以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Ŝtono ankaŭ disfloras (Jiangnanchun) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=32263) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2012/10/10 15:42:49 -- Ŝtono ankaŭ disfloras (Jiangnanchun) Ŝtono ankaŭ disfloras —laŭ ĉinesko Jiangnanchun Sensente la ŝtono kuŝas jam longe en ĉi sezono aŭtuna fruktodona sur flaveta gazono. Jen birdo super ĝi flugas pretere en gaja ari’ faligas senzorgeme semon pro la kanta kri’. La semo sencele sin ŝovas trafe aŭ iras ŝtele en la ŝtonan fendeton por reviviĝi ele. Verŝajne ŝtona kor’ ekplenas de am’ per zorga favor’ protektas ĝin en la sin’ vartadas ĝin kun fervor’. Forpasas aŭtuno sekvas la vintro. Venas en nuno la printempo sunplena kun viviga fortuno. Vekiĝas la semo skuas talion kun ĝoja ĝemo etendas sin senĝene el la ŝtona dilemo. La floro en sunlum’ ridas fiere en ŝtona brakum’ jam invitas abelojn alflugi kun dolĉa zum’. Ĉu fridas la ŝtono? Ho ne, neniam. Kiel patrono ĝi servas ĉiutempe, se okazas bezono. |