以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Ek al printempo (Dekses-Silabo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=29062)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2012/3/10 23:01:11
--  Ek al printempo (Dekses-Silabo)

Ek al printempo

—laŭ ĉineska Dekses-Silabo

varm’

eta bloviĝas al farm’

verdigas

teron per herb-svarm’

 

el

blanka glacia kruel’

glugle l’ flu’

impetas kun ŝvel’

 

sun’

ĵetas pli varmajn jam nun

radiojn

kun brila fortun’

 

vent’

blovas jam sen pika dent’

karese

per ĝojiga sent’

 

ter’

el longa frost’ de mizer’

moliĝas

kun vol’ de esper’

 

ĵus

ŝosoj kun krevita buŝ’

junverdas

sub pluveta duŝ’

 

bru’

ĝoja birda sen enu’

muzikas

por reviva ĝu’

 

nur

vivoj lante kun plezur’

moviĝas

en bela natur’

 

mond’

la homa en viva ond’

avidas

je rea renkont’

 

temp’

plene en aroma tremp’

alvenas

jen ek al printemp’


--  作者:viktoro
--  发布时间:2012/3/11 10:32:09
--  

Atendado

—laŭ ĉineska skemo Dekses-Silabo

Jam

neĝ’ rigide per malvarm’

katenas

min jen sen balzam’.

 

mi

jam ŝlosis min sen konsci’

pri tempo

kun kora anksi’

 

sed

mi atendas sen rimed’

kviete

jen ĝis frosta ced’

 

ĉu

printempo tre distas nu

se vintro

paŝas kiel flu’

 

Frigida virino

Sur hejtita lito

Mi volas krii


--  作者:eto
--  发布时间:2012/3/12 11:48:08
--  

Cindy Mckee (Usono)

Printempo ebriigas ĝardeniston

plant\'
mi konfuzas vin kun kant\'
kvin sentoj-
unu, en diant\'

plant\'
vi junas, sed diamant\'
kompare
estas diletant\'

plant\'
arbo estas elefant\'
pli plaĉas
via dolĉa kvant\'
--------
Tree
don\'t give too much shade to me
I want warmth
Winter was chilly