以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24) ---- Vizito al antikva urbeto (Sopir-al-sudo) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=35255) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2013/5/16 10:59:10 -- Vizito al antikva urbeto (Sopir-al-sudo) Vizito al antikva urbeto —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo Por ni tri estas plezura la vizit’ al l’ urbeto. Igas pejzaĝo rura la koron pura. Fluetas tre klara rojo ronde ĉirkaŭ l’ urbeto. Paŝas sur kota vojo homoj kun ĝojo. En bazar’ navedas homflu’. Libere el kamplabor’ Homoj sin distras kun ĝu’ kun babila bru’. Ŝtonponto Staras impone. Ĝi vidas travivaĵojn pasintajn nepardone kaj atest-done. Muelil’ laboras pene jen por mil familioj, spite modernon plene zumas senĝene. Kabanoj el lign’ fortika spertas cent-jaran provon de ŝtormo pereiga, tondro panika. Kampuloj simplaj en paco kamplaboras kaj vivas de natura donaco sen ajna laco. Volontas ni ne foriri de la aminda tero jen kun emo sopiri, bedaŭr’ suspiri. |