以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Verso kaj homo (Dekses-Silabo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=30392)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2012/6/1 8:20:05
--  Verso kaj homo (Dekses-Silabo)

Josep V. (Katalunio)

Verso kaj homo

laŭ ĉineska skemo Dekses-Silabo

al
poezia artbatal\'!
treiniĝo
por vivlasta fal\'

vort\'
paralele aŭ en ort\'
celtrafa
aŭ misa agord\'

skurĝ\'-
bato por maldeca burĝ\'
aŭ eble
por amora urĝ\'!

ĝu\'!
mallaŭtiĝu plene bru\'
averta
pri fina vanu\'

pens\'
laŭ modelo de Kurzens\'
tia viv’
poezia senc\'


--  作者:vejdo
--  发布时间:2012/6/1 8:22:25
--  

Bonvenon al Josep V.

—laŭ ĉineska skemo Dekses-Silabo

 

vi

Josep jen al poezi’

ĉineska

ekas kun raci’

 

il’

versa de granda facil’

en mano

magias kun bril’

 

sent’

via en krea talent’

radias

glime en silent’

 

ĉu

altas parnasa konstru’?

atingos

ni pene sen bru’

 

ŝat’

al vortludo, kara frat’,

kondukos

al sukcesa stat’

 

mir’

ĉe ni pro via inspir’

spronas nin

al nova akir’

 

al

vi bonvenon el kor-val’

ni sendas

kun vina pokal’

*Josep V. debutis en verkado de ĉineskaj poemoj. mi ĝojas kaj plezure bonvenigas lin kiel novan ĉineskiston.