以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Amatino en la koro (Shengshengman) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=28803) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2012/2/15 21:17:35 -- Amatino en la koro (Shengshengman) Amatino en la koro okaze de Valentena Tago 2012 ——laŭ ĉineska skemo Shengshengman en mia kor’ vi amatin’ min amas kun fervor’ sincere dum jaroj sed sen amor’ sen intimaj tuŝoj ni kveras en ĉiu hor’ vi ĉarma kreitaĵ’ jen de Dia favor’ kun ardanta ador’ mi flegas vin nure en memor’ vin sekrete kaŝas, mia trezor’ ja en mian sinon eterne vi freŝa flor’ tenu vin plezura en bonhumor’ |
-- 作者:lily -- 发布时间:2012/2/15 22:01:40 -- Flava rozo —laŭ ĉineska skemo Shengshengman kun morna kor’ flavan rozon je Valentena hor’ mi al vi prezentas en trista plor’ vian foriron mi ne volas sed per ignor’ okula vi celas al alia sinjor’ jen en flava rozflor’ vizie nia dolĉa amor’ voluptema mia mania bor’ vivece aperas bedaŭre nun kun rankor’ adiaŭ mi diru al vi en for’ |