以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Sento en vintro (Sopir-al-sudo)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=33450)

--  作者:Niuniu
--  发布时间:2012/12/25 11:20:09
--  Sento en vintro (Sopir-al-sudo)

Sento en vintro

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo

mia sent’

glacie frida

miksiĝas kun ĉagreno

tikla emo senbrida

varmo-avida

 

la pluvo

malsekigas min

de kapo ĝis piedoj

jame sen ajna sangvin’

nur kun kor-ruin’

 

tremetas

eĉ mia koro

en furioza vento

pro malvarma rigoro

pro vipa roro

 

dumnokte

malvarma fluo

penetras en medolon

kaj mordetas sen bruo

ĝis nokt-malfruo

 

rompiĝas

mia pensfadeno

en ĉi frosta vetero

revoj mortas en sveno

cerb’ en malpleno