以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Malforta homaro (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=33984) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2013/2/6 10:50:51 -- Malforta homaro (Sopir-al-sudo) Malforta homaro ——laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo ruinon postlasis tertrem’ homoj ja senrimedas pentas kaj ploras kun ĝem’ vere en dilem’ kaoson kaŭzas la cunam’ domoj falas krepite ĉion regas malord’ jam sen ajna balzam’ inundo voras avide de la senhelpaj homoj ĉion tre altrapide vere senbride neĝego pezas subpreme detruas varm-rimedojn homoj dentgrincas treme de frost’ ekstreme sunardo mortigas bake gren-plantaĵojn en kampoj homoj veas lang-klake malplen-stomake la homar’ kontaŭ la natur’ ja malfortas kapkline katastrofoj de tortur’ vipas kun terur’ |