以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Vulpo kaj Gruo (Xijiangyue)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=2177)

--  作者:komencantino
--  发布时间:2007/4/12 23:41:37
--  Vulpo kaj Gruo (Xijiangyue)

Vulpo kaj Gruo

laŭ ĉinesko Xijiangyue

 

1.

invitis gruon vulp’

al granda festeno

kaj promesis sen ĝeno

pri manĝaĵa pleno

 

gruo lin vizitis

per ĝusttempa veno

surtable pretas sceno

de telera ĉeno

 

2.

ja bongustaj manĝoj

supoj delikataj

jen en teleroj plataj

de gruo ŝatataj

 

sed kiel per beko

gru’ per vortoj flataj

suĉmanĝas por palataj

ĝuoj ventrogrataj

 

3.

por revenĝ’ invitis

vulpon ĉe si gruo

al regala manĝ-ĝuo

de viand-menuo

 

lia ambrozio

metiĝis sen skuo

en botelon kun truo

por beka konstruo

 

4.

komforte la gruo

manĝis jen laŭplane

la vulpo provis vane

por ŝovi fazane

 

la gruo satmanĝis

senzorge tirane

la vulp’ kolervulkane

foriris ŝvit-bane

 

(adaptita el Ezopa Saĝo de Kalocsay)


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2007/4/13 9:35:57
--  bildo 画配诗

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

komforte la gruo

manĝis jen laŭplane

pentris Harry Rountree


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2007/4/13 10:04:57
--  bildo 画配诗


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Tradukis kaj eldonis Accio Zuccio, Bologna 1487,
La unua eldono de Ezopa Febelo kun ilustrrajxoj.

vi ankaux povas vidi aliajn kolorajn bildojn je la suba ret-adreso

http://www.cartage.org.lb/en/themes/arts/drawings/Graphicdesign/Booksandjackets/FableArchive/StorkandtheFox.htm