以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Indignanta birdo (Dekses-Silabo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=32991) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2012/11/27 14:47:27 -- Indignanta birdo (Dekses-Silabo) Indignanta birdo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo roj’ fariĝis bruna ĉe l’ voj’ veadas birdo kun malĝoj’ al malpura glugla kanal’ ĝi flugas ba! akva skandal’ el la fluo haladzo-pel’ leviĝas je kropa ribel’ kun soif’ akriĝanta nun ĝi serĉas por trinka fortun’ sur la tero ĝi kun plezur’ ja trovas flakon akvan nur en ĝi restas kiel festen’ du gutoj nur por beka pren’ ĝi deziras bani sin pli sed ho ve ne en ĉi medi’ post trinko kun falanta vost’ reflugas ĝi je ŝvita kost’ por pli granda akva trezor’ penegas ĝi horon post hor’ lac’ ĝin konsumas per minac’ ĝi falas teren kun grimac’ jen ĝi koleras en ĉagren’ kun sakroj pri homoj sen ben’ pro ilia detruo do aŭ ĝi ja petas de l’ hom’ tro? sen rimedoj en granda splen’ ĝi kuŝas preĝante Amen Dekses-Silabo (ĉine: Shiliuziling): ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima) |