以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Novjara preĝo (Pusaman) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=33513) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2012/12/29 10:07:28 -- Novjara preĝo (Pusaman) Novjara preĝo
—laŭ ĉinesko Pusaman longe daŭras milito kun paca hipokrito de Afganio nun ĝis Sirio suferis homoj brulfalis domoj ĉu tiu plago ĉesu sen gago? suferojn travivis jam ni de tertremo, cunam’ erupta vulkan’ kaj ŝtorm-uragan’ okazis morto fuŝa malordo ĉu alvenu pac’ sur ĉi tera spac’? homojn falĉas la malsat’ beboj krias kiel rat’ senhelpas viroj zumas suspiroj kia trista scen’ nesavebla ĝen’ ĉu bonos veter’ frukt-donos la ter’? ĉie epidemio frenezas kun manio vere senbride murdas inside kvazaŭ insekte rodas difekte ĉu estu l’ ide’ pri la panace’? Pusaman (Budhista dancisto): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 4 versoj de 7,7;5,5; / 5,5;5,5 silaboj kun para rimo |