. Mi tagnokte sxin aprecas sen suficxo. -- §.65 Yejinmen 谒金门 [2-45-8] 3,6,7,5/6,6,7,5 eto 2006-12-9 13:54:15 Lasta Pregxado ——laux cxinesko Yejinmen En blua river\' rapidflua homoj sur floso skua al for\' vakua Pregxad\' surgenua por viv\' la unua kvankam foje enua gxis fin\' detrua -- §.66 Yexingchuan 夜行船 [2-56-6] (7,34,446)x2 Micxino: Nokta Veturo -- laux cxinesko Yexingchuan (Nokta sxipveturo) Ventas. Nokta tenero. Soleca sxip\' kun velo. Dum lunlumo fluas onde en granda rivero. Super la vasta tero pendas mil brilaj steloj. Mi similas al mev\' inter tero kaj cxielo. -- §.67-1 Yijiangnan 忆江南 [1-27-3] 35,77,5 eto 2006-12-1 9:56:19 Negxa Vespero ---laux cxinesko Sopir-al-sudo negxflokoj kusxas sur tero mi dronas en medito kie trovigxas vero? en la sufero. -- §.67-2 ardo 2006-12-3 15:16:47 Guto da paseoj(Sopir-al-sudo) Negxeroj tremante flosas, ventetoj fridaj blovas, Ho,kion mi elfosas? memoroj ja hxaosas -- §.68-1 Yijianmei 一剪梅 [2-60-6] (7,44,744)x2 lily 2006-12-8 7:50:15 Vir\' Senpova ——laux cxinesko Yijianmei kunvivanta ge-paro en pasia amorludo nenia sent\' ekscita ne malmolec\' nur gxu-baro ho ve, kia najbaro sen spirito nek preparo vi povra vir\' senpova malplena je am-nektaro --- §.68-2 eto 2006-12-3 11:50:58 Patrina Rivero ——laux cxinesko Yijianmei Cxe la Flava Rivero l\' avo vivis en sufero mankis al li cxiajxoj akompanis lin mizero cxe la Flava Rivero nun mi vivas en libero la land\' antauxen marsxas al ricxeco al prospero -- §.69 Yiqin\'e 忆秦娥 [2-46-6] 3,7,3*,44/7,7,3*,44 | aaA xa/ aaA xa Guozhu: PINO EN NEGxO -- laux cxinesko Yiqin\'e Negx’ sen fin’ subpremas al verda pin’. Verda pin’ staras rekte, ne fleksis sin. Kio plej imponas nin, estas via pura sin’, pura sin’ kun spitema nobla inklin’. -- §.70 Yishaonian 忆少年 [2-46-5] 444,55/7,34,55 K. Kalocsay HELIKETO -- laux cxinesko Yishaonian Heliketo ! Venu, venu el la domo ! Vin vokas eta amika homo. Mi venis kun bombono, vinbero kun aromo, bongusta piro kaj ruga pomo. Adaptita de Guozhu laux Stre?ita Kordo p.86.K. Kalocsay (1891-1976) -- §.71 Yiwangsun 忆王孙 [1-31-5] 7,7,7,3,7 Micxino: Umefloro -- laux cxinesko Yiwangsun La rugxa umefloro spite al frostrigoro floris en la vintrhoro. Ho gloro! Premios gxin adoro! --- §.72 Yongyuyue 永遇乐 [2-104-8] 444,445,446,346/446,445,446,344 lily 2006-12-11 22:17:51 Momento Perversa —laux cxinesko Yongyuyue geamikoj kundecidas en harmoni’ pri okaza eksperiment’ en amor-devi’ sur streta lit’ volupteme per kusxa pozici’ facila brula paro en geigx-idili’ varma lipmord’ arda kunglu’ por seksa melodi’ dura stango akra pisxto kiel rekta abi’ softa kavo cedema fend’ kiel sorba gobi’ forta bor’ gxema kricxad’ gxis gxu-magi’ --- §.73 Yugezi 渔歌子 [1-27-4] 7,7,33,7 eto 2006-12-7 10:46:15 Hejmveo ——laux cxinesko Yugezi vaganta vagabondo sopiras al lun-rondo hejmlokaj renkonto kaj letera respondo --- §.74 Yujia\'ao 渔家傲 [2-62-10] (7,7,7,3,7)x2 Niuniu 2006-12-11 11:43:47 Hokfisxisto Fiera —laux cxinesko Yujia’ao hokfisxisto fiera kun intenco konkera en ferio libera somera al fisxejo rivera kun hokstango infera por fisxaro prospera sed en tempo vespera mistera restas rezult’ papera --- §.75 Yujiexing 御街行 [2-78-8] (7,33,76,445)x2 Micxino: Nokta Vojagxo en Perla Rivero -- laux cxinesko Yujiexing En la Perla Rivero. Agrabla vetero. Vojagxas ni ekskurse en cxarma vespero. Ambauxborde sorcxe brilas lampofedero. Saturas en aero sentebla prospero. Progresas tag\' post tagoj la sankta afero. Diligente ni fosu kun verda espero. --- §.76 Yulinling 雨霖铃 [2-103-10] 4,44,644,65,347/7,35,634,426,345 Guozhu: Tindado en Pluvo -- laux cxinesko Yulinling Cxirpa plendo. Eksterurba okcidento. Post drasta ekpluvo, malheligxas firmamento. Vualas krepuska nebul-etendo. La sxipo ekveturos. Bedauxra karul-sendo. Cxiam, de prajarcento, doloras disigx-turmento. Kion pliigas la auxtuna trist-momento! Mi vekigxos kie? En matena vento, cxe bordo salika, sub sinka krescento. --- §.77-1 Yumeiren 虞美人 [2-56-8] 7,5;7,9;/7,5;7,9 | aa bb/ cc dd Lu Jixin ?E RENKONTO -- laux cxinesko Yumeiren ?e renkonto vi ?armas, sed ?oje larmas. La guto estas roso defala de la am-mimozo. ? ?e renkonto mi mutas, rigardon ?utas. L’ okulo estas fonto al via kor’ kun arda ondo. §.77-2 Kalman Kalocsay (1891- 1976 ) LA AMO La am\' ne estas ludo, sed sorta trud. Gxi svingas sian vipon forte al lip\' pelante lipon. ? Ni timas gxian baton, kaj senkompaton. Sub gxia jug\' ni svenas, sed tamen gxin ni kore benas. Adaptita de Guozhu laux Strecxxita Kordo p.76. --- Z (5) §.78 Zhegutian 鹧鸪天 [2-55-6] 7,7,77/33,7,77 Guozhu: Hardite -- laux cxinesko Zhegutian Post kiam pluv\' nin lavis, hardite ni pli bravis. Ne cxiam dauxros sxtormo. Al sortbat\' ni ne sklavis. Survoje, se kavis, por ni tio ne gravis. Neniam haltu marsxo. Revidoj jam nin ravis. -- §.79 Zhuyingtaijin 祝英台近 [2-77-7] 335,45,6434/3,65,45,6434 lily 2006-12-9 16:12:37 Soifo — laux cxinesko Zhuyingtaijin soifa avida kiel seka ter’ por ecx gutoj akvaj el river’ sola buduare mi lin tikle sopiras kun kor-sincer’ sufero ne konas tabuon pri geigx-ofer’ ard-pasion la sensuka ber’ volas kontentigi eldomigxu por dibocx’ en plen-liber’ -- §.80 Zhuzhici 竹枝词 [1-28-3] 7,7,77 Micxino: Memore -- laux cxinesko Zhuzhici Sidante antaux floroj, mi dronas en memoroj. Kiel tikle dolcxigxas la karaj verdaj horoj! -- §.81 Zuihuajian 醉花间 [2-41-6] 3,3,5,55/5,5,55 Guozhu : Sensacia Venko Julio. Francio. Futbal-pasio Sxot\'! Venk\' finala. Ho,sensacio ! Sekvas premio kaj ovacio. Cxiuj dronas en rava ebrio. -- §.82 Zuihuayin 醉花荫 [2-52-6] (7,5,545)x2 Shi Chengtai: KONFESO (1994-12) En auxtuno profunda tristo inunda turmentis min: disigxis mi for vi, korvunda. Cxagreno min gxisfunda lasas. Bru\' grunta iritas penton: Mi revenu al via nest\' ambunta ! ------------------------------ (2006-12-12)
|