以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Por nia sekureco (Shengshengman)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=34923)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2013/4/19 10:07:17
--  Por nia sekureco (Shengshengman)

Por nia sekureco

funebre pri la viktimoj en bombadoj en Bostono

—laŭ ĉinesko Shengshengman

Krioj kaj plor’

super Boston’

vibradis en horor’.

Jen eksplodis bomboj,

griza kolor’

de fumo

alt-pendis.

Fatala hor’

tragika

profunde

skribiĝis en memor’.

 

Multaj kun bona kor’

mortfalis

en la dram’ de dolor’.

La tragedi’

vundis per larĝa vor’

multajn senkulpulojn.

Ve, damne!

Ni ja en ĥor’

elpelu

fiajn teruristojn for!

          17-04-2013


--  作者:vejdo
--  发布时间:2013/4/19 10:11:00
--  

Cindy Mckee (Usono)

Sekuro estas komuniko
—laŭ ĉinesko Shengshengman

Nia sekur\'
kostas multon.
Nia nuna tortur\'
estas enŝlosiĝo
malantaŭ mur\'.
Mi ne kaŭros tie
viŝante
je posta spur\'.
Ni pelu
teruron
for de ĉiu kultur\'.

Estu nia futur\'
ke mildo
iĝas nia natur\'
kaj frateco
moro tute matur\'.
La forpelo eble
ekzistas
en la murmur\'
amika,
nia komuniko nur!