以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Mi amas la insulon (Wanghaichao)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=31989)

--  作者:sero
--  发布时间:2012/9/18 22:28:21
--  Mi amas la insulon (Wanghaichao)

Mi amas la insulon

—laŭ ĉinesko Wanghaichao

Ĉe horizont’

ŝi elstaras

impone sur la mar’

kontraŭ vento

kontraŭ ondoj.

Super ĝi meva ar’

rondflugas sen bar’,

fiŝistaj ŝipoj

sur akva klar’

tange flosas

aŭ haltas ĉe ankra star’.

 

La insulon kun ard’

mi vere amas

pro ŝia kar’

al mia kor’.

La terpeco

valoras multe, ĉar

longe sen erar’

ĝi apartenas

tra sankt-deklar’

al la patri’

spite al fremda barbar’.

18-09-2012