以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Aŭtuna kanto (Ciklo) (Chaozhongcuo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=31801) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2012/9/5 20:07:17 -- Aŭtuna kanto (Ciklo) (Chaozhongcuo) Aŭtuna kanto (Ciklo) —laŭ ĉinesko Chaozhongcuo I. Aŭtunaj folioj ili tremas ŝpin-torde ŝvebas senorde supren aŭ malsupren faladas malforte ĉie flave ĉie kalve jen enkorte jen surstrate ili ekkuŝas laŭsorte II. Aŭtuna vento ĝi balaas sursure bruske plezure ĉion en la mondo senkompate dure iom fride iom pike ĝi ja nure ŝajne volas blovi for putraĵojn pure III. Aŭtuna pluvo tamburas pluvtorento sur la tegmento alportas malvarmon al fervora sento pluva akvo ŝvabras forte kun kontento ĉion en naturo en ĉiu momento IV. Aŭtuna pejzaĝo prezentiĝas pejzaĝo jen en vilaĝo nuanca de ĉarmo flava de miraĝo ĝuste kiel homa vivo ĉe mezaĝo l’ ekscita panoram’ ’as bela omaĝo |
-- 作者:yanke -- 发布时间:2012/9/8 20:26:22 -- La falanta folio —laŭ ĉinesko Chaozhongcuo La falanta folio per venta strio drivadas sencele kun rezignacio. Ĉu al valo aŭ al rojo ĝi sen scio migras kun susuro kvazaŭ en ebrio. |